Scienca metodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La eksperimento pentraĵo far Joseph Wright

La scienca metodo estas metodo por ekhavi komprenon bazitan sur kontroleblaj indikoj. Ĝi estas la metodo per kiu la scienco evoluas. Tamen, ne ekzistas ununura metodo por ekzameni naturajn fenomenojn.

Sciencistoj uzas observadon, hipotezojn kaj deduktadon por proponi klarigojn de naturaj fenomenoj en formo de teorio. Antaŭdiroj de tiuj teorioj estas kontrolataj per eksperimentoj.

Scienca laboro devas plenumi certajn kriteriojn:

Sciencaj rezultoj devas esti zorge dokumentita. Ekzistas normoj de dokumentado, por ke la sciencistoj povu kompreni la rezultojn de aliaj sciencistoj. Ĉi-rilate gravas la mencio de fontoj kaj la konsidero de la aktuala stato de la scienca esploro pri la temo.

Grava principo estas la skeptiko, do la kritika sinteno rilate al la rezultoj kaj tezoj de si mem kaj de aliaj sciencistoj. Scienca scio malsamas al doktrina scio per tio, ke ĉe doktrina scio oni ne rajtas kritiki, dum sciencaj rezultoj povas esti kontrolataj de ĉiu per uzo de ties propra intelekto.

Scienco ne estas dogma. Scienco malsamas al religio, per tio, ke ĝi ne pretendas liveri absolutan scion. Sciencaj rezultoj estas malverigeblaj; tio signifas, ke ili povas esti rekontrolataj kaj povas esti ekrigardataj malveraj, se la eksperimento ne kongruas kun la teorio.

Procezo de scienca kompreno[redakti | redakti fonton]

Scienca kompreno ideale naskiĝas per jenaj etapoj:

  • Observado de fenomenoj
  • Kolektado kaj ordigo de materialo
  • Starigo de hipotezoj kaj modeloj
  • Kontrolado de la hipotezoj kaj modeloj per eksperimentoj
  • Konfirmado aŭ refutado de la hipotezoj
  • Publikigo de la rezultoj, por ke ili estu kontrolataj de aliaj
  • Ŝanĝado, etendado aŭ refutado de la metodo, depende de la rezulto de la kontrolo kaj kritiko
  • Kaze de konfirmo, evoluado de fundamenta teorio, kiu devas plenumi certajn kriteriojn
  • Tiom longe, kiom la teorio ne estas malverigata, ĝi povas esti rigardata kiel scienca hipotezo

Historio de la scienca metodo[redakti | redakti fonton]

La evoluo de la scienca metodo estas neapartigebla de la evoluo de la scienco mem. En la antikva Grekio jam troviĝas elementoj de diversaj sciencoj, kiel aritmetiko, astronomio kaj geometrio. Unue, la grekaj filozofoj nur uzis la racion, kaj malagnoskis la observadon, sed tio ŝanĝiĝis per Aristotelo: Li fondis la empiriismon kaj simplan sciencan indukton, kvankam ĝi dependis de kolektado de objektoj anstataŭ eksperimentado.

Francis Bacon kaj Kartezio verkis filozofiajn verkojn pri la scienca metodo, en kiuj ili emfazis la gravecon eviti la trompojn de la menso kaj de sentumoj per sistema observado kaj pensado. Galilejo kombinis kvantajn eksperimentojn kun matematika analizo por esprimi ĝeneralajn fizikajn leĝojn. Isaac Newton sistemigis ĉi tiujn leĝojn en sia verko Philosophiae Naturalis Principia Mathematica per kvar reguloj de rezonado:

  1. Ni ne permesu pli da kaŭzoj de naturaj aferoj ol tiuj kiuj estas veraj kaj sufiĉas por klarigi iliajn aperojn.
  2. Tial al la samaj naturaj efektoj ni, kiom eble, asignu la samajn kaŭzojn.
  3. La ecoj de korpoj, kiuj ne povas esti intencaj, kaj kiuj troviĝas en ĉiuj korpoj de nia eksperimentado, estu aprezitaj kiel la universalaj ecoj de ĉiuj ajn korpoj.
  4. En la eksperimenta filozofio ni rigardu veraj propoziciojn kolektitajn per ĝenerala indukcio de fenomenoj, malgraŭ iuj kontraŭaj hipotezoj imageblaj, ĝis kiam aliaj fenomenoj okazas, per kiuj ili povas esti pliakuratigitaj aŭ esceptoj povas esti nomitaj.

La provoj sistemigi la sciencan metodon estis konfrontitaj kun la problemo de indukto: Indukcia rezonado ne estas logiko. Pro tiu problemo, Karl Popper insistis, ke scienca hipotezo devas esti malverigebla.

Homoj kiuj grave verkis pri scienca metodo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.