Agrara reformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La disvastiĝo de agraraj reformoj ne okazis same en Eŭropo: Hispanio konservis siajn kamparanajn praktikojn tradiciajn tre malfrue (la foton oni faris en 1955) kompare kun la najbaroj, kiu havis sian agraran revolucion; ĉefe en Andaluzio la sistemo de latifundioj estis deĉiama.

Agrara reformo, aŭ agra reformo, estas registare farata aŭ registare subtenata redisdonado de agro, t.e. kultivataj aŭ kultivotaj terbienoj. Agrara reformo estas aro de politikaj, ekonomiaj, socialaj kaj leĝofarantaj decidoj, kies celo estas modifi la strukturon de posedo kaj produktado de la tero. Krome ĝi povas kaj devas inkludi same metodojn akiri krediton, formadon por la kamparanoj, kaj metodojn plibonigi la produktadon.

Laŭlonge de la historio, la agraraj reformoj respondis ĉu al politikoj de ŝtato, ĉu al premo de sociaj movadoj. Ne malofte, ili estis asociaj al ĝeneralaj programoj de politika aŭ socia reformoj.

La agraraj reformoj klopodas solvi du interligitajn problemojn, nome la koncentriĝo de la terposedo en malmultaj posedantoj (latifundismo) kaj la malalta agrara produktiveco kaŭzata de la manko de uzado de akurataj teknologioj aŭ de la spekulado rilate la terprezoj kio malhelpas aŭ neglektas la produktivan uzadon de la tero.

La metodoj ŝanĝi la havon de la tero estas pere de la eksproprietigo de la tero sen monkompenso aŭ pere de iu maniero kompensi la eksproprietuloj. Ĝenerale la socialaj konsekvencoj estis la kreado de malgranda klaso de et- aŭ mezproprietuloj agrikulturaj kiuj deflankigas la ĝistiaman hegemonion de la latifundistoj. La kritikoj al tia farado baziĝas sur la malmulta produktiveco kreata.

En la historio[redakti | redakti fonton]

La diversaj agraraj reformoj kaŭzis enormajn konsekvencojn laŭlonge de la historio -jam en la Antikva Romo-, la agrara afero kaj la Lex Sempronia agraria (Sempronia leĝo agrara) proponitaj de la Grakoj (Tiberio kaj Kajo Sempronio Grako) kaŭzis sociajn kaj politikajn militojn. Ekde tiam al la agrara reformo post la Franca Revolucio.

En la moderna mondo, heredantaj de la situacio de la koloniismo kaj de la Industria Revolucio, la agraraj reformoj aperis tra la tuta mondo: Meksika revolucio (1917), Komunisma Ĉinio, Bolivio (1952), Zimbabvo (2000-aj jaroj) kaj Namibio.

Ofte ili estas grava parto de la revoluciaj programoj de malriĉaj landoj, majoritate kamparanaj. La plej parto de la komunismaj landoj havis sian agraran reformon (Varsovia Kontrakto, Kubo kiu realigis unu el la agraraj reformoj plej akurataj en Latinameriko). Krome, la egaleca karaktero de la neperforta movado (Gandhi, Vinoba Bhave) en Barato alportis al grava kaj originala agrara reformo, sur egalecaj kaj volontaj bazoj.

Post la Dua Mondmilito, la agraraj reformoj etis same grava paŝo por la ekonomio de la malriĉaj landoj de la azia Tria Mondo kiuj poste iĝos riĉaj: Tajvano, Sudkoreio, Malajzio...

Hispanio[redakti | redakti fonton]

En Hispanio la unuaj klopodoj de agrara reformo okazis en diversaj momentoj laŭlonge de la 19-a jarcento, kiam la unuaj liberaluloj supreniris al la povo ĉefe dum la reĝado de Izabela la 2-a. Tiam per la “desamortización” (en la hispana originale), alienado aŭ prenado de posedo el la mortintaj manoj, tio estas, la posedantoj kiuj ne rajtis vendi aŭ eksposedigi siajn posedaĵojn, ekzemple municipojn, monaĥejoj, ekleziaj organizaĵoj, ktp., oni klopodis almenaŭ enmeti en la termerkaton la neproduktivajn terojn. Tio laŭplane intencis doni terojn al malriĉuloj, sed praktike konsistis en aĉeto (monkompenso) de posedaĵoj al organizaĵoj kaj devigo vendi ilin al tiuj kiuj havis monon por aĉeti ilin, tio estas al burĝuloj.

