El Vikipedio
- Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn La Espero el Koreio kaj La Espero (Svedio).

La Espero estas la himno de la esperanta movado kaj do la "nacia himno" de Esperantio.
[redakti] Ekesto kaj statuso
L. L. Zamenhof (1859-1917) skribis la vortojn kaj, inter dek-duo da arioj, tiu komponita de la franco Félicien Menu de Ménil, marŝa venkmelodio fariĝis la plej fama, kvankam neniam oficiale aprobita fare de Universala Kongreso. Tiu preskaŭ militisma melodio ne estis la ario, per kiu la poemo unue kantiĝis. La unuan, nemarŝan melodion, komponis jam en 1891 la svedo Cl. Adelsköld. Dum la 1-a UK 1905 estis proponitaj du himnoj: tiu de Adelsköld kaj tiu de Ménil. Neniu el ili estis definitive akceptita kiel oficiala. La koncerna decido estis jena: ". . . la demando pri la universala himno estas prokrastata ĝis la venonta kongreso".
La Konstitucio de la Esperanta Civito oficialigis ĝin (tamen kun alia partituro: arĉoj kaj flutoj, anstataŭ tamburoj kaj trumpetoj).
Ĉefe en Eŭropo kelkaj homoj kontraŭas al uzo de "La Espero" kiel himno. Al nuntempaj eŭropanoj himnoj estas signoj de nacioj, sed en aliaj lokoj, tiu ligo ne estas tiel klara. En Brazilo, ekzemple, ĉiuj sportaj kluboj havas siajn proprajn himnojn, kiujn oni kantas, ekzemple, dum futbalaj ludoj.
[redakti] Tonsilabe, melodio de Adelsköld (1896)
# Espero. Himno Esperanta: <&: Komponis Cf Adelsköld.> <[Do]=D, 1,2:> (MiiSo /dooTi reedo /SooMi FaalMi /Re ehh; /LaaLa TiiTi /DooDo TIILA /Mi iih; /FaaTI TiiLa /SooFa MiiRe /Do do; /TiiLa LaaTI /LaaDo SooTI /Do Do; /dooTi TiiMi /MilFiSi dooTi /Ti La /TiiLa SooDo /MiiSo LaaTi /do do;) + (&: En la /mondon venis /nova se2n/to ; /tra la mondo /iras forta /voko ; /per flugiloj /de facila /vento ; /nun de loko /flugu ĝi al /loko ; /per flugiloj /de2 facila /vento ; /nun de loko /flugu ĝi al /loko ....)
[redakti] Tonsilabe, melodio de Menil
# La Espero: <&: La himno de Esperanto. Teksto de L. L. Zamenhof. Komponis F. de Menil.> <Tempo de marso, 1,75: [do]=g>
(#A: 3* ;SoooSo /So Mih doooSo miiido /so o mih; Sooodo /mi doh sooomi miiire /re e doh; SoooSo /So Mih doooSo miiido /so o mih; Tiiimi /so mih sooofi miiiri /fi i mih; miiimi /fa La TiTi dore /So o Lah; LaaaLa /Ti do reeere riiiri /mi i fah; SoooSo /So Mi doooSo miiido /so o fah; faaafa /mi Soh miiire '1,2 faaaTi /re e doh; '3 faaala /so o doh;) + (#B: 3* ;SoooSo /So Mih doooSo miiido /Ti i doh; Sooodo /mi doh TiiiTi dooodo /Ti i doh; SoooSo /So Mih doooSo miiido /Ti i doh; TiiiTi /Ta Tih TiiiLa SoooFi /La a Soh; miiimi /fa La TiTi dore /So o Lah; LaaaLa /Ti do reeedo TiiiLa /Si i Soh; SoooSo /So Mi doooSo miiido /La a reh; reeeTi /do Soh '1,2 SoooFa LaaaSo /Fa a Mi; '3 doooTi LaaaFa /So o doh;) + (&: '1 En la /mondon venis nova /sento ; tra la /mondo iras forta /voko ; per flu/giloj de facila /vento ; nun de /loko flugu ĝi al /loko ; Ne al /glavo sangon soi/fanta ; ĝi la /homan tiras fami/lion ; al la /mond' eterna mili/tanta ; ĝi pro/mesas sanktan harmo/nion.
'2 Sub la sankta signo de l' espero ; kolektiĝas pacaj batalantoj ; kaj rapide kreskas la afero ; per laboro de la esperantoj ; Forte staras muroj de miljaroj ; inter la popoloj dividitaj ; sed dissaltos la obstinaj baroj ; per la sankta amo disbatitaj.
'3 Sur neŭtrala lingva fundamento ; komprenante unu la alian ; la popoloj faros en konsento ; unu grandan rondon familian ; Nia diligenta kolegaro ; en laboro paca ne laciĝos ; ĝis la bela sonĝo de l' homaro ; por eterna ben' efektiviĝos.)
[redakti] Tekste (vortopece)
- En la mondon venis nova sento,
- Tra la mondo iras forta voko;
- Per flugiloj de facila vento
- Nun de loko flugu ĝi al loko.
- Ne al glavo sangon soifanta
- Ĝi la homan tiras familion:
- al la mond' eterne militanta
- Ĝi promesas sanktan harmonion.
- Sub la sankta signo de l' espero
- Kolektiĝas pacaj batalantoj,
- Kaj rapide kreskas la afero
- Per laboro de la esperantoj.
- Forte staras muroj de miljaroj
- Inter la popoloj dividitaj;
- Sed dissaltos la obstinaj baroj,
- Per la sankta amo disbatitaj.
- Sur neŭtrala lingva fundamento,
- Komprenante unu la alian,
- La popoloj faros en konsento
- Unu grandan rondon familian.
- Nia diligenta kolegaro
- En laboro paca ne laciĝos,
- Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
- Por eterna ben' efektiviĝos.
[redakti] Sondokumentoj
[redakti] Retaj ligiloj
|