Uzanto-Diskuto:Taylor 49

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Taylor 49!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --Salatonbv (diskuto) 10:59, 31 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon. Taylor 49 (diskuto) 11:04, 31 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Ellaboro kaj Disvolviĝo

Oni daŭrigu la disputon en la Lingvejo. Taylor 49 (diskuto) 2017-Nov-27 13:38

Unue diskutu en mia diskutpaĝo: Poste mi sendos ĉiun diskuton al vi. Flugkapitano (diskuto) 13:50, 27 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Duoncirkla arko

Ĉar vi konvertis kategorion Arko (arĥitekturo) al Arko (arkitekturo) kaj tio montris ruĝan kategorion nek farotan nek fareblan ĉar jam ekzistis la unua versio. Por kategorio ne eblas alidirektiloj, do kvankam ankaŭ mi preferas kaj uzas terminon arkitekturo anstataŭ arĥitekturo, mi devas rezigni kaj uzi tiun kategorion. Ĉu en ordo?--kani (diskuto) 12:17, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Administra baloto

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 07:20, 6 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

@RG72: Dankon pro la atentigo. Mi rigardos la baloton. Taylor 49 (diskuto) 07:23, 6 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Pakkoruotsi

Mi havas finnlingvaj fontoj pri tio, kiel pakkoruotsi (deviga sveda) estis kreita en finnaj elementaj lernejoj. En la jaro 1968 Johannes Virolainen volegis, ke Sveda Popola Partio (Finnlando) aliĝos al nova registaro kaj tiu partio anoncis, ke ĝi aliĝos nur, se sveda lingvo fariĝos deviga lernmaterialo en finnlingvaj lernejoj. Mi havas finnlingvan fonton ankaŭ pri tio, kiu Svedio provis aldoni al finna instrua estraro svedon, kiu agus do, ke tiu instruo estas bona.

Pasis nur 40 jaroj inter la du incidentoj. Taylor 49 (diskuto) 01:26, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Jes. Uimalampi (diskuto) 00:29, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉu ĉiuj fontoj en esperanta Vikipedio devas esti esperantlingvaj? Jaakkolei (diskuto) 00:55, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

NE. Taylor 49 (diskuto) 01:26, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Pardonon, mi erare tajpis al via uzantopaĝo, kiam mi devis tajpi al via diskutpaĝo. Ĉu en via lando homoj normale pensas, ke en mia lando homoj devas ŝtudi vian lingvon? Jaakkolei (diskuto) 01:48, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Oni ne havas duran opinion pri tio. La grava problemo ne estas finnoj en finnlando kiuj malbone regas la svedan, sed afganoj en svedlando kiuj malbone regas la svedan. PS: ŝtudi->studi ;-) Taylor 49 (diskuto) 01:51, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Iam oni en Finnlando renkontas svedaj turistoj, kiuj postulas paroli svedan aŭ anglan, sed mi diras al ili, ke lernu finnan. 46.132.63.166 13:38, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi legis miajn novajn mesaĝojn en mia diskutpaĝo? Jaakkolei (diskuto) 01:54, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Kial finnoj devas studi svedan sed svedoj ne devas studi finnan? Jaakkolei (diskuto) 05:13, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

En popollernejoj origine ne estis devigaj fremdaj lingvoj. En fino de popollerneja tempo (en 1960-aj kaj 1970-aj jaroj) estis en popollernejoj nedevige instruata fremdaj lingvoj. Popollernejoj estis nuligita kaj elementaj lernejoj fondita per lego, kiu estis farita en 1968. Laŭ la origina plano estus unu deviga fremda lingvo en elementaj lernejoj: en finnlingvaj lernejoj angla kaj en svedlingvaj finna. Sed Johannes Virolainen forte volis, ke Sveda Popola Partio aliĝos al nova registaro kaj tiu partio anoncis, ke ĝi aliĝos nur, se oni aldonas devigan svedan en elementlerneja instrua plano. Popollernejoj estis nuligita kaj elementaj lernejoj fondita en la jaroj 1972–1977. Jaakkolei (diskuto) 02:28, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu estas bona teksto:

Pajkkoruotsi estas la rezulto de korupto. En la spektantaro sekcio de ĵurnalo Keskisuomalainen iu skribis ke pakkoruotsi subtenas Svedion koste de Finnlando - svedoj preskaŭ tute ne studas la finnan.

La plimulto de finnaj parlamentanoj defendas devigan Svedion. Estas ĉar ili estas SUBAĈETITAJ. La finna leĝo permesas pagi maksimume 3 000 eŭrojn al kandidato antaŭ la parlamentaj balotoj pro promeso defendi aferon subtenata de la donacanto. Riĉaj svedlingvanoj pagas kandidatojn por promesi defendi devigan svedan.

Ne estas en unulingve finnlingvaj komunumoj devo servi en sveda. Sed ankaŭ en unulingvaj finnlingvaj komunumoj estas pakkoruotsi. Jaakkolei (diskuto) 07:04, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Kansakoulu/folkskola, kiu estis en Finnlando ĝis 1970-aj jaroj kaj peruskoulu/grundskola, kiu ekzistas nun, ne estas sama lernejo. Kansakoulu ne inkludis devigajn fremdajn lingvojn sed peruskoulu inkludas. Jaakkolei (diskuto) 07:08, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Svedaj politikistoj postulis, ke svedo aliĝu al la Finna Estraro pri Edukado, kiu kontrolos, ke la svedlingva edukado daŭre estu altkvalita. Ili ankaŭ sugestis ke longperspektivaj sistemoj estu establitaj en Finnlando kiuj enkondukas Svedion kaj la svedan lingvon. Vi estas sveda esperantisto. Mi estas finna esperantisto. Estas komprenebla, se vi ne respondas, sed pripensu, ĉu tia traktado de iama kolonia mastro al iama kolonio estas ĝusta. Eĉ aliaj iamaj koloniaj gastigantoj kiel Britio kaj Francio ne traktas iamajn koloniojn tiel. Jaakkolei (diskuto) 07:24, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

La Kalmar Unio unuigis Svedion kaj Danion. Danio gvidis la union. La svedoj ribelis. Tial Svedio denove sendependiĝis. Tamen, la svedoj konservis unu memoron: la flago de la kruco. Ili prenis la krucflagon kiun Danio havis, sed uzis la kolorojn de la blazono de Svedio: blua kaj flava. Sed la svedoj devas konfesi, ke ilia blua kaj flava kruca flago venis el Finnlando. Ĝi estis elmontrita por la unua fojo en la blazono de finna provinco Vera Finnlando.

