Vikipedio:Kunigendaj artikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu paĝo enhavas liston de artikoloj, kiuj entenas enhavon pri la sama temo kaj estu tial kunigataj.

Pri la maniero de kunigo, vidu Helpo:Kunigi paĝojn.

Arkivoj listiĝas ĉi tie ŝablono:Kunigendaj artikoloj/arkivoj.

Aŭtora portalo
vdr

Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.

Nuntempe estas 237 kunigendaj artikoloj

Se vi metas ĉi tie artikolojn, el kiuj almenaŭ unu ne povos resti pro lingve malĝusta titolo, tiam la proceduro estas iomete pli komplika. La artikola historio kaj enhavo de la forĵetinda artikolo devos esti savataj. Tion nur povas fari administrantoj, ĉar necesas provizora forigo.

Ŝablonoj kiuj havas samajn aspekton kaj celon. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Sed ili sufiĉe malsame funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 18:04, 1 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: kunigo post zorga analizo. Taylor 49 (diskuto) 19:39, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Artikoloj kiuj pritraktas la saman temon, kun titoloj, kiuj povas sinonimi. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)

Por Por: Debuto estas ĝermeto sed ĝia titolo eble estas pli bona.--Salatonbv (diskuto) 07:54, 2 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Prave ke la teksto Debuto estas mizera ĝermeto, sed ĝiaj du frazoj tamen bone sumigas ke baze temas pri io tute alia. Ĉar ambaŭ ideo iel ligiĝas al "komenco", mi komprenas ke fervoraj ŝakistoj emas uzi la vorton "debuto" analogie ankaŭ en ŝako, kion bonus klarigi en la teksto debuto, sed tamen la ideo de debuto estas io tute alia, nome socia ek-sinprezento en teatro, baleto, opero, iuspeca scenejo, nova medio, kariero, sed ankaŭ de adoleskaj infanoj de burĝoj en publika balo. ThomasPusch (diskuto) 06:26, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: evidente rekte malsamaj temoj. Taylor 49 (diskuto) 22:58, 13 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite DidCORN (diskuto) 10:43, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

kiuj kategorio kaj ĝiaj subkategorioj estas pli bonaj? Se "Fotomodeloj", bv donu sube {{por}}.

  1. Por Por: kiel proponinto.--Salatonbv (diskuto) 13:31, 11 Mar. 2015 (UTC)
  2. Por Por: evidente. La alia kato estu "fotomodelado". Taylor 49 (diskuto) 19:41, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Estas la samsignifaj kategorioj--Dario Aralezo (diskuto) 21:20, 7 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: - Moldur (diskuto) 21:33, 7 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: - DidCORN (diskuto) 14:07, 8 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

