Getúlio Vargas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Getúlio Vargas
Getúlio Vargas
prezidento de Brazilo
Naskiĝo 19-a de aprilo 1882
en São Borja, Suda Rio-Grando, Brazilo
Morto 24-a de aŭgusto 1954
en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Getúlio Dornelles VARGAS [ĵetuljŭ dorhneljz varhgaz], naskita je la 19-a de aprilo 1882 en São Borja (Suda Rio-Grando), mortinta je la 24-a de aŭgusto 1954 en Rio-de-Ĵanejro, estis grava politikisto en la Historio de Brazilo. Li plurfoje estis prezidento de Brazila respubliko, unufoje (1951–1954) en popole elektita registaro. Li havis la kromnomon "patro de la malriĉuloj" (portugale: pai dos pobres). Li mortis pafante sin mem al la koro.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Vargas estis ano de tradicia gaŭĉa familio. En 1898 li soldatiĝis celante armean karieron, sed post kelkaj jaroj eliris el la servo. En 1904 li studentiĝis en la jura fakultato de Porto Alegre kaj bakalaŭriĝis en 1907. Laborinte ĉe la tribunalo de Porto Alegre li reiris al sia hejmurbo por esti tie advokato.

En 1909 kaj 1913 li elektiĝis subŝtata deputito, sed rezignis proteste al la tiama prezidento de Suda Rio-Grando, Borges de Medeiros. En 1917 kaj 1921 li estis elektita kiel ano de la "Leĝodona Asembleo" de la subŝtato. En 1923 li elektiĝis federacia deputito por la Respublikana Partio de Rio-Grando. En la registaro de Washington Luís li estis ministro pri financoj. Lasinte tiun oficon li en 1928 elektiĝis guberniestro de Rio-Grando, kiu li restis ĝis 1930.

Dum sia guberniestreco li forte kontraŭis la federacian registaron, postulante finon de balota korupteco per sekreta kaj universala balotado. En tiu periodo, Vargas estis la lasta granda pensisto de brazila Pozitivismo.

La provizora registaro (1930–1934)[redakti | redakti fonton]

Getúlio Vargas en la Revolucio de 1930.

Kiam prezidento Washington Luís demandis al la subŝtratestroj, ĉu ili apogos lian prezidentokandidaton , la tiamaj subŝtatestroj João Pessoa de Paraibo, Antônio Carlos de Minas-Ĝerajso, kaj Getúlio VARGAS de Suda Rio-Grando neis sian apogon kaj komunikis intencon peti popolan konsulton (referendumon). La oficiala kandidato venkis, sed en 1930 milita kaj popola ribelo ebligis puĉon kontraŭ la prezidento.

João Pessoa estis murdita de João Dantas pro personaj kialoj, sed Vargas kaj Assis Chateaubriand diris, ke la murdo havis politikajn kialojn, kaj akuzis la respublikan prezidenton kiel kaŭzanton de murdo. Tio ekigis popolan ribelon en Brazila Nordoriento kaj Rio-de-Ĵanejrio. Vargas eliris kun subŝtataj trupoj kaj marŝis al Rio-de-Ĵanejro, tiam brazila ĉefurbo, kaj puĉis kontraŭ la prezidento.

Kiam Vargas puĉis en 1930, li intencis estri absolute, sen konstitucio, kaj finis la "provizoran" respublikan periodon de la brazila historio laŭ ideoj de Pozitivismo. En 1932 la Pro-Konstitucia Revolucio en San-Paŭlio devigis Vargas-on akcepti novan konstitucion en 1934.

La konstitucia registaro (1934–1937)[redakti | redakti fonton]

En 1934, Brazilo havis sian 3-an konstitucion. Ĝi estis demokratia kaj simila al "normalaj" konstitucioj, devigis ekzistadon de parlamento, juĝistaro kaj respublika prezidento. Laŭ konstitucio, estu ĝenerala balotado en 1937 kaj la ministro José Américo de Almeida kandidatiĝis al ofico kun apogo de Vargas. Sed, kelkajn monatojn antaŭ la dato de balotado, Vargas puĉis kaj kreis la "Novan Ŝtaton".

La Nova Ŝtato (1937–1945)[redakti | redakti fonton]

Nova Ŝtato estis periodo de diktaturo, en kiu prezidanto estas ne nur ŝtatestro kaj registarestro, sed ankaŭ plej supera leĝdonanto kaj plej supera juĝisto. Unue, Vargas pensis krei pozitivisman diktaturon, kaj anstataŭigi la parlamenton per scienca akademio. Sed per influo de faŝismo li sanĝis siajn vidpunktojn.