La konsekvenco estis katastrofaj. Krom, la profito por burĝuloj, kiuj almenaŭ estis interese novaj partianoj de la liberala politiko, la kamparanoj perdis eblon kultivi laŭvice aŭ laŭdisdone la komunajn terojn de la municipo, kio malriĉigis ilin terure kaj tio estos la kaŭzo de la terura situacio, kiu kialis sociajn eksplodojn laŭlonge de la fino de la 19-a jarcento kaj dum la tuta unua duono de la 20-a jarcento ĝis la enlanda milito, kiu estis iamaniere la lasta akto de tiu tragedio. Krome la katolika eklezio, kvankam profitis ekonomie la vendadon de posedaĵoj (plej parto el donaco aŭ heredoj) kiujn ĝis tiam ili ne rajtis vendi, hipokrite, ĉar ili estis devigataj vendi ilin, konsideris tiun registaran agadon kiel malakcepteblan perfortan maljustaĵon kontraŭ la religio kaj la religia libereco, kaj tio estis la komenco de kontraŭstaro inter pli malpli liberalaj registaroj kaj tiu katolika eklezio.


La dua momento de ebla agrara reformo venis je la Dua Respubliko inter 1931 kaj 1939. Tiam jam de antaŭe la agrara reformo estis unu el la plej postulataj petoj de la laborista movado. Pli malpli rapide la novaj respublikaj aŭtoritatoj kreis la meĥanismon de agrara reformo, tio estas aĉeti latifundiajn bienojn al proprietuloj kaj disdoni aŭ disvendi al kamparanoj aŭ prefere al kamparanaj kooperativoj. Denove okazis, ke la proprietuloj, spite monkompenso, konsideris tiun reformon, kiel maljustaĵo kaj dekomence kreis socian tavolon kontraŭan al la nova respublika sistemo.

Pli katastrofe estis la terura malrapideco per kiu tiu sistemo klopodis ŝanĝi la terposedon. La kamparanoj ne volis ĉiam akcepti tiun ritmon kaj tre ofte simple okupis la teron kaj komencis labori kaj produktigi ĝin. Foje la aŭtoritatoj malpermesis tion, foje la respublika institucio zorge de la agrara reformo akceptis tiun situacion. Dum la jaroj 1934 kaj 1935 la dekstrema registaro haltis ĉiukaze la reformon kaj kompreneble ankaŭ la perfortajn okupojn. Printempe de 1936 venkis denove maldekstrema koalicio en la balotado kaj eĉ antaŭ la momento kiam la nova registaro povis refunkciigi la meĥanismon de la agrara reformo, la kamparanaj organizoj, ĉefe la anarkosindikatisma CNT, sed ankaŭ la socialisma kaj komunisma UGT, komencis la okupon kaj memregadon de la tero. Tio estis miksita situacio inter agrara reformo kaj agrara revolucio, ĉar tiumomente la registara decidpovo estis superita de la agado de la laboristaj organizoj.

Tiu situacio akceliĝis je la eksplodo en julio de 1936 de la Enlanda Milito, ĉar multaj el la terproprietuloj de la parto sub regado de la respublika registaro forfuĝis kaj forlasis siajn bienojn, kiuj estis konfiskitaj de la laboristaj organizoj. Dum la tuta milito, la registaro klopodis redirekti la situacion sub sia regado, sed tio dependis de la regiono, de la rilato inter la diversaj politikaj fortoj kaj de la momento. Kompreneble en la frankisma teritorio ne nur ĉia agrara reformo finiĝis, sed krome la plej parto de la eblaj postulantoj estis mortpafitaj. Paradokse dum la tria kvarono de la 20-a jarcento la faŝisma reĝimo iniciatis falsan agraran reformon por akvumi sekajn teritoriojn, sed tio estos alia historio. Vidu artikolon Plan Badajoz.

Aliaj landoj de Eŭropo[redakti | redakti fonton]