È== Kambarao aŭ Kandejo kaj Moquiniastrum polymorphum ==

Saluton. Mi ĵus vidis, ke novulo ĵus kreis per la vikia tradukilo la artikolon Kambarao aŭ Kandejo, kiu havas la saman temon kiel Moquiniastrum polymorphum. Ĉar la nova artikolo havas titolon sen fontindikoj, mi proponas, ke ni konservu la pli longan artikolon Moquiniastrum polymorphum. Ĉar alia novulo nokte fuŝis ĝin, mi provizore protektis la artikolon por neadministrantoj. Ĉu estas aliaj proponoj? Krome estas problemo pri la uzenda scienca nomo. Kiu scias detalon pri tio? Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:19, 6 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉar la titolo de la alidirektilo "Kambarao aŭ Kandejo" kun "aŭ" estis sufiĉe nekutima, mi ĵus ŝanĝis ĝin al Kambarao kaj poste kreis novan Kandejo. Mi esperas, ke tio estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 13 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu la afero ankoraŭ estu diskutata? Mi pensas, ke ne. Nun la enhavo ja estas en Moquiniastrum polymorphum. Eventualaj aldonoj laŭ la artikola historio de Kambarao plu eblas, se necese. --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 22 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite-DidCORN (diskuto) 10:51, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Prefere la unua nomo, Kategorio:Personoj de la Tridekjara Milito, ĉar temas pri la Tridekjara Milito, ne iu ajn tridek jarojn longa milito. - Moldur (diskuto) 17:53, 29 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: konforme al la propono de Moldur.--DidCORN (diskuto) 17:22, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. La du artikoloj traktas la saman temon.--DidCORN (diskuto) 16:45, 2 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: . - Moldur (diskuto) 17:29, 2 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: .--DidCORN (diskuto) 10:22, 5 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Pasiono reverkita kiel apartigilo.--DidCORN (diskuto) 08:39, 10 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Du artikoloj pri la sama persono. - Moldur (diskuto) 18:46, 11 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉe kiu artikolo troviĝas la intervikiaj ligiloj? --Tlustulimu (diskuto) 18:53, 11 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉe Irena Sendlerowa. - Moldur (diskuto) 04:46, 12 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 17:08, 12 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Tre bone! :-) Moldur (diskuto) 17:40, 12 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Artikoloj kiuj pritraktas la saman temon. —Iketsi (diskuto) 19:47, 12 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: ĉar sprinto estas ĝenerala termino de iu ajn sporto pri rapidaj maldaŭraj streĉoj, kaj respondas al la teksto de l'artikolo; estas la kialo, laŭ kiu mi ligis sprinton al apartigiloj de aliaj Vikipedioj. Mallongdistanca kuro rilatas nur al kuro en atletismo, la pruvo estas ĝia ligo al Vikipedioj kun sama temo.DidCORN (diskuto) 19:40, 21 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite.--DidCORN (diskuto) 15:09, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Novulino hodiaŭ kreis la artikolon Altaro de Veit Stoß en Krakovo‎, sed sen intervikioj. Kiam mi volis helpi al ŝi meti intervikiojn, mi rimarkis, ke la pola artikolo, el kiu ŝi tradukis, jam estas ligata kun nia pli malnova Retablo de Krakovo. Ĉar du artikoloj ne povas esti ligataj Vikidatume kun la sama grupo de alilingvaj artikoloj, mi proponas kunigon. Ĉar la strukturo de ambaŭ artikoloj sufiĉe malsamas, ni post decido pri la konservota titolo devus ankaŭ cerbumi pri la detaloj de kunigo kaj rearanĝo de la enhavo. Ĉar la artikoloj priskribas temon, pri kiu mi scias relative malmulte, tion faru pli spertaj uzantoj. Kiu emas helpi? Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:28, 25 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 16:32, 7 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi hezitis pri la du aliaj alternativaj titoloj: "Ĉefaltaro de Veit Stoß en Krakovo" aŭ "Retablo de Veit Stoß en Krakovo", se iu preferas unu el tiuj mi konsentos la alinomadon. Plie, mi ne sukcesis ligi la artikolon al ĉiuj aliaj Vikipedioj, kiuj traktas la saman temon; bonvenas tiu, kiu povos ripari tiun lakunon.--DidCORN (diskuto) 21:09, 9 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Kongo-kordofona lingvaro havas neniun ligilon kun iu ajn alia Vikipedio, dum ĝi estas kordofana lingvaro inkludita en Niĝerkonga lingvaro parolata kaj en Niĝero kaj en Kongo,--DidCORN (diskuto) 12:11, 21 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 12:56, 25 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 01:50, 3 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

La tri termioj estas sinonimaj, do nur unu artikolo necesas. Sektoro serva indas esti alinomota al Triaranga sektoro kaj la nova artikolo ligota al la listo, kie troviĝas angla vikipedia artikolo Tertiary sector of the economy.--DidCORN (diskuto) 11:13, 25 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, @DidCORN:. Kial vi komencas novan diskuton pri la artikoloj Servosektoro kaj Sektoro serva, kvankam jam estas diskuto ekde kelka tempo? --Tlustulimu (diskuto) 13:05, 25 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Tlustulimu:. Mi vidis nenie tian proponon en tiu listo de Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. Jes ja, la temo estas traktata en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj; sed tiu ĉi nuna estas alia propono kaj sekvas mian hieraŭan komenton, kie mi proponis kunigi la du artikolon--DidCORN (diskuto) 14:07, 25 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, @DidCORN:. Jam ekde decembro 2020 estas propono kunigi Sektoro serva kaj Servosektoro. Ĉu vi vere ne vidis tion? Strange. --Tlustulimu (diskuto) 16:36, 27 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Tlustulimu:. Mi bedŭras, ke mi ne vidis ĝin.--DidCORN (diskuto) 16:42, 27 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, supre jam ✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 01:52, 3 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Du artikoloj pri la sama teatro. EwkaC (diskuto) 20:30, 4 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Moldur (diskuto) 18:54, 21 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 19:31, 25 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 20:31, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

