Biero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Glaso da tritika biero (Germanio)

Biero estas trinkaĵo produktita per fermentado el akvo, gisto, malto (kutime el hordeo) kaj lupolo. Ĝi enhavas – depende de la speco – proksimume 5 % (inter 2 kaj 14 %; sed kutime inter 4 kaj 8 %) da alkoholo; la tiel nomataj senalkoholaj bieroj havas inter 0 kaj 0,5 % da alkoholo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Der Bierbreuwer (La bierfaristo), el Ständebuch (Gildolibro) de Jost Amman (1568)

La plej fruaj indikoj pri biero devenas el Sumero, en la malnova Mezopotamio, kie estis konataj 19 specoj de bieroj jam 3000 jarojn antaŭ Kristo. La antikvaj egiptoj fermentigis duonbakitan panon en akvo kaj tiel fabrikis specon da biero, kiu estis la ĉefa loka trinkaĵo. La romianoj nomis bieron Cervisia, laŭ la diino de la kampofruktoj, Cereso. La romianoj taksis bieron barbaran trinkaĵon. La keltoj konis bieron sub la nomo Korma.[1]

En la mezepoko biero estis farata el multaj diversaj ingrediencoj. Nur post enkonduko kaj reguligo de bierfarado fare de abatejoj la gruit (miksaĵo el herboj) estis anstataŭita de lupolo. Tiam oni taksis bieron taŭga trinkaĵo por infanoj, ĉar ĝi havis pli malaltan alkoholenhavon ol nuntempe, kaj pro la boligado de la herbaĵo, la gruit estis preskaŭ desinfektita, kion oni ne povis diri pri akvo. Pro la alta kaloria valoro, biero estis ankaŭ grava aldono al la ofte mankanta nutraĵo, ĉar eblis fari pli-malpli trinkeblan bieron eĉ el malbonkvalitaj cerealoj. Pro la alta bierkonsumo ekde la mezepoko, pri biero multe interesiĝis la urba fisko kaj la landaj impostaj administracioj, kiuj ekzistis en Germanujo ekde ĉirkaŭ 1500. Jam en la malfrua mezepoko preskaŭ ĉie en Germanujo pagendis fabrikado- kaj vendado-impostoj por biero.

Grava punkto en la historio de bierfarado estis la malkovro de la bierfarmaniero de Pilsen. Ĝi devenis de la tiam jam fama bavaria bierfarmaniero, kiu baziĝis je nur iom rostita malto kaj malrapida fermentado per stokado en malvarmaj kavoj kaj profundaj keloj. Josef Groll preparis la 5-an de oktobro 1842 la unuan miksaĵon laŭ la maniero de Pilsen. La bieron oni servis publike unuafoje la 11-an de novembro 1842 kaj tiel malfermis la venkovojon de tiu aparta biero, kiu ekzistas ĝis nun sub la nomo Pilsner Urquell.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La ideala trinktemperaturo de la biero dependas de la bierspeco. Helaj bieroj estas plej bongustaj inter 6 kaj 8 °C; malhelaj bieroj havu temperaturon de 15 ĝis 18 °C (escepte se temas pri kolorigitaj helaj bieroj). Biero ne estu tro rapide varmigita aŭ malvarmigita, ĉar tiel suferas la gusto kaj la formiĝo de la ŝaŭmo. Ankaŭ taglumo estas damaĝa. Oni stoku bieron do en malhela loko. Antaŭ ol plenigi la glason, oni tralavu ĝin per malvarma akvo, por ke ĝi havu pli/malpli la saman temperaturon kiel la biero.

En la kuirarto oni uzas bieron ankaŭ por fajnigi supojn kaj saŭcojn. Biera pasto (farita el biero, faruno, ovo, oleo kaj spicoj) bone taŭgas por friti fruktojn, legomojn aŭ viandaĵojn.

