Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Marto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, marto 2021


Ne plu aktivaj (marto 2021)[redakti fonton]

Mekaniko -> Meĥaniko 2021 03 02[redakti fonton]

"Meĥaniko" estas tradicia (eĉ Fundamenta!) kaj kutima formo. La formo "mekaniko", kiun penis popularigi entuziasmuloj de "francigo" de Esperanto frue en la 20a jarcento, jam delonge iĝis eksmoda kaj restas nur amuza spuro de tiu tempo. Ĉie en la artikolo aperas la formo "meĥaniko". Neniu obĵetis al mia propono alinomi la artikolon al Meĥaniko (sur la la diskutpaĝo de la artikolo) farita antaŭ multaj monatoj (Julio 2020). Mi do forte rekomendas alinomi la artikolon. -Filozofo (diskuto) 2 mar. 2021

Kontraŭ Kontraŭ: Mekaniko estas PIV-a vorto. La eksmodeco estas relativa kaj nekonfirmebla per certaj asertoj. Plej tiutemaj artikoloj en Vikipedio titoliĝas kun ko kaj ne kun ĥo. Artikoloj kun ĥo estas alidirektiloj kaj pri tiu artikolo oni vidu, ke iam estis verkita kun ko kaj iu anonimulo en 6 jan. 2008 dediĉis sin al ŝanĝo de la redaktado al ĥo. Eble kun tre bona intenco, sed anonime. Mi do forte malrekomendas alinomi la artikolon.--kani (diskuto) 02:58, 2 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: kaj Sindetena Sindetena: Mi ne rigardas la decidon tiel simpla. La Tekstaro donas 95 rezultojn por la serĉo mekanik* kaj 114 por meĥanik*. Ne evidentas al mi, ke la unua formo estas ja eksmodiĝinta en la hodiaŭa Esperanto. Male, PIV montras la formon mekanik/ kiel ĉefan. Mi persone preferas laŭeble uzi la ĥon kaj do mi ne oponus alinomigon, sed mi ne povus pravigi subtenon per io krom propra gusto. Aŭdrea (diskuto) 03:12, 2 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La aserto, ke mekaniko "jam delonge iĝis eksmoda kaj restas nur amuza spuro de tiu tempo" estas tiom amuza kaj kontraŭfakta, ke oni povas dubi pri seriozeco de la propono. Ambaŭ formoj estas daŭre abunde uzataj. --Surfo 08:38, 2 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: -Filozofo (diskuto) 12:08, 2 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi absolute konsentas kun Aŭdrea kaj kun Surfo. Sekve alinomigo ne necesas. Krome ankaŭ koncerna kategorio estas kun ko.--kani (diskuto) 16:52, 2 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Por la kontraŭantoj, mi klarigu iom pli detale: En la jaroj de lingviĝo de Esperanto ĝi akiris la formon, kies ĉefajn strukturon kaj trajtojn preskribas la Fundamento de Esperanto, netuŝebla ekde 1905. (Se iu esprimos deziron, mi volonte klarigos, kial kaj kiucele la litero "ĥ" estas normala plenrajta parto de la Esperanta alfabeto.) Tamen poste sekvis periodo, kiam (sub la premo de kritiko fare de idistoj kaj adeptoj de aliaj konkurencaj lingvoprojektoj; pro la tiutempa grandega kontrasto en prestiĝo de certaj lingvoj kontraste al aliaj; kaj pro neproporcia alfluo - kaj do influo - de esperantistoj franclingvaj) aŭdiĝis insistaj kritikoj, ke Esperanto ne progresas sufiĉe rapide pro iuj el ĝiaj lingvaj trajtoj, inter kiuj oni nomis la "barbaran" literon ĥo. (Informoj pri tio estas relative facile alireblaj, se oni bezonas detalojn.) Rezulte, dum kelkaj jardekoj ekzistis intensa movado por ĉiurimede elpremi la "necivilizitan" literon el nia lingvo. Dum iom da tempo ŝajnis, ke tio sukcesos, sed en la lastaj (miatakse, precipe la lastaj 4-5) jardekoj, tia tendenco unue malakceliĝis kaj velkis (pro malpopulariĝo de la vidpunkto pri la nekontestebla implicata morala supereco de la iam ne nur potencaj sed ankaŭ prestiĝaj kulturoj kaj lingvoj), poste haltis kaj, fine, renversiĝis. Tiu procezo plu estas sur sia kurso.
Kia do estas la nuna stato? Estas jam definitive klare, ke la litero "ĥ" ne malaperos. Almenaŭ la vortoj kun ĥo, kiuj aperis jam en la Fundamento, estas absolute neelimineblaj. Pro la ŝanĝiĝo de kulturaj premisoj, ili estas ankaŭ ĉiam pli prestiĝaj, respektataj kaj uzataj. La favorantoj de la ko-formoj nun devas elekti inter du sintenoj: reveni al la ĥo-formoj kaj tiel kontribui al la pli rapida reunuigo de la lingvouzado konfrome al la Fundamento (kio estas miaopinie neevitebla kaj, krome, tion apogas la sento de historia kaj lingva justeco), aŭ insisti pri la ko-formoj dum ilia pograda arĥaikiĝo kaj tiel kontribui al provizora etendiĝo de la skismeto, kiun mi skizis ĉi-supre.
Tiaj konsideroj kaj konkludoj igas min plejparte preferi la ĥo-formojn (se la uzado ankoraŭ ŝanceliĝas) kaj senhezite rekomendi ilin, kiam ilia uzado jam klare dominas. Mi esperas, ke (laŭbezone pliinformiĝinte pri la temo) ankaŭ aliaj kolegoj venos al la samaj konkludoj kaj voĉdonos por mia propono. Amike, -Filozofo (diskuto) 17:42, 2 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon Filozofo pro la plua ekspliko, tamen mi volas rebateti kelkajn el viaj punktoj:
  • «la litero "ĥ" estas normala plenrajta parto de la Esperanta alfabeto» ... «Almenaŭ la vortoj kun ĥo, kiuj aperis jam en la Fundamento, estas absolute neelimineblaj» — Oni ne proponas ekstermi la ĥon, nek aserti ĝin neplenrajta. Via aserto estas absolute prava, tamen ĉi-kuntekste starigas falsan dilemon: ke aŭ oni uzas la ĥon ĉiel kaj ĉiam, aŭ oni aliflanke volas ke la ĥo tute forpereu. Ne temas ĉi tie pri historia maljusteco kontraŭ la ĥo: temas pri respegulado de la vivanta moderna Esperanto, kion Vikipedio (kiel ĉiu enciklopedio) prezentu per si mem.