La du terminoj estas sinonimoj laŭ ReVo (Vd en [1]. Plie kosmoŝipo estas ligita al neniu alia Vikipedio.--DidCORN (diskuto) 16:58, 21 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: evidente sama koncepto. Taylor 49 (diskuto) 23:01, 13 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ligis kosmoŝipo-n al aliaj Vikipedioj (Vd en la angla Human spaceflight).--DidCORN (diskuto) 14:16, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Dum Detalisto estas ĝermo sen ligo al aliaj Vikipedioj, valoras kunigi ĝin kun Podetala komerco.--DidCORN (diskuto) 16:22, 21 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 17:57, 16 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 17:39, 4 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Dum Pograndisto estas ĝermo sen ligo al aliaj Vikipedioj, valoras kunigi ĝin kun Pogranda komerco.--DidCORN (diskuto) 16:22, 21 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 17:57, 16 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 18:00, 4 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Unu havas intervikiajn ligilojn al antaŭsokrataj filozofoj, alia al antaŭsokrata filozofio. Tion eblas kaj indas malĥaosigi. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:00, 23 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La du kategorioj aligatas al malsamaj aliaj Vikipedioj. Necesas do ne kunigi la du kategorioj, sed alinomi ilin, t.e. Kategorio:Antaŭsokrataj filozofoj al Kategorio:Antaŭsokrata filozofio kaj Kategorio:Presokrataj filozofoj al Kategorio:Antaŭsokrataj filozofoj. Tiuj du kategorioj endas esti diskutataj en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj.--DidCORN (diskuto) 18:21, 25 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Jes, bone. - Moldur (diskuto) 18:38, 25 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: finfine, ĉar la du kategorioj restas Kategorio:Antaŭsokrataj filozofoj kaj Kategorio:Antaŭsokrata filozofio kun ĉiu ligita al siaj bonaj aliaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 21:16, 5 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 11:06, 6 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉi tiuj artikoloj havas tre similajn temojn. Mi pensas, ke la plej natura solvo estas kunigo, ĉar estas malfacile disigi diskutadon pri konduto kaj diskutadon pri la emo al tiu konduto. Ankaŭ ĉe la hispana kaj franca artikoloj la distingo estas malklara, kaj la angla kaj germana vikipedioj havas po nur unu artikolo. Arbarulo (diskuto) 00:43, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Arbarulo (diskuto) 01:54, 6 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Hi, I'm very sorry to do this in English, but I found these duplicate articles trying to merge Wikidata items Q5803282 and Q12348986. I don't know what the more appropriate title to keep is, I'm hoping someone else can please pickup this task. Again, very sorry! -Furicorn (diskuto) 14:13, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

La kunigo devas esti nepolemika. Kiel titolo mi konsideras Depresio Huankabamba preferinda.
Furicorn, this should be done sometime next week at the latest. Arbarulo (diskuto) 22:13, 30 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Thank you! Furicorn (diskuto) 22:48, 1 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite, sub la nomo Depresio Huancabamba. Arbarulo (diskuto) 20:20, 9 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Kategorioj pri monaĥejoj[redakti fonton]

Estas kelkaj samsignifaj kategorioj pri ne plu ekzistantaj monaĥejoj. Mi petas kunigi:

  1. Kategorio:Eksaj monaĥejoj kun Kategorio:Pereintaj monaĥejoj, kaj
  2. Kategorio:Pereintaj monaĥejoj en Germanio kun Kategorio:Iamaj monaĥejoj en Germanio, kaj ankaŭ
  3. Kategorio:Pereintaj monaĥejoj en Ĉeĥio kun Kategorio:Eksaj monaĥejoj en Ĉeĥio

Ĉu ni uzu "Eksaj" aŭ "Iamaj" aŭ "Malaperintaj" aŭ "Pereintaj" ??

Sincere, Moldur (diskuto) 07:36, 12 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 10:37, 13 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

La du artikoloj temas pri la sama temo, dum nur "Fundamento" estas agnoskata en NPIV pri geologio. Plie "Bazamento (geologio)" rilatas al aliaj Vikipedioj, kiuj estas apartigiloj, do al aliaj subjektoj.--DidCORN (diskuto) 10:37, 13 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 20:49, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 09:48, 21 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Treege probable temas pri la sama persono. Mi ne scias kiu literumo estas elektenda, eble iu dano povas helpi? Sincere, Moldur (diskuto) 18:01, 28 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas, ke Poul estas la plej taŭga pro la fakto, ke en la dana Vikipedio la artikolo pri tia antaŭnomo estas Poul, dum Povl konsideritas alternativa formo.--DidCORN (diskuto) 14:38, 30 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--DidCORN (diskuto) 09:58, 7 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon! - Moldur (diskuto) 10:52, 7 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉar gramatiko kaj lingva strukturo estas pli-malpli la sama afero. Mi ankaŭ konsentas kun la komento de Kani ĉe Diskuto:Lingva strukturo de Esperanto, ke la enhavo de tiu artikolo bezonas enciklopediigon, kaj disponebligas min por iom fari tiurilate. Arbarulo (diskuto) 15:45, 5 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Arbarulo (diskuto) 22:36, 12 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Ekspoziciejoj ne taŭgas, sed Kongresejoj tute kongruas kun la aliaj lingvoj.--DidCORN (diskuto) 12:29, 13 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Vidu la diskuton en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj#Kategorio:Ekspoziciejoj -> Kategorio:Kongresejoj. ThomasPusch (diskuto) 08:48, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite

Ili ambaŭ traktas la saman temon kaj unu el ili ne havas iun ajn ligilon al aliaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 16:19, 12 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Pro neniu kontraŭdiro dum pli ol unu semajno.--DidCORN (diskuto) 13:58, 22 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Probable sama. - Moldur (diskuto) 15:53, 29 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Arbarulo (diskuto) 13:48, 13 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite -DidCORN (diskuto) 18:11, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon, DidCORN! - Moldur (diskuto) 14:00, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Jen du evidente samtemaj artikoloj. La unua artikolo ne havas intervikiojn. Kiam mi provis serĉi ion rilatan per helpo de la rumana nomo, mi trovis la duan artikolon kun la intervikioj. - Krome la enkondukaj frazoj estas preskaŭ la samaj. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 05:07, 30 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Kaj temas ŝajne ne pri istmo, sed pri montpasejo. Arbarulo (diskuto) 13:49, 13 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 18:58, 21 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 10:05, 26 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorioj pri episkopoj[redakti fonton]

Kategorio:Hungaraj grekokatolikaj episkopoj kaj Kategorio:Hungaraj grek-katolikaj episkopoj. - Moldur (diskuto)

Por Por: Arbarulo (diskuto) 13:51, 13 nov. 2022 (UTC) Por Por: ThomasPusch (diskuto) 23:47, 3 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Forte por Forte por: Super Nabla🪰 18:18, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Balio estas insulo kaj provinco en Indonezio, preskaŭ samaj teritorie. La provinco inkludas ankaŭ kelkajn malgrandajn insulojn inter Balio kaj Lomboko, sed pli proksimajn al Balio, kies teritorio estas malpli ol 20-ono de la totalo.

Delonge ni havis ĝermon pri la insulo. Antaŭ du jaroj estis kreita ankaŭ ĝermeto pri la provinco. Poste estis aldonitaj informaj pri la administra divido de la provinco, sed ne al ties artikolo, sed al la artikolo pri la insulo. Ankaŭ la informkesto de la insula artikolo fakte priskribas la provincon. Ĉu ni kunigu aŭ pli klare distingu la artikolojn? Ambaŭ elektoj havas precedencon ĉe alilingvaj Vikipedioj. Arbarulo (diskuto) 13:59, 13 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi fakte preferus havi malsamajn artikolojn (laŭ modelo ekz. de la franca vikipedio), sed ĝustas ke necesas pli klare distingi ilin kaj klare videbligi en la paĝo ke ekzistas la alia artikolo. La ĉapitro "Administra divido: La provinco estas dividita en ok distriktoj..." estis mia kontribuo de novembro 2021. Se ekzistas artikolo nur-geografia pri la insulo kaj artikolo administra pri la provinco, tiam tiu ĉapitro kompreneble apartenas al la (ankoraŭ) ĝermeto pri la provinco, kiu jam ekĝermis en februaro 2021, sed kiam mi metis la ĉapitron, mi neniel povis suspekti ke iel alie kaŝite en vikipedio ekĝermus dua artikolo! Mi metas mian ĉaptitron provizore al la teksto pri la provinco, kiu nun ankoraŭ estas mizere malgranda, sed se teksto havas la amplekson de artikola ĝermo, ĝi rajtas ekzisti kaj malrapide kreski. ThomasPusch (diskuto) 22:49, 3 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Kompreneble, se tiel pensi, la insula artikolo devas havi la informkeston "insulo" kaj nur la provinca artikolo la informkeston "administra unuo". Mi ĵus instalis la informkeston "insulo". Fakte, se la situacio en diversaj lingvoj tiom neunuecas, estas multaj lingvoj kun du paĝoj, sed iuj grandaj nur kun unu, tiam ĉiam estas la risko, ke iam iu homo venas ekde la angla teksto, kie nur ekzistas artikolo pri la insulo, kaj ĉi tie metas tute nematuran tradukon de la angla teksto, se aspektas kvazaŭ en Esperanto ne ekzistus artikolo pri la insulo, aŭ alia homo venas ekde la germana teksto, kie nur ekzistas artikolo pri la provinco, kaj ĉi tie metas tute nematuran tradukon de la angla germano, se aspektas kvazaŭ en Esperanto ne ekzistus artikolo pri la provinco - pli bone havi ambaŭ, jam super la nivelo de ĝermo, klare indiki ke ekzistas du tekstoj, kaj videbli en ambaŭ vikidatumaj kestoj. ThomasPusch (diskuto) 23:46, 3 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite.--DidCORN (diskuto) 18:45, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Temas pri la sama specio. - Moldur (diskuto) 20:32, 30 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 20:15, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Efektive, kaj la kunigita teksto estu sub ĝusta titolo "resuso" (PIV), kvankam la teksto nun nomata "rezuso" aspektas pli profesieca (sed la ideo de kunigo ja ĉiukaze estas enhave kunigi ambaŭ tekstojn, tiel ke neniu valora ero perdiĝas). ThomasPusch (diskuto) 22:14, 3 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Arbarulo (diskuto) 20:11, 26 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 11:29, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon, DidCORN! - Moldur (diskuto) 14:00, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Dum Kategorio:Landformoj estas ligita al neniu alia Vikipedio kaj estas ne la korekta termino, necesas kunigi ĝin kun Kategorio:Terformoj.DidCORN (diskuto) 18:38, 11 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: --DidCORN (diskuto) 20:16, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --LiMr (diskuto) 08:01, 9 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: --ThomasPusch (diskuto) 21:58, 3 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Arbarulo (diskuto) 20:12, 26 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Super Nabla🪰 18:17, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Taylor 49 (diskuto) 11:31, 18 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne necesas neologismo "korveo", se la saman koncepton jam esprimas establita vorto. - Moldur (diskuto) 21:24, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Estas du konceptoj. Mi proponas sekvi la difinojn de PIV, kopiitajn preskaŭ laŭvorte en Servuteco, kvankam ili ne estas tute logikaj. Tiel ni alinomus Korveo al Servuto kaj lasus Servuteco. Arbarulo (diskuto) 17:17, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: kunigi, sed Por la propono de Arbarulo, t.e. alinomi Korveo-n Servuto kaj konservi la titolon Serviteco, sed ŝanĝi ĝian difinon.-DidCORN (diskuto) 18:16, 6 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: . Vidu ankaŭ la diskuton en VP:AASuper Nabla🪰 16:00, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Tiuj ĝermoj ŝajne temas pri la sama afero. Mi proponas transmeti la enhavon de Arbaristiko en Arbara mastrumado kaj anstataŭigi ĝin per nova artikolo pri Arbarkultivo, kongrua kun ĝiaj intervikioj. Arbarulo (diskuto) 17:17, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Ċiu el la du artikoloj rilatas al iomete malsama temo kaj estas ligata al iu listo da aliaj taŭgaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 17:09, 6 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Laŭ mia kompreno, la malsamo inter la anglalingvaj artikoloj estas ke Forestry ("Arbara mastrumado") temas pri ĉiacela mastrumado aŭ interveno en arbaroj, dum Silviculture ("Arbarkultivo"/"Arbaristiko") rilatas nur al la celo de ekonomia produktado. Povas esti ke ekzistas interlingvaj konfuzoj kaj la distingo en aliaj Vikipedioj ne estas la sama. Mi ne vidas tian distingon en la Esperantaj artikoloj, sed eble en tiel etaj ĝermoj ĝi ne estas klare esprimebla. Ĝi tute ne estas esprimata de la nunaj titoloj.
Ĉiaokaze, mi volas alinomi Arbaristiko al Arbarkultivo kaj pliampleksigi ĝin per traduko el la angla artikolo. Ne tiom gravas ĉu la nuna ĝermeto estos fandita kun alia artikolo. Do mi transmetos mian proponon al Alinomendaj Artikoloj. Arbarulo (diskuto) 20:37, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Laǔ la ĉi-spura komento mi proponas ankaǔ la alinomadon de Arbara mastrumado al Arbarscienco en la Vikipedio:Alinomendaj artikoloj kaj adaptado de la enhava teksto.--DidCORN (diskuto) 13:30, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi kredas, ke arbaristiko estas nur unu el la sciencoj de arbara mastrumado. Eble la nuna artikolo pri arbaristiko estas tre mallonga, sed mi preferas restigi du diversajn artikolojn. — Super Nabla🪰 18:17, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite.-DidCORN (diskuto) 20:25, 5 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Elsendomasto kaj Telekomunika turo Antenturo[redakti fonton]