  • Albanio: En 1946 la bienoj de la terposedantoj de Albanio estis prenitaj de la komunisma registaro kaj redistribuitaj inter la etaj kamparanoj. En la 1950-aj jaroj la tero estis reorganizita en kolektivaj farmoj, sed post 1991 la tero estis redistribuita inter privataj etaj posedantoj.
  • Bulgario: Ĉirkaŭ la sendependeco en 1878 la bienoj de la ĉiopovaj turkaj nobeluloj estis redistribuitaj inter kamparanoj. Kroma reformo okazis en 1920-23 kaj estis fiksita maksimuman posedon de 30 hektaroj.
  • Ĉeĥoslovakio: En 1919 oni redistribuis ĉefe la bienojn de la germana nobelularo al kamparanoj. Ĉirkaŭ 1937 60% de la tero de nobeluloj estis eksproprietigita kaj restis tero nur en neplugeblaj areoj aŭ en germana aŭ hungaraj regionoj. Preskaŭ ĉiu la restanta tero estis redistribuita en reformoj de 1945 kaj 1948.
Forpelo de finnakarelia familio de regiono donita al Sovetunio
  • Finlando: La ĝenerala maldispecigo de la tero komencis en 1757, kiam ankoraŭ la mezepoka modelo konsistis je multnombraj strietoj apartenantaj al po unu farmo; tio estis anstataŭata de nova sistemo kun kampoj aŭ arbaroj apartenanta al la sama farmo. En postaj maldispecigoj en 1848, daŭris la ideo koncentrigi la teron kaj tio eĉ ankoraŭ daŭras. En 1918, Finlando suferis enlandan militon kaj serion de agraraj reformoj. Tiuj inkludis kompensojn kaj malpermeson al forstaj kompanioj akiri teron. Post la Dua Mondmilito, kareloj estis elhejmigitaj por doni al Rusio tiun regionon. Kvankam partoprenintoj en la milito profitis la ŝanĝojn.
  • Grekio: Je la sendependigo en 1835 la bienoj de la hegemoniaj turkaj nobeluloj estis redistribuitaj al kamparanoj.
  • Litovio: Agrara reformo estis iniciata ekde 1919 kaj estis akcelata en 1922. La tero estis deprenita el la grandaj terposedantoj, ĉefe aristokratoj, kaj redistribuita inter novaj terposedantoj, ĉefe soldatoj, aŭ etaj terposedantoj, 65,000 entute.
  • Montenegro kaj Serbio: Je sendependo en 1830 la bienoj de la hegemoniaj turkaj nobeluloj estis redistribuitaj al kamparanoj.
  • Slovenio kaj Kroatio: La regno de Jugoslavio komencis reformon en 1919 kiam la bienoj de la nobeluloj estis redistribuitaj al kamparanoj. Kroma reformo estis realigita en 1945 sub komunisma regado.
  • Svedio preskaŭ neperforta reformo. Ekde la 16-a jarcento okazis koncentrigo de la tro etaj strioj en tero apartenanta al farmo, simile al tiu okazinta en Finlando. En la 20-a jarcento estis aprobita regularo de minimuma daŭro de kontraktoj de 25 jaroj por la lokaj ekspluatantoj.
  • Skotio Akto de agrara reformo (Land Reform Act) de 2003. Ĝi finigas la historian leĝitimecon de la feŭda leĝaro kaj kreas kadron por la rajtoj de la kamparaj komunumoj por aĉeti la najbarajn terojn. [1]
  • Estonio kaj Latvio : en 19181919, kiam naskiĝis ties ŝtatoj, oni eksproprietigis grandajn bienojn de baltogermanajn proprietuloj.
  • Hungario: en 1945 ĉiu terposedaĵo ple granda ol 142 akroj estis eksproprietigita sen kompenso kaj redistribuita al kamparanoj. Dum la 1950-aj jaroj, oni enkondukis la kolektivan proprieton laŭ la soveta modelo, sed post 1990, la kooperativoj estis nuligitaj kaj la tero estis redistribuita al malgrandaj kultivistoj.
  • Irlando: post la Granda Malsato, la agrara reformo iĝis la kerna afero en Irlando, kie preskaŭ ĉiuj teroj estis posedaĵoj de la britia aristokratio. La irlanda parlamento kampaniis antaŭ la malintereso de la Ĉambro de la Komunuloj (Londono). La reformoj komencis ĉirkaŭ 1870 kaj pludaŭris ĉirkaŭ 50 jarojn.
  • Pollando: kelkaj okazoj de agrara reformo. La plej grava inkludas la reformojn de la Dua Respubliko (1919, 1921, 1923, 1925 kaj 1928) kaj la agrara reformo de 1944 dum la popola respubliko de Pollando.
  • Rumanio: post malsukcesaj klopodoj de reformoj farataj de Mihail Kogalniceanu en la jaroj post la rumania unuigo (1863), okazis grava agrara reformo en 1921.
  • Rusio
    • Cara Rusio; reformo Stolypin
    • Soveta Rusio: dekreto de la tero

Ĉilio[redakti | redakti fonton]

La ĉilia agrara reformo estis la procezo de transformo de la ĉilia agro kiu okazis inter la jaroj 1962 kaj 1973, kaj konsistis en la redistribuo de granda parto de la nacia kamparo.