  • «insisti pri la ko-formoj dum ilia pograda arĥaikiĝo» — Kiel jam esprimite ĉi-supre, mi ne vidas pruvaĵojn, ke la ko-formoj ade malaperas; tiu supozo ja kontraŭdiras mian multjaran (kaj, se mi aŭdacas malmodesti, nemalgrandan) sperton. Mi jam ofertis la statistikon el Tekstaro kiel kontraŭekzemplon, kaj volonte provizus pluajn. Eble eĉ pli konvinka estas la jena decido de l' Akademio, alprenita je junio 1967: 3. § 1.– «La du formoj kemio kaj mekaniko estas tolerataj, kiel paralelaj formoj, apud la Fundamentaj ĥemio kaj meĥaniko. Kompense ambaŭ formoj mekanismo kaj meĥanismo estas rigardataj kiel egale bonaj.»
  • Rilate «skismeton» en la lingvo: Se oni volas nomi ĝin tia, do tio jam okazis ĉe ekz. la disputado pri landnomoj (ĉu Rusio aŭ Rusujo?, ktp.). Ĝenerale parolante, mi rigardas la staton de ko-formoj kaj ĥo-formoj simila al la stato de -uj- kaj -i- por landnomoj. Okaze de la lasta, Esperantujo (Esperantio!) lernis toleri ambaŭ variantojn. La samo, miavide, okazas ankaŭ ĉi-demande.
Elkore, Aŭdrea (diskuto) 21:45, 2 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: -Sergio (diskuto) 10:23, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Sindetena Sindetena: Ĉikaze estas konflikto inter la tiel nomata moderna formo "mekaniko", kies ĉefa difino aperas en NPIV kaj la Fundamenta formo "meĥaniko", kies ĉefa difino troveblas en PreVo, kaj tial ankaŭ en la Reta Vortaro. --Tlustulimu (diskuto) 11:16, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 12:03, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La rakonto de Uzanto: Filozofo estas interesa kaj ĉarma, sed tro similas al diversaj konspirteorioj. Mi ne vidis, ke la unuavica kialo por kontraŭi la ĥ-formojn, estas konkuro pri supereco de kulturoj. La ĉefa argumento estas tio, ke la sono estas tiom maloftega, ke ĝi (aŭ pli precize la kontrastigo ĥ-h-k) ne estas vere vivipova en la parola lingvo kaj ke similaj maloftaĵoj tendencas malaperi ankaŭ en aliaj lingvoj. Eblas legi tutajn romanojn kaj tamen ne vidi eĉ unu fojon la literon "ĥ" - simple ĉar la aŭtoro bezonis neniun vorton kun ĥ au kun la eblo elekti inter ĥ kaj k.
Iam kaj ankoraŭ nun, kelkaj francoj diris, ke la sono ĥ estas "neprononcebla" pro interpuŝiĝo kun ilia propra kartava r-sono, precipe en vortoj kiel arĥaika. Tia franceca argumento, kompreneble, estas plene lama, ĉar alilingvanoj povas simile ataki aliajn sonojn de Esperanto. Estas eble iom da vero en tio, ke "kampanjoj" por diversaj ŝanĝoj en la lingvo venas kaj revenas cikle, estas modaj dum kelka tempo kaj poste anstataŭos ilin aliaj, eble tute malaj kampanjoj. Nun estas mode kampanji pri seksaj aferoj.
Se oni povas efektive diri, ke estis ia "prestiĝokampanjo" fare de francaj esperantistoj, oni diru ankaŭ, ke poste venis simila kontraŭkampanjo (por ĥ) de rusoj – sed tiajn asertojn oni ne tro kredu. En Vikipedio ni atentu nur tion, ke ambaŭ formoj, mekaniko kaj meĥaniko, estas oficialaj, aprobitaj de la Akademio kaj ke ambaŭ estas abunde uzataj en la reala lingvo. Nepre ne estas tasko de Vikipedio decidi, kiu estas pli bona – des malpli fari sistemajn ŝanĝojn en teksto verkita de iu vikipediisto. Ioma kvanto de variado estas esenca trajto de Esperanto, kaj oni ne klopodu forigi ĝin.
Mi ne batalas kontraŭ "ĥ" kaj povas elekti la ĥ-formon, kiam estas elekteblo. Kiel diris Filozofo, la Fundamentaj vortoj kun ĥ restas ne elimineblaj. "Prestiĝo" tamen ne estas same certa trajto de la vortoj – prestiĝo estas subjektiva afero kaj ŝanĝiĝema. Iuj opinias, ke la Fundementa Germanujo estas prestiĝa, aliaj kontraŭas ĝin ĝuste pro ĝia senprestiĝa karaktero.
La artikolo Mekaniko dekomence havis tekston kun nur k-vortoj, sed tion plene renversis iu "200.85.31.69" en 2008, eĉ ne lasante spuron pri la formo "mekaniko", kio estas nepardonebla. Iometa esploro montras, ke tiu "200.85.31.69" kampanje faris similajn modifetojn ankaŭ en aliaj artikoloj, sed ne verkis ion valoran. Tiaj ĝenuloj sufiĉe abundas en Vikipedio. Iliaj ŝanĝoj estas nuligendaj, se ne temas pri korektoj de veraj eraroj. --Surfo 12:03, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ mi tute ne kampanjas kontraŭ la litero ĥo, inter aliaj ĉar en mia hispana lingvo estas tute normala fonemo kaj tre ŝatata, ekzemple en "jamón" kaj "joder", kvankam verdire en mia regiono tio iĝas ho anstataŭ ĥo, sed tio estas alia afero. Mi ĉiam uzas kaj uzos vortojn kiel ĉeĥoj, monaĥejo ktp. Kial ne? Sed nun mi tute konsentas kun la argumentoj de Surfo kaj Aŭdrea. Ne meritas la penon batali en Vikipedio por trudi la propran plaĉon al la materialo farita de aliulo. Kaj jes ankaŭ mi vidis, kiel Surfo, la laboron de kelkaj kiuj ne kontribuis sed modifis la kontribuojn de aliuloj. Kaj mi tute ne parolas pri Filozofo, pri kiu mi scias, ke li faras bonan laboron, sed pri tiu "200.85.31.69" kaj multaj similaj anonimuloj.--kani (diskuto) 13:51, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Karaj - Mi bedaŭras, ke mian analizon (bazitan sur pli ol 40-jara intensa kaj multfaceta seninterrompa sperto ligita al Esperanto: interalie, instruado, esperantologiaj kaj aliaj lingvosciencaj agadoj, verkado, lingva kontrolado kaj redaktado - por nomi nur pure lingvajn agado-specojn) kaj (ne nur miajn) esperantologiajn konkludojn oni facilanime karakterizas kiel "tro simila[n] al diversaj konspirteorioj" kaj forbalaas.
