Sorgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la planto Sorgo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Sorgo (apartigilo).
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sorgo
Sorghum.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideae
Tribo: Andropogoneae
Subtribo: Andropogoninae
Genro: Sorghum
L.
Specioj

Preskaŭ 30 specioj

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Sorgo (Sorghum vulgare kaj Sorghum bicolor (L.) Moench), per 470 000 kvadratkilometroj kultivitaj, estas laŭrange la kvina monda greno. En kelkaj regionoj kun varmaj klimatoj, ĝi estas eĉ pli grava ol rizo aŭ tritiko.

La planto originas de sovaĝaj specioj kreskintaj en Etiopio antaŭ 5000 jaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sorghum estas unu el la pli ol 600 genroj de la familio Poacoj, la "veraj herboj", kiuj enhavas, interalie, ĉiujn verajn grenojn. Pri la ĝeneralaj ecoj de la familio, vidu tiun artikolon.

Ene de la Poacoj, sorgo estas pli proksima al maizo kaj al milio, kiuj estas kune kun sorgo en la subfamilio Panicoideae. Granda proksimeco estas ankaŭ kun sukerkano, inkluzivata en la sama subfamilio. Kiel maizo, milio kaj sukerkano, sorgo uzas C4-tipan fotosintezon.

Nematura Sorgo

Sorgo estas herbo alta ĝis 2 m, kun folioj dikaj kaj vaksaj. Malsame ol tritiko aŭ maizo, la folioj restas verdaj ankaŭ post la maturiĝo.

La etaj floroj kaj poste la fruktoj (grajnoj aŭ, pli precize, kariopsoj) estas kunmetitaj en grapolaroj, densaj aŭ maldensaj. La grajnoj povas esti rondaj aŭ longaj.

Semoj de sorgo

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Parazitoj[redakti | redakti fonton]

Claviceps sorghicola, Claviceps sorghi kaj Claviceps africana estas parazitoj de sorgo.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Sorgo estas vaste kultivata en la duonsekaj tropikoj de Azio kaj Afriko (nuntempe ankaŭ de Ameriko). Tie ĝi dependas ĉefe de la pluvado. Kvankam, ĝia rikolto sub optimumaj kondiĉoj estas pli ol 10 tunoj ĉiuhektare, la malriĉaj agrikulturistoj en Azio kaj Afriko rikoltas inter 500 kaj 800 kilogramoj en ĉiu hektaro. Tio rikolta malgrandigo okazas pro diversaj kialoj - insektoj, malsanoj, trudherboj kaj la malsekego.

Plue, ĉar la planto troviĝas en tre diversaj grundtipoj, plibonigo de la rikoltkapablo de sorgo tipe okazas per plibonigado de la kultivpraktikoj.

Laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO)[1], la jara monda produkto de sorgo balanciĝas kutime inter 55 kaj 65 milionoj da tunoj (Mt). EN 2013 ĝi estis 61,5 Mt.

La plej grandaj produktantaj landoj estas Usono, Meksiko, Nigerio kaj Barato, sed ankaŭ ilia ordo ŝanĝetas: en multaj jaroj Usono estas ĉe la unua loko, sed en 2012 la unua produktanto estis Meksiko, en 2011 Barato kaj en 2006 Nigerio. Sume, Ameriko kaj Afriko produktas preskaŭ 80% de la monda sorgo.

Monde, sorgo estas la kvina greno laŭ produktata kvanto, post maizo, rizo, tritiko kaj hordeo; en Afriko (sume) ĝi estas kvara, antaŭ hordeo, kaj proksimume egalas tritikon; en centra Afriko ĝi estas dua, superata nur de maizo[2].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. FAOSTAT - Production / Crops - Sorghum angle (france, hispane)
  2. FAOSTAT - Food and Agricultural commodities production / Commodities by regions angle (france, hispane)