Suda Rio-Grando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de Suda Rio-Grando

Suda Rio-Grando (Rio Grande do Sul portugallingve, t. e. "Suda Granda Rivero") estas la plej suda ŝtato de Brazilo. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Porto Alegro) (t. e. "Gaja Haveno"). La ŝtato havas 282.000 km² kaj 10.398 milionojn da enloĝantoj (en 2002).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Suda Rio-Grando situas en la suda parto de Brazilo. Norde, la rivero Pelotas kaj parto de la rivero Urugvajo apartigas Sudan Rio-Grandon de la brazila ŝtato Sankta Katarino. Okcidente, la rivero Urugvajo apartigas Sudan Rio-Grandon de Argentino. Sude, la rivero Kvaraio (Quaraí) apartigas Sudan Rio-Grandon de Urugvajo. La ĉefurbo Portalegro estas je 1.063 km for de Bonaero, 868 km for de Montevideo kaj 2.027 km for de la landa ĉefurbo de Brasília (Braziljo). Aliaj grandaj urboj estas Kaŝias do Sul-o (eble esperante: Kaŝias de Sudo kaj Portugallingve: Caxias do Sul), Pelotas, Kanoas (Canoas), Sankta Maria (Santa Maria), Gravataio (Gravataí), Nova Hamburgo (Novo Hamburgo).

Kanjono de Itaimbezinjo (el la indiĝena lingvo: ita = ŝtono; ai'be = akra, tranĉa).
"O Laçador", fama gaŭĉa Statuo troviĝinta en Porto Alegre, simbolo de la gaŭĉa gento.
  • Distancoj

Sao Paŭlo (Brazilo) 1:15h / 1.109 km

Braziljo (Brasilo) 2:30h / 2.027 km

Asunción (Paragvajo) (ekde SP) 3:15h / 1.102 km

Montevideo (Urugvajo) 1:15h / 890 km

Bonaero (Argentino) 1:30h / 1.063 km

Santiago (Chilio) 2:20h / 2.450 km

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Suda Rio-Grando estas unu el la plej gravaj produktantoj de rizo, sojo, tritiko kaj viando de Brazilo kaj estas preskaŭ la nura produktanto de vino. Ĝi ankaŭ produktas maŝinindustriajn produktaĵojn, nutraĵojn, tabakon, tekstilproduktaĵojn, ŝuojn kaj felo-produktaĵojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originaj loĝantoj de Suda Rio-Grando estis la indiĝenoj.

Ĝi estis sendependa lando de 1836 ĝis 1845 sub la nomo Rio-Granda Respubliko, kies nomo oni konservis en la nuntempa flago de la ŝtato. Ĝia ŝtata feritago estas la 20-a de Septembro.

Multaj eŭropaj enmigrantoj alvenis inter la mezo de la 18-a jarcento kaj la komenco de la 19-a jarcento, inter ili precipe el Germanio kaj Italio, kaj la ŝtato plu estas ia centro de germana kaj itala kulturo en Brazilo. Poste enmigrantoj el Japanio, Pollando, Rusio kaj aliaj landoj alvenis. Tio kaŭzis interalie grandan multecon da malgrandaj familiskalaj farmbienoj en la ŝtato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la portugala, sed oni povas aŭdi loĝantojn, kiuj parolas la germanan (lingvo parolata ĉefe en Germanio, Aŭstrio kaj Svisio), la italan (lingvo parolata en Italio), kaj aliajn, kiel la hispanan (lingvo parolata en Hispanio kaj en la plejparto de Sudameriko kaj Centra Ameriko), ĉefe en urboj proksime de la Brazila, la Argentina kaj la Urugvaja landlimoj.

La tipa manĝaĵo estas la ĉurasko (rostita viando) kaj la tipa drinkaĵo, la ĉimarono (ankaŭ "amar-mateo") (varma trinkaĵo).

Ĉi tie estis kreita la CTG (Gauĉaj Tradiciaj Centroj), lokoj kie oni kultivas la gaŭĉan kamparan kulturon. Hodiaŭe ekzistas miloj da tiaj CTG en pluraj landoj de la mondo.

La ĉimarao (ĉimarono aŭ amar-mateo), tipa drinkaĵo en Suda Rio-Grando.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

Estas Esperanto-movado en Suda Rio-Grando ekde 1894, kiam la unuaj skriboj pri Esperanto en Brazilo aperis en Deutschlund Zeitung, kies aŭtoro estis S-ro Arno Philip. Ankaŭ en 1894, Francisco Valdomiro Lorenz, naskiĝinta en Bohemio, nuntempe Ĉeĥio, pro politikaj kialoj enmigris al Suda Rio-Grando, kie li alvenis je la 8-a de aŭgusto 1894, por fariĝi agrikulturisto en la Kolonio "São Francisco", antaŭe distrikto de Encruzilhada do Sul.

En 1904, aliaj pioniroj komencis la disvastigon de Esperanto en la subŝtato; estas memorindaj la nomoj de Komandoro Gustavo Pook, Arno Ernest kaj Christiano Kraemer. La urbo Pelotas en 1906 jam havis geesperantistojn. Carlos Jacoboni restis registrita en la "Grammaire et Exercices", de Beaufront.

Post kelkaj jaroj estas fondita Gaŭĉa Esperanto Asocio (GEA) en Porto Alegre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]