Li serĉis la apogon de laboristaro per novaj leĝoj, kiuj protektis la laboristojn, permesis sindikatojn kaj kreis socialan asekuron. Aliflanke, li kreis sekretan policon kaj propagandan departementon, malpermesis politikajn partiojn kaj privatajn armeojn. Li devigis al infanoj la bazan edukadon, sed malpermesis la uzon de alia lingvo krom la portugala en lernejoj.

Tiu diktaturo daŭris ĝis la 29-a de oktobro 1945, kiam okazis puĉo apogita de Usono.

La tempo inter 1945 kaj 1950[redakti | redakti fonton]

Post la puĉo, Vargas, post kelka tempo, kandidatiĝis al Senato kaj estis elektita kiel senatano.

Elektita por regi (1950–1954)[redakti | redakti fonton]

En 1949, Vargas kandidatiĝis al demokratia prezidanteco. Li estis elektita kaj ekoficis en 1950. En tiu periodo, li agis tute malsame al antaŭaj periodoj. Li respektis la leĝojn kaj estris la landon demokratie. Sed estas timo, ke li revenigu diktaturon, do multaj el liaj malamikoj atakis lin. En 1954 oni akuzis lin je korupteco, la afero t. n. "Mar de Lama" (Maro de koto), kaj li sinmortigis en aŭgusto 1954.

Politika heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Oni nomas Vargas la kreinto de popolismo en Brazilo. La regada stilo, kiu provis plaĉi samtempe al la elitoj kaj al la proletaro, ne estis vere vargana kreaĵo, sed al li ŝuldiĝas la ellaborado de la personkulto tipa por tiu politika ideologio.

En la 1960-aj jaroj, mallonge post la morto de Vargas, la popolisma stilo atingis novajn altojn en la personoj de Juscelino Kubitschek kaj João GOULART. En la lastaj jaroj la plej elstaraj reprezentantoj de popularismo estis Leonel Brizola kaj, malpli klare, Luiz Inácio Lula da SILVA.

Aliflanke la personkulto kaj la subpremo de la maldekstro kaj la dekstro estis provoj, neniel konsidereblaj "senkulpaj", pri la kreo de armea diktaturo establita de 1964 al 1985. La sovaĝaj metodoj de la politiko de Vargas en la subpremo de la "Komunisma Intenco" estis reuzotaj malmultajn jarojn poste de la armeanoj. La fantomo de minacanta komunismo estis same uzota, sed ankaŭ kaŭze de la histeriiga influo de Usono, tradicia politika kaj kultura dominanto de Brazilo.

Interese, ke iuj asertas, ke la sinmortigo de Vargas kaŭzis prokraston de la armea puĉo, kiu okazis en 1964. Oni kredas, ke la indigno kontraŭ la fortoj de la dekstro (tiutempe reprezentata de Carlos Lacerda kaj UDN), kiun oni respondecigis pri la sinmortigo de Vargas, malhelpis tiun akiri la povon. Sed pli klare la iloj, kiujn Vargas forĝis dum sia regado, kreis la kondiĉojn por la kreo de la armea diktaturo de 1964.

La partioj, kiujn fondis Vargas, restas vivaj en la brazila politiko, kvankam kun sufiĉe reduktita forto.

Vargas kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Male al aliaj diktatoroj, neniam Vargas persekutis Esperanto-movadon. En 1945 li estis alta patrono de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Coat of arms of Brazil.svg   Prezidentoj de Brazilo    Flag of Brazil.svg
Deodoro da FonsecaFloriano PeixotoPrudente de MoraisCampos SalesRodrigues AlvesAfonso PenaNilo PeçanhaHermes da FonsecaVenceslau BrásRodrigues AlvesDelfim MoreiraEpitácio PessoaArtur BernardesWashington LuísJúlio PrestesGetúlio VargasJosé LinharesEurico Gaspar DutraGetúlio VargasCafé FilhoCarlos LuzNereu RamosJuscelino KubitschekJânio QuadrosRanieri MazzilliJoão GoulartRanieri MazzilliCastello BrancoCosta e SilvaJunto de 1969Emílio Garrastazú MédiciErnesto GeiselJoão Baptista FigueiredoTancredo Neves - José SarneyFernando Collor de MelloItamar FrancoFernando Henrique CardosoLuiz Inácio Lula da SilvaDilma Vana Rousseff