Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2022/Marto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, marto 2022


Ne plu aktivaj (marto 2022)[redakti fonton]

Ŝablono:Aŭstralia Ŝtato aŭ Teritorio 2022 03 01[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis la informkestan ŝablonon {{Aŭstralia Ŝtato aŭ Teritorio}}. Sed ĝia titolo estas tre longa kaj ne enhavas la nomparton "Informkesto" je la komenco. Tial mi proponas ŝanĝi ĝin al "Informkesto Aŭstralio". Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:04, 1 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Jes, tute bone. - Moldur (diskuto) 11:43, 1 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - Moldur (diskuto) 19:12, 14 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Landformoj => Kategorio:Terformoj, Landformo => Terformo[redakti fonton]

Nun ekzistas malgranda Kategorio:Landformoj kaj granda Kategorio:Terformoj, antaŭe ankaŭ Kategorio:Terenformoj ..., kiuj mi alinomis al Terformoj. Ankaŭ ekzistas artikolo (ĝermo) Landformo, sed ne ekzistas Terformo. Mi proponas uzi nur vorto Terformo. LiMr (diskuto) 12:12, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi metis en la liston de Alinomendaj artikoloj la du kategoriojn Kategorio:Landformoj kaj Kategorio:Terformoj.--DidCORN (diskuto) 18:46, 11 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Terformo, ĉar tiu ne koncernas la Landoj mem.--DidCORN (diskuto) 18:51, 11 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite-Pri Terformo. Kategorio:Landformoj kaj Kategorio:Terformoj estas kunigendaj. Vd en Vikipedio:Kunigendaj artikoloj,--DidCORN (diskuto) 17:25, 8 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Templo Lernejo ---> Templa Lernejo, Eatwell-Plado ---> Bonmanĝa Plado 2022 03 04[redakti fonton]

Aliaj ebloj estas Templo Lernejo ---> TemplolernejoTemple School, kaj Eatwell-Plado ---> Eatwell Plate. La nunaj titoloj estas maldezirinde hibridaj inter la angla kaj Esperanto. Arbarulo (diskuto) 22:51, 4 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Arbarulo (diskuto) 22:20, 26 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Personecoj sur monbiletoj -> Kategorio:Personoj sur monbiletoj 2022 03 08[redakti fonton]

