Liberecana Ligilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Liberecana Ligilo estis bulteno de la Liberecana Frakcio de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), eldonita de 1969 ĝis 2004 kiu raportas plejofte multajn mallongajn novaĵojn (rubriko 'Tra la Mondo') ĉefe el liberecana vidpunkto, sed ne sole. Ekzemploj de tiaj novaĵoj estis la nuklea katastrofo en Ĉernobilo (n-ro 67, 1989, pĝ 14-18), la devigaj transloĝiĝoj de laponoj en Svedio (n-ro 62, 1988, pĝ 5-9), la rus-ŝovinisma ekstremdesktra movado Pamjat en Rusio (n-ro 66, 1989, pĝ 16-17), ekologiaj problemoj en la mondo aŭ novaĵoj de Amnestio Internacia (n-ro 67, p. 5).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum SAT-kongreso en 1969 en Novi Sad la Liberecana Frakcio de SAT decidis eldoni propran gazeton. Remo Magnani el Parizo kiu elprenis la taskon respondeci pri la ĝia eldonado. Li eldonis 14 numerojn de Liberecana Ligilo dum la jaroj 1969 ĝis 1973. Laŭ­ liberecanaj principoj li opiniis ke devus esti tempo por alia grupo transpreni la eldonadon de nia organo, ĉar liberecanoj ne devas krei konstantan deĵoran oficistaron. Pri tio li demandis la grupanojn en Stokholmo ĉu ili povus transpreni la taskon. La stokholma grupo akceptis la taskon kaj eldonis Liberecana-n Ligilo-n ĝis 1978. Post tiu periodo Cor Bruins el Leiden (Nederlando) prizorgis kun al helpo de Geert de Groot la eldonadon de la numerojn 31 ĝis 36. En la jaroj 1980 - 1981 Jacqueline Lepeix eldonis la numerojn 37 ĝis 39. Marcelo Ternant el Parizo redaktis la numerojn 40 ĝis 44 en la jaro 1981, kaj tiam Ruth Roberts ekspedis ĝin el Britio ĉar tiam la afranko estis ne tiom alta en tiu lando. El Farsta (Stokholmo) venis sub redaktado de Pelle Persson la numeroj 45 ĝis 69. Li faris la laboron inter la jaroj 1984 ĝis 1990. Transprenis tiam la laboron Volo Firth el Berlino kiu prizorgis la numerojn 70 ĝis 74 dum al jaroj 1990 ĝis 1991. La numeroj 75 kaj 76 kiu aperis en la jaro 1993 en Beauville la redaktanto estis Kribo. Ekde la jaro 1994 Liberecana Ligilo aperis en tre bela eldono kun koloraj bildoj kaj sur bonkvalita papero danke al Ĝilberto Ledon. Li redaktis la numerojn 77 ĝis 93 en la jaroj 1994 - 1998. Nepre menciinda estas ke li eldonis L.L. per propra mono kvankam la antaŭ­aj libervolaj donacoj restis akceptitaj. En 1998 Jakvo Ŝram transprenis la redaktan taskon. Li fiksis la prezon por ricevi dum unu jaro Liberecanan Ligilon al 8 eŭroj, sed kamaradoj el nepagipovaj regionoj daŭ­re ricevis la revuon senpage.

En la jaro 2002 Jakvo Ŝram kreis kun la helpo de Rob Blow interretan diskutforumon por Liberecanoj. Plej verŝajne tio estas unu el la plej gravaj kaŭzoj kiuj kontribuis al la manko de materialo por la papera eldono. La numero 111, kiu aperis en 2004, estis la lasta numero de Liberecana Ligilo. Ŝram, kiu estis prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT (2003-2011) opiniis, ke li ne povas kombini ambaŭ taskojn. Prezidi multtendencan plenumkomitato. kaj redakti unutendencan politikan gazeton estas laŭ­ li ne honeste kombinebla.

Redaktintoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. informoj liveritaj de Jakvo Ŝram

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Liberecana Ligilo troviĝis ĉe la Universitato de Michigan en la kolekto Labadie (1988).