Ranieri Mazzilli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ranieri Mazzilli.

Paschoal Ranieri MAZZILLI (Caconde, la 27-an de aprilo 1910 - San-Paŭlo, la 21-an de aprilo 1975), estis du foje prezidanto de Brazilo, sed neniam "prezidento" de Brazilo.

Li prezidis Brazilon du foje, unue post la rezigno de prezidento Jânio Quadros, ĉar la vic-prezidento João Goulart "vizitis" Ĉinion. Vere, vic-prezidento ne povis reveni al Brazilo por politika krizo. La militaj ministroj, generalo Odílio DENYS, aer-generalo Grün MOSS kaj admiralo Sílvio HECK intencis puĉi kontraŭ la vic-prezidento. Dum tiu periodo, Mazzilli prezidis la registaron kaj negociis la revenon de Goulart dum 14 tagoj, de la 25-a de aŭgusto ĝis la 8-a de septembro de 1961.

La dua periodo en ke li prezidis Brazilon, estis post la militista puĉo de 1964, kiam prezidis dum 13 tagoj de la 2-a de aprilo ĝis la 15-a de aprilo de 1964, kaj estis antastaŭigita de Marŝalo Castello Branco. Dum tiu periodo, li estis laŭleĝa prezidanto, sed fakte ne regis. La registaro estis estrita de la "Supera Komando de la Revolucio", triunvirato de generalo Costa e Silva, admiralo Augusto Rademaker Grünewald kaj aer-generalo Francisco de Assis Correia de Melo.

Coat of arms of Brazil.svg   Prezidentoj de Brazilo    Flag of Brazil.svg
Deodoro da FonsecaFloriano PeixotoPrudente de MoraisCampos SalesRodrigues AlvesAfonso PenaNilo PeçanhaHermes da FonsecaVenceslau BrásRodrigues AlvesDelfim MoreiraEpitácio PessoaArtur BernardesWashington LuísJúlio PrestesGetúlio VargasJosé LinharesEurico Gaspar DutraGetúlio VargasCafé FilhoCarlos LuzNereu RamosJuscelino KubitschekJânio QuadrosRanieri MazzilliJoão GoulartRanieri MazzilliCastello BrancoCosta e SilvaJunto de 1969Emílio Garrastazú MédiciErnesto GeiselJoão Baptista FigueiredoTancredo Neves - José SarneyFernando Collor de MelloItamar FrancoFernando Henrique CardosoLuiz Inácio Lula da SilvaDilma Vana Rousseff