La agrara reformo komencis sub la registaro de Jorge Alessandri, per la leĝo 15,020. La celo estis la plibonigo de la niveloj de produktado per la iompostioma modifo de la posedo de la tero. Tiu politiko celis la regrupigon de la minifundioj kaj aĉeto de latifundioj ne bone ekspluatitaj, la plibonigon de la socia kaj kultura kondiĉaro de la etproprietuloj kaj de la kamparana laboristaro. En la prakctiko oni eksperimentis, ke la reformo estos malrapida, bremsita de la malmultaj financaj resursoj de la ŝtato.

Poste, la problemoj de la deficito en la produktado de nutraĵoj, nesufiĉa por ekvilibri la peto de la loĝantaro, devigis la registaron de la prezidento Eduardo Frei Montalva akceli reformon pli ampleksan, kapablan plirapidigi la eksproprietigojn. En 1966 nova agrara leĝo montris bazajn kriteriojn, nome la aliĝo de la kamparanoj al la posedo de la tero laborata de li mem; la helpo al la kamparanoj kaj ties familioj atingi sian aliĝon al la socia, kultura kaj politika vivo de la nacio; la plibonigo de la agra produktiveco; la reformo de la sistemo de akvumado kaj la restrukturigo de la publikaj institucioj rilataj al la agrikulturo.

Krome oni markis limon en la eksproprietigoj de latifundioj, rezerve al proprietulo de surfaco ĝis 80 hektaroj. Inter 1965 kaj 1970 estis eksproprietigitaj en la tuta lando 1,319 bienojn kun totala surfaco de 3,408,788,3 hektaroj. En la eksproprietigitaj bienoj, oni organizis la Preparon de la Agrara Reformo, etapo por prepari la kamparonojn atingi la terposedon, kio daŭris inter 3 kaj 5 jaroj.

Dum la registaro de Salvador Allende, la procezo de eksproprietigoj akceliĝis draste pro la premo de la kamparanaj organizoj pere de rekta okupo de bienoj. Post 1973, la militista diktaturo redonis grandan parton de la bienoj al ties eksproprietuloj kaj oni firmigis la privatan proprieton.

Urugvajo[redakti | redakti fonton]

Kie aktuale estas Urugvajo, oficiale la República Oriental del Uruguay, komence de la 19-a jarcento, tiam nomita Banda Oriental, okazis unu el la procezoj de agrara reformo plej radikalaj.

Sub la periodo de la Artigisma Revolucio inter la jaroj 1811 kaj 1820, la supera estro de tiu revolucia procezo José Gervasio Artigas (1764-1850) komencis la disdonadon de tero, no nur ŝtata sed ankaŭ de grandaj kreolaj kaj hispanaj proprietuloj. Por kelkaj urugvajaj historiistoj de marksisma tendeco tiu procezo estis konsiderita kiel "agrara reformo" radikala kaj popola. Ĉefe elstaras Lucía Sala de Tourón, Julio Rodríguez kaj Nelson de la Torre.

Artigas estis homo kiu bone konis la “Banda Oriental” kaj ties naturajn loĝantojn: la gaŭĉoj kaj la indiĝenoj, ambaŭ forigitaj de la posedo de la tero en la 19-a jarcento. Li partoprenis kun Félix de Azara en la terdisdonado kiel politiko de loĝigo, helpo al la kamparo kaj barilo kontraŭ la portugala antaŭeniro en la malpreciza -kiam ne nekzistanta- landlimo inter ambaŭ imperioj, nome la hispana kaj la portugala, sed bedaŭrinde tio estis nesufiĉa.

La orienta kamparo karakteriĝis pro senhomeco pro grandaj terposedaĵoj -ofte simple okupitaj kontraŭleĝe, kiam ne donacitaj de la reĝo sen eĉ koni la veran amplekson-, pro la kontrabandismo aŭ banditismo kaj la neracia ekspluatado pro troa abundo de bova gregaro. Malsukcese la hispanaj aŭtoritatoj kaj la kreola hegemonia klaso planis solvojn. Post la eksplodo de la Revolucio, Artigas realigis terdisdonadon vere radikala, nekonata siaepoke, kaj populara.

La “Reglamento de Tierras” de 1815 estis aprobita la 10an de septembro de 1815. Per tiu, Artigas klopodis du precizajn celojn: unualoke, certigi socian bazon helpe lian revolucion. La dua celo estis puni la kontraŭrevoluciulojn. Tiamaniere oni faris revolucian juston kontraŭ la malamikoj de la revolucia procezo, kaj samtempe oni premiis tiujn kiuj fervore akceptis la revolucion.

