Pano

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ĉi tiu artikolo temas pri manĝaĵo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon pri la greka dio Pajno.

Kuirarto > Pano


Pano

Pano estas homa nutraĵo, pretigita el faruno, akvo, fermentaĵo kaj eventuale kun aldonaĵoj (ekz. kemiaj elementoj, komponaĵoj, terpomo). Oni uzas farunon de la cerealoj surlokaj (ekz. tritiko, maizo, hordeo, sekalo ktp).

La kapablecon de la grenoj je fari panon oni mezuras per pluraj metodoj: la Hagberg-a faltempo, la "W", la Chopin-a bobelmezurilo, la protein-kvoto (la kanadaj tritikogrenoj entenas la plej altan kvoton).
Pano farita el blanka faruno estas pli bone digestebla, pano el bruna faruno estas pli riĉa je kemiaj elementoj (B-vitamino).

Specialaj panoj:

  • Diabeta pano (el faruno de tritiko kaj sojo)
  • Graham-pano por digestaj perturboj (riĉa je brano)

Enhavo

[redakti] Paŝoj de la panofarado

[redakti] Konvena, permana metodo

  • Antaŭpreparo de la aldonaĵoj
  • Knedado en knedotrogo
  • Maturigo
  • Bakado

[redakti] Industria metodo

  • Antaŭpreparo de la aldonaĵoj
  • Knedado
  • Maturigo
  • Bakado
  • Malvarmigo kaj rezervado
  • Vendado loke aŭ transportado al vendejoj

[redakti] Per hejma panopretigilo

  • Antaŭpreparo de la aldonaĵoj
  • La funkcianta maŝino aŭtomate faras la paŝojn de la knedado ĝis la bakado

[redakti] Historio de la pano

Oni pretigis unuafoje en la antikva Babilono kaj Egiptio panon. La scio de la panofarado alvenis al la Romia imperio el la Orienta Mediteraneo kaj poste la romianoj disvastigis en la tiam konata mondo. Ĝis la komenco de la 19-a jarcento oni faris la panon permane, poste aperis la panofabrikoj, en kiuj ĉiu paŝo estas mekanigita. Fine de la 20-a jarcento aperis la panopretigilo, aŭtomata maŝino por hejme pretigi la panon.


[redakti] Interesaj faktoj

En novembro 2009 Matthew Mitnitsky, la posedanto de la manĝejo "Nonni's Italian Eatery" en la urbo Concord (Nov-Hampŝiro, Usono) bakis la plej grandan panon en la mondo — je pezo 101 kilogramo. La novan rekordon konfirmis reprezentantoj de la Guinness-libro de rekordoj. La rekordorompa pano estis poste donacita al la «Amika Kuirejo» de Concord por nutri la malriĉulojn malsatajn.

Por rompi la rekordon, la panego devas esti pli granda versio de la normala manĝaĵo kun la samaj klasikaj ingrediencoj, kaj esti preparita en la daŭro de unu tago, kaj ankaŭ esti manĝebla.[1]

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri pano en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

Wikiquote-logo.svg
« Akvo kaj pano servas al sano. »
Wikiquote-logo.svg
« Espero panon ne donas. »
Wikiquote-logo.svg
« Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. »

[redakti] Referencoj

  1. Plej granda pano en la mondo estas usona! esperante
  2. [1]