De homoj, kun kiuj mi ĝis nun havis bonajn kolegajn rilatojn en nia komuna vikipedia laboro, mi atendus pli da respekto al zorge pripensitaj opinioj de lingve kompetenta kolego.
Dum tiaspeca naiva draŝado ne ŝancelas mian esperon, ke la lingva kaj faka niveloj de Esperanta Vikipedio daŭre pliboniĝu, ĝi sendube malvarmigas mian entuziasmon por same sindone dediĉi mian malmultan liberan tempon al la sizifa laboro pri plibonigo de lingva nivelo de artikoloj - tia laboro, laŭ mi, en la nuna etapo estas pli grava por Esperanta Vikipedio ol plivastigo de la volumeno de tekstoj ne ricevintaj kompetentan redaktadon. La evidenta trajto de nia lingva komunumo (malkiel komunumoj kun ŝtatoj, armeoj kaj impostoj) estas tio, ke elstaraj lingve kompetentaj redaktantoj estas multe malpli abundaj ol verkemuloj, eĉ fake kompetentaj.
Tion mi diras al vi, karaj, kiel konstaton, informcele: trankvile kaj kun respekto. Mi esperas, ke vi trovos edifa mian komenton similan al tiu, kiun mi lastatempe jam plurfoje aŭdis de aliaj lingve esceptaj kompetentuloj, ke ili tutsimple silente ĉesis kontribui en similaj cirkonstancoj, ĉar ili preferis prioritate apliki sian talenton (por kiu ĉiam estas konkuraj bezonoj) tie, kie ĝi trovas pli efikan aplikon. Amike, -Filozofo (diskuto) 18:30, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kara Filozofo, kun ĉiu respekto al vi kaj al viaj neriproĉeblaj sperto kaj agadoj en Esperantujo: Via sinteno ĉi-diskute ŝajnas al mi iom degna, kvazaŭ la komentoj kaj kontraŭargumentoj, kiujn mi kaj aliuloj starigis, eĉ ne meritus respondon. Ĉiu povas juĝi por si mem, ĉu mi estas kompetenta Esperanto-parolanto, kaj kiom da valoro havas miaj opinioj pri lingvouzo.
Riskante ripetadon, mi resumos: la formo «mekanik/o» estas oficiala kaj inkluziviĝas en la oka aldono al la Universala Vortaro - t.e. ĝi estas esence samranga kiel la Fundamentaj radikoj. Sekve, la elekto inter la ko-formo kaj la ĥo-formo estas laŭ propra gusto, des pli ke ambaŭ formoj daŭre oftas en altnivelaj eldonaĵoj. Estas normale, ke ekzistas paralelaj formoj.
Mi konsentas rilate la gravecon igi Vikipedion lingve ekzemplodona — tamen ĉi tiu afero estas absolute senfrukta, kontraste al la veraj lingvaj fuŝaĵoj kiuj aktuale superfluas en la projekto. Mi ne scias, kion plue aldoni. Aŭdrea (diskuto) 20:49, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kara Aŭdrea - Via kritiko pri mia "degna" konduto sonas iomete nesincere: La normalan, atendeblan manieron konkludi diskuton rompis ne mi. Kiel vi eble rimarkis, mi ja atentas alies opiniojn, volonte respondas demandojn (dum ĉ. jardeko mi servis kiel direktoro de Lingva Konsultejo), pluklarigas mian vidpunkton, kaj provizas pliajn detalojn, kiam necesas. Tamen hodiaŭ mi konkludis (ĉu erare?), ke oni malantaŭkulise klakfermis la diskuton, post kiam mi rimarkis, ke Surfo subite, senaverte kaj amase ŝanĝis dekojn da formoj "meĥaniko" al "mekaniko" en la pridiskutata artikolo (en kiu neniu ŝanĝis ion ajn post Aprilo 2017!) Kial oni faru tion meze de vigla diskuto pri ĝuste tio?! Kiucele, se ne por montri, ke la diskuto estas finita? Se ĉiuj diskutantoj konsentas, ke ambaŭ formoj estas oficialaj kaj "meĥaniko" eĉ Fundamenta, kial necesas maski ĝin tie, kie ĝi jam delonge (iu diras ekde 2008, ĉu?) estas? Ĉu mi ion miskomprenis aŭ misinterpretis? Konfuzite sed amike, -Filozofo (diskuto) 22:52, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Se diri honeste, mi ne interpretis la redakton de Surfo kiel «klakfermon»; ĉiuokaze, skribante mian lastan komenton mi ne atentis lian agon. Mi neniel deziras kritiki iun ajn; mi nur havis la impreson, ke vi preteratentas la kernon, la radikon de nia malkonsento, nome: 1) ĉu estas pruvebla fakto ke la formo «mekanik/o» eksmodiĝis; 2) ĉu superregu la «tradicia» ĥo-formo senkonsidere al la populareco de la ko-formo. Ni fiksu la diskuton je tiuj du punktoj.
Unu plia penso: Mi ne opinias ke originala Fundamenta formo restas eterne supera al paralela formo aprobita de l' Akademio. Tia formo, en miaj okuloj, akiras la saman (neniam superan, sed la saman) plenrajtecon.
Mi ne volas riski kvereligi miajn estimatajn kolegojn, kaj mi ne plu povas kontribui ion ne jam diritan. Do mi depaŝu, lasante la aferon al aliuloj. Elkore, Aŭdrea (diskuto) 04:35, 4 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi persone estas por, sed ni atentu ke parolantoj de lingvoj sen tiu sono "ĥ" foje malcile elparolas vortojn kun "ĥ". --Dominik (diskuto) 09:15, 4 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara Uzanto:Filozofo, ĉu vi intence misinterpretas mian modifon en la artikolo Mekaniko? Mia redaktoresumo ja estis rapide kaj fuŝe farita, sed mi nur nuligis la ŝanĝon faritan de "84.189.238.20", kiu tute kaprice metis ĥ-on en ĉiun eblan lokon; antaŭe estis neniu ĥ en la artikolo. Mi simple restarigis la vortumon de la artikolverkintoj.