En Finnlando, la svedlingva malplimulto, kiu ne plu inkluzivas eĉ 6% de la finna loĝantaro, devas fari diskuton, en kiu ili rekonas, ke la postulo, ke pli ol 90% de la plimulto devas lerni sian lingvon por plaĉi al ili, estas; malracia. Necesas esti diskuto en Svedio kie la svedoj konfesas, ke devigi ĉiujn loĝantojn de la iama kolonio legi la lingvon de la iama kolonia mastro estas malracia.

Dum la 19-a jarcento en Finnlando estis eventuale, ke eksterlandanoj, kiuj aŭdis svedlingvan parolon de svedlingvaj gesinjoroj, erare kredis, ke tiu lingvo estus finna lingvo. Jaakkolei (diskuto) 01:14, 23 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

LEGU

En popollernejoj origine oni ne instruis fremdaj lingvoj. En fino de popollerneja tempo (en 1960-aj kaj 1970-aj jaroj) estis en popollernejoj nedevige instruata fremdaj lingvoj (en finnlingvaj precipe angla kaj en svedlingvaj precipe finna kaj angla). Popollernejoj estis nuligita kaj elementaj lernejoj fondita per leĝo, kiu estis farita en 1968. Laŭ la origina plano estus unu deviga fremda lingvo en elementaj lernejoj: en finnlingvaj lernejoj angla kaj en svedlingvaj finna. Sed Johannes Virolainen forte volis, ke Sveda Popola Partio aliĝos al nova registaro kaj tiu partio anoncis, ke ĝi aliĝos nur, se oni aldonas devigan svedan en elementlerneja instrua plano. Popollernejoj estis nuligita kaj elementaj lernejoj fondita en la jaroj 1972–1977. Jaakkolei (diskuto) 08:56, 22 okt. 2022 (UTC) Vi enmiksiĝas en nian lingvan politikon kaj insistas, ke ni devas studi vian lingvon por plaĉi al vi. Vi eĉ postulas, ke civitano de via lando venu al nia eduka estraro por kontroli, ke ni studu vian lingvon. Ĉu ĝuste? Mi povas diri nun nur unu aferon: pensu Jaakkolei (diskuto) 09:39, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi forlasas la diskutadon. Bonvole ne plu redaktu mian diskutpaĝon. Taylor 49 (diskuto) 00:54, 23 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Pardonon

Pardonon. Mi skribis al via diskutpaĝo tro multe kaj agressive. Mi ankaŭ agis alimaniere ol mi plenumis: mi plenumis, ke mi ne plu skribos al via diskutpaĝo kaj tamen skribis ankaŭ post tio. Vi kritizis tion, ke mi skribis pri "pakkoruotsi". Mi miras, kial ĝi estas malafereca laŭ vi. Mi skribis pri tio artikolon, kiu ne estis afereca. Ĝi estis forigita. Oni devis forigi. Sed mi provis skribi pli aferecan artikolon: Deviga instruo de sveda lingvo en Finnlando. Rakontu vian opinion pri ĝi. Kummallinen tyyppi (diskuto) 07:20, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ne havas la politikan povon por forigi la devigan svedan en Finnlando. Do rekte malutilas premi min pri tio. Kaj supozeble neniu alia en Svedlando havas tiaspecan povon. Mi elkore rekomendas vin:
  • pauxzigu vian vikian aktivecon dum almenaux 2 jaroj
  • okaze de reveno, ne plu iam ajn skribu pri "pakkoruotsi" en iu ajn vikio
Alimaniere ankaux via nova konto rapide kaptos globalan porcxiaman forbaron, kaj oni aldonos vin al listo kun LTA ("long term abuser", "longdauxra fiuzisto"). Pagxo "Deviga instruo de sveda lingvo en Finnlando" laux mia opinio rajtas ekzisti. Bonvole ne plu skribu pri "pakkoruotsi" sur mia diskutpagxo. Taylor 49 (diskuto) 20:34, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Ruotsalaisten mielipide muuttuu

La svedo en Svedio diris, ke li tute ne sciis, ke svedlingvanoj en Finnlando konsistigas nur 5% de la loĝantaro kaj tiel sonas freneze, ke la ceteraj devas lerni la svedan.

Kiam eĉ la svedo en Svedio opinias, ke deviga sveda en Finnlando estas stulta, ĉu ne indus rezigni? Kummallinen tyyppi (diskuto) 12:01, 18 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Legu supre. Mi ne havas la politikan povon por forigi la devigan svedan en Finnlando. Do rekte malutilas premi min pri tio. Taylor 49 (diskuto) 22:55, 21 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

FINNO skribas al svedo

Vi estas tre bona najbaro en la okcidento. Rilatoj estas amikaj. Tamen vi devas iomete ŝanĝi vian sintenon al ni. Vi devus ĉesi postuli, ke ni studu la svedan. La fakto ke la devontigo al finnaj bazlernejoj estis farita per la leĝo (1968) ankaŭ estis influita per la premo kiu venis de Svedio. Se vi parolas kun viaj amikoj pri Finnlando, diru al mi, kiel mi, finno, skribis al vi svedo. Kummallinen tyyppi (diskuto) 14:26, 23 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Laŭ mia scio Svedlando ne postulas ke oni instruu la svedan en Finnlando. Taylor 49 (diskuto) 21:50, 23 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Kummallinen tyyppi