Aliaj landoj de Latinameriko[redakti | redakti fonton]

  • Bolivio : la revolucion de 1952 sekvis leĝo de agrara reformo, sed fine, en la 1970-aj jaroj, nur 45 % de kamparanaj familioj estis ricevintaj la posedtitolon. Sub la prezidenteco de Evo Morales, agrara leĝo, kontraŭstarita de la dekstrularo, estis aprobita la 29 novembro 2006. Ĝi celas la «eksproprietigon de la teroj» kiuj «ne servutilas justan sociekonomian funkcion»[2].
  • Brazilo: en la 1930-aj jaroj, Getúlio Vargas malplenumis promeson pri agrara reformo. Aktuele ekzistas forta kampanio ekde la 1990-aj jaroj de la movado de senteruloj, kies propono estas pli taŭga divido de la brazilaj teroj, postulante de la federa registaro ke apliku komplementan politikon al la simpla setligo, kiel elektrigo kaj akvumigo de la kamparo, havigo de kamparaj monpruntoj kaj plenumo de programoj kiuj celu helpi la agraran agadon kaj la pergajno de la agrikulturisto kaj ties familio.

Rimarko: gravaj sektoroj de la brazila agrikulturo estas organizitaj en grandaj ekspluatejoj, meĥanigitaj, uzante multe da kemiaĵoj, eksportas multege...

  • Kolombio : Alfonso López Pumarejo (1934-1938) aprobis la leĝon 200 de 1936, kiu permesas la eksproprietigojn de privataj bienoj por helpi la socialan intereson. La postaj klopodoj malpliiĝis ĝis la prezidentecoj de Alberto Lleras Camargo (1958-1962) kaj Carlos Lleras Restrepo (1966-1970) kiuj kreis la Kolombian Instituton por la agrara reformo (INCORA) kaj ŝanĝis la terposedrajtojn. Nur en 1968 kaj 1969, INCORA liveris pli da de 60,000 titoloj de proprieton al farmistoj kaj laboristoj. Tiu procezo estis haltigita kaj la situacio renversis pro perforto ĉe narkotrafikistoj, paramilitistoj kaj gerilanoj, sen forgesi la grandajn oportunemajn proprietulojn. Ĉio kontribuis al nova koncentrigo de teroj kaj forigo de etaj kamparanaj proprietuloj.
  • Kubo: la agrara reformo estis unu el la plej gravaj programeroj de la revolucia plano de 1959. Preskaŭ ĉiu granda proprietaĵo estis prenitaj de la INRA (Instituto nacia por la reformo agrara), kiu starigis ĉiun regularon; oni decidis plej altan ŝtupon de 67 hektaroj kaj al la luistoj oni donis posedtitolojn .
  • Meksikio : la unua leĝo de agrara reformo estis aprobita en 1915 dum la Meksika Revolucio, sub la ĉefa impulso de Emiliano Zapata. En 1917, la agrara reformo eniris en la Meksikia Konstitucio. Oni redonas la terojn al la indiĝenaj komunumoj, forrabitaj de la hispana koloniigo kaj poste plei grave dum la registaro de Porfirio Díaz. Tamen, la eta kamparanaro profitis malmulte de tiu unua leĝo kaj la redistribuo de teroj estis malgranda. La alveno al la povo de Lázaro Cárdenas en 1934 akcelis la procezon, per la nova Agrara Kodo kiu fiksas la principo de monkompenso: oni donas tiam teron al ĉiu kiu ne havis, kvankam la ŝtato restis proprietulo kaj la kamparanoj ricevis nur fruktuzon. La fino de la agrara reformo okazis en 1992 kadre de nova leĝo kiu privatigis denove la komunumajn terojn. En 1994, la insurekcio de la EZLN en Chiapas estis parte respondo al la fino de la agrara reformo tute malakurate aplikita en tiu ŝtato, majoritate kamparana kaj indiĝena.
  • Nikaragvo: dum la registaro de Somoza, la IAN, ("Instituto Agropecuario Nicaragüense") distribuis nekultivitajn terpecojn de la atlantika regiono, sen tuŝi la strukturon de la grandaj proprietaĵoj: tio estis politiko nur por plipacigo de la sociaj konfliktoj. En 1981 la sandinisma ŝtato proklamis la unuan leĝon de agrara reformo: oni konfiskis la latifundiojn nesufiĉe ekspluatitajn, kiuj estis tuje regataj de ŝtataj entreprenoj aŭ de produktaj kooperativoj[3]
  • Peruo: la agrara reformo de la 1950-aj jaroj forigis grave jarcentan sistemon de servuteco[4]. En 1968, nova agrara reformo estis farita post la maldekstra puĉo de la kolonelo Juan Velasco Alvarado. Dum la unuaj jaroj de la registado de Alberto Fujimori (1988-1995), nova agrara reformo estis farita de Hernando de Soto kaj de la 'Instituto por la libereco kaj la demokratio, cele kontraŭstari la antaueniron de la gerilo de Lumpado.

