Liberalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Klasika liberalismo estas termino fabrikita de libertarianismaj politikaj teoriistoj je la 20-a jarcento por distingi inter ilia ideologio kaj tiu de 20-aj jarcentaj liberaluloj kaj signifi ke libertarianismo, ne liberalismo, estas fidela al historia liberala pensado. Ĝi sekvas tradicion de pensado de John Locke al Adam Smith al Frédéric Bastiat al Ludwig von Mises al Friedrich August von Hayek al Anthony de Jasay, de filozofoj, ekonomikistoj, kaj politikaj pensuloj, kiuj studias kaj antaŭenigas individuan liberecon, notinde kontraŭ la arbitra povo de registaroj. Vidu Libertarianismo.

Klasika Liberalismo kontraŭ Politika Liberalismo[redakti | redakti fonton]

Klasika liberalismo estas tradicio de pensuloj kiuj evoluigis ideologion kontraŭa politiko. Politika liberalismo aliflanke, estas tradicio de politikistoj (precipe de britaj kaj usonaj liberalaj partioj), kiuj nur pretendas malprecizan rilaton kun iuj liberalaj pensuloj. Ekzistas malmulte da komunaĵoj inter la du.

Ekzemple, John Stuart Mill, kies verkoj estis notinde influitaj de lia socialisma edzino, laŭ libertarianoj estas periferia aŭtoro en ilia filozofia tradicio, dum politikaj liberaluloj konsideras lin, kiel parlamentano, kiel ĉefa persono en ilia tradicio. Lord ACTON, klasika liberala aŭtoro, ankaŭ agnoskite influis Gladstone, liberala politikisto. Fine, iuj renomaj ekonomikistoj je la 1920-a kaj 1930-a jardekoj, tia kia John Maynard Keynes, kiam kolektivismaj teorioj estis plej influaj, forkonfesis la fundamentajn principoj de klasika liberalismo dum ili ankoraŭ pretendis la nomon "liberalulo" kontraste al malkaŝe kolektivismaj ekonomikistoj. Tio estas la limo de la rilato inter ĉi tiuj du tradicioj.

Disputata signifo de la termino[redakti | redakti fonton]

Iuj provas limigi la terminon klasika liberalismo do ĝi haltis en la 19-a jarcento proksimume. Libertarianoj argumentas ke ne ekzistas interrompon, neniun amasan forkonfesadon de la pasinteco kaj neniun branĉigon en la klasika liberala tradicio - nur solan neinterrompitan tradicion, la sola kiu pretendas rajton al iaj teoriistoj kiaj Locke, Hume, Smith, Say, kaj Bastiat, kontraŭe ol Hobbes, Rousseau, Proudhon kaj Marx.

Simile, iuj dividas klasikan liberalismon inter politika liberalismo kaj ekonomika liberalismo, por ebligi konsiderado de liberalaj pravigoj de demokratio sendepende de liberalaj pravigoj de kapitalismo. Sed libertarianismaj pensuloj sin mem argumentas ke tiu vidpunkto maltrafas la puntko, ĉar la klasika liberala tradicio estas nek politika nek ekonomika: ĝia estas teorio de juro - de tio kio estas aŭ ne estas legitima por fari.

Nuntempe la tielnomata Liberalismo signifas la liberon por la kapitaloposedantoj je ekspluati libere la laboristaron kaj riĉfontojn de la mondo. Ĉio, kio povas kontraŭmeti reziston je la maksimumigo de l'profitoj - sindikatoj, reguloj cele protekti Ĉirkaŭaĵon, Publikaj servoj, aŭ nacia sendependeco - devas esti rompita kaj detruita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]