Du mallongaj artikoloj kun maklara enhava diferenco. Taylor 49 (diskuto) 21:14, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas ke la distingo estas, ĉu la konstruaĵo estas nur masto aŭ pli domeca. Mi akceptus ĉu kunigi, ĉu restigi (eventuale kun pli da detaloj pri la distingo kaj kiel ĝi gravas, se ĝi gravas). Arbarulo (diskuto) 20:45, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Distingoj estas pluraj:
  • malpeza masto vs domeca turo
  • radia vs televida vs kombina vs telefona signalo
  • elsendado vs ricevado
Ĉar supozeble malsaĝas havi 16 (2*4*2) paĝojn mi proponas la kunigon. Taylor 49 (diskuto) 19:34, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Sindetena Sindetena: Se la artikoloj plilongiĝas, mi preferus restigi ilin ambaŭ. Laŭ mi, Telekomunika turo devus alinomiĝi kiel Televida turo (VP:AA). — Super Nabla🪰 18:21, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ekzakte tio estas la problemo. Ĉu poŝtefefonaj antenaj mastoj apartenas al "Elsendomasto" aŭ "Televida turo"? Taylor 49 (diskuto) 19:31, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Elsendomasto kaj Antenturo. Taylor 49 (diskuto) 10:30, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĉar tia masto estas specifa, dum antenturo estas pli ĝenerala. La du artikoloj havas ĉiu siajn proprajn intevikiojn.--DidCORN (diskuto) 20:54, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite.-DidCORN (diskuto) 20:25, 5 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Evidente sama koncepto. Taylor 49 (diskuto) 15:48, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Forte por Forte por: kaj Operacio (matematiko) estu la ĉefa paĝo. — Super Nabla🪰 18:14, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Notindas ke jam ekzistas en Aritmetiko la ĉapitron "Aritmetikaj operacioj", do la artikolo operacioj per nombroj povus esti nuligota.User:DidCORN
Por Por: Operacioj per nombroj (ĉu ne prefere "al" aŭ "de"?) ne estas la sama koncepto kun Operacio (matematiko), ĉar ne ĉiuj matematikaj aroj estas nombrosistemoj, nek kun aritmetiko, ĉar pluraj nombraj operacioj ne estas aritmetikaj. Tamen mi opinias ke ĝia enhavo estas pli bone klarigebla en tiuj artikoloj kaj aliaj rilataj ol en propra aparta. Arbarulo (diskuto) 17:40, 15 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. Taylor 49 (diskuto) 13:06, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kialo: Sama temo. Mi ne komprenas la elekton de la vorto «ĝermolisto». — Super Nabla🪰 23:00, 24 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Sed necesas multe da laboro por ordigi la liston laŭ alfabeta ordo.--DidCORN (diskuto) 13:37, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kiel klarigite ĉe la supro de la "ĝermolisto", ĝi celas esti loko por informoj pri personoj, kiuj ne meritas apartan artikolon, dum la alia listo devas listigi sen informoj ĉiujn, inklude tiujn kiuj havas artikolon. Tamen laŭ mi estas pli bone havi nur unu liston. Arbarulo (diskuto) 02:56, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La elekto de du tiaj listoj por praktike ĉiu lando (almenaŭ tiuj kie iam estis pli ol unu aŭ du esperantistoj) kaj la unueca titoligo estis tre frua decido de la esperanta vikipedio, kaj jam estis kiam mi unuafoje vidis vikipedion en 2006: La nomo "Ĝermolisto de iks-landaj esperantistoj", kara Super Nabla, estas nur koncizigo de tre malpraktika titolo "listo de teksteroj pri iks-landaj esperantistoj, kiuj iam povos kreski ĝis artikolaj ĝermoj", ĉar prave la unua vikipedianoj ne volis havi amason da mikrotekstoj kun nur unu frazo, sen materialo por informkesto, sen referencoj, internaj kaj eksteraj ligiloj kaj fotoj. Sed aliflanke la e-lingva vikipedio servas kiel baza datumbazo pri la e-lingva kulturo, do draste forĵeti ĉiujn jam