Claude Piron

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Claude Piron
Claude Piron dum esperanta kongreso en Boulogne-sur-Mer, 2005.
Dato de naskiĝo 26-an de februaro 1931
Loko de naskiĝo Namuro, Belgio
Dato de morto 22-an de januaro 2008
Loko de morto Gland VD, Svislando
Nacieco sviso
Claude Piron kiel lingvo-protektanta Eo-kavaliro (Kovril-paĝo de La SAGO N°19)

Claude PIRON [Klod PiROn] - en Esperantujo li nomis sin Klaŭdjo - estis svisa esperantisto, naskiĝinta la 26-an de februaro 1931 en Namuro (Belgio) kaj forpasinta la 22-an de januaro 2008 en Gland VD en Svislando[1]. [2]. Li estis lingvisto kaj psikologo, kaj de 1956 ĝis 1961 estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa, kaj el la hispana al la franca). Estis membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA kaj membro de Esperantlingva Verkista Asocio.

Post sia laboro ĉe UN, li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo, kaj verkis multajn Esperantajn verkojn. Li ankaŭ uzis Esperanton en multaj landoj, inkluzive de Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Kazaĥlando, kaj kelkaj lokoj en Afriko kaj Latina Ameriko, kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Li instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.

Li estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svislando), de 1973 ĝis 1994. Lia franclingva libro Le Défi des langues - Du Gâchis au bon sens (La Lingva Defio - El ĥaoso al sana prudento) (Parizo: L'Harmattan, 1994) estas speco de psikanalizo de internacia komunikado. Portugala versio, O desafio das linguas, aperis en 2002 (Campinas, SP, Brazilo: Pontes).

Lia verkaro inkluzivas lernolibrojn, facilaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faktolibrojn, kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas Gerda Malaperis kaj La Bona Lingvo. Li ankaŭ verkis romanojn sub pseŭdonimo Johán Valano.

Gerda Malaperis estas romaneto, lernolibro kiu uzas bazan gramatikon kaj estas aranĝita tiamaniere, ke ĉiu ĉapitro kompreneblas pli facile ol la antaŭa; ĝi laŭgrade kondukas al sperta esperanto; fine, vortlistoj ekzistas por kelkaj lingvoj, do komencantoj facile sekvas la lecionojn. Ĝi jam iĝis bazo de unu el la senpagaj retpoŝtaj kursoj.

En La Bona Lingvo, Piron kaptas la bazajn lingvistikajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli facilas ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, interalie kaj plej grave, la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj. Li argumentas kontraŭ enporto de novaj radikoj, montrante la esprimpovon de baza vortprovizo kaj imagema kunmetado.

Piron tradukis kantojn el pluraj lingvoj kaj fojfoje mem prezentis ilin, akompanante sin per gitaro. En 1982 ĉe LF-koop, aperis lia son-kasedo "Frandu Piron".

Enhavo

[redakti] Listo de verkoj

Lasu min paroli plu!, lernolibro verkita por legado paralela al Gerda malaperis!
  • Ĉu vi kuiras ĉine? (krimromano 1976)
  • Malmalice (poemoj 1977)
  • Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? (broŝuro 1977)
  • Ĉu li bremsis sufiĉe? (krimromano 1978)
  • Kiel personeco sin strukturas (multobligita prelego 1978)
  • Ĉu li venis trakosme? (krimromano 1980)
  • Ĉu ni kunvenis vane? (krimromano 1982)
  • Ĉu ŝi mortu tra-fike? (krimromano 1982, sub pseŭdonimo Johán BALANO, memkompreneble)
  • Gerda malaperis (instrua romaneto 1983)
  • Lasu min paroli plu! (instrua romaneto 1984)
  • Ili kaptis Elzan! (facila romaneto 1985)
  • Ĉu rakonti novele? (krimnoveloj 1986)
  • Sen pardono (lernolibro 1988)
  • Psikologiaj reagoj al Esperanto (broŝuro 1988)
  • Vere aŭ fantazie (rakontaro 1989)
  • La bona lingvo (prilingva traktaĵo 1989)
  • Dankon, amiko! (facila rakonto 1990)
  • La kisa malsano (instrua romaneto 1991)
  • Esperanto el la vidpunkto de verkisto (broŝuro 1992)
  • Son-kasedo Frandu Piron (1982)
  • Vivi estas miri (legolibro 1995)
  • La Dorsosako de Panjo Rut' (kun Sándor Bakó, noveloj, 1995)
  • Tien (sciencfikcia romano 1997)
  • Tiaj ni estas (kun Sándor J. Bako, noveloj)
  • La kisa malsano. "Tiaj ni estas", Volumo 2 (kun Sándor J. Bako, noveloj 2001)
  • La meteoro. "Tiaj ni estas", Volumo 3 (kun Sándor J. Bako, noveloj 2002)
  • Dio, psiĉjo kaj mi, aperinta kelkajn tagojn antaŭ lia morto (IEM, 2008)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.
· www.Claude-Piron.ch

[redakti] Tekstoj

· Claude Piron
· Tekstoj de Claude Piron (en multaj lingvoj)
· Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto de Claude Piron
· Interesaj respondoj de Claude Piron de Hokan Lundberg
· About Language Problems Pri Lingvaj Problemoj de Claude Piron (angle kaj france)
· La Pironejo

la pironajo malaperis, sed interesa intervjuo restas: [1] interesaj respondoj de Claude Piron

· Artikoloj en la angla (kaj kelkaj en esperanto) de Claude Piron
· Verkoj de kaj pri Claude Piron en la Kolekto por Planlingvo kaj Esperantomuzeo
· Unu el la lastaj intervjuoj de Claude Piron (en la rusa)

[redakti] Filmoj

· La lingvoj: jen defio - prelego anglalingva, 8:27, subteksto en E-o
· Interkompreni - prelego francalingva, 9:35, subteksto en E-o
· La diverseco de la lingvoj - prelego francalingva, 9:48, subteksto en E-o
· La lingva handikapo - prelego francalingva, 9:15, subteksto en E-o

[redakti] Referencoj