... kaj ĉiuj subkategorioj. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:00, 8 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: sur monbiletoj ne estis personoj, sed personecoj. Tiuj ĉi personoj estis personecoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:32, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: "Personeco" estas la eco esti persono - la karakterizaj trajtoj kiuj igas ke oni estas persono (aŭ ke oni estas ĝuste tiu persono); personeco ne estas mem persono, ankaŭ ne famulo aŭ notinda persono. Vidu: https://vortaro.net/#personeco_kd en PIV. Persono havas personecon (fakte ne nur famuloj, sed ĉiu persono), sed persono ne estas personeco. Kvankam kelkaj lingvoj miksas la du nociojn (ekz-e de:Persönlichkeit des Jahres (Fußball)), ni ne enpermesu tiun nelogikan konfuzon en Esperanton. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:56, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Teorie oni povus argumenti ke temas pri vortfiguro (sinekdoĥopars pro toto). Kelkfoje oni uzas vorton por parto de io por nomi la tuton, ekz-e "li estas instruita kapo"Z (kapo = homo). Simile, se oni konsideras personecon parto de la persono, tiam eblas diri vortfigure "personecoj sur monbiletoj", same bone kiel "kapoj sur monbiletoj", aŭ "nazoj sur monbiletoj", aŭ simile. Kiun do elekti? Nek kapoj, nek nazoj, nek personecoj konvenas por klara enciklopedia stilo. Plej klare estas nomi personojn personoj, kaj nenio alia. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:25, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Surfo 20:37, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ankaŭ "Homoj sur monbiletoj" eblus, kompreneble. Lingvano (diskuto) 21:00, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Kategorio:Personoj sur monbiletojKategorio:Homoj sur monbiletoj, samrezone kiel Moldur. Arbarulo (diskuto) 22:37, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: certe en alia lingvoj la paĝo pri personeco estos pli utila. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:34, 10 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 06:02, 10 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kara Petr Tomasovsky, la paĝo pri personeco estas mizera, ĝi nur estas laŭvorta kopio el PIV. (Ĉu tio eĉ estas permesata?) Mi konsentas ke la ligitaj alilingvaj artikoloj estas pli utilaj, multe pli enhavoriĉaj, sed ili ne temas pri la esperanta vorto "personeco", sed pri la rilata vorto en aliaj lingvoj: en:Personality, de:Persönlichkeit, cz:Osobnost ktp., tamen ĉiam kun signifo malsama ol "persono". Iuj havas komentojn kiel: en:Personality (disambiguation): "In debate, a personality is a reference to a particular person", cs:Celebrita: "Alte rekonata persono estas celebrita (proks. 'famulo') aŭ osobnost (proks. 'personeco')". Sed nenio tie indikas ke la Esperanto-vorto "personeco" estas uzebla/uzenda en la senco "persono" aŭ "famulo". Pli trafa traduko de cz:Kategorie:Osobnosti na bankovkách estus do Kategorio:Famuloj sur monbiletoj. Mi tamen preferas Kategorio:Personoj sur monbiletoj (aŭ Kategorio:Homoj sur monbiletoj, alia propono). - Sincere, Moldur (diskuto) 08:02, 10 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Evidente. DidCORN (diskuto) 15:39, 18 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Do mi petas kolegon LiMr alinomi per roboto la kategorion kaj la subkategoriojn de "personecoj" al "personoj". Antaŭdankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 13:34, 19 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite LiMr (diskuto) 15:23, 19 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon, LiMr! - Moldur (diskuto) 18:17, 19 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: PIV diras: Personeco: 1) Tio, kio konsistigas la personon: propra kaj memstara ecaro: dokumentita materialo, per kiu estas prezentita la personeco de Dro Z; la memoro estas nepra kondiĉo de la personeco; duiĝo de la personeco. Daŭrigas punktoj 2 kaj 3 rilate al personeco. Bv tralegi. Krom tio estas interese, ke google-tradukilo tradukas tion (ĉeĥe osobnost, angle personality) ankaŭ kiel personeco. Do estas videble, ke oni ignoras PIV. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:23, 19 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Revolucia Ribelema Armeo de Ukrainio ==> Revolucia Ribela Armeo de Ukrainio 2022 03 09[redakti fonton]

Ribela tute sufiĉus, ja ne temas pri emo de la armeo al ribelo, sed pri ĝia rilato al ĝi. RG72 (diskuto) 06:25, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tute prave! Amike, -Filozofo (diskuto) 16:15, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi plene konsentas. - Sincere, Moldur (diskuto) 17:53, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi konsentas kun la rezonado de RG72. Arbarulo (diskuto) 22:39, 9 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 06:00, 10 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Moderna normiga araba -> Moderna norma araba 2022 03 21[redakti fonton]

Forigo de misa -ig-. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:50, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Amike, -Filozofo (diskuto) 20:11, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: La sufikso vere superfluas. Krome tio sonas iel strange por mi. --Tlustulimu (diskuto) 20:13, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Surfo 20:24, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - Moldur (diskuto) 00:29, 22 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Kofrovorto -> Vortokunfando 2022 03 21[redakti fonton]

En la angla oni fake nomas tiun ĉi fenomenon (word) blend kaj en la rusa словослияние, t.e. kunfando - la vorto, kiun oni senhezite uzas en Esperanto. La metaforan formon portmanteau (word) oni uzas kiel amuzan metaforon por lingvoscience nekompetenta publiko.

Kial ni imitu aliajn lingvojn kaj uzu por la sama nocio unu (tre klaran, elvokan kaj preskaŭ mempriskriban) vorton fake kaj alian (amuzetan sed balastan) por la ĝenerala publiko, kiu en Esperantujo estas grandparte relative lingvoscience klera kompare kun averaĝa lingvano de aliaj lingvoj?