Nordameriko[redakti | redakti fonton]

  • Insulo de Princo Eduardo (Kanado): agrara reformo estis inkludita en la traktato pri Insulo de Princo Eduardo por aliĝi al la kanada konfederacio en la 1870-aj jaroj. La plej parto de la teroj apartenis al la brita nobelularo, fora de la lando. Kanado memdeviĝis reaĉeti la teron kaj donaci ĝin al la farmistoj.
  • Usono:
    • Post la Enlanda Milito, oni klopodis reformon per promeso de donaco de "kvardek akroj kaj mulo" al novvenintoj nigruloj en la Sudo, sed tiu politiko estis tre kontraŭstarita, kio lasis nigrulojn sen ekonomia bazo kaj estis unu el la kialoj de la Racia separiĝo.
    • La Akto Dawes de 1887 klopodis setligi la indiĝenojn de triboj en terpecoj posedataj de individuaj indiĝenoj. Plej parto de tiu tero estis rekolektivita en 1934.

Azio[redakti | redakti fonton]

Postulo de Agrara Reformo en Ĝakarto, Indonezio
  • Ĉinio serio de agraraj reformoj:
    • 1946, iniciata de la Ĉina Komunista Partio tri jarojn antaŭ la fondigo de la Popolrespubliko de Ĉinio gajnis por tiu partio milionojn de partianoj inter la malriĉa kamparanaro. La tero de la grandaj proprietuloj estis eksproprietigitaj kaj redistribuitaj por ke ĉiu familio havu kompareblan posedaĵon. Tiu agrara revolucio estis konata okcidente pro la libro de William Hinton Fanshen.
    • meze de la 1950-aj jaroj, dua agrara reformo devigis la izolitajn laboristojn kunigi en kolektivaĵoj, kiuj siavice estis kunigitaj en popolaj komunumoj, sub centrigita kontrolo de la posedrajto kaj de la egaleca principo de redistribuo. Tiu regularo malsukcesis rilate la produktiveco[1]. Pro tio, la CKP komencis renversi la procezon dum la 1960-aj jaroj.
    • fino de la 1970-aj jaroj: tria agrara reformo pri kontrakto de familia bazo, nomita la sistemo de respondeco pro proprieto [5]. Tiu reformo havis grandan sukceson post komenca periodo de relativa stagnado. [2]
  • Barato: post la periodo de brita regado (Brita Hindio), je la sendependigo, Barato heredis agraran sistemon duonfeŭdisman kun terposedo koncentrita en malmultaj proprietuloj (sistemo de Zamindaroj). Je la sendependo estis volontaj reformoj, iniciatitaj kaj regataj de la registaro en multaj ŝtatoj de Barato. La plej notinda kaj sukcesa estis la ekzemplo de la ŝtato de Okcidenta Bengalo. Plenumante sian promeson de reformo post la aliro al la povo, la barata komunisma partio komencis laŭgradajn reformojn. La rezulto estis egaleca distribuo de la tero inter senteraj kamparanoj. Ĉe Kerala la reformo havis malpli da sukceso. Krome, estas menciinda la grava movado de distribuo kaj volonta kaj neperforta kolektivigo de terkultivejoj, iniciatita de Vinoba Bhave, disĉiplo de Gandhi. Tiu movado sukcesis, inter 1951 kaj meze de la 1970-aj jaroj, redistribui samampleksan teritorion kiel la surfaco de Francio.
  • Japanio: La unua agrara reformo chisokaisei (地租改正?) okazis en 1873 kiel parto de la Meiji-restarigado. Alia reformo okazis en 1947 (post la Dua Mondmilito) sub usona instigo.
  • Sudkoreio: En 1945-1950, Usono kaj la sudkoreaj aŭtoritatoj faris agraran reformon kiu pluretenis la institucion de privata posedo. Ili konfiskis kaj redistribuis nur la teron de la japana kolonia registaro, la japanaj entreprenoj kaj de individuaj japanaj kolonoj. La sudkoreia registaro faris reformon per kiu la grandaj terposedantoj estis devigitaj vendi plej parton de siaj teroj. Oni formis novan klason de sendependaj, familiaj proprietuloj. [3]
  • Tajvano: post la Dua Mondmilito Jiang Jieshi estris agraran reformon sub instigo de Usono. Tiun reformon faciligis la fakto, ke multaj el la terproprietuloj estis partianoj de la fuĝintaj japanoj, kaj pro la fakto, ke la Kuomintango estis entute origina de la kontinento kaj sentis malmulte da ligo rilate la insulaj proprietuloj.
  • Vjetnamio: Post la Dua Mondmilito, eĉ antaŭ la formala divido de Vietnamo, oni komencis agraran reformon en Norda Vjetnamio. Tiu reformo (1953-1956) redistribuis teron al pli da 2 milionoj de malriĉaj kamparanoj, sed altakoste je homaj vivoj[6] pro la perforto [7] kaj tio estis unu el la ĉefaj kialoj por la amaselmigrado de 1 miliono de homoj el la Nordo al la Sudo en 1954. Eble mortis ĉirkaŭ 283,000 nordvietnamanoj.[8] En Sudvietnamio la ĉefa klopodo estis farita en 1970 de la prezidento Nguyen Van Thieu. Tio vere estis kontraŭreformo ĉar, krom limigi la amplekson de posedota tero, kompensis la eksposedintoj kaj donis titolojn al kamparanoj, kies teroj estis jam redistribuitaj de la Viet Cong.

