Hispana konstitucio de 1812

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eldono de la Konstitucio de 1812.

La Hispana konstitucio de 1812 estis promulgita la 19-an de marto 1812 de la Kadiza Kortumo, la nacia leĝdona tribunalo (Cortes Generales) de Hispanio. Tiu konstitucio estis la unua de Hispanio, donita, ĉar la eldonita en 1808 sub Joseph Bonaparte neniam estis metita en praktiko. La Konstitucio de 1812 establis la gvidilojn de universala voĉdonrajto, nacia suvereneco, konstitucia monarkio, gazetara libereco, kaj apogis agraran reformon kaj liberan entreprenadon.

La konstitucio, unu el la plej liberalaj de sia tempo, estis aboliciita de Fernando la 7-a je sia reveno al Hispanio la 24-an de marto 1814, sed estis restarigita dum la Liberala Jartrio de 1820-1823, kaj denove nelonge en 1836 kaj 1837 kiam la progresemuloj preparis la konstitucion de 1837. De 1812 al 1814, la konstitucio neniam estis vere plene uzita. Konsiderinda parto de Hispanio estis regita de la francoj, dum la resto estis en la manoj de provizoraj registaroj enfokusigitaj pri la rezisto al Bonaparte prefere ol la tuja establado de konstitucia reĝimo, kaj la transoceanaj havaĵoj travivis la kaoson de povo-vakuo.

La hispanoj surnomis la konstitucion La Pepa ĉar ĝi estis adoptita en la tago de Sankta Jozefo.