Ido (lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ido
Parolata en pli ol 20 landoj de la mondo
Denaskaj parolantoj nekonata
Fremdlingvo / dua lingvo por taksoj inter 100 kaj 1000
Skribo latina
Kreinto Louis Couturat, Louis de Beaufront
Dato 1907
Lingvistika klasifiko
Planlingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando
Reguligita de Uniono por la Linguo Internaciona Ido
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 io
  ISO 639-2 ido
Vikipedio
Emblemo de Vikipedio Vizitu vikipedion en Ido!
v  d  r
Information icon.svg

Ido estas internacia lingvo kreita de Louis Couturat kaj Louis de Beaufront en 1907 kiel reformita Esperanto.

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

Ido-Kongreso en Dessau 1922
Vidu ĉefartikolon Ido-movado.

La instigo por tiu ĉi lingvoprojekto estis emo de multaj esperantistoj al perfektigado de la Internacia Lingvo. Multaj homoj opiniis, ke nesufiĉa perfekteco de Esperanto bremsas ĝian progresadon. La lingvoprojekto Ido aperis kiel rezulto de laboro de la Komisiono pri elekto de la plej bona projekto de internacia lingvo. Post apero de Ido sekvis grava skismo en la internacia Esperanto-movado. La nova projekto allogis precipe lingvistojn. La onidiro, ke Esperanto fariĝis lingvo sen gvidantoj, dum Ido lingvo sen popolo, estas iom troiga; laŭ Enciklopedio de E. transiris al Ido apenaŭ 20 % da E-gvidantoj kaj nur 3-4% el la tuta esperantistaro. La Idistoj daŭre emis al senĉesaj reformoj en la lingvo – temas pri la strukturo, gramatiko kaj vortprovizo. La reformoj sekvis unu post la alia, kaj rezulte la lingvo perdis multajn siajn adeptojn.

Post la dua mondmilito la lingvo stabiliĝis, sed ĝia movado malrapide forvelkis. Tamen organizita Ido-movado ekzistas eĉ nun, plejparte danke al la Interreto kaj kelkaj entuziasmuloj.

Lingvaj strukturoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ĉefartikolon Gramatiko de Ido.

La baza strukturo de Ido estas SVO. Ĝi estas aglutina lingvo, sed neperfekte, ĉar kelkaj finaĵoj suferas ŝanĝojn en kunigoj.

Formalaj kritikoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kritiko de idistoj al Esperanto estas pri morfologio. Aktivulo de la Delegitaro por Alpreno de Lingvo Internacia kaj membro de la Lingva Komitato, Wilhelm Ostwald, aludante al derivado, diris, ke en arta lingvo devas regi unusenceco. Regnar Ström en 1905 atentigis, ke pro diferencoj en vortaroj estas malklare, ĉu spiono estas homo aŭ ago. Louis Couturat surbaze de sia logiko, apriore kreis vortfaran sistemon, en kiu ĉefa karakterizo estis lia fama "renverseblo". Malforta punkto de Esperanto estis la manko de vortfarada teorio. Ido estis multflanke reago al tia situacio: en sia studo pri la derivado en la Lingvo Internacia, kiu aperis 1907 en franca lingvo, Couturat vaste kaj funde kritikis la esperantan vortfaradon per sia "principo de renversebleco" kaj metis samtempe la teorian fundamenton de Ido. René de Saussure kreis la formulon de neceso kaj sufiĉo akceptotan en 1913 de Lingva Komitato. La Saussure-studo ne estis nur defendo de la esperanta sistemo, sed samtempe klariga verko por la esperantistoj. Granda parto de la idista kritiko al esperanto hodiaŭ ne plu validas, simple pro la fakto, ke la Saussure-tezoj atentigis pri malkongruaĵoj kaj plibonigis per tio la lingvouzon.

Vortkategoriojn oni provadis difini en Eŭropa lingvistika tradicio, unue, "semantike", kiel supozeble plej larĝajn klasojn laŭ signifo, due, laŭ eblaj sintaksaj pozicioj de la supozataj vortkategorioj, trie laŭ la havataj duagradaj kategorioj (kazo, tenso, modo, nombro). La unua aliro iom favoras, plifaciligas (ĉu prave, ĉu malprave) proksimigon aŭ identigon de vorto kaj morfemo. Tiaokaze ankaŭ vortkategorio kaj karaktero de radiko povas ne aŭ ne tre distingiĝi. La du aliaj aliroj necesigas distingon kaj diferencojn en la klasado de vortoj kaj vortelementoj, respektive. Sekve, la kritikoj de unuaj idistoj estis bazita sur eŭropcentra vidpunkto, sed, en tiu tempo, eŭropcentrismo ne estis rigardata kiel problemo. Poste, dum jardekoj, eŭroklonoj forte kritikis Esperanton por ne esti sufiĉe "eŭropa", do, ne sufiĉe "internacia".

Influo al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la iam akra polemiko inter anoj de la du lingvokomunumoj, Esperanto laŭ kelkaj profitis el impulsoj, kiujn donis Ido. Precipe en la literatura lingvo enuziĝis konsiderinda nombro da sinonimoj de "pezaj morfem-kombinaĵoj, kies neoportunecon oni ekkonis en la praktiko", kiel konstatis Detlev Blanke en sia verko "Internationale Plansprachen".

