Tritiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tritiko
Wheat field.jpg
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomajno: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideae
Tribo: Tritikeoj Triticeae
Genro: Triticum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Tritiko (Triticum) estas genro de graminacoj (poacoj).

La diversaj tritikoj kaj aliaj specoj de graminacoj (ankaŭ maizo), kiuj havas mueleblajn grajnojn kaj uzeblan farunon nomiĝas grenoj.

La tritiko konsistigas la plej grandan agron sur ĉiu kontinento. La plej gravaj tritikoeksportaj landoj estas Usono, Kanado, Aŭstralio, Argentino kaj Francio, pri la produkto unuaranga estas Ĉinio, aldonendas Rusio, kaj Ukrainio (vidu la plisubajn statistikojn). Tritiko estas homa baznutraĵo (panogreno) en multaj landoj kaj en la moderna intensa agrikulturo estas ankaŭ multe uzata en la gregobredado. La durum-tritiko havas apartan uzon por pastaĵoj.

Tritikospecioj alkutimiĝis al seka kaj varma klimato. Antaŭ kelkaj jardedoj oni elfaris krucadon de tritiko kaj sekalo, la rezulto nomita tritikalo, konvenas al pli malvarmeta klimato, kun samtempe la produktpovo de tritiko, tamen tiu novaĵo ne renkontis grandan sukceson, en Francio nur kelkmiloj da hektaroj da kultivatas.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

tritiko

La spiko enhavas du vicoj de spiketoj kun du ĝis kvin floroj. Unu aŭ du finaj floroj estas viraj aŭ senfruktaj. Kiel elitrigio, latera flanko de spiketo situas kontraŭ la akso de la spiko.

Gravaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Semtritiko aŭ kutima tritiko (Triticum aestivum L. subsp. aestivum) estas sesploida specio kaj plej vaste kultivita. Multas la komercaj varioj al diversaj klimatoj, kaj laŭvice sinsekvas en la merkato multe pli rapide ol la tradiciaj varioj.
  • Spelto (Triticum aestivum L. subsp. spelta (L.) Thell.) estas ankaŭ sesploida planto, kiu estas kultivita kiel speciala panogreno. La nemature rikoltitaj grajnoj estas mineralriĉaj.
  • Dugrajna tritiko (Triticum turgidum subsp. dicoccon) estas kvarploido, kiu hodiaŭ ne havas komercan signifon, sed gravas pro genetiko. Ilin uzis la egiptanoj ĝis alveno de la greka okupo, post tio ili ŝanĝis al durumo.
  • Durumo (Triticum turgidum L. subsp. durum (Desf.) Husn.) estas kvarploido, kiu havas hodiaŭ vaste kultivita en plisudaj landoj kiel materialon por pastaĵoj.
  • Triticum turgidum L. subsp. polonicum (L.) Thell. estas formo de Dugrajna tritiko (kvarploido), kiu en Mez-Europo evoluis. Grava por biologia kultivado.
  • Unugrajna tritiko (T. turgidum monococcum) estas la plej alta specio, kiu estas kultivita por demonstrado kaj genetikaj esploroj.

Parazitaj fungoj[redakti | redakti fonton]

Oculimacula yallundae, Mycosphaerella graminicola, Puccinia graminis kaj Claviceps purpurea parazitas tritikon.


Historio de la hejmigo[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj spuroj de la tritikokultivado estas el al 7. jarmilo a.K. en la montaraj regionoj de Okcident-Azio. De tie ĝi disvastiĝis al Eŭropo, Nordafriko, Azio, kie li estis grava kultivplanto.

La Unugrajna tritiko (T. dugidum monococcum) estas la origina formo de la kultivitaj tritikoj, kies specioj ankoraŭ vivas sovaĝforme. El tiuj formiĝis per kruciĝo kun aliaj specioj (verŝajne (T. speltoides aŭ Aegilops speltoides la tetraploida Dugrajna tritiko, el kiu formiĝis poste la durumo kaj la T. turgidum polonicum. Per plia hibridigo kun Dugrajna tritiko kaj T. Tauschii (aŭ Aegilops squarrosa (Kaprotritiko)) estiĝis la moderna tetraploida tritiko, unue en la Transkaŭkazio, sur la armena altebenaĵo.

Taksado de kvalito de tritiko[redakti | redakti fonton]

Produktado[redakti | redakti fonton]

Rikolto de tritiko laŭ jaroj (FAOSTAT)
miloj da tunoj.
Ŝtato 1985 1995 2005 2007
Ĉinio 85 807 102 211 96 160 109 860
Barato 44 069 65 767 72 000 74 890
Usono 65 975 59 404 57 106 53 603
Rusio 30 119 45 500 49 389
Francio 28 784 30 880 36 922 33 219
Kanado 24 252 24 989 25 547 20 641
Aŭstralio 15 999 16 504 24 067 13 039
Germanio 13 802 17 763 23 578 21 367
Pakistano 11 703 17 002 21 591 23 520
Turkio 17 032 18 015 21 000 17 678

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]