Saluton, Taylor. Vi pravas ke la uzanto Kummallinen tyyppi obsede redaktas pri unusola temo kaj tre diskutemas pri tiu temo. Tamen laŭ mia persona opinio sole la obseda redaktado pri unusola temo ne sufiĉas por forbaro. Alikaze: ĉu ni ne entute forbaru niajn plej aktivajn redaktantojn, kies kvanto de redaktado ankaŭ fare de psikiatro povus esti nomata simptomo de certagrada obsedo? Ne por puni ilin, sed pro bonvolema zorgiĝo pri ilia psika ekvilibro: eble ili ekster vikipedio prokrastas personajn agadojn??? Forbari oni povas redaktanton, kiam ŝi kaj li senespere kaj post pluraj alvokoj ignoras la plej gravajn vikipediajn regulojn. Ekzemple mi trovas dubinde lian konduton de antaŭ monato, pri kiu mi eklegis ĵus antaŭ sekundo, ke li plene ignoris vian klaran indikon ke vi eliras el diskuto kaj alvokas lin ne plu skribi notojn sur vian diskutpaĝon, kaj li pludiskutis sur via diskutpaĝo kvazaŭ li tute ne legis vian alvokon.

Resume por forbaro laŭ mi devas ekzisti kaj listiĝi konkretaj misagoj, kiujn redaktanto ne povas ĉesi malgraŭ ripetaj alvokoj. Ke redaktanto faras gramatikajn erarojn dum redaktado, nur povas esti kialo por forbaro kiam tiuj eraroj iĝas tiom grandkvantaj, ke la tuta resta komunumo de redaktantoj ne sukcesas ĝustigi ilin, simple ĉar la havebla tempo ne sufiĉas. Sed aliflanke forbari iun redaktanton pro farado de unuopaj gramatikaj eraroj ŝajnus signo de aroganteco de la perfektuloj. Do iom malfacilas juĝi kiam "eraroj" estas "senespere tro da eraroj". Mi pensas ke la temo pri kiu tiom engaĝiĝas la kolego, eĉ se foje polemike, estas tute interesa lingvopolitike, ĉar lia mesaĝo povas simple esti ke "ne ĉiam la kultura malplimulto necese devas esti la bedaŭrinda viktimo de la plimulto". Kvankam mi mem tre simpatias pri la kataluna sendependismo, tamen mi subtenus kritikan artikolon esperantlingvan, se tiu kataluna sendependemo iĝus faŝisma kaj grave domaĝus al nekatalunaj najbaraj eŭropanoj (nur hipoteze). Kompreneble ofte malfacilas la juĝo kiu el partoj estu la viktimo al kiu la esperantistaro adresu sian solidaremon. Mi el mia esperantista eduko en konflikto inster kastilianoj kaj katalunoj reflekse subtenus la katalunojn, kaj havus fortan problemon bedaŭri dekstre ekstremismajn rusojn en orienta Estonio, kiuj postulas pli da aŭtonomio kaj da rajtoj de la malgranda estona ŝtato. Eĉ se la agado de la kolego nerekte gvidos al tio, ke ekestas ĝermaj artikoloj pri naciismaj partioj aŭ politikistoj sved- aŭ finnlingvaj en Finnlando, pri kiuj alikaze neniu ĉi-tie interesiĝus, tio estos bona flankefiko. Diskuto pri la kvanto de damaĝo de iu redaktanto ja okazu en la koncerna diskutpaĝo. Mi ankoraŭ hezitas pri kondamno, sed kompreneble ankaŭ mi estas nur unu el multaj en la projekto. ThomasPusch (diskuto) 16:21, 23 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

@Uzanto:ThomasPusch: Saluton ... la solaj du kaŭzoj kial mi favoras forbaron estas:
la obseda agitado (demonstracii eblas preferinde sur la stratoj en Helsinki, aŭ eble eĉ Stockholm kvankam la "problemo" ne devenas de tie), kiam ajn mi ensalutas, troveblas ca 20...40 novaj mesaĝoj sur mia diskutpaĝo
la fakto ke la persono jam estas plurfoje forbarita (loke kaj globale)
Mi absolute ne proponas forbaron de iu pro tajpaj aŭ gramatikaj eraroj. Taylor 49 (diskuto) 21:50, 23 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi memoras el deviga sveda pli ol multaj aliaj. Mi iam redaktas svedlingvan Vikipedion. Rakontu vian opinio pri tiu redakto:

https://sv.wikipedia.org/w/index.php?title=Juice_Leskinen&diff=51561248&oldid=51196876 Kummallinen tyyppi (diskuto) 00:55, 24 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Kiel multaj homoj kun Asperger, mi havas mensajn blokojn. Lastatempe, ĉi tiu neceso de la sveda lingvo estas emfazita en mia menso. Interalie mia panjo diris, ke mi nur bezonas ĉesi pensi pri tio. Ĝi eĉ ne plu koncernas min, ĉar miaj lernejaj tagoj finiĝis. Menciindas, ke la patro surpriziĝis, kiam li aŭdis, ke la sveda nun estas deviga eĉ en elementa lernejo, malkiel kiam li iris al bazlernejo. Kummallinen tyyppi (diskuto) 05:54, 24 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