Islama Mondo[redakti | redakti fonton]

  • Egiptio: (1952) dekomenca agrara reformo ŝanĝis la tradician politikan influon de la terposedantoj, sed atingis la redistribuon nur de ĉirkaŭ 15% de la kultivebla tero en la lando kaj ĉirkaŭ la fruaj 1980-aj jaroj la konsekvenco de la nesufiĉa reformo kaŭzis la amasan forlason de la agrikultura vivmaniero.
  • Irano: agrara reformo estis parto de la nomita Blanka Revolucio de la ŝaho en 1963 ĝis 1971. Preskaŭ 90% de la iranoj kiuj laboris en la kamparo iĝis posedantoj de siaj teroj (52-63% de la agrikultura tero de Irano).
  • Sirio: Okazis komencaj reformoj el 1958 ĝis 1961, kiu suferis la kontraŭstaron de grandaj terposedantoj kaj krizan sekecon. Kiam la Partio Baath atingis la povon en 1963 la reformoj estis daŭrigitaj cele atingi favoran socian bazon. Oni diris, ke tiu reformo reprezentis la taskon de ‘socialista registaro’, sed ĉirkaŭ 1984 la privata sektoro kontrolis 74 % de la plugebla tero de Sirio [9].

Afriko[redakti | redakti fonton]

  • Etiopio: La militistoj de la Derg faris unu el la plej ampleksajn agrarajn reformojn en Afriko en 1975.
  • Kenjo: Kenyatta bazis sian agraran reformon en tiu farita de Britio kaj realigis ĝin en la 1960-aj jaroj. En 2006 la prezidento Mwai Kibaki diris, ke la ŝtato deprenos la teron de forestaj posedantoj en la marborda strio kaj redistribuos ĝin al la okupintoj.[10]
  • Namibio: agrara reformo ĉe la reĝimo de Sam Nujoma. Leĝaro de 1994.[11]
  • Sudafriko: la agrara reformo estis unu el la faritaj promesoj de ANC kiam ĝi atingis la povon en 1994. Dekomence la procezo estis bazita sur sistemo de egaleca prezo : la tero estis aĉetita de la registaro kaj redistribuita. Tamen, pli ĵuse, la registaro anoncis, ke oni komencos uzi la procezon de eksproprietigo kun monkompenso.
  • Zimbabvo: tre polemikaj klopodoj sub la reĝimo de Robert Mugabe, pasante de sisteme de monkompenso al entuta eksproprietigo; ofte ŝajnas je profito de la partianoj de la registaro. La ekonomia rezulto estas katastrofa por la lando.

Filozofio sub la koncepto de agrara reformo[redakti | redakti fonton]

Filozofie, estas kialoj por justigi la agraran reformon: multobligi la posedrajton estas malutila; temas pri certigi la ĉiesan bonfarton, la rajton je digno; la justo bezonas la aplikon de "la tero por tiuj kiuj kultivas ĝin". Tamen multaj el tiuj kialoj konfliktas kontraŭ la rajto je posedo de plej parto de modernaj socioj.

La agrara reformo inkludas demandojn kiel jenaj:

  • ĉu la privata posedo estas leĝitima?
  • se jes, pli specife, ĉu la terposedo estas leĝitima?
  • se jes, ĉu la "historia" posedrajto estas leĝitima, en ŝtato aŭ specifa socio?
  • eĉ se la posedrajto estas leĝitima, ĉu devas esti ĝi protektita absolute kontraŭ eksproprietigo, aŭ devas ĝi implici la devigon monkompensi totale aŭ parte la "proprietulon"?
  • Kiel la posedrajto mezuriĝas rilate la rajtojn je vivo kaj libereco?
  • Kiel juĝu la konfliktojn pri la terposedo?