Post la ago de "84.189.238.20" la artikolo estis plu ŝanĝata, entute 57 fojojn (eble mi misnombris, sed ne multe). Tamen, nur unu el la ŝanĝoj modifis la tekston kaj nur per aldono de unu vorto: PauloSilas90, prave, aldonis la alternativan formon mekaniko, kiu tute mankis en la teksto post "84.189.238.20". La teksto do estis esence preta antaŭ ol enpaŝis "84.189.238.20".

Plej rimarkinde estas, ke la teksto estis kaj fake kaj lingve sufiĉe bonkvalita (mi ne diras "senriproĉa") kompare kun mezkvalita Vikipedia artikolo. Tio signifu, ke la vortelektoj de la verkinto estas respektindaj.

Mi ne vidas ĉi tion kiel batalon pri ĥ/k. Mi same kontraŭus, se la historio de la artikolo estus precize inversa: origine bona teksto kun ĥ-oj, poste ŝanĝitaj de iu memdeklarita geniulo, kaj nun propono pri titolŝanĝo.

Temas ankaŭ pri labora etoso en Vikipedio. Ĝuste ties problemeco forpelis amason da kompetentuloj el la Esperanta Vikipedio, kies kvalito multloke estas duoble fuŝa: diletanta enhavo kaj rimarkinde diletanta lingvaĵo, ofte kun fortaj kverelemuloj ĉe la lingve diletanta flanko.

Se vi insistas pri la Fundamenta meĥaniko anstataŭ la poste oficialigita mekaniko, vi estas bonvena batali ankaŭ por tut-Vikipedia uzado de nur Germanujo, Rusujo kaj Francujo. --Surfo 09:10, 5 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kara Surfo kaj kolegoj - Kiel homo ĝenerale ĝentila kaj respektema, mi ja volus respondi al tiu ĉi monologo de Surfo, tamen jam ĝia komenco estas stumbliga: la demando "ĉu vi intence misinterpretas mian modifon en la artikolo Mekaniko?" enhavas du ingitajn premisojn, nome (a) ke mi misinterpretis la modifon; kaj (b) ke mi faris tion intence. Respondi tiajn insinuojn estas same maloportune kiel la pli tradician "Ĉu vi ĉesis bati vian edzinon?". Respondado al tiaj akuzoj neeviteble igas la dialogon aspekti kiel kverelo, kvankam ambaŭ akuzoj ŝajnas al mi malĝustaj kaj maljustaj kaj la cetero grandparte kaj samkiale (pro miaopinie malĝustaj implicitaj premisoj) misa. Finfine, mi tutsimple ne povas imagi kiel eblas pravigi ŝanĝadon de la teksto nekontestita dum pli ol dekduo da jaroj (post 2008) en la direkto rekte kontraŭa al la diskutata propono antaŭ la fino de la diskuto...
Mi do decidis, ke estos pli prudente ne respondi al tiaspeca demarŝo detale, ekster tiu ĉi konciza klarigo. Mi esperas, ke ĉiuj kolegoj povos mem fari la necesan esploradon kaj proprajn konkludojn. Tamen, se Surfo aŭ iu alia inter vi volas pli serioze diskuti pri la temo, mi volonte partoprenos: meĥaniko estas nek la sola, nek la plej tipa ĥ-vorto en la pridiskutata kategorio...
Amike, -Filozofo (diskuto) 19:34, 9 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Fundamento estas Fundamento. Enciklopedio estas Enciklopedio. Do en nia enciklopedia Vikipedio endas uzi la fundamentan titolon pri la rilata artikolo.--DidCORN (diskuto) 20:33, 10 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Pli bona batalkampo por fundamentistoj: Germanio. Vorto "Mekaniko" bonas. Taylor 49 (diskuto) 09:32, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Citrusgumeca ŝelo‎ -> Citrusgumŝela virusoido 2021 03 03[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus korektis referencojn en Citrusgumeca ŝelo‎. Sed la titolo ŝajnas al mi sufiĉe fuŝa traduko de la angla "Citrus gummy bark viroid". Tial mi proponas ŝanĝon al "Citrusa gumecŝela viroido" aŭ eble eĉ iomete pli mallonge "Citrusa gumŝela viroido". Ĝi ja tutcerte kaŭzas gumecan ŝelon ĉe citrusaj specioj. Tion la titolo montru. Laŭvorta traduko de la angla titolo malfacilas, ĉar ĝia sintaksa strukturo estas sufiĉe malklara. Kiu varianto estu preferata? --Tlustulimu (diskuto) 12:05, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: "Citrusa gumŝela viroido", se "Citrusgumŝela viroido" ne estas tro kunmetema.--kani (diskuto) 13:59, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Krome, @Tlustulimu:, ĉu vi ne sentas vin sklavigita de la artikoloj metitaj de Lumass? Mi vidas, ke vi faras enorman laboron por vikipediigi ties artikolojn. Sen kalkuli, ke ankaŭ mi foje faras similan laboron ĉu en artikoloj preteratentitaj de vi aŭ ĉefe enmetitaj senregistre, do ne de Lumass mem sed plej verŝajne el la sama mano aŭ teamo. Iam oni devos diri al tiu, ke vikipediaj artikoloj devas esti vikipediigitaj. Ni ne povos senfine meti ligojn, meti bildojn, meti tabelon, serĉi la alilingvan korespondon, meti kategoriojn, meti referencojn ktp. Li devas vidi, ke jam oni faris tion por helpi lin, sed ke tio ne povas estis la normala labormaniero.--kani (diskuto) 13:59, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: "Citrusgumŝela virusoido" estas la plej ĝusta termino, ĉar -oid- estas agnoskita sufikso en PIV, sed viroido estus io simila al viro, do devas esti simila al viruso.--kani (diskuto) 14:33, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. Post preskaŭ semajno sen alidirektaj kontribuoj.--kani (diskuto) 14:43, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

