Helpo:Kiel verki bonan artikolon
El Vikipedio
Tiu ĉi paĝo donas al vi kelkajn konsilon por bona vikipediista stilo. Ni petas vin konsideri ilin, kaj se foje iu prilaboras vian artikolon rilate al gramatiko aŭ stilo: Ne hontu, kaj ne sentu vin atakita. Verkanto ofte ne vidas siajn proprajn erarojn, kaj ĉiu povas ankoraŭ lerni iomete. Plej bone oni lernas el ekzemploj: Rigardu al la elstaraj artikoloj kaj la legindaj artikoloj.
Enhavo |
[redaktu] Principoj
[redaktu] Antaŭaj laboroj kaj esploro
Por kunverki sukcesan artikolon, verku pri temoj pri kiuj vi scias ion. Estu memkritikema kaj koncentriĝu pri via propra speciala tereno. Kiel fontojn por verki bonan artikolon vi bezonas librojn, gazetojn aŭ fidindajn retpaĝojn.
Se vi volas krei novan artikolon, demandu vin mem ĉu ĝi vere estas taŭga por enciklopedio. Konsideru la gravecon de la temo.
Antaŭ la verkado vi serĉu, kio jam ekzistas pri la koncerna temo en Vikipedio. Vi ja ne kreu artikolojn kiuj jam ekzistas (eble sub alia nomo). La serĉofunkcio povas esti utila. Ofte ekzistas artikoloj jam en aliaj lingvoj, precipe en la anglalingva Vikipedio. El ili vi povas - post propra kontrolo - transpreni informojn.
[redaktu] Komprenebleco
Vikipedio estas ĝenerala enciklopedio, ne faka libro. Ĝi estu komprenebla ankaŭ por laikoj. Se la kompreno de temo necesigas fakan scion, tiam almenaŭ la enkonduko de la artikolo ebligu al laiko, ĝenerale kompreni pri kio temas.
Fakajn esprimojn, kiujn ne konas ĉiuj legantoj, vi uzu nur tre singarde. Se vi ne povas eviti fakan esprimon, tiam klarigu ĝin aŭ faru ligilon. Traktu la facilajn temerojn laŭeble komence kaj la malfacilajn fine de la artikolo.
Fakaj aŭ fremdlingvaj esprimoj, por kiuj ne ekzistas bona esperanta dirmaniero, ne estu devige esperantigitaj.
[redaktu] Formo de artikolo
Pri formalaj reguloj, kiel aspektu bona artikolo, rigardu Helpo:Formato de artikolo.
[redaktu] Difino kaj enkonduko
La artikolo komenciĝu per klarigo de la esprimo kaj enkonduko. Ĝi klarigu la nomon de la artikolo kaj la bazan signifon de la afero. La unua frazo difinas la temon de artikolo. Ripetu la titolon de la artikolo per dikaj literoj. Ekzemploj:
- El la artikolo Universala Ligo:
- La unuiĝo Universala Ligo, mondfederista organizaĵo surbaze de la verko de Clarence K. Streit, estis fondita de Andreo Cseh kaj de Julia C. Isbrücker. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. Julia Isbrücker reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj. ...
Do, je la komenco de artikolo aperu enkonduko, kiu resumas la artikolon kaj donas al rapidema leganto la plej gravajn informojn. Nur poste, do post la enhavtabelo, komenciĝas la vera artikolo.
[redaktu] Titoloj kaj alineoj
Post la enkonduko komenciĝas la ĉefa parto de la artikolo, kiu ekde ĉi tie povas esti dividita per titoloj (sekcioj). La unua titolo enhavu la plej gravan parton de la klarigo aŭ historiajn flankojn. Ekde tri titoloj Vikipedio kreas aŭtomate enhavtabelon. Titoloj en la artikolo estas bonaj por la legebleco. Sed parto de la artikolo enhavu almenaŭ du, tri alineojn, por ke indas fari ĝin propra sekcio.
Titoloj estu mallongaj kaj trafaj. Evitu ripetojn, tutajn frazojn, precipe demando- aŭ krifrazojn. Titoloj cetere ne enhavu ligilojn aŭ duoblajn punktojn.