Polemiko: Agrara Reformo kontraŭ Agrara Revolucio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du diversaj proponoj por ŝanĝi la terposedrajton, kiuj ekzemple estas videblaj en la historio de Brazilo. Unuflanke oni havas la proponon de la Agrara Reformo, kie temas pri la distribuo de la tero farita laŭ la leĝo, aliflanke ekzistas alia propono pri Agrara Revolucio, kiu konsistas en agrara reformo farita perforte.

Kelkaj landoj sukcesis demokratie fari la agraran reformon ene de la institucia politika ludo, ekzemple Italio kie oni plialtigis la imposton pri la grandaj latifundioj; tiele la grandaj proprietuloj vendis siajn terojn al etaj produktistoj, kiuj ĝuis monpruntojn laŭ malalta interezo de la itala registaro.

En Brazilo, la Konstitucio de 1988 garantias la eksproprietigon de malproduktivaj latifundioj por publika kaj sociala interesoj, kiel por agrara reformo aŭ por kreo de ekologiaj rezervejoj. Tiam la eksproprietuloj estas monkompensataj. Ĉiukaze se la kamparanoj ne ricevas financan helpon, oni kaŭzas elmigradon.

En Brazilo en du historiaj momentoj de la 20-a jarcento kamparanaj movadoj defendis la tezon de la agrara revolucio. La unua okazis inter la 1920-aj ajroj kaj kaj la 1930-aj jaroj pro la Kolono Prestes kaj la kreado de la BKP. Alia momento okazis en la 1960-aj jaroj pro la kreado de la Ligas Camponesas kaj la epizodo de la Gerilo de Araguaia.

Leĝaro pri agrara reformo[redakti | redakti fonton]

  • En Meksikio Ley Agraria de 6a de januaro de 1915.
  • En Hispanio, komence de la Dua Respubliko, Ley de Reforma Agraria de España de 1932.
  • En Venezuelo
  • En Bolivio Ley de Reforma Agraria de 2a de aŭgusto de 1953.
  • En Kubo:
    • Primera Ley de Reforma Agraria de 1959, anstataŭita de
    • Segunda Ley de Reforma Agraria de 1963.
  • En Kolombio Leĝo 135 de 1961 pri Reforma Social Agraria, modifita de la leĝoj 1 de 1968, 4 de 1973 kaj 30 de 1988.
  • En Kosta-Riko Ley Nº 2825 de Tierras y Colonización de 1961.
  • En Ĉilio:
    • Ley de Reforma Agraria de 1962 (Leĝo Nº 15020), anstataŭita de
    • Ley de Reforma Agraria de 1967 (Leĝo Nº 16640) valida ĝis 1974.
  • En Peruo:
    • Ley de bases para la Reforma Agraria de 1963,
    • Ley de Reforma Agraria de 21a de majo de 1964, kaj
    • Decreto Ley Nº 17716 de 24a de junio de 1969 (ĉio forigita de la Decreto Legislativo N° 653 de 1992)
  • En Ekvadoro:
    • Ley de Reforma Agraria y Colonización de 1964, modifita de
    • Ley de Reforma Agraria de 1973
  • En Domingo:
  • Ley Agraria de 1972

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Land Reform (Scotland) Act 2003 (asp 2)
  2. Roger Burbach, «Bras de fer entre Evo Morales et l'opposition», Courrier international, n° 841, 14 decembre 2006, p. 28. Originale publikita en America Latina en Movimiento.
  3. ĉe la ejo de la FAO, pri Nikaragvo
  4. servuteco: deviga servo kiel pago de ŝuldo
  5. (household responsibility system)
  6. Communist Party of Vietnam, Kinh nghiệm giải quyết vấn đề ruộng đất trong cách mạng Việt Nam (Experience in land reform in the Vietnamese Revolution), disponebla rete: http://dangcongsan.vn/details.asp?topic=2&subtopic=5&leader_topic=79&id=BT1060374012
  7. The Viet Minh Regime, Government and Administration in the Democratic Republic of Vietnam, Bernard Fall, Greenwood Press, Connecticut, 1975.
  8. Statistics Of Vietnamese Democide
  9. Syria - Agriculture
  10. Pledge to redistribute Kenya land
  11. Namibia: Land Reform to Cost Billions

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]