GevidvecoGevidvojVidveco 2021 03 04[redakti fonton]

Mi unue ŝanĝis la titolon de ĉi tiu artikolo al "gevidvoj", analoge al la ĵusa decido pri la titolo de la artiklo geedzoj. La artikolo ja ĝuste temas pri gevidvoj. Uzanto:Moldur iom poste ŝanĝis la titolon al "vidveco", kiu laŭ mi estas maltaŭga pro sia neneŭtraleco. Mi sekve ŝanĝis la titolon al "gevidveco", kiu estas pli neŭtrala. Sed laŭ mi pli bonus reveni al la titolo "gevidvoj", tio estas solvo tute analoga al tiu de geedzoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:25, 4 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

  • Por Por: Kiel mi diskutis aliloke kun Robin, mi pensas ke «gevidveco» estas problema tial, ke GE- ĉiam implicas la ĉeeston de ambaŭ seksoj, tamen vidvo aŭ vidvino estas laŭdifine sola, sen sia kunul(in)o. Mi subtenas alinomigon al la formo Gevidvoj simetrie al nia antaŭnelonga decido uzi la formon Geedzoj. Amike, Aŭdrea (diskuto) 16:37, 4 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝuste kiel Aŭdrea skribas, GE- implicas la ĉeeston de ambaŭ seksoj. Tial mi konsideras "gevidvoj" kaj "gevidveco" ne taŭgaj, kaj tial mi alinomis al (almenaŭ mi tion kredis) nekontroversa titolo "vidveco". Nu, mi eraris. Por mi ne tre gravas - faru kiel vi volas. - Amike, Moldur (diskuto) 17:33, 5 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Eble "gevidveco" ne tute taŭgas, sed mi ne vidas ajnan problemon pri "gevidvoj", tiu vorto simple signifas "vidvoj kaj vidvinoj", kaj la artikolo ja temas ĝuste pri vidvoj kaj vidvinoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:47, 5 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas kun Robin. Mi notu ke ŝajne estas subtila semantika diferenco ĉe la prefikso GE- inter la vortoj «gevidveco» kaj «gevidvoj»: okaze de la unua, GE- supozas econ, esencon samtempe inkluzivantan ambaŭ seksojn (ĉi-situacie tio ne havas sencon ĉar la esenco de vidv(in)eco estas la malhavo de paro); okaze de la dua, GE- rolas pli-malpli kiel simpla mallongigo por «vidvo(j) kaj vidvino(j)». Aŭdrea (diskuto) 18:06, 5 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kial oni nepre uzu prefikson? Kial ne titoli la artikolon ĝuste laŭ la enhavo: Vidvoj kaj vidvinojVidvinoj kaj vidvoj? Tio ne malfaciligas al serĉanto trovi la artikolon. --Surfo 19:31, 5 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Nu, tio sonas al mi tro peze, tiom pli ke «gevidvoj» jam esprimas tiun saman koncepton. Ĉu vi havas specifan obĵeton al la uzo de GE- ĉi tie? Aŭdrea (diskuto) 20:27, 5 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu "vidvoj aŭ vidvinoj" aŭ "vidvinoj aŭ vidvoj"? Kial ne simple uzi la fundamentan prefikson GE, kiun ni ankaŭ aliloke uzas? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:18, 6 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La precipa funkcio de la prefikso "ge-" estas kuniga nomo de la familianoj de ambaŭ seksoj, kiel, plej tipe, en "gepatroj" kaj "geedzoj".
Pri tio, ke tia premiso estas tradicia, atestas la tradicia (kaj zamenhofa) alparolo "sinjorinoj kaj sinjoroj" (ne "gesinjoroj"!) indikanta ĝenerale disan, ne nepre ge(par)ecan, karakteron de la aŭskultantaro, ne nepre konsistanta nur el geedzaj paroj.
Pri tio, ke tio ankoraŭ validas, atestas la kutimaj formoj de alparolo "karaj kolegoj", kiu ne implicas nur malinojn (malgraŭ la sufiĉe vasta disvastiĝo de formoj kun "ge-") ks.
Ĝuste por la nocio de vidveco la prefikso "ge-" estas tiom kontraŭsenca kaj tiom sence rilata kaj samtempe tiom ŝajne-paralela al la formoj kiel "geedzoj", ke ĝi neeviteble kreas paradoksan, preskaŭ komikan efekton.
Tial mi rekomendas eviti ĝin. Miaopinie, la titolo "vidveco", "vidvoj kaj vidvinoj" (aŭ inversorde), "vidvo" (al kiu estu ligo de "vidvino" kaj enkonduka frazo diras, ke temas pri ambaŭ) - ĉiuj estus certe pli taŭgaj ol titolo kun "gevidv..."
Amike, -Filozofo (diskuto) 23:12, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Zamenhof skribis: "Tamen mi konfesas, ke mi havis nenian kaŭzon, por uzadi la prefikson “ge” sole en la dirita maniero. Ĉar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo “ge” signifas simple “de ambaŭ seksoj”, kaj ĉar la uzado de la prefikso en tiu ĉi senco neniam donas malkompreniĝon, tial ni povas tre bone uzi tiun ĉi prefikson en ĉiuj okazoj, kiam ni parolas pri ambaŭ seksoj."
Mi do ne vere vidas kialon por eviti al vorton "gevidvoj" kiel titolon, tute analoge al la artikolo geedzoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:40, 2 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vidveco denove. Singulara vorto pri fenomeno, kaj sen rompita afikso "ge-". "vidveco" estas la neŭtrala vorto. Taylor 49 (diskuto) 09:27, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
"La vorto "vidveco" ne estas neŭtrala, ĝi estas vira vorto. La artikolo temas ne nur pri viroj. PIV distingas inter "vidveco" kaj "vidvineco". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:40, 2 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
La problemo estiĝis per ĉi tiu movo (ĉi disponeblis interkonsento por ĝi??). La vorto "vidveco" estas neŭtrala, la vorto "gevidveco" ne estas ĉar ĝi enhavas seksisman afikson. Kelaj geesperantisoj elpensis gevorton "gevidveco" ... Taylor 49 (diskuto) 19:56, 3 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
La vortoj "vidvo" kaj "vidveco" ne estas neŭtralaj, kontrolu en PIV, ReVoPMEG. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:02, 3 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Eble. Sed la prefikso "ge-" ne prizorgas riparon, sed kaŭzas pliaĉigon. Do "vidveco" daŭre estas la almenaŭ malplej malbona solvo, se oni nepre volas insisti ke la radiko "vidv" ne estas perfekte neŭtrala. Taylor 49 (diskuto) 22:28, 8 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  • Forte por Forte por: Gevidvoj, ĉar laŭ la Fundadmento la prefikso ge- signifas prefikson montrantan la kuneston de pli ol unu sekso ĉe multenombra substantivo...kun ekzemplo geedzo pri ekzo KAJ edzino. Ĉu la temo de l'artikolo ne rilatas al vidvoj KAJ vidvinoj? Ekde mia elekto.--DidCORN (diskuto) 20:34, 4 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: Gevidvoj. Nun jam estas tute klare, ke nur Filozofo ĝuste komprenas la prefikson ge-. Ĝi ĉiam rilatas al ia kuneco, kaj bonaj stilistoj ĉiam atentis pri tio. Ekzemple Ivo Lapenna neniam alparolis sian publikon per "estimataj gesinjoroj", ĉiam nur "estimataj sinjorinoj kaj sinjroroj".
Simile, neniu (krom eble la ĉi-tieaj gevidvoj-istoj) dirus "mi vidis kvin gefratojn", se temas pri kvin viroj kaj virinoj de malsamaj familioj, eĉ se ĉiu el la viditoj estas ies frato aŭ fratino. Ĝustaj estas nur "liaj gefratoj" kaj similaj esprimoj, kiuj montras la kunecon. Vidv(in)o estas simile relativa vorto kiel frato. Oni povas paroli pri gefratoj de Karlo (Karlo estas ilia frato) kaj ankaŭ pri la vidvino de Karlo sed Karlo ne estas ŝia vidvo.
Esti vidvo aŭ vidvino estas stato, kiu jam per si mem tiom emfazas disecon, apartiĝon, ke estas eta paradokso paroli pri gevidvoj. La prefikso ge- en gevidvoj eĉ pli elstarigas seksecon ol la simpla apudmeto vidvinoj kaj vidvoj. Cetere, en iuj landoj la socia statuso kaj traktado de vidvoj kaj vidvinoj estas malsimila, kaj ankaŭ tiel la artikolo meritas havi titolon, kiu aparte mencias ambaŭ seksojn. Ankaŭ vidveco estas aprobebla titolo, sed ĝi ŝajnas veki kontraŭstaron, dum neniu ĝis nun diris ion atentindan kontraŭ "vidvoj kaj vidvinoj
Kial ĉiun interesas nur la titolo, ne la enhavo de la artikolo, kiu estas preskaŭ forviŝinda ĝermo? --Surfo 08:55, 5 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: DidCORN, mi vidas nenion bedaŭrindan en tio, ke la vorto gesinjoro estas tute kaj plene konforma al la gramatiko de Esperanto. Temas pri bonstila uzo de vortoj, ne pri via emo konstrui formalan maŝinecan semantikon por la lingvo per laŭvorta inerpretado de okazaj difinoj en iu vortaro. – Mi ne komprenas, kiun paragrafon vi kompletigis kaj per kio kaj kiel tio rilatas al vidvoj kaj vidvinoj. --Surfo 07:25, 11 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Surfo, vi trovos la respondojn pri ge/, se vi rigardos la 1-an uzon en ReVo [2] kaj la 3-an uzon en NPIV sekvante la evoluon de la lingvo; pri mia eta kontribuo al la enhavo de l'artikolo alklaku ĉe "Vidi historion". Libere al vi kritiki la enhavon de l'artikolo per la diskutpaĝo kaj kompletigi ĝin laŭ via gusto.--DidCORN (diskuto) 13:45, 11 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Bone funkcianta aŭtismo kaj Malbone funkcianta aŭtismo -> ?? 2021 03 05[redakti fonton]

