Himno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Himno estas kanto de adoro, honoro, aŭ preĝo, tipe al Dio. Ĝenerale, la vorto povas signifi iu ajn sankta honora kanto, kiel nacia himno. La klera traktado kaj scienca studado pri tiaj kantoj nomiĝas himnologio.

La plej fruaj himnoj, kun tiu nomo, estas trovitaj en antikva Grekio (en la 2-a jarcento a.K.), sed certe antaŭ aperi la vorto "himno" jam estis glorkantoj aŭ adorkantoj. Oni trovas ilin en skribaĵoj de Asirio (la nuna Irako), Ĉinio, Egiptujo kaj Hindio. En Judio kaj aliaj arabaj landoj la himnoj estis en la formo de Psalmoj. La hebrea nomo signifas 'Laûdkantoj'.

La unuaj Kristanaj himnoj estis skribitaj en la siria lingvo en la 3-a kaj 4-a jarcentoj. La muzika stilo estas la parolmaniero. La unua verkisto de Kristanaj himnoj estis la franca prelato Sankta Hilario. Post lia morto la episkopo de Milano starigis la regulan uzadon de himnoj en la Okcidenta Kristana Liturgio. Ĝis la 10-a jarcento oni malofte kantis himnojn dum la celebrado de la Meso. Dum tiu jarcento oni kelkfoje aldonis al la longaj parolkantoj tekstojn post la vorto 'Haleluja'- hebrea vorto kiu signifas 'Laŭdu Dion.' Dum la Mezepoko la himnoj estis kantataj nur de la pastroj kaj ĥoroj ĝis la 16-a jarcento. Martin Luther enkondukis la kantadon de la kongregacio. Samtempe Luther komponis himnojn en la germana lingvo. Ĝis tiu tempo la himnoj estis en la latina. En Francio la himnoj estis tradukitaj de la poeto Marot kaj la melodioj estis verkitaj de la komponistoj Goudimel kaj Le Jeune. Anglaj tradukoj estis faritaj en 1562 de la verkistoj Sternhold kaj Hopkins. Je la komenco de la 18-a jarcento la angla teologisto Isaac Watts verkis ĉirkaû 600 himnojn. La plej bone konata verkisto estis Charles Wesley.

Post Kontraŭreformacio himnoj ankaŭ estis kantataj nacilingve en katolika eklezio, kvankam psalmoj kaj aliaj partoj de la meso daŭre latine ĝis 1960-aj jaroj.

La kvakeroj malofte kantas en siaj kunvenoj sed unu el ili, John Greenleaf Whittier, verkis poemojn, kiuj poste estis legitaj en himnoj. Estas notinde ke Montagu Christie Butler (kiu estis Kvakero) tradukis multajn himnoj kaj kompilis la Himnaron Esperantan.

Specoj de himno[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]