kolektitajn informerojn, eĉ kiam ankoraŭ ili estis nekontentige multaj, estus drasta perdo de informoj. Tial ĉiuj ĝermolistoj pri esperantistaj biografiaj eroj el diversaj landoj estas pli bona solvo ol krei centojn da "ĝermetoj", kiuj ĉiuj devus havi specialan protekton ne esti forĵetitaj kvankam pli malgrandaj ol niaj en komparo kun aliaj lingvoj relative altaj postuloj pri artikolaj ĝermoj. Aliflanke, la "listoj de iks-landaj esperantistoj", en kiu ĉiu ajn povas meti ruĝajn ligilojn pri homoj kies nomojn tiu homo hazarde konas, kaj povas esperi ke iu alia homo kun pli da scio iam kreos el tio artikolon, laŭ mi malmulte utilas, kiel entute malmulte utilas longaj listoj kun multaj ruĝaj ligiloj. Pri tiuj listoj de nur-nomoj bluaj kaj ruĝaj (el kiuj plej multaj jam kreiĝis en 2004, kelkaj jam en 2003, do vere estas antikvaj laŭ vikipediaj normoj) mi persone povus facile rezigni, nur ke antaŭ forigo oni devus detale kontroli ĉu oni ne akcidente forĵetas iun informon, kiu nur tie dokumentiĝis. Sed mi supozas ke estas aliaj homoj kiuj pli ol mi aprezas tiujn listojn ankaŭ kun ruĝaj ligiloj. Kvankam mi konstatas ke ekzemple Dominik nervite forigis praktike ĉiujn nomojn de ruĝaj ligiloj el la franca listo, kaj skribis ke li nur konsentus lasi iun nomon se estas almenaŭ unu referenco ke homo de tiu nomo vere iam ekzistis kaj vere iam estis esperantisto - mi bone komprenas la ideon de Dominik, sed se oni tiel faras, la listo jam estas nenio alia ol la koncerna kategorio samtema - krom se oni aldonas notojn al unuopaj nomoj kion oni ne povas fari en kategorio - sed tiam la praktiko tre similiĝas al la praktiko de la "ĝermolistoj". Nun, en la kategorio "Listoj de esperantistoj laŭ nacieco" estas 45 ĝermolistoj kaj aldonaj 84 tre malnovaj simplaj listoj. Mi lasis mian komputilon kalkuli: en la franca ĝermolisto nun estas 79 homoj, inter ili 7 tekstoblokoj tiom grandas ke ili nepre iĝu aparta artikolo, sed restas 72 bloketoj. Se ni volus ĉiun blokon el tiuj 45 ĝermolistoj transformi al apartaj artikoloj kaj konsideras ke neniu alia listo tiom longas kiom la franca, tiam estas maksimume 45x70 novaj ĝermetoj, aŭ 3130 kreindaj novaj paĝoj. Nepre oni ne buĉu la ĝermolistojn, nur provu forpreni iom da pli grandaj blokoj al apartaj artikoloj, ĉar 3130 kreindaj novaj paĝoj (eble pli eble malpli, mi ne volas kalkuli la enhavon de ĉiu listo) estas GRANDA NOMBRO. Kaj mi dirus ke se ni decidas voli forpreni la simplajn listojn, forviŝi la ruĝajn ligilojn kiel faris Dominik por la francoj, kaj kopii ĉiun nomon kun iu noto de la simpla listo al la "ĝermolisto", ke tio ankaŭ estas projekto por duonjaro, vidante kiom (malsufiĉe) da tempo ni ĉiuj havas por tiaj grandaj projektoj. Do ni atentu, ni ne diskutas ĉi tie nur pri la kompare malgrandaj du listoj de irananoj, sed pri 45 "ĝermolistoj" kaj 84 "simplaj listoj" (kaj mi konscias, ke aliaj ĝermolistoj ankoraŭ pli ampleksas ol la franca de nun 23 kB - ekzemple la brita kun 32 kB aŭ la germana kun 66 kB) ! --ThomasPusch (diskuto) 14:52, 1 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Arbarulo jam bone priskribis la sencon de la vikipediaj ĝermolistoj. Sed povas iĝis miskomprenoj ke "ĝermolisto" estu "por informoj pri personoj, kiuj ne meritas apartan artikolon": ne temas pri juĝo ke iu en tiuj listoj "ne sufiĉe gravas" kaj "ne meritas apartan artikolon", sed simple ke la materialo ĵus nun kolektita estas tro malmulta por propra biografio. Nur temas pri kvanto de disponebla teksto, ne pri la kvalito de la homoj kiuj listiĝas tie! ThomasPusch (diskuto) 15:04, 1 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la klarigo. Efektive, mi ne intencis taksi la personan valoron de iu homo. Arbarulo (diskuto) 15:26, 24 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