Mi ĵus korektis evidentan eraron en la titoloj de ĉi tiuj artikoloj. Sed mi nun dubas, ĉu «bone» kaj «malbone» estas terminoj sufiĉe sciencecaj por ĉi koncepto, ĉar en aliaj lingvoj oni uzas pli precizajn vortojn: ruse Высокофункциональный аутизм, hispane Autismo de alto funcionamiento, angle High-functioning autism interalie. Do mi proponas ion analogan, eble Altfunkcianta aŭtismo (kaj por la malo, Malaltfunkcianta aŭtismo). Ĉu inter ni estas spertulo pri tiu ĉi temo? Aŭdrea (diskuto) 03:42, 5 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi tute ne estas spertulo, sed la uzado en la hispana de "alto" povus esti tradukebla per "bone". Laŭ mi, ne necesus alinomigo, sed bone vidos ĝin.--kani (diskuto) 23:29, 5 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Aljaksandr Lukaŝenko -> Aleksandro Lukaŝenko 2021 03 07[redakti fonton]

Vidu: Diskuto:Aljaksandr Lukaŝenko. - Moldur (diskuto) 15:09, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi proponas la formon Aleksandr Lukaŝenko surbaze de la rusa Александр Лукашенко, ĉar tio estas la plej internacie rekonebla formo de lia nomo — eĉ en Belorusio, kie la plimulto de la popolo uzas la rusan kiel ĉefan ĉiutagan lingvon. Ĉiuokaze, miski rusan kaj belorusan nomojn (kiel nun estas) estas nepre evitinde. Aŭdrea (diskuto) 16:16, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por mi ne tre gravas ĉu rusa aŭ belorusa nomformo, sed ne estu miksite. - Moldur (diskuto) 18:14, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: al Aleksandr LukaŝenkoAleksandro Lukaŝenko.--kani (diskuto) 14:01, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aleksandro Lukaŝenko.--DidCORN (diskuto) 12:59, 31 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aleksandro Lukaŝenko --Tlustulimu (diskuto) 09:06, 23 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:53, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 05:53, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Gratulon :( al la miksita formo (esperanta-rusa); nekutima en nia vikipedio por la nuntempaj politikistoj.Narvalo (diskuto) 06:27, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

KokkoideojKoĉoideoj 2021 03 11[redakti fonton]