Ekzemplojn de tiaj sinonimparoj vi trovas sube.
Menciindas, ke la dua en ĉiu linio (kiu respondas al Ido-vorto) havas limigitan uzokampon kaj preskaŭ ne eniris la komunuzan lingvon.

malofta / rara
malfrua / tarda
maljuna / olda
supreniri / ascendi
malsupreniri / descendi

Tamen kelkaj (ekz-e Claude Piron en La bona lingvo) konsideras tiun influon de Ido malbona por Esperanto, ĉar ĝi kontraŭas la bazan ideon de Zamenhof malpliigi la kvanton de lernindaj radikoj per vasta uzado de kunmetaĵoj.

Al tio aldoniĝas la sekvaj vorteroj, el kiuj kelkaj trovis pli ĝeneralan uzon aŭ estas oficialigitaj en Esperanto:

mis- (miskompreno, miskonduto, mise...; oficialigita en 1929)
retro- (retroiri, retroveturi)
-end- (kiel en "pagenda" = "deviga pagi"; oficialigita en 1953)
-iv- (kiel en "pagiva" = "pagipova"; estus "internacia sufikso" laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko),
-oz- (kiel en "montetoza pejzaĝo" = "pejzaĝo riĉa je montetoj")

El tiuj ĉi, mis- estis oficialigita de la Akademio en 1929 kaj -end- en 1953.[1] La aliaj tri estas malpli uzataj. La -iv- oni povas anstaŭigi per -pov-: pagiva = pagpova, kreivo = krepovo, ktp.; la -oz- oni povas anstataŭigi per -plen- aŭ -riĉ-: montetoza = montetplena, montetriĉa.

Ido en la Interreto[redakti | redakti fonton]

Estas Idlingva Vikipedio, kaj podkasto nome de Idala podkasto.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj[redakti | redakti fonton]

Ide:
Universal Deklaro di Homal Yuri:[2]
Omna homi naskas libera ed egala relate digneso e yuri.
Li es dotita per raciono e koncienco e devas agar vers l'una l'altra en spirito di frateso.
Esperante:
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:[3]
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Patro nia[redakti | redakti fonton]

Gnome-speakernotes.svg
Patro nia
Patro nia en Ido.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Ide:
Patro nia, qua esas en la cielo,
tua nomo santigesez;
tua regno advenez;
tua volo facesez
quale en la cielo, tale anke sur la tero.
Donez a ni cadie l'omnadiala pano,
e pardonez a ni nia ofensi,
quale anke ni pardonas a nia ofensanti,
e ne duktez ni aden la tento,
ma liberigez ni del malajo.
Amen.
Esperante:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.

EdE-I[redakti | redakti fonton]

Ido. La sistemo Ido aŭ Reformata-Esperanto estas publikigita de la t. n. "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia", kiel ĝia kolektiva verko. Unu el la ĉefaj gvidantoj de la tiama E-a movado, L. de Beaufront, poste montriĝis ĝia ĉefaŭtoro, aŭ estis proklamita kiel tia. Fakte, la ĉefa aŭtoro de Ido estis Louis Couturat. Li kredis, ke la esperantistaro alprenos la reformojn, "se ili estos subtenataj de konata esperantisto. De Beaufront havis personajn malamikecojn en la franca esperanto-movado kaj kunagis." (Sikosek, 2003 p. 192.)

La Ido-gvidantoj celis anstataŭigi la "liberan", tio estas kolektivan, "popolan" kreadon de la internacia lingvo per regulado fare de Akademio, konsistanta el limigita grupo de kompetentuloj. Kaj estas karakterize, ke dum preskaŭ 20 % da E-gvidantoj aliĝis al la lingvo, el la Esperantistaj amasoj ĝi povis altiri apenaŭ 3–4 %. La grandega plimulto de la Esperantistoj ĝuste taksis la forton de la libera evoluo kaj malkonfide rilatis al ĉiuj provoj reformi kaj reguligi la lingvon desupre (Ni memoru pri simila malsukceso de provoj samaj koncerne al Volapük kaj Idiom-Neutral). La "desupra revolucio" fiaskis per la fideleco de la amasoj. Jen, kio plej bone montras la internan forton de Esperanto. En ĝi povas ekzisti nur iom-post-ioma, natura evoluo, sed nepre ne perforta rompo aŭ ŝanĝo. Ĉiujn similajn provojn la Esperantistaro eliminas el si mem. Ido ankaŭ dum sia plua ekzisto ne sukcesis malhelpi la progreson kaj disvastiĝon de Esperanto. Dudek jarojn post la nasko de la lingvo, en 1927, la Ido-ĉefoj, perdinte la esperon pri la triumfo de sia afero kaj estante tro miopaj por vidi la sociajn kaŭzojn de la fiasko, komencis serĉi ties kaŭzojn en la lingvostrukturaj mankoj de Ido. Rezulte aperis dudeko da novaj lingvoprojektoj, kies aŭtoroj sin lasis rekonduki en la epokon de la individuisma utopia projektado. Ili ne povis rekoni la eble plej genian principon de Zamenhof: fari nur fundamenton kaj lasi al kolektivo la ellaboron: la konstruon de la lingvo-palaco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/klarigoj.html#datoj
  2. Homaj rajtoj Ide
  3. Homaj rajtoj Esperante

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]