En televido, reprezentantoj de la Sveda Popola Partio estis demanditaj ĉu ili povas akcepti ke en kelkaj partoj de Finnlando, la rusa lingvo estus alternativo al la sveda en bazlernejoj. Mikaela Nylander demandis, kial oni devas kontrasti ilin, kial oni ne povas studi ilin ambaŭ. Mi dirus, ke estas multaj kialoj por la konfrontiĝo: la antaŭkondiĉoj de studentoj por lerni lingvojn estas limigitaj. Pli ol fremdaj lingvoj devas esti instruitaj en la lernejo. La monsumo uzata por dungi instruistojn kaj presi lernolibrojn estas limigita. La disponebla tempo por instruado estas limigita. Spacoj uzataj por instruado estas limigitaj. Sed mi devas provi ne plu pensi pri tio nun. Kummallinen tyyppi (diskuto) 06:51, 24 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi nur ripetas mian konsilon: ne revenu al iu vikio pli frue ol post du jaroj, kam tiam ne plu skribu pri pakkoruotsi kaj sveda koloniismo. Taylor 49 (diskuto) 15:47, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
I'm not even going to try to speak esperanto, I'm sorry, but Kummallinen tyyppi is an obvious sockpuppet of globally locked users Nenoniel and Jaakkolei among others. The evidence is pretty much all here in this svwiki page history. Kummallinen tyyppi has now also been locked. EstrellaSuecia (diskuto) 08:37, 24 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
We have known this all the time, and a new sockpuppet Uzanto-Diskuto:Outo suomalaisukko has emerged immediately. Taylor 49 (diskuto) 15:47, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Finnlando neniam forigos la fakton, ke ĝi sentas sin malsupera ol Svedio.
Bonvole ĉesu redaktadi mian diskpaĝon. Mi ne havas la politikan povon por forigi la devigan svedan en Finnlando. Taylor 49 (diskuto) 20:58, 7 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Ni apenaŭ forigos la devigan svedan instruadon en la venontaj jardekoj. Antaŭ la senatelektoj en 2011, ĉirkaŭ 60% de la kandidatoj diris ke ili estis kontraŭ ĝi, kaj tamen en 2014, kiam la parlamento voĉdonis pri la temo, ĝi konservis devigan svedan. Parlamentanoj estis subaĉetitaj. Kaj finnaj kaj svedaj bazlernejoj havas multajn devigajn fakojn, kaj ĉiuj el ili estas universalaj, tio estas, ili estas lernataj kiel devigaj en la tuta mondo krom unu: la sveda lingvo en Finnlando. Estas multaj devigaj fakoj en kaj svedaj kaj finnaj bazlernejoj, kaj la kialoj de ilia devigeco estas pedagogiaj kaj ne politikaj, krom unu: la sveda lingvo en Finnlando.

Mi bedaŭras, ke mi nomis Svedion iama kolonia gastiganto. Ĝi ne funkcias tiel. 193.210.200.230 14:41, 11 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Bonvole ĉesu redaktadi mian diskpaĝon. Mi ne havas la politikan povon por forigi la devigan svedan en Finnlando. Taylor 49 (diskuto) 15:10, 11 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

La deviga instruado de la sveda lingvo en diversgradaj lernejoj en Finnlando havas surprize malsaman historion. La devigan svedan lingvon en finnaj mezlernejoj kaj universitatoj peris kaj parte plu peras historiaj kialoj, sed la deviga instruado de la sveda en finnaj bazlernejoj ŝuldiĝas al politikaj kialoj. La sveda lingvo estis deviga lernobjekto en finnaj mezlernejoj, universitatoj kaj aliaj altlernejoj tra la epokoj (kaj interesa detalo estas ke la vorto pakkoruotsi jam estis uzata en 1931 kaj ĝia uzo en granda parto de Kanado povus respondi al deviga franca) , sed la radikoj de la absolute deviga instruado de la sveda por ĉiuj finnoj retroiras al aŭtuno 1968, kiam la deviga sveda lingvo estis aldonita al la bazlerneja instruplano, kvankam la granda plimulto de fakuloj en la fako de edukado forte kontraŭis ĝin. . La Sveda Popola Partio de Finnlando subaĉetis edukan ministron Johannes Virolainen por akcepti ĝin, kaj eble svedaj politikistoj timigis prezidanton Urho Kekkonen por akcepti ĝin. 86.114.243.252 01:15, 26 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Bonvole ĉesu redaktadi mian diskpaĝon, LTA Pakkoruotsi. Mi ne havas la politikan povon por forigi la devigan svedan en Finnlando. Taylor 49 (diskuto) 11:09, 26 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Finfine

...mi ĵus ricevis burokratajn rajtojn, kaj povas malŝlosi rajtojn por via robotado. Fakte mi hodiaŭ posttagmeze ĝis morgaŭ inter tagmezo kaj vespero tute ne havas tempon por vikipedio, sed simple fari hokon ja ne kostas pli ol sekundon. Mi dankas vin pro via pacienco kaj deziras bonan laboradon. Mi mem denove estos en Vikipedio iam morgaŭ. ThomasPusch (diskuto) 16:39, 12 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Stilogvido pri datoj

Ĉaŭ, Taylor. Mi volus proponi stilogvidon pri datoj. La propono troveblas ĉi tie: Uzanto:Super nabla/Datoj. Se vi havas tempon, ĉu vi povus kontroleti ĝin kaj komenti sube? Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 09:37, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la atentigo, mi postlasis komenton. Taylor 49 (diskuto) 16:51, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Peto de konsilo pri progresinta uzo de vikidatumoj

Saluton kara. Mi havas grandan kaj fundamentan peton de konsilo pri progresinta uzo de vikidatumoj. Por ne malŝpari spacon, mi ne donas la tutan peton ĉi tie, sed petas vin vidi ĝin en aparta persona paĝo. Se vi havas ideon kiel eblos respondi al mia peto, mi tre ĝojos pri konsilo! Kore, ThomasPusch (diskuto) 17:32, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la atentigo, mi postlasis komenton tie. Taylor 49 (diskuto) 22:56, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Tekstoj pri Finnlando