En Marto 2019 estis kreita artikolo Kokcoideoj. En Aprilo 2019 alia uzanto ŝovis ĝin al Kokkoideoj pro "evidenta tajperaro". Laŭ PIV la artikolo tamen devus nomiĝi KoĉoideojKoĉuloj. Mi proponas elekti Koĉoideoj kiel novan nomon de la artikolo. -- Robert Weemeyer (diskuto) 21:01, 11 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: : Koĉoideoj ne nur laŭ NPIV, sed ankaŭ laŭ la rilata genro Koĉo --Tlustulimu (diskuto) 21:09, 11 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: :--kani (diskuto) 13:55, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: :--DidCORN (diskuto) 13:02, 31 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite -- Robert Weemeyer (diskuto) 07:05, 6 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

FreerunLiberkuro 2021 03 15[redakti fonton]

Tiu artikolo estis kreita de tutnovulo kiu faris nur tiun kontribuon. Mia celo estas eviti la anglismon. Fakte en la angla la titolo ne estas tia, sed Freerunning. Kaj en diversaj lingvoj estas diversaj adaptoj el tio, kiel Free running, ktp. Liberkuro sonas tre simila al pli konata kaj pli logika adapto Parkuro, sed pli avantaĝe uzante esperantan radikon liber-. Aliaj ebloj estus akcepteblaj pli bone ol la neuniversala (do falsa) anglismo.--kani (diskuto) 14:13, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: El pure lingva vidpunkto (mi ne konas sufiĉe da faktoj kaj detaloj pri la koncerna sporta okupo) tio ŝajnas prudenta. Prunti anglalingvan vorton pure grafike (sen eĉ fonetika asimilado) estas nekonforme kun la kutima maniero adopti novajn nociojn. -Filozofo (diskuto) 16:19, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Se la rilata artikolo Parkuro jam havas esperantan titolon, prefere ankaŭ la nova artikolo havu ĝin, precipe se traduko eblas. --Tlustulimu (diskuto) 17:06, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bona logiko. Aŭdrea (diskuto) 18:32, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La aŭtoro de la artikolo mem akceptis la ŝanĝon kaj faris ĝin, do oni povas konsideri fermita la aferon.--kani (diskuto) 23:54, 18 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--DidCORN (diskuto) 09:35, 30 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Pikilanono -> Graviolo 2021 03 18[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la nuna titolo de pikilanono ne havas fonton, kvankam en la artikolo troveblas referenco. Krome la termino "graviolo", jam menciita en la enkonduko, troveblas en NPIV kaj PReVo. Laŭ NPIV temas pri arbo kaj frukto, sed laŭ PreVo estas la nomo de frukto. Ĉar ni kutime pli orientiĝas je NPIV, mi proponas ekuzi la titolon "graviolo". Ĉu eble iu emas aldoni ĉapitron pri la diversaj terminoj aŭ ĉu eble jam sufiĉas la nuna listigo? --Tlustulimu (diskuto) 19:16, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 13:57, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --DidCORN (diskuto) 13:00, 31 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --ThomasPusch (diskuto) 15:28, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 15:28, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Nordlanda Konsilistaro/Nordlanda KonsilantaroNordia Konsilantaro 2021 03 18[redakti fonton]

Post serioza kaj detala pridiskutado, la redakcio de la revuo Monato akceptis novan leksikan konvencion: sur ĝiaj paĝoj la nomo de la koncerna internacia institucio aperos en la formo Nordia Konsilantaro [ https://www.monato.be/konvencioj.php ]. Mi rekomendas sekvi la saman rekomendon kaj konforme anstataŭigi la nunan titolon. Se necesas, mi volonte klarigos, kial tia ŝanĝo estas senproblema kaj prudenta. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:44, 18 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 23:51, 18 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tutcerte estus pli saĝe alinomi artikolon Nordlanda Konsilantaro, ol ĝian alidirektilon Nordlanda Konsilistaro. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 23:57, 18 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aŭdrea (diskuto) 00:52, 19 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Uzanto:PaulP
Por Por: Uzanto:garciafumeroalberto
Kontraŭ Kontraŭ: mi povas aprobi nur la ŝanĝon de la malĝusta konsilistaro al konsilantaro (tion iu ĵus faris). Benio grava devigas ŝanĝi "Nordlanda" al "Nordia". La nordlandoj estas bona nomo kaj vaste komprenata. La decidoj de Monato povas iel utili por la interna uzo de la gazeto, sed la redakcio trouzas siajn regulojn, kio jam forpelis kontribuantojn kiuj zorgas pri sia lingvaĵo. Vikipedio ne faru la saman eraron, sed koncetru siajn fortojn al plibonigo de la malriĉa enhavo. La artikolo lastatempe suferis de arbitraj ŝanĝoj. --Surfo 11:20, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: La epiteto "Nordlanda" estas nenecese malklara ("Nordio" ŝajnas pli konata, pli uzata kaj pli rekonebla ol "Nordlandoj", eĉ la koncerna titolo en Esperanta Vikipedio estas Nordio), se ne misgvida: pro apenaŭa uzateco de la vorto "Nordlandoj" estsa probable, ke oni komprenos la esprimon kiel liberan kunmetaĵon kun la senco "landoj de nordo", dum la plej grandaj nordaj landoj ne estas ligitaj al la koncerna organizaĵo. -Filozofo (diskuto) 16:24, 22 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Dankon al ĉiuj voĉdonintoj! Amike, -Filozofo (diskuto) 16:43, 22 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tralegis la supre cititan gvidilon de Monato, kaj mi trovas ke multo en ĝi estas saĝa kaj sekvinda. Eble ni povas eĉ transpreni kelkajn el tiuj rekomendoj al nia Vikipedio. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:29, 23 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Alfa-gramo -> Alfagramo 2021 03 19[redakti fonton]

