Cearao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cearao
Ceará
Flago de Cearao
Blazono de Cearao
(Flago) (Blazono)
Himno: Himno de Cearao
Nomo de la loĝanto: cearense
Situo de Cearao
Situo
 - Regiono Nordorienta
 - Limnajbaroj Piaŭio, Norda Rio-Grando, Paraibo kaj Pernambuko
 - Mezoregionoj 7
 - Mikroregionoj 33
 - Municipoj 184
Ĉefurbo Fortalezo
Registaro de 2007 ĝis 2011
 - Subŝtatestr(in)o Cid GOMES (PSB)
 - Vicsubŝtatestr(in)o Professor PINHEIRO (PT)
 - Federaciaj Deputitoj 22
 - Subŝtataj Deputitoj 46
Areo  
 - Entute 148.825,602 km² (17º)
Loĝantaro 2010
 - Ĉirkaŭ 8.448.055[1] loĝ. ()
 - Loĝdenso 56,76 loĝ./km² (11º)
Ekonomio 2008
 - MEP R$56,93 bilionoj (12º)
 - MEP per capita R$6.860 (23º)
Sociaj Indikiloj 2005
 - IHD 0,723[2] (22º) – meza
 - Vivdaŭro 70,3[3] jaroj (21º)
 - Analfabetismo 19,2[4]% (22º)
Horzono UTC-3
Klimato Tropika kaj duonseka Bs'h
Mallongigo BR-CE
Retejo www.ceara.gov.br
Mapo de Cearao
v  d  r
Information icon.svg

Cearao (portugale: Ceará) estas unu el la subŝtatoj de Brazilo, situanta en la nordorienta parto de la lando, ĉe la Atlantika marbordo de la Sudamerika kontinento.

En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Ceará. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Seara'], en Esperanto. Tiu nomo devenas el indiĝena pralingvo kaj, plej eble, signifus "Kie estas multaj ĉasbestoj", do "Bona Ĉasejo".

En Cearao estas la regiono Araripe, kie estas loko tre riĉa en fosilioj en la mondo. Tie oni povas trovi tre facile belegajn fosiliojn, eĉ se oni ne estas specialisto.

En Cearao estas du urboj kun vigla Esperanto-Movado: Fortalezo kaj Krato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cearao estas ĉirkaŭata de reliefaj formaĵoj altaj, altebenaĵoj kaj bordoj: okcidente ĝi estas limigita de Bordo de Ibiapaba, oriente de Altebenaĵo de Apodi, sude de Altebenaĵo de Araripe, kaj norde de Atlantika Oceano. Tial nomo "Enlanda Depresio" de la centra regiono de subŝtato Cearao.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la historoj spuroj kredeblas, ke la karaveloj de Vicente Yáñez Pinzón, partopreninto en la unua ekspedicio de Kristoforo Kolumbo, vizitis la cearaa marbordo antaŭ Pedro Álvares Cabral, kiu oficiale malkovris Brazilon en la jaro 1500. La historio de Cearao komencis en 1603, kiam la portugalo Pêro Coelho de Sousa starigis la fortikaĵo Sankta Jakobo (portugale São Tiago) ĉe la elfluo de la rivero Cearao, sed tiu unua provo kolonii tiun nordorientan brazilan regionon fiaskis. Oficiale do la unuaj paŝoj de la kolonio efektiviĝis kun la strategio de la portugala militisto Martim Soares Moreno, ekde kiam li starigis novan konstruaĵon sur la antaŭe disfalita fortikaĵo. La novan fortikaĵon Moreno nomis omaĝe al la militista Sankta Sebastiano. Tio okazis en la jaro 1612.

En 1637 la nederlandanoj invadis Cearaon, kie li restadis dum sep jaroj, ĝis kiam la lokaj indiĝenoj ilin forpelis. Kvin jaroj poste revenis la nederlandanoj. Antaŭ ili estis Matias Beck. Tiu nederlanda militestro starigis la fortikaĵon de li nomiita Shoonenborch apud la rivereto Paĵeuo (portugale Pajeú). Ĉe tiu milita konstruaĵo stariĝis la ĉefurbo de Cearao, kies portugala nomo Fortalezo signifas fortikaĵon. En 1654 sub la estreco de la portugala ĉefmilitisto Álvaro de Azevedo Barreto la potugalaj trupoj forpelas la nederlandanajn. Laŭ la katolika tradicio Barreto ŝanĝis la protestantan nomon Shoonemborch por Nia Sinjorino de la Asunciono (portugale Nossa Senhora da Assunção), kie hodiaŭ estas generalstabo de la regiono.

Economio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Fazeolo; maizo; rizo; kotono (herba kaj arba); kaŝtano de akaĵuo; sukerkano; manjoko; mamona; tomato; banano; oranĝo; kokoso; kaj pli ĵusa, vinbero.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Vesta; manĝa; metalurgia; teksa; ĥimia; ŝua.

Minado[redakti | redakti fonton]

Fero; minerala akvo; kalkroko; argilo; magnezio; granito; petrolo; natura gaso; elmara salo; grafita; gipsita.

Bredado[redakti | redakti fonton]

Plaĝo de Águas Belas, en Cascavel.

Bovoj; porkoj; kaproj; ĉevaloj; birdoj; azenoj; kraboj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En Cearao oni praktikas du tipojn de turismo: la religian turismon, precipe en Juazeiro do Norte kaj Canindé; kaj la naturan turismon, precipe pro la belaj plaĝoj kaj montaroj de Cearao. Krom tio, oni rimarkas pligrandigon de seksa turismo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Cearao estas lando de multaj gravaj verkistoj kaj poetoj, ekzemple Gustavo Barroso, Antônio Sales, Patativa do Assaré, Rachel de Queiroz, José de Alencar inter aliaj. José de Alencar verkis diversajn romanojn, inter ili, Iracema.

Fine de 19a jarcento, ekzistis Padaria Espiritual (Panvendejo Spirita), kultura klubo el junaj verkistoj, pentristoj kaj muzikistoj. La PanvendejoNo final do século XIX, existiu a padaria espiritual, uma agremiação cultural formada por jovens escritores, pintores e músicos. La Panvendejo, ironia ka nereverence, kritikis per sia ĵurnalo "O Pão"(La Pano) la instucioj kaj valoroj tiam nunaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. [4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]