Alineoj dividas tekstajn erojn ene de sekcio. Se vi komencas novan frazon, kiu envenigas tute novan penson, sed ne daŭrigas la malnovan, tiam antaŭe enigu alineon.
[redaktu] Longeco de artikolo
La artikolo havu longecon adekvatan al la temo kaj la enciklopedieco. Ĝi ne estu tro detaleca. Eble vi povas eksterigi partojn de la artikolo al "subartikoloj". Tiam vi anstataŭigu la eksterigitan tekston per resumo en la origina artikolo.
[redaktu] Ligiloj
Internaj ligiloj, do la ligiloj al alia vikipedia artikolo, kontribuu unuavice al al komprenebleco de artikolo. Faru ligilon nur al gravaj artikoloj. Ekzemple en artikolo pri matematika fakesprimo, la ligilio al "matematiko" apenaŭ helpas al la leganto.
Sub "Eksteraj ligiloj" prezentu malgrandan, tre selektan aron da eksteraj retligiloj, kiuj donas pliajn informojn. En la teksto de la artikolo mem ne estu eksteraj ligiloj.
[redaktu] Scienca kvalito
Vikipedio estas enciklopedio kaj ne kolekto de supozoj; ĝi servas por la transdono de scio. Bonas referenci al la faka literaturo kaj universitataj publikigoj. Ĝenerale kontrolu ĉu la aŭtoro estas fakscia.
[redaktu] Literaturo
En bona artikolo devas esti - kiel en presita leksikono - ankaŭ literaturaj indikoj, kiuj helpas trovi pli da informoj. Gravas plenaj literaturaj indikoj, kun loko de publikigo, jaro de publikigo ktp. La indiko de ISBN estas aldone utila. Sed ne estas tasko de Vikipedio prezenti kompletajn bibliografiojn pri iu vasta temo. Indiku al kelkaj gravaj verkoj aŭ pli novaj publikigaĵoj el la scienco.
Se oni estas ekzemple historiisto kiu volas verki magistran tezon, oni aliru laŭeble la fontojn, la unuarangajn informojn pri io. Tio estas deca por bona esploristo. Sed en Vikipedio, ni ne volas mem esplori sed nur transdoni jaman scion. Tial en Vikipedio vi ne uzu fontojn, sed sekundaran literaturon (fakliteraturon). Plej bonas ĝeneralaj verkoj, superrigardaj aŭ enkondukaj.
[redaktu] Referencoj
Por enciklopedio gravas ke la indikoj en la artikoloj estas kontroleblaj. Faru piednotojn (referencojn), precipe se iu enhavo estas pridisputata. Nur mencii literaturon sub "Literaturo" ne sufiĉas por tiu celo.
En la piednoto vi skribu la devenon de la koncerna scio. Faru kompletan literaturan indikon, ekzemple, en la flua teksto vi skribis:
- Zamenhof diris al Trompeter: "Vi estas vere fidinda kunlaboranto."
Tuj post la citaĵo, vi enmetas ekzemple:
- <ref>Jan Janssen: Kiel Zamenhof estis trompita de Trompeter. En: ''Historia Revuo'' 3 (2007), n-ro 5, p. 5-28, ĉi tie p. 9.</ref>
Se la informo estas ne el revua artikolo, sed el libro, vi enmetas anstataŭe:
- <ref>Louis Lefebre: ''Zamenhof en la unua jardeko de Esperanto'', dua eldono, Marseille: Verdo-Press, 1994 (1987), p. 20.</ref>
Fine de la artikolo aperu sekcio "Referencoj", en kiun vi enmetos nur:
- <references/>
Aŭ anstataŭe uzu la ŝablonon: {{referencoj}}
La Vikipedio-programo aŭtomate prezentos la piednotojn tie, kiam oni rigardos la artikolon.