bv. alinomigi "Alfa-gramo" en "Alfagramo", ne estu ĉi tie la dividstreko. --Zmila21 (diskuto) 11:21, 18 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: @Zmila21: Kiu el la variantoj "Alfa-gramo" kaj "Alfagramo" ekzistas en vortaro? En NPIV kaj PreVo mi nenion el la du trovis. Ĉu eble vi trovis iun el ili? --Tlustulimu (diskuto) 00:02, 19 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi trovis nek «alfa-gramo» nek «alfagramo» en la vortaroj alireblaj al mi, nome PIV, ReVo, kaj Kondratjev. Ĉi tiu koncepto estas sufiĉe obskura kaj eventuale ni devos decidi mem, kio estas la plej taŭga formo. Tiuokaze mi proponus Alfagramo tial, ke la streketo indikus vortkunmetaĵon, kaj klare temas ne pri alfa + gram + o sed pri unuradika pruntovorto alfagram/o laŭ la 15a regulo (samkiel ekz. telegram/o kaj hologram/o). Amike, Aŭdrea (diskuto) 00:47, 19 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi plene konsentas kun Aŭdrea. Ni povus helpopeti ĉe la Lingva konsultejo aŭ la Akademio, sed mi vidas neniajn argumentojn por varianto "alfa-gramo", do plejverŝajne la aŭtoritatuloj respondus: "kompreneble estu sen la dividostreko". --Zmila21 (diskuto) 07:14, 19 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Prave, ne estu streketo, sed kial entute havi artikolon pri tia apenaŭ ekzistanta vorto? Por vortoj similaj al "alfagram" troveblas ankaŭ alitipaj difinoj en aliaj lingvoj. Eble la vorto povus havi lokon en Vikivortaro, kun atentigo pri maloftegeco (ĉu iu ĝin vidis ie?). Alia eblo estas nur mencii ĝin en la artikoloj "Anagramo" aŭ "Skrablo". --Surfo 11:21, 19 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Tre bona ideo, @Surfo! Zmila21 (diskuto) 14:21, 21 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ne oponus, se ni forigus la paĝon kaj remetus ĝian enhavon en la jam ekzistantan artikolon Anagramo. Sed eble pli bona loko por tia diskuto estas Vikipedio:Kunigendaj artikolojVikipedio:Forigendaj artikoloj. Aŭdrea (diskuto) 14:58, 21 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: la proponata alinomo. Estas tiom multaj artikoloj kun nur unu aŭ kelkaj ligoj al aliaj Vikipedioj, kial ĉi tie forigi tiun bonan artikolon, kaj kontraŭe libere doni al ĝi eblecon por ankoraŭ ĝia plibonigo?.--DidCORN (diskuto) 15:49, 28 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Absolute samopinie kun DidCORN al Alfagramo.--kani (diskuto) 10:53, 29 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 20:01, 6 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Silenco=Morto Projecto -> Silento=Morto Projekto 2021 03 20[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis fuŝe titolitan artikolon Silenco=Morto Projecto. Sed mi ne havas ideon, kiel nomi tion. Ĉu eble iu alia? --Tlustulimu (diskuto) 16:59, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Eble simple per la angla nomo Silence=Death Project? - Moldur (diskuto) 20:42, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi pardonpetas, ke mi jam korektis la evidentajn tajperarojn al Silento=Morto Projekto. Ankaŭ la aliaj lingvoj tradukas kaj ne retenas la anglalingvan nomon, kion mi ĉiuokaze nek preferus nek kontraŭus. La fuŝa dekomenca nomo restis kiel alidirektilo, forigenda, ĉu ne?--kani (diskuto) 10:48, 29 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Pyhäjärvi Vpl -> Otradnoje (Priozerska distrikto) 2021 03 22[redakti fonton]

Saluton. Novulo kreis la artikoleton Pyhäjärvi Vpl. Sed laŭ la plej multaj intervikiaj ligiloj, ĝia titolo devus fariĝi alia. Sed kiu? --Tlustulimu (diskuto) 09:00, 22 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Ne nepre necesas alinomi. Tio estas la tiama finna nomo de tiu komunumo kiam ĝi estis finnlanda. La nuna rusa nomo estas "Otradnoje (Priozersk)" en Priozersk en Rusio. - Moldur (diskuto) 09:30, 22 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Evidente al Otradnoje (Priozersk).--kani (diskuto) 10:43, 29 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Al Otradnoje (Priozerska distrikto) RG72 (diskuto) 05:50, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 05:50, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Dudeney nombro --> Nombro de Dudeney 2021 03 22[redakti fonton]

oni diras en Esperanto "nombro de Dudeney" aŭ "Dudeneja nombro" Zmila21 (diskuto) 14:32, 21 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

"Nombro de Dudeney" estas senproblema. - Moldur (diskuto) 09:31, 22 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi konsentas: la formo "Nombro de Dudeney" estus prudenta elekto. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:22, 23 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 12:13, 26 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 10:44, 29 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 11:14, 7 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Triregna konkordato --> Triaregna konkordato 2021 03 29[redakti fonton]

Kial la nomo "Triregna konkordato"? Ĝi ne rilatas al tri regnoj. Ĉu simple eraro, korektenda? - Moldur (diskuto) 19:56, 29 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉu eble taŭgus la titolo "Triaregna konkordato"? --Tlustulimu (diskuto) 21:03, 29 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Aŭ eble simple "Regna konkordato", simile al la originalo kaj al preskaŭ ĉiuj alilingvaj Vikipedioj. - Moldur (diskuto) 06:14, 30 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Triaregna, ĉar regno estas tro ampleksa kaj la Tria Regno klare kondukas al la Nazia Germanio, kio perdiĝus sen la Tria. "Reich" estas facile rekonebla, sed simple "regno" ne. Perdo de la a estis mia eraro.--kani (diskuto) 22:59, 31 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi povas akcepti "Triaregna konkordato". - Moldur (diskuto) 06:04, 1 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 00:45, 3 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Siliciskopo -> Cifereca videoregistrilo 2021 03 31[redakti fonton]

Tiu stranga vorto nek aperas en PIV, nek en iu el la alilingvaj ligiloj, kiuj korespondas al io kiel Cifereca videoregistrilo aŭ io simila. La artikolo estis farita de anonimulo en 2006 kaj ekde tiam absolute neniu tuŝis la artikolon, kiu eble postulos reredaktadon.--kani (diskuto) 23:05, 31 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Cifereca videoregistrilo. Krome la titolo ne aperas en la enkonduka alineo, sed tuj poste. Do, la artikolo estas polurinda aŭ eble eĉ devus esti reverkata. --Tlustulimu (diskuto) 09:19, 1 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: .--DidCORN (diskuto) 16:40, 26 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Moldur (diskuto) 19:52, 9 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:43, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 05:43, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]