La ŝablono de kunigpropono estis almetita en januaro, sed ŝajne nenio estis afiŝita ĉi tie. La kunigendo estas evidenta. Hezitoj eblas nur pri la uzenda nomo.

Mia prefero estas Eŭropa Media Agentejo. Mi scias kvar modernajn eŭropajn lingvojn (anglan, hispanan, germanan, francan) kaj ĉiuj uzas nomon tradukeblan tiel, do mi supozas ĝin plej taŭga. Tamen, se iu malsamopinias, ni diskutu.

La nomon proponitan de mi uzis almenaŭ unu artikolo en Monato [2] kaj la tre similan "Eŭropa Medi-Agentejo" uzis Brian Moon en traduko de oficiala gazetara komuniko [3]. "Eŭropa Medio-Organizaĵo" aperas en du artikoloj de Monato troveblaj en la Tekstaro. Mi ne facile trovas ekzemplon de "Eŭropa Vivmedia Agentejo" ekster Vikipedio. Arbarulo (diskuto) 02:56, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Eŭropa Medio-Organizaĵo DidCORN (diskuto) 13:48, 6 jun. 2023 (UTC), Eŭropa Medio-Agentejo DidCORN (diskuto) 14:15, 6 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite sub Eŭropa Medio-Agentejo Arbarulo (diskuto) 02:38, 16 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

"Spaca angulo" kaj "Solida angulo"[redakti fonton]

"Spaca angulo" kaj "Solida angulo", sama koncepto. Kaj komencu artikolon per klarigo, ne per integralo. Taylor 49 (diskuto) 03:32, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: kunigi sub la titolo Spaca angulo, kaj pli logika kaj PIV-a (ĉe "spaca"). Arbarulo (diskuto) 13:17, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Super Nabla🪰 14:59, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 14:08, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Taylor 49 (diskuto) 19:47, 3 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Evidentas ke estas la sama plantspecio, dum Dolĉa grenadilo havas neniun intervikion.--DidCORN (diskuto) 17:56, 4 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: evidente. Taylor 49 (diskuto) 21:53, 4 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Memkompreneble. — Super Nabla🪰 11:03, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite DidCORN (diskuto) 13:56, 11 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Kialo: Sama temo @RG72:. La konservinda titolo estas Flago de la Respubliko de Ĉinio. En la artikolo nuntempe nomata Flago de Ĉina Tajpeo (Tajvano) la vikiligiloj estas eraraj. — Super Nabla🪰 11:02, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