P.S. Tia renomado postulas administran privilegion, ĉar nun la redirektado iras en la mala direkto. Amike, -Filozofo (diskuto) 22:27, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Jes, "vortokunfando" estas pli klara do pli uzinda, kaj fakte uzita en PMEG [1]. Arbarulo (diskuto) 18:14, 26 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: "vortokunfando" aspektas pli esperante kaj estas pli bone komprenebla, precipe por laikoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:20, 26 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vortokunfando estas faka termino. Laŭ Tlustulimu, ĝi ankaŭ "estas pli bone komprenebla, precipe por laikoj", t.e. nefakuloj. Resume: Vortokunfando estas pli komprenebla, kaj do preferinda, por ĉiuj (fakuloj + nefakuloj). Amike, -Filozofo (diskuto) 23:16, 31 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Pasis pli ol du semajnoj, kaj venis nur subtenaj voĉoj. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:46, 7 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Demando/Peto: La alinomado Kofrovorto->Vortokunfando kreis multajn duoblajn ligojn. Krome, ekzistas Kategorio:Kofrovortoj, kiu devas iĝi Kategorio:Vortokunfandoj. Ĉu mi ĝuste komprenas, ke LiMr havas roboton, kiu povas elimini/ripari tiajn duoblajn ligojn? Se jes, mi petas kolegon LiMr efektivigi tian ŝanĝon aŭ klarigi al mi kiel oni faru tion (mi ne certas, ke mi havas sufiĉajn privilegiojn por tio). Anticipan dankon! Amike, -Filozofo (diskuto) 21:01, 7 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton, vi demandas pri du aferoj:
  1. Mi alinomis ankaŭ la kategorion. Por tio mi uzas tiun parton de Pywikibot. Ĝi alinomas kaj nomon de la kategorio mem kaj la kategorion en ĉiuj artikoloj, kiuj estas en la kategorio. Tio estas tre facila por mi. Sen la roboto oni povas alinomi la kategorion, sed oni ankaŭ devas ĝisdatigi la kategorion en ĉiuj artikoloj permane.
  2. Oni povas alinomi artikolojn facile per vikio kaj ĝi vere kreas multajn duoblajn ligilojn. Tio estas kutima afero. Ne ekzistas roboto por alinomi artikolojn kaj ripari ĉiujn ligilojn, ĉar foje oni devas uzi en artikolo la novan vorton kaj foje la malnovan. Do oni povas uzi la ilon "Ligiloj ĉi tien" (en menuo ĉe maldekstra flanko de paĝo) por serĉi la ligilojn al malnovan nomon. Oni povas redakti permane ĉiun artikolon. Nun mi faris tion simile, sed mi uzis Vikipedio:AutoWikiBrowser, kiun povas anstataŭigi vortojn en artikoloj kaj ĝi povas labori duonaŭtomate, do mi povas kontroli ĉiujn ŝanĝojn kaj decidi fari/ne fari (kaj fari multajn ĝeneralajn redaktetojn). Tio ne estas tial facile por mi kial alinomi kategorio, ĉar foje mi ne komprenas kiu vorto estas pli bona en ĉiu artikolo - ekz. ĉi tie "Kofrovorto" aŭ "Vortokunfando". Kelkaj vikipedioj uzas roboton, kiun progresive serĉas duoblajn ligilojn kaj anstataŭigas la ligilojn, sed tio ne estas ĉiam la plej bona solvo.
Do tio vere ne estas pri sufiĉaj privilegioj por tio. Pywikibot ne estas facila por ordinara uzanto, sed AutoWikiBrowser povas facile fari multe da laboro por ĉiuj. Amike --LiMr (diskuto) 13:14, 8 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara LiMr, koran dankon pro via helpo kaj pro la klaraj eksplikoj! Amike, -Filozofo (diskuto) 16:56, 8 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Jmerinka -> Ĵmerinka 2022 03 26[redakti fonton]

Laŭ alilingvaj vikipedioj, la komenca litero estas "Ĵ", ne "J" (ukraine Жмеринка, ruse Жмеринка, pole Żmerynka).

