Sekalo
|
|
||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||
|
specioj
|
||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||
Sekalo (1) (Secale) estas genro en la familio de poacoj (Poaceae). Ekzistas nur ĉirkaŭ 6 specioj, kiuj kreskas en Mediteraneo kaj Afriko.
Sekalo en la ĉiutaga parolo (2) (Secale cereale, kiel specio sekalo (1)) estas la plej disvatiĝinta grenspecio. Ĝi ne estas klasika genro de la antikva epoko. Oni supozas ties originon en Anatolio (malgranda azio) antaŭ 2000–3000 jaroj kiel trudherbo de tritikkampoj. Unuafoje menciis ĝin Plinius.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Ĝi estas unujara (travintruma) graminaco kun dufloraj spiketoj, ĉirkaŭitaj de du akre pintaj glumoj. Laŭ la regulo THAS klarigita en artikolo Cerealo sekalo dum herba stadio rekoneblas per havi nek Ligulon, nek oreletojn flanke de la foliobazo. Ĝi estas fremde polenita. Se dum polenado la vetero estas malkonvena, fekundiĝo okazas nekompleta. Nefekonditaj floroj povas esti facile parazitataj de ergoto.
Sekalo bone toleras monokulturon, malkonvenajn agrojn, ĉefe tiujn kun alta pH, kaj malvarmetan klimaton.
Sekalo pli bone alkutimiĝis al malvarmeta kaj seka Klimato ol tritiko. La moderna krucigo de tritiko kaj sekalo, la tritikalo unuigas la bonajn ecojn de ambaŭ specioj.
Produktado [redakti]
Sekalo estas precipe eŭropa cerealo. Ĉirkaŭ 75% de produktado kreskas en Rusio, Belorusio, Pollando, Germanio kaj Ukrainio.
Uzado [redakti]
Sekalo estas kultivita precipe en Mez- kaj Orienta Eŭropo kiel panogreno. La bak-proprecoj de sekalo subas tiujn de tritiko pro la malgranda gluten-enteno.
Ĝi estas ofte uzata por produkto de miks-pano, aŭ de brunaj panoj ege ŝatataj en Germanio. Ankaŭ bazo por elfaro de mielkuko.
Pro la kompareble alta lisin-enhavo, sekalo iĝas grava ero de la ekvilibra nutrado.
Sekalo uzatas en la alkoholproduktado. Ekzemple la bonaj vodko-tipoj produktiĝas el sekalo. Uzatas ankaŭ kiel furaĝo.
Parazitaj fungoj [redakti]
Rhynchosporium secalis, Claviceps purpurea, Puccinia recondita, Puccinia graminis f.sp. secalis kaj Fusarium sp parazitas sekalon.
Komponantoj [redakti]
Indikoj