Bierfarado[redakti | redakti fonton]

Kelo de la bierfarejo Öufi
Kaldronegoj

Ĉe la bierfarado la ingrediencoj akvo, malto kaj lupolo estas miksataj kaj kemifie modifitaj parte per gisto:

Post kiam el cerealoj, kutime hordeo, oni preparis malton, ĝi estas ŝrotita. La bierfarado mem komenciĝas per la miksaĵo de la malto kun akvo de:Maischen. La akvo estas hejtita ĝis ĉirkaŭ 60 °C, la ŝrotita malto aldonita kaj tia miksaĵo per konstanta turnado hejtita ĝis ĉirkaus 75 °C aŭ partoj de la miksaĵo eĉ boligitaj. Ĉe diversaj temperaturoj enzimoj ŝanĝas amelon de la malto al maltozo. Per jodotesto oni kontralas, ĉa la amelo estis tute transformita al maltozo. Poste tiam la miksaĵo estas klarigita en klariga ujo: temas pri la disigo de la malto kaj la likvaĵo. Per aldono de varmega akvo, la likvaĵo estas elpelita el la klariga ujo kaj poste boligita kun la lupolo en kaldronego.

...

La sekvanta etapo estas la fermentado kiu povas esti alta aŭ malalta.
Alta fermentado uzas Saccharomyces cerevisiae. Dum la fino de fermentado, la gisto altiĝas en la fermentujo.
Malalta fermentado uzas Saccharomyces uvarum. Dum la fino de fermentado, la gisto malaltiĝas en la fermentujo.

Bierspecoj[redakti | redakti fonton]

Elo - nigra biero - Stokbiero - Fruktbiero

Famaj bierfaristoj kaj -bazaroj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famaj bierfaristoj kaj -bazaroj.

Sano kaj danĝeroj[redakti | redakti fonton]

Kiel alkoholaĵo biero povas estigi fortan psikologian kaj ĉefe korpan dependecon ĝis alkoholismo. Ĉar en multaj regionoj la konsumo de biero kaj vino, eĉ sufiĉe grandkvante, estas socie tolerata, dependiĝo ofte ne rimarkiĝas frue.

Preskaŭ ĉiuj kutimaj bieroj enhavas pro la uzataj cerealoj glutenon kaj tiel ne utilas por homoj, kiuj suferas glutenalergion. Tamen per uzo de ne-glutenenhavaj cerealoj, kiel ekzemple maizo, rizo, milio, fagopirosorgo, eblas fari senglutenan bieron.

Alkoholo[redakti | redakti fonton]

La rezultoj de iuj internaciaj sciencaj esploroj rilate al la temo biero, laŭ kiuj limigita uzo de biero estu saniga, estas ofte menciitaj en amaskomunikiloj. Tiaj rezultoj estas tamen diskutitaj. Kutima alkoholkonsumo kreskigas la riskon malsaniĝi pri kancero (medicino) kaj jam malgrandaj tagaj kvantoj de alkoholo, malplibonigas la memorkapablon.

Koro kaj kardiovaskula sistemo[redakti | redakti fonton]

Dumlonge oni supozis, ke la pozitiva efiko de vino kaj biero al sangvaskuloj devenas de la alkoholo. Esploro de la universitata kliniko de Ulm tamen montris, ke senalkoholaj biero kaj ruĝa vino havis same bonan efikon rilate al arteriosklerozo kiel la alkoholenhavaj variantoj.[2]

Vitaminoj[redakti | redakti fonton]

Unu litro da biero entenas ĉirkaŭ
Substancoj Speco Pezo Necesa taga kvanto[3]
Bazaj substancoj Karbonhidratoj 30–40 g
Proteinoj 3–5 g
Alkoholo 35–43 g
Karbonata acido 4–5 g
Akvo 840–900 g
Vitaminoj B1 (Thiamin) 0,03–0,04 mg 1,0–1,4 mg
B2 (Riboflavin) 0,3–0,4 mg 1,2–1,6 mg
B6 (Pyridoxin) 0,4–0,9 mg 1,2–1,9 mg
H (Biotin) 0,005 mg 0,0–0,06 mg aŭ 0,15 mg[4]
B3 (Niacin) 6–9 mg 13–18 mg
Foliata acido 0,04–0,8 mg 0,4–0,6 aŭ 0,2 mg[4]
B5 0,9–1,5 mg 6 mg
Elementoj Kalio 420–570 mg 2000 mg
Fosforo 0,12–0,32 g
Sulfuro 0,1–0,2 g
Magnezio 80–100 mg 300–400 mg
Kalcio 40–100 mg 1000–1200 mg aŭ 800 mg[4]
Silicio 0,01–0,04 g

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plej fortaj bieroj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la biergisto mortas ekde 12% da alkoholenhavo, necesas helpiloj por atingi pli altan koncentraĵon. Tiaj estas ekzemple posta aldono de freŝa gisto, la forpreno de mortintaj gistkulturoj kaj la distilado de la infuzaĵo.