P.S. Tia renomado postulas administran privilegion, ĉar nun la redirektado iras en la mala direkto. --Dominik (diskuto) 05:43, 26 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Evidente. - Moldur (diskuto) 06:20, 26 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jes, certe. Ankaŭ la franca formo "Jmerinka" subtenas "Ĵmerinka". (Parenteze, estas interese, ke en multaj latinliteraj lingvoj la nomo havas Y anstataŭ I por la dua vokalo, kvankam en la rusa kaj la ukrainia estas normala I. Nu, en la belorusa estas ы, kaj en la pola estas y.) Lingvano (diskuto) 15:57, 26 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ж=Ĵ LiMr (diskuto) 16:42, 26 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: La bezono alinomi estas tute evidentta. Dominik skribis, ke ne eblas tion fari sen administra rajto, sed mi tamen provis kaj sukcesis. Do, oni povas simple konstati, ke la alinomado estas farita :) Nun Jmerinka estas redirektilo al Ĵmerinka. Sed ĉu oni vere bezonas redirektilon el iu Franca formo? -- Cetere, en la Ukraina NE estas normala i, ĉar la Ukraina и respondas al la Rusa ы. La ukraina havas tri i-rilatajn literojn: иії.
Por Por: Estas tute klare, ke la ĝusta formo estas Ĵmerinka. Amike, -Filozofo (diskuto) 19:49, 28 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--DidCORN (diskuto) 14:06, 3 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Premio Turing premiitoj --> Ŝablono:Turing-premiitoj 2022 03 28[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke iu hodiaŭ kreis la ŝablonon {{Premio Turing premiitoj}}, kies titolo bedaŭrinde estas sufiĉe fuŝa. Sed kiel nomi ĝin? Ĉu eble iu havas proponon? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:15, 28 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Plej simple estus {{Turing-premiitoj}}, analoge al "Nobel-premiitoj", "Oskar-premiitoj" ktp. Ankaŭ ekzistas jam Kategorio:Turing-Premiitoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:50, 28 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: .--DidCORN (diskuto) 20:30, 2 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 19:01, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Mia roboto povas alinomi ĝin en ĉiuj artikoloj. --LiMr (diskuto) 19:36, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Estas pluraj poroj, neniuj kontraŭoj, do mi petas al LiMr ke jes via roboto faru tion. - Sincere, Moldur (diskuto) 14:52, 7 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite --LiMr (diskuto) 16:19, 7 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon! - Moldur (diskuto) 17:28, 7 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Suursaari -> Gogland 2022 03 31[redakti fonton]

Saluton. IPulo ĵus kreis Suursaari, ne metante intervikiojn. Tamen mi trovis rilatajn artikolojn, el kiuj la plej multaj nomiĝas "Gogland". Jam delonge la insulo apartenas al Ruslando kaj havas alian nomon ol la nuna titolo ŝajnigas. Tial mi proponas alinomadon al "Gogland". - Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 07:41, 31 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

(+) Tre verŝajne ankaŭ Tytärsaari estu alinomata, ĉar ankaŭ tiu insulo nun apartenas al Ruslando. --Tlustulimu (diskuto) 07:47, 31 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
(+) Ĉu eble ankaŭ Peninsaari estu alinomata, ĉar ankaŭ tiu insulo nun apartenas al Ruslando? --Tlustulimu (diskuto) 07:55, 1 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi pritraktas tion. Temas pri la fifama Nenoniel kiu kun ekskuzo, ke li havas mensajn problemojn, faras sian imperian volon kaj sklavigas nin. Nun mi klopodas alĝustigi la redakton laŭ la alinomado. --kani (diskuto) 18:32, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite kaj reredaktite.--kani (diskuto) 19:10, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]