Karl Popper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sir Karl Raimund Popper
Karl Popper, ĉirkaŭ 1980
Karl Popper, ĉirkaŭ 1980
Persona informo
Karl Raimund Popper
Naskonomo Karl Raimund Popper
Naskiĝo 28-an de julio 1902 (1902-07-28)
en Vieno
Morto 17-an de septembro 1994 (1994-09-17) (92-jaraĝa)
en Kenley
Tombo mortuary Lainzer Friedhof vd
Religio agnostikismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj anglaaŭstra-germanagermana vd
Loĝloko Vieno vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioUnua Respubliko Aŭstrio • Federacia Ŝtato Aŭstrio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de KembriĝoUniversitato de Vieno vd
Familio
Patro Simon Siegmund Carl Popper vd
Patrino Jenny Popper vd
Gefratoj Anne Day-Helveg • Dora Popper vd
Edz(in)o Josefine Anna Henninger vd
Profesio
Okupo filozofo • filozofo de scienco • verkisto • universitata instruisto • sociologo vd
Laborkampo filozofioepistemologio • racieco • filozofio de sciencologikopolitika filozofiosocia filozofioabiogenezokvantuma meĥaniko vd
Doktoreca konsilisto Karl Bühler • Moritz Schlick vd
Verkado
Verkoj Logiko de Scienca Esplorado ❦
La Malfermita Socio kaj ĝiaj Malamikoj ❦
La Malriĉeco de Historiismo ❦
Konjektoj kaj Refutoj ❦
Objektiva Scio ❦
Nefinita Aventuro ❦
La Memo kaj Ĝia Cerbo vd
Filozofo
Okcidenta Filozofio
Filozofio de la 20-a jarcento
Noteblaj ideoj Kritika raciismo, malpruvebleco
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir Karl Raimund POPPER (naskiĝis la 28-an de julio 1902 en Vieno, mortis la 17-an de septembro 1994 en Londono) estis brita filozofo Aŭstrio-devena, aŭtoro de la teorio pri malpruvebleco.

Jen plej signifa resumo de lia ĉefa tezo: "Teorio, kiu ne estas malpruvebla de iu ajn evento elpensebla ece estas neniel scienca."

Kritika raciismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kritika raciismo.

Kritika raciismo estas dirmaniero forĝita de la aŭstria filozofo Karl Popper kaj indikas la konvinkon laŭ kiu la racio, rilate empiriajn sciojn, ne povas havi pure rigoran demonstracian funkcion, sed nure taskon kritikan.

La racio ne legitimas, fakte, la veron de iu teorio, sed ĝi devas esti uzata por kritiki la teorion mem. Surbaze de la principo de malpruvebleco, kiu asertas ke iu teorio estas scienca nur se submetebla al kontrolo kapabla eventuale ĝin igi malpruvebla (pere de dedukto el bazaj spertitaj faktoj).

Popper konfidas al la racio la taskon malkovri la eblajn erarojn kiuj sin kaŝas en la teorio traesplorita. Se la bazaj asertoj rezultas nekontrastantaj kun la sperto, nome se la provoj de malpruvebleco kunordigitaj de la racio havas neniun sukceson, la teorio estas juĝata plifortigita; [1] sed neniam «kontrolita» ĉar tio okazis nur provizore, konsiderinte ke aliaj bazaj asertoj, estonte, povus malpruvebligi la teorion.

Malferma socio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malferma socio.

La malferma socio estas modelo de socio iniciatita de Karl Popper staranta en la tradicio de liberalismo, kiu celas liberigi "la kritikajn kapablojn de la homo". La potenco de la ŝtato devus esti dividita laŭeble por malhelpi misuzon de potenco. La ideo de Popper pri la malferma socio estas proksime ligita al la registaro de demokratio, sed ne komprenata tiel ke la plimulto la loĝantoj diktas la politikon, sed komprenata tiel ke eblas ŝanĝi la registaron neperforte.

Rete legeblas en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Du eltiraĵoj el lia verko "La objektiva kono" (el Retarkivo 2008)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Popper ne parolas ĉi-kaze pri probablo, asertante prefere ke la «grado de plifortigo» de teorio estas inverse proporcia al ĝia probablo esti vera: iom pli, fakte, teorio estas facile submetebla al malkonfirmoj (nome neprobabla), despli havas valoron kaj riĉas je enhavoj, proporcie kun la nombro de kontroloj kaj de asertoj kiuj riskas ĝin igi malpruvebla; kaj «kontrolo estos dirata tiom pli severa kiom pligranda estas la probablo ĝin superi» (K. Popper, Poscritto alla logica della scoperta scientifica, I: il realismo e lo scopo della scienza, pag. 258, trad. it., Milano, Il Saggiatore, 1984).