La artikolo Mister Sandman sentuilas kaj ne estas enciklopedia: la teksto tie povas iĝi sekcio de Esperanto (komputila viruso). Ĉiuj eksteraj ligiloj rompiĝis. — Super Nabla🪰 06:31, 16 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Post arkivigo de la du antaŭe rompitaj ligiloj, aldono de informkesto, senpolvigo de la paĝo 29A, kreo de Pat Ballard kaj kreo de blua ligilo pri la temo komputila vermo la teksto Mister Sandman utilas, estas enciklopedia kaj miaopinie povas senprobleme resti. Aldono de biografia materialo pri verkisto al teksto de unu verko de la homo ĉiukaze malfacilas, ĉar klare homo kaj komputila misprogramo ne estas sama afero. ThomasPusch (diskuto) 11:31, 1 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Bone, dankon. Ne farite Ne fariteSupernabla🪰 21:14, 7 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

La sama paĝo. La nuntempe-nomata Eskalatoro estas forigenda. — Super Nabla🪰 13:22, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Jam farita: nun Rulŝtuparo estas la sola artikolo kaj Eskalatoro estas alidirektilo tien, kun referenco ke la alternativa nomo vere uzatas vortare. Tiel bonas. ThomasPusch (diskuto) 10:14, 1 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite En ReVo aperas nur Rulŝtuparo-n kaj ne Eskalatoro. DidCORN (diskuto) 13:59, 16 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

ReVo estas kutime bona informfonto, sed estas neprofesia reta projekto kaj ne ĉiam kompletas. Se iu vorto mankas en ReVo, tio ne signifas ke ĝi ne ekzistus en la renomaj, papere presitaj kaj ne tiom facile laŭ personaj gustoj adapteblaj Esperanto-vortaroj... ThomasPusch (diskuto) 11:47, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Estas interese, ke en plej moderna ruslingva vortaro estas la tria vorto: eskalatoro, ŝtuparlifto VladimirPF (diskuto) 13:03, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri stormoj[redakti fonton]

Ne farite Ne fariteSuper Nabla🪰 05:02, 7 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Klare, la du misaj kaj fuŝaj tekstoj polvoŝtormo (apartigilo) kaj taklatondro estas prave forigitaj kaj sabloŝtormo restas la sola tiutema teksto. ThomasPusch (diskuto) 11:32, 1 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Kunigo kiel petita de longe (Vd la diskutpaĝon). Fakte nescesos ankaŭ kopii parton de Hejmo (regiono) al Hejmo (loĝejo) . DidCORN (diskuto) 14:10, 16 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite DidCORN (diskuto) 10:15, 11 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

La "orakolejo" estas nenio alia ol la antikva sanktejo Delfo. "Orakolejo" tamen ne estu en la titolo, ĉar la sanktejo havis aliajn gravajn funkciojn - ekzemple oni ankaŭ okazigadis tie la Pitiajn Ludojn kaj dediĉis venkmonumentojn, sen rekta rilato al la orakolo. Ni ankaŭ jam havas artikolon specife pri la orakolo (ne la ejo), nome Pitia. (Mi ĵus korektis la evidente eraran titolon "Pizia".) Tiu artikolo restu aparta, kaj informoj pri la orakolo estu tie aŭ en ambaŭ. Alilingvaj vikipedioj distribuas la informojn diverse kaj ne donas bonan precedencon.

Estis antikva vilaĝeto apud la sanktejo kaj moderna en alia proksima loko. Estus pravigeble ke ili havu proprajn artikolojn, sed ni nun ne havas, kaj ne nepre devas havi informojn pri ili. Ilia gravo neniel komparindas kun la gravo de la sanktejo. Arbarulo (diskuto) 02:18, 23 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Arbarulo (diskuto) 17:48, 3 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Jam proponita, sed neniu prizorgis la proponon. —Supernabla🪰 20:35, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Nun fakulo prizorgu la redakton. Mi kunigis ankaŭ la enhavojn.--kani (diskuto) 22:48, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Giwan Bak (forigenda) kaj Bak Giwan (restu)[redakti fonton]

La aŭtoro de Giwan Bak ŝajne estas la biografiito mem. —Supernabla🪰 13:53, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ FariteMi kunigis la materialon en la iama artikolo kaj faris la novan alidirektilo.--kani (diskuto) 23:03, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

"Ŝablono:Informkesto gravulo" kaj "Ŝablono:Informkesto homo" kaj "Ŝablono:Informkesto biografio"[redakti fonton]

Ŝablono:Informkesto gravulo kaj Ŝablono:Informkesto homo kaj Ŝablono:Informkesto biografio. Havi plurajn kopiojn de sama ŝablono estas bontena hororo. La kosto de bontenado de pluraj kopioj certe iam superos la koston de kunigo. Taylor 49 (diskuto) 20:39, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]