  • Kiel plej forta biero de la mondo pro alkoholprocentaĵo de 41 estas agnoskita Sink the Bismarck! farita de skota bierfarejo BrewDog.[5] La altan alkoholenhavon oni atingas interalie per frostigado kaj aldono de sukero.
  • Laŭ la Guinness-libro de rekordoj la plej forta biero de la mondo estas la Vetter 33 el la Vetter’s Alt Heidelberger Brauhaus (malnova bierfarejo de Vetter en Heidelberg). Silvestre 1987 la bierfarejestro Rudolf J. Kasper prezentis unuan fojon la tre alkoholriĉan drinkaĵon, kiun li kreis pro veto kun sinjoro Vetter kaj la Vetter-teamo, por pruvi, ke li kapablus fari la plej fortan bieron de la mondo. La biero, kiun li prezentis sub la marko Vetter 33 havis primitivan densecon inter 33,19 kaj 37,91 %.
  • Kiel plej forta germana biero citiĝas ofte la Donnerbock. Ĝi havas alkoholenhavon de 13 % (primitiva denseco de 25 %) kaj listigas tiel antaŭ la Kulmbacher Kulminator de la bierfarejo en Kulmbach, kiu dum longaj jaroj estis la plej forta biero de la mondo.
  • Ĉe la pinto de la plej fortaj germanaj bieroj, tamen certe staras biero de Schorschbräu en Oberasbach (Frankonio) kun 40 % da alkoholaĵo.[6]

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En Usono pro diversaj leĝaroj pri alkoholenhavaj trinkaĵoj biero kun alkoholprocentaĵo de pli ol 4,5 estas nomata ne beer (biero), sed malt liquor (maltobrando).
  • En Svedujo biero kun pli ol 3,5 % da alkoholaĵo ne estas libere aĉetebla, sed nur en filioj de la ŝtata vendejoĉeno Systembolaget. Finnlando libere vendas bieron ĝis 4,7 %, dum tiuj kun pli alta alkoholenhavo aĉeteblas nur en la ŝtataj Alko-vendejoj.
  • La plej granda denseco de bierfarejoj de la mondo troviĝas en Supra Frankonio. Tial oni kromnomas la regionon ankaŭ Bier-Frankonion, kontraŭe al la pli okcidenta Vin-Frankonio.
  • Biero entenas ĉirkaŭ 8.000 materiojn, interalie pli ol 400 aromoj. Kompare al tio vino entenas ĉirkaŭ 1.200 diversajn materiojn.[8]
  • La kodekso de Hamurabi, unu el la plej malnovaj leĝaroj de la mondo mencias aparte bieron: multaj paragrafoj rilatas al ĝia fabrikado, la bierprezo kaj ties disdono. Tiel babilonaj provincaj administrantoj kaj altaj sacerdotoj rajtis ricevi maksimuman kvanton de kvin litroj tage, akompanantinoj de la reĝo rajtis ricevi tri litrojn tage.[9]
  • En bierĝardenoj kaj aliaj trinkejoj biero el bareloj havas kutime la saman temperaturon, kvankam multaj homoj havas tre diversajn individuajn emojn pri la ĝusta temperaturo. Tial ekzistas tiel nomataj biervarmigiloj, per kiuj ebligas individue adapti la temperaturon de biero.
  • En Bavarujo ekzistis ĝis aprilo 1958 regulo pri unika bierprezo komparebla al la nuntempa regulo pri libroprezoj en Germanujo kaj Aŭstrujo.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Monato (2001/01, p. 18)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]