Gilbert Ledon

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gilbert René LEDON, en esperanto Ĝilberto Ledono (naskiĝis en 1931, mortis la 3-an de marto 2003) estis franca-brazila esperantisto, verkisto kaj eldonisto.[1]

Kovrilpaĝo de Sennaciece tra nia mondo, 1989.

Li naskiĝis en 1931 en Francio, en kamparana medio. Post sia esperantiĝo vizitis la kabaredon de la Tri koboldoj kaj ekaktivis en la SAT-medio. Li edziĝis kun german-devena brazila esperantistino Symilde Schenk Ledon, kaj uzis esperanton kiel hejmlingvon kun siaj infanoj. Profesie inĝeniero, li translokiĝis al Brazilo kie li post ioma tempo iĝis posedanto de la fabriko de manekenoj, en kiu li laboris. Tre aktivis en Esperantio sur plej diversaj kampoj. Konata kiel akra polemikisto, li publikigis artikolojn en multaj gazetoj, ĉefe en Monato kaj redaktis dum kelkaj jaroj la gazeton Liberecana Ligilo, eldonita de la liberecana frakcio de SAT.

Li publikigis proprakoste la revuon Brazilan Esperantiston dum kelka tempo. Li mortis la 3-an de marto 2003 kun sia edzino okaze de trafikakcidento en Brazilo.

Enhavo

Verkoj [redakti]

Politikaj [redakti]

  • Moderna Mito: La Kolektiveco, SAT, 1986
  • Al la tero returne, 1992
  • Anarkia konstruo, 1997

Teĥnikaj [redakti]

  • Manekenoj kaj ni (konstruaj datumoj pri manekenoj)
  • Hermetikaj pumpiloj(konstruaj datumoj)
  • Konstruu vian domon 2002 (teĥnikaj vortoj pri domkonstruado, ilustrita per desegnaĵoj)
  • Aviada terminaro, Fonto, 2002, 86p

Membiografiaj [redakti]

  • Satana Anĝelo (e-o-franca-portugala), SAT, 1983
  • Sennaciece tra nia mondo, 1989
  • Familia lingvo = esperanto
  • Ikaro ne sonĝis

Beletraj [redakti]

Primovadaj [redakti]

Eldonoj [redakti]

  • Karuseloj... de Sara LARBAR - 1987
  • La Evangelio de la Horo de Paul Berthelot 1990
  • Florville kaj Courval - de Markizo de SADE - 1992
  • Kiel kuiri sen viando - de Clara DE HESS - 1998 (kunlabore kun eld. Fonto)

Apero en filmoj [redakti]

  • partoprenado en ronda tablo pri "Eldonaj kaj aŭtoraj rajtoj", Sorokabo-SP-BR - 1997

Rete legeblaj verkoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Referencoj [redakti]

  1. La Merkato de aprilo 2003.