Vikipedio:Kriterioj por legindaj artikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

Por ke artikolo estu listigita kiel leginda artikolo, ĝi devas plenumi la jenajn kriteriojn:

  1. Amplekso: Ĝi prezentu la esencajn elementojn de la temo, kaj menciu kelkajn gravajn detalojn.
  2. Faktoj: La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj kaj reprezentu la publikigitan scion.
  3. Lingvo: Ĝi ne enhavu gramatikajn erarojn.
  4. Ĝi estu neŭtrala.
  5. Bildoj: Se estas temo por kiu tre taŭgas bildoj, ĝi enhavu almenaŭ unu bildon.
  6. Vikiigo: Estu ligiloj en la teksto. La teksto estu dividita en taŭge longajn alineojn; la artikolo havu sekciojn kaj subsekciojn.
  7. Enkonduko: La artikolo komenciĝu per enkonduka alineo, en kiu estu la titolo en grasa skribo, kaj ties klarigo.
  • (Komparoj kun alilingvaj versioj povas helpi por kontroli, ĉu la supraj kriterioj estas plenumitaj).

Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel leginda artikolo, proponu ĝian listigon. Se vi trovis artikolon kun leginda statuso, kiu aŭ ne plenumas suprajn kriterioj, plibonigu ĝin aŭ proponu ĝian ekslegindigon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]