Jes, denove aperas tekstoj pri Finnlando. Mi nun sukcesis legeti la lastajn ses, pri deklaro de kristnaska paco (Finnlando) kaj kvartaga laborsemajno mi ne vidis problemon, pri kvar kantoj - vanhojapoikia viiksekkäitä, albatrossi, Käyn ahon laitaa kaj Keuruulle takaisin mi kritiketas ke ili estas plene orfaj, kaj dirus ke ili pli bone lokiĝus en alineo "unuopaj kanzonoj" en la teksto pri la kantisto, sed pri tio mi ankoraŭ ne faris noton al la metinto. Krome pri Keuruulle takaisin mi metis pli fortan kritikan noton en la paĝon. Sed tio kion mi vidis, laŭ mi ankoraŭ ne estas transpaŝo de iu limo. Se la teksto pri Keuruulle takaisin ne pliboniĝos, oni povos forpreni ĝin, sed tiuj ses paĝoj ne pravigus kompletan forbaron. Ĉu vi povas konkretigi, kie estis vere dubinda ago? Mi certe simple ne jam trovis la lokon, kaj nun ankaŭ ne povos plu serĉi (La notojn en mia diskutpaĝo mi povas pli aŭ malpli intense legi, mi laŭ nuna stato ne malpermesis al iu ajn uzon de mia diskutpaĝo, tial uzi ĝin ankaŭ ne estas krimo). Kompreneble mi ne volas investi horojn kaj pretas agi rapide, sed mi ankaŭ ne volas agi maljuste. Ĝis morgaŭ! ThomasPusch (diskuto) 22:45, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

La pruvo ke denove temas pri LTA Pakkoruotsi troveblas ĉe Uzanto:Tuskan_parahdus. Jes, ĝisnune la sola grava problemo estas ke revenas uzanto kiu estas multfoje kaj loke kaj globale forbarita. Taylor 49 (diskuto) 22:54, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi konvinkatas same kiel vi, ke temas pri la sama homo. Sed kontraŭ kontribuoj kiel la novaj ĝermoj pri deklaro de kristnaska paco (Finnlando) kaj kvartaga laborsemajno mi ne protestus. Tiel laŭ mi eblas permesi al li kontribui, dum ne estas ajna mispaŝo, kaj en kazo de plej eta mispaŝo tuj fermi la pordon. Se, jen plia limigo, tiu kontrolado ne ligas kaj konsumas tro multan labortempon... ThomasPusch (diskuto) 08:13, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:24, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi postlasis voĉon. Taylor 49 (diskuto) 02:55, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Pakkoruotsi

Mi petas vin relegi la artikolon deviga instruo de la sveda lingvo en Finlandlo kaj diri al mi, ĉu ĝi estas nun neŭtrala kaj fakta. Mi scias, ke ĝia enhavo estas ĝusta, sed la fontoj plejparte mankas. Se mi korektas la informojn en la fontoj, ĉu la artikolo estas bona?

Mi diferencas de la plej multaj aliaj finnaj ultranaciistoj pro tio, ke mi ne malamas svedojn aŭ la svedan lingvon.

Kaj denove mi emfazas, ke nenio alia faros krom reveno al la malnova maniero: ke la blanka ĉapo postulas lerni la svedan sed la bazlerneja atestilo ne faras.

Mi proponis fari pli neŭtralan version pri deviga sveda. Ĉu mi sukcesis lau vi? Tuskan parahdus AKK LTA PAkkoruotsi

Sur via uzontopaĝo mi vidas deklaron Escepta ultranaciaa finno. Temas pri paĝo Deviga instruo de la sveda lingvo en Finnlando. Tie mi vidas aserton vere malnormala devo. La paĝo ne estas neŭtrala. Taylor 49 (diskuto) 02:55, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi petas, ke vi legu: Uzanto-Diskuto:Jaakkolei: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:Jaakkolei&diff=prev&oldid=8050764 Tuskan parahdus (diskuto) 17:32, 22 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Temas pri diskpaĝo de forbarita uzanto. Ĉesu gantopupumadi. Taylor 49 (diskuto) 16:54, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rakontu vian opinion pri la artikolo pri mia favoritpolitikisto: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Osmo_Soininvaara&stable=0#Politikaj_opinioj
Mi dankas vin pri tio, ke en Vikivortaro vi multe plibonigis miajn vortojn pri finnlandaj vortoj, kiuj finas -koulu. Tuskan parahdus AKK LTA PAkkoruotsi
Mi aprobis viajn redaktojn post forigo de kalveco. Vi nepre tuj ĉesu pri viaj specialaj vulgaraĵoj. Taylor 49 (diskuto) 08:22, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Mato

Cxe la artikolo Mato vi uzis la ŝablonon {{prisupre|}} sed ĝi havas erareton, mi ne sciis kiel korekti ĝin, bonvolu plibonigi ĝin! Via aldono ja estis bona. -- Radioamatoro (diskuto) 22:55, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite @User:Radioamatoro Dankon pro la atentigo. Ŝablono:Prisupre#Malbonaj Taylor 49 (diskuto) 02:30, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Finna

Mi petas vin pri klarigo de la jena redakto de antaŭhieraŭ en la teksto de la finna lingvo. Tie estis kelkaj senkulpaj enmetoj de linioj, senprobleme. Sekvis enŝovo de la de vi ŝatata vorteto ri, kiun multaj esperantistoj opinias ĉarma sed neesperanta vorto, en tekston kiu tute ne temas pri reformo de Esperanto, polemike, sed mi komprenas vian motivon premi la vorton en iujn tekstojn por ke oni alkutimiĝu al ĝi. Tamen mi ne komprenas trian ŝanĝon, ke vi re-mis-tradukis esperantajn komandojn al la usonangla lingvo, kiun la roboto de LiMr ĵus kelkajn tagojn verve tradukis al Esperanto, do ke vi ŝanĝas "eta" (="eta") al "thumb" (="dikfingro", θˈʌm kun sono kiu en Esperanto eĉ ne ekzistas). Klaras ke en multaj tekstoj vikipediaj ankoraŭ estas tiaj fremdaj vortoj kiaj "thumb" kaj "file" (fˈa͡ɪl), sed mi tre dankemas ke roboto malpliigas ilin, ĉar estas frustrige permane ŝanĝi milionojn da vortuzoj de la usonangla al normala lingvaĵo. Do mi vere ne komprenas vian motivon en tiu lasta ago. Bonvolu klarigi al mi. Amike ThomasPusch (diskuto) 07:19, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Ke mi entute vidis tiun agon, estis pro tio ke mi volis scii kiu enmetis la ĉapitron:

Okazis eĉ iom da purismo, do oni anstataŭigis sveddevenaj vortoj (-> sveddevenajn vortojn) per "puraj" finnaj: {{fact}} (fäkt)
* kuirejo: ''kyökki'' (el la sveda kök) -> keittiö
* forko: ''kahveli'' (el la sveda gaffel) -> haarukka
* litero: ''pukstaavi'' aŭ ''puustavi'' (el la sveda bokstav) -> kirjain
* mantuko: ''hantuuki'' (el la sveda handduk) -> käsipyyhe

Mi supozis ke iu gaje enigis la klarigon kaj alia volas bremsi la klarigon kaj volas premi la unuan uzanton nepre uzi referencojn - sed ne ŝajnas ke kaj la tutan alineon kaj la kritikan ŝablonon kune enmetis vi. Aŭ ĉu vi eltranĉis la klarigon de iu alia antaŭe kaj jen nur reenigis ĝin?? Mi samopinias ke havi fonton por tiu fenomeno estus bela - por la fenomeno ja ekzistas propra artikolo lingva purismo, kies ligilon oni ankaŭ povus enkonstrui en la frazon "Okazis eĉ iom da lingva purismo, do oni..." Sed kiom probable ŝajnas al vi, ke oni povos trovi bonan referencon ĉi tie. Fonto en la finna mem eĉ ne tro helpus, ĉar apenaŭ iu leganto komprenus tiun fonton, do plej bone fonto en la sveda, angla, germana aŭ franca pri tiu interŝanĝoj de vortoj laŭ intenco de lingva purismo. En la teksto pri lingva purismo estas multaj nepruvitaj asertoj, ekzemple la centra frazo "Lingvo en kies evoluo purisma strebado jam dum jarcentoj ludis gravan rolon estas la islanda." Tute sen referenco! Sed la islanda tiom konatas per sia lingva purismo, ke neniu pridubas la ĝustecon de la frazo. Tiel fakte ankaŭ la supra aserto pri interŝanĝoj de pli fremdaj al pli lokaj vortoj ŝajnas al mi facile kredinde... la sama okazas ankaŭ en la germana, litova, pola, en ĉiaj malsamaj eŭropaj lingvoj, supozeble la fenomeno ankaŭ spureblas en la sveda. Do kiun ideon vi havas, kiun referencon oni praktike trovu por tiu aserto? Kaj ne forgesu ke referencoj gravas aparte por pridubeblaj asertoj: kio estus pridubebla en tiu aserto? ThomasPusch (diskuto) 07:39, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi povus nur imagi enigi iun referencon finnlingvan al la unuopaj ekzemploj, ekzemple referencon "https://kaino.kotus.fi/vks/?p=qs-article&vks_id=VKS_8a728835f30f4154e444612ad1a8aa87&list_id=1&keyword=kahveli&word=kahveli" al la linio "forko: kahveli (el la sveda gaffel) -> haarukka", sed mi tre dubas ke tia referenco havos iun utilon por scivolema ne-finno ... ĝi estus nur "fonto por entute havi fonton"... ThomasPusch (diskuto) 07:53, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
@Uzanto:ThomasPusch:
  • pri "eta" -> "thumb": mi malfaris grandan kvanton da redaktoj far LTA Pakkoruotsi, kiuj estis plejparte malbonaj, do mi ne "re-mis-tradukis" ion
  • pri ekzemploj de purismo: mi transŝovis la enhavon el vikivortaro kien LTA Pakkoruotsi enmetis ĝin fuŝkuntekste, post iometa kontrolo ke la asertoj veras
Taylor 49 (diskuto) 22:35, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Dankon pro l'klarigo pri "eta" -> "thumb": mi esperas ke la roboto de LiMr iam retrovas la anglajn komandojn kaj ankoraŭfoje tradukas ilin. Ĉiam povas okazi ke iu bona redakteto kunmalaperas kiam oni malaperigas lavangon da ne tiom bonaj redaktoj. Pri ekzemploj de purismo mi ankaŭ komprenas vian klarigon: ĉu do vi ĉi tie, aŭ jam en vikivortaro, aŭ ĉu iu alia en vikivortaro enigis la ŝablonon "fact"??? Ĉu hazarde vi havas ideon, kiun bonan referencon eblus trovi por kontentigi tiun ŝablonon? Certe estas naive esperi ke LTA Pakkoruotsi trovos fakan referencon, plejbone ne en la finna, pri la lingvoscience faka temo de leksika purismo en la finna... Se du spertaj vikipedianoj juĝas informon fidindan kaj banalan, sed ne sukcesas trovi fakan referencon en alia lingvo krom la finna pri la banala klarigo - tiam laŭ mi bonos formeti la kritikan indikon ke "mankas fonto", aŭ kontakti tiun kiu metis la kritikan indikon. ThomasPusch (diskuto) 21:15, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
@Uzanto:ThomasPusch: Estas mi kiu aldonis la ŝablonon "fact". Mi ne insistas pri porĉiama ĉeesto de ĝi, sentu vin libera forpreni ĝin. Plej probable fontoj ekzistas, en la finna lingvo kompreneble, kiun mi tro malbone regas. La ŝanĝon "thumb" -> "eta" mi pritraktas kiel purismo, sed la malfaro de ĝi en la paĝo "Finna lingvo" estis neintenca kromefiko de malfaro de malbonaj redaktoj far LTA Pakkoruotsi. Evidente LTA Pakkoruotsi posedas konojn pri Finnlando, regas Esperanton, kaj havas tempon kontribui al vikiaro. Parto de riaj redaktoj estas ja utilaj, tamen bedaŭrinde kunvenas ankaŭ tre malbonaj redaktoj kaj problemkonduto. :-( Taylor 49 (diskuto) 08:37, 11 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komprenite. Kompreneble ankaŭ mi la finnan tro malbone regas, sed eĉ se, kaj eĉ se oni trovus iun referencon en la finna lingvo, kiun mi nun neniel vidas, ankoraŭ dubindas kian utilon tia nurfinna referenco vere havos por la internacia legantaro. Mi sekve forigas la alarmigan averton "fact", kaj aldonas du liniojn pli poste la finnlingvan noton https://kaino.kotus.fi/vks/?p=qs-article&vks_id=VKS_8a728835f30f4154e444612ad1a8aa87&list_id=1&keyword=kahveli&word=kahveli pri * forko: kahveli (el la sveda gaffel) -> haarukka, kvankam pri tiu indiko mia sama dubo validas kiom utila tia nurfinna referenco vere estos por la internacia legantaro. Pri la estona lingvo mi eĉ havus paperan lernolibreton en la bretaro, sed pri la finna ne, tial ankaŭ per paperaj referencoj mia libraro ne povus helpi min. ThomasPusch (diskuto) 07:16, 12 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Taylor 49,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:32, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Teknika noto

