Emílio Garrastazú Médici

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emílio Garrastazú Médici

Emílio GARRASTAZU MÉDICI estis militisto, diktatoro de Brazilo (1969-1974), naskiĝis en Bagé la 4-an de decembro 1905 kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro, la 9-an de oktobro 1987.

Médici estis instruisto de militaj lernejoj. En 1964 li nomiĝis milita ataŝeo en Usono, kaj en 1967 li fariĝis ĉefo de Brazila sekreta polico. En 1969 li fariĝis komandanto de la 3-a Terarmeo. Trudita kiel prezidento post la morto de Costa e Silva, li regis ekde la 30-a de oktobro 1969 ĝis la 15-a de marto 1974. Lia regperiodo nomiĝas "la nigraj jaroj de diktatoreco".

La Generalo Emílio Garrastazu Medici tre uzis propagandon. En tiu periodo oni kreis la moton "Brazilo, amu ĝin aŭ foriru ĝin". Li ankaŭ trudis Filinto Müller kiel prezidanto de parlamento, kiu, en tiu periodo, fakte ne funkciis.

En tiu periodo okazis la "Brazila Miraklo", t. e., granda ekonomia kresko kaj gigantaj registaraj projektoj (ekz. vojo Transamazônica kaj Ponto Rio-Niterói).

En tiu periodo, centoj da homoj, ĉefe komunistoj estis arestitaj, torturitaj kaj mortigitaj.

Post kiam li eliris la prezidentecon, li partoprenis movadon por ke militista diktatoreco finu nur en jaro 2000 kaj li kontraŭis la amnestion farita de João Baptista Figueiredo al opoziciistoj. Nur post lia morto en 1987 oni povis certigi pri la eliro de militistoj de politika vivo.

Coat of arms of Brazil.svg   Prezidentoj de Brazilo    Flag of Brazil.svg
Deodoro da FonsecaFloriano PeixotoPrudente de MoraisCampos SalesRodrigues AlvesAfonso PenaNilo PeçanhaHermes da FonsecaVenceslau BrásRodrigues AlvesDelfim MoreiraEpitácio PessoaArtur BernardesWashington LuísJúlio PrestesGetúlio VargasJosé LinharesEurico Gaspar DutraGetúlio VargasCafé FilhoCarlos LuzNereu RamosJuscelino KubitschekJânio QuadrosRanieri MazzilliJoão GoulartRanieri MazzilliCastello BrancoCosta e SilvaJunto de 1969Emílio Garrastazú MédiciErnesto GeiselJoão Baptista FigueiredoTancredo Neves - José SarneyFernando Collor de MelloItamar FrancoFernando Henrique CardosoLuiz Inácio Lula da SilvaDilma Vana Rousseff