[redaktu] Bildoj
Bildigi artikolojn servu al la pli bona komprenebleco de temo, ne simple por ornamentado. Uzu la Vikimedian Komunejon por alŝuti bildojn. En tiu Komunejo vi trovos multege da bildoj. Vi rajtas uzi ilin por Vikipedio en ajna lingvo.
Pri ĉiuj bildoj utiligitaj ne estu dubo rilate al la "licenco", la rajto uzi ĝin: ili estu sub libera licenco kiel GFDL.
Bildo havu nepre taŭgan bildtitolon.
Teknike, por enmeti bildon en artikolon, vi skribu jenon:
[[Image:2006-bhh.JPG|thumb|right|Nove instalita [[biblioteko Hector Hodler]], 2006]]
La rezulto estas la bildo kiun vi vidas dekstre. En tiu teknikaĵo, la eroj signifas:
- 2006-bhh.JPG estas la preciza nomo de la datumo, kiun vi trovis eble en Vikimedia Komunejo.
- thumb signifas ke la bildo aperos kiel bildeto, ne kiel bildego kovrunta la tutan ekranon.
- right (aŭ left) indikas ke la bildo aperos ĉe la dekstra (aŭ maldekstra) flanko de la artikolo; se vi indikas nenion, estos ĉiam la dekstra.
- Fine aperas la bildtitolo.
[redaktu] Stilo
[redaktu] Bonaj frazoj
Kondiĉo por bona artikolo estas tutaj (kompletaj) frazoj. Gravas ne la longeco, sed ke ili enhavu ion. Evitu "skatolajn" frazojn, en kiuj la informeroj estas disaj en la tuta, plenŝtopita frazo. Koncentriĝu pri la esenco.
[redaktu] Bonaj vortoj
Elektu trafajn vortojn. Evitu ĝeneralajn verbojn kiel "esti" kaj "havi". Ne skribu: La afero havas grandan gravecon sed: La afero tre gravas. Kunmetitaj vortoj estas ofte malpli bone kompeneblaj ol disigoj. Ne skribu: urboblazono sed blazono de la urbo.
[redaktu] Tempo
Evitu tempoindikojn, kiuj rilatas al iu alia tempoindiko. Ne skribu: antaŭ du jaroj li demisiis, ĉar tiu indiko rapide fariĝas malaktuala. Skribu: en 2007 li demisiis. Ne skribu: Li estas nuntempe urbestro, sed: Li estas urbestro (2007), aŭ: En 2006 li estis elektita urbestro por kvinjara periodo. Uzu la -as-tempoformon aŭ la -is-tempoformon, depende de la aktualeco aŭ eterneco de la eldiro. Se vi verkas pri historiaj aferoj, nepre uzu la -is-tempoformon. Ne skribu: En 1965 li iras al Romo, sed: En 1965 li iris al Romo.
[redaktu] Mallongigoj
En Vikipedio ne gravas ŝparegi spacon, kaj por la komprenebleco ofte estas pli bone uzi la plenan formon. Se ekzistas tradicia mallongigo, kaj se vi opinias ke ĝi estas utila en la artikolo, enkonduku ĝin: Universala Esperanto-Asocio (UEA). Eblas utiligi cetere ne nur mallongigon, sed ankaŭ mallongan formon: la Asocio. Ne troigu. Ne skribu ekz. sed ekzemple.
[redaktu] Listoj kaj tabeloj
Multaj vikipedianoj ŝatas listojn kaj tabelojn, sed ili ne estas flua legaĵo. Metu ilin al la fino de artikolo, se tio estas adekvate, aŭ eksterigu ilin al propra artikolo. La ideo de enciklopedio ne estas simple listigi faktojn kaj datojn, sed transdoni scion kaj klarigi kuntekstojn kaj signifojn.
[redaktu] Tipografio kaj frazo-signoj
Principe validas: estu ŝparema. Dikajn literojn havu nur la nomo de la artikolo. Evitu krisignojn kaj demandosignojn. Se vi volas prezenti ekzemple citaĵon, sufiĉas unu formo de indiko: aŭ kursiveco, aŭ citiloj, ne ambaŭ. Principe, la plej adekvata maniero indiki citaĵon estas citiloj.