Kara, mi hodiaŭ havas preskaŭ personan teknikan noton. Dum la lastaj du semajnoj mi tre suferis je malstabila interreto, kaj hejme kaj labore, ĉar ĉie en la kvartalo oni fosas truojn ĉe la trotuaroj por meti novajn vitrofibrajn kablojn, kiuj fine servu al pli bona interreto. Tamen dum la lastaj tagoj la sekvoj estis ke la interreta konekto ofte subite malaperis, sen ajna averto kompreneble, kaj iam reaperis, eble post minuto, eble post 5 horoj. Por vikipediumado tio aparte ĝenas se oni malfermis multajn fenestrojn por duonaŭtomate krei paĝojn aŭ aldoni ion al vikidatumoj. Mi do devis tre atenti neniel fermi iun grupon da fenestroj, kaj tamen iuj redaktoj malaperis. Kaj mi miris ke tiaj interretaj malaperoj ankaŭ okazis malfruvespere kaj la tutajn sabatojn, kvankam mi dubas ke je ĉiuj tiuj tempoj vere iuj konstruistoj fosis en la stratoj. Nur hodiaŭ, dimanĉe, escepte ĉio denove bone funkcias. Ne miru do, se mi ŝajnas subite interrompi mian komencitan agadon dum horoj: ne mi ĉesas labori, sed la interreta konekto. Espereble tiu fazo rapide pasos. Sed min tiu problemo tre nervis... ThomasPusch (diskuto) 11:35, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Eble oni nepre konservu la malnovajn (= senretejajn) metodojn por plenumi cxiutagajn farendajxojn. Mi ne volas sperti 5-horan interrompon de perreta servo por spiri. :-( Taylor 49 (diskuto) 13:44, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Peto kunvoĉdoni

En la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesas voĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:21, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi bedaŭrinde ne sukcesas vidi mankon da partopreno. Male, multaj poraj voĉoj alvenis kaj la roboto jam ricevis la rajton. Do mi fermis la voĉdonadon anstataŭ doni voĉon. Taylor 49 (diskuto) 07:40, 23 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Same bone tiel procedi. Mi en Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2023/Septembro#h-499_redundaj_paĝoj vidis "nur" du porajn voĉojn kaj poste sekvis nur pripensoj kiel oni bone teknike povos realigi la projekton. Tial mi por tiom granda projekto ĝojus pri iom pli da voĉoj. Sed baze ĉio estas bone finita (cetere, nur detalo, vi ne subskribis en la informkesta fermo de la voĉdonado), kaj la finiĝo estis ene de samajno, sen longa plua atendado. Tio plej gravas. ThomasPusch (diskuto) 11:01, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Forbaroj

Saluton Taylor. Mi skribas por informi vin, ke la teksto en via uzanto-paĝo estas plurfoje erara. Pli precize,

  • Vi ne estas forbarata el Vikivortaro. (kontrolu)
  • Vi neniam estis forbarata el Vikipedio. (kontrolu)

Eble indas korekti/ĝisdatigi la tekston de la tabelo por doni ĝustajn informojn al vizitontoj de via paĝo. Amike, —Supernabla🪰 11:35, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

@User:Super nabla: Vi pravas, mi nepre gxisdatigu gxin. Taylor 49 (diskuto) 21:08, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

File:Toronto map.svg

Hello! This file is just a container for the embedded File:Toronto map.png. There is no single vector in it, so this is fake. I want to get this file deleted. NNW (diskuto) NNW (diskuto) 16:38, 17 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

You're right. Now it's fixed on commons and the useless file is awaiting deletion. You can give support vote. Taylor 49 (diskuto) 15:13, 18 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@User:NordNordWest: The file is now deleted. La dosiero nun estas forigita. Taylor 49 (diskuto) 10:29, 29 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Gravulo

Saluton. Vi foje ŝanĝas Informkestojn al gravulo, ĉu tio havas avantaĝon?--kani (diskuto) 10:20, 26 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

@kani: Saluton ... la aliaj informkestoj estis jam delonge alidirektitaj al {{Informkesto gravulo}}, do la redakto neniel ŝanĝas la aspekton de la paĝo, sed ĝi permesas ŝpari dubojn aŭ demandojn kiel "Ĉu temas pri reganto, aŭ verkisto, aŭ cetera gravulo?" aŭ "Kial A havas keston ' 'gravulo' ' dum ke B havas keston ' 'verkisto' ', ambaŭ ja estis verkistoj?", ĉar la ŝablono estas la sama por ĉiuj. Taylor 49 (diskuto) 14:41, 27 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Roboto

Saluton, via roboto havas la petitan rajton nun. Pardonu, mi hodiaŭ vespere ne estis ĉe la komputilo kaj tial nur tiom nokte vidis la noton ke mi povas rajtigi ĝin. Bonan elprovadon. Thomas (notoj) 23:42, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@User:ThomasPusch: Saluton Special:Rajtoj_de_uzantoj/Taylorbot ->
| {"error":{"code":"permissiondenied","info":"The action you have requested is
|   limited to users in the group: [[Vikipedio:Administrantoj|Administrantoj]]
|  .","*":"See https://eo.wikipedia.org/w/api.php for API usage. Subscribe to
|  the mediawiki-api-announce mailing list at <https://lists.wikimedia.org/
|  postorius/lists/mediawiki-api-announce.lists.wikimedia.org/> for notice
|  of API deprecations and breaking changes."},"servedby":"mw-api-ext.codfw.ma
|  in-7d749bd56-l4x6s"}

Supozeble roboto ne povas akiri rajton (krom "mover" kaj "bot") kiun la funkciigisto ne havas. Ĉu vi emas portempe doni la rajton ankaŭ al mia ĉefa konto? Taylor 49 (diskuto) 11:05, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Bone, kompreneble. Jam farite, bonan sukceson. ThomasPusch (diskuto) 11:09, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Cetere mi malkaŝu ke en la "rajtoj de uzanto Taylorbot" mi nun ankoraŭ povus doni rajtojn por "interfaca administranto". Mi supozas ke ia aldona rajto ne necesus, ĉar la sistemo nur plendis "The action you have requested is limited to users in the group Vikipedio:Administrantoj". Sed aliflanke mi konstatis ke mi ne povos post fino de la takso reforpreni de la roboto la administrajn rajtojn, nun ankaŭ ne de vi. Do la reforprenon devos plenumi neesperantista stevardo. Tio estas iom ĝena, sed ne evitebla, kiel mi eksciis nur nun. ThomasPusch (diskuto) 11:17, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde tio ne helpis, kaj mi nun vere ne scias kial. :-( Ankaŭ mi estas tre certa ke ne estas la rajto "interfaca administranto" kiu mankas. Taylor 49 (diskuto) 11:44, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Nun mi trarompis la fuŝon kaj la laboro progresegadas :-) . Taylor 49 (diskuto) 11:55, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton, se la rajtoj estas nur por unu tasko, mi povos helpi. Mia roboto havas la administrajn rajtojn. Ankaŭ mi forigis multajn alidirektojn antaŭe. Do mia roboto povas fari tion. Ĉu vi konsentas? Ĉu vi havas liston por forigi? LiMr (diskuto) 12:22, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
| {"delete":{"title":"Willy BRANDT","reason":"la.. [[Vikipedio:Forigendaj_arti
|  koloj#nuntempa_enhavo_de_la_kategorio_\"tujforigendaj_artikoloj\"]]","logid
|  ":4203140}}
Mi jam sukcesis. Taylor 49 (diskuto) 12:26, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Norvegio

Saluton, vi prave rimarkis ke en Norvegio oni jam remalinventis la novan provincon Viken, kiun oni nur inventis en 2020. Dankon ke vi adaptis mian artikolon pri Viken, kiun mi nur kreis en somero 2023, tiam kompreneble ne sciante ke la tuta paĝo post duonjaro jam denove devos ŝanĝiĝi. Tamen la temo ne nur limiĝas al adapto de la paĝoj Viken, Akershus, Buskerud kaj Østfold. Ekzemple mi nun adaptis la paĝon de Jevnaker, kaj estas pliaj paĝoj kiuj same devas ankoraŭ adaptiĝi, nur ke mi nun plugas tra la sufiĉe senesperaj paĝoj pri Rumanio kaj ne povas malfermi kompletan projekton pri malfaro de Viken en Norvegio. Tamen mi petas vin, se vi malkovras tian administran novaĵon, ke bonus tiam ankaŭ atentigi la precipajn aliajn pasintajn e-lingvajn uzantojn... Mi en mia vivo redaktis tiom da paĝoj, ke mi freneziĝus se mi aldonus ĉiujn al teknika atentolisto. Do mi nur plene hazarde ĵus vidis vian redakton en la paĝo Viken, povus ankaŭ esti ke mi nur vidus ĝin post ses aŭ dek jaroj. Se mi sciintus pri la relative limigita ofico plene adapti la paĝojn de Norvegio al ankoraŭ unu administra reformo tie, mi ne komencintus ion pri Rumanio nun sed farintus, se vi volus kune kun vi, la adapton pri Norvegio. Do, kuraĝe sciigu viajn trafajn rimarkojn! Printempajn salutojn, ThomasPusch (diskuto) 10:48, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon ... ŝajne oni plene malfaris la reformon de la administra divido post nur 4 jaroj, kaj oni do devas alifari ĉiujn paĝojn kaj ĉiujn kategoriojn pri ĉiuj novaj/malnovegaj kaj malnovaj/portempaj provincoj. Taylor 49 (diskuto) 18:14, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Ne ekzistanta modulo

Saluton, Taylor 49. Mi hodiaŭ malkovris en la subredaktuja modulolisto de kelkaj artikoloj pri fervojlinioj la ne ekzistantan modulon "Modulo:Wikidata/Tools". Ĉu vi eble havas ideon, kiu ŝablono iel kaŝe enplektas ĝin? Ĉe "Ligiloj ĉi tien" ial ne aperas alia moduloj. Do, verŝajne ĝi en iu ŝablono kaŝiĝis. - Amike Tlustulimu (diskuto) 20:26, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Jen: Modulo:Najbaraj stacioj. Taylor 49 (diskuto) 20:29, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon. Mi ĵus iomete korektis kelkajn aferojn pri la dokumentado de la modulo, por ke la foje de mi proponita skemo por tio estu sekvata. Alternativa propono siatempe (2013) ja ne estis. Tlustulimu (diskuto) 07:24, 13 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Propono

Ĉu vi ŝatus iĝi konstanta administranto? Fenikals (diskuto) 12:14, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi konsentite lastatempe portempe teknike havis la rajton nur por plenumo de limigita unuopa tasko. Tamen se vi opinias ke mi estus bona administranto, vi povas kandidatigi min. Taylor 49 (diskuto) 17:38, 17 apr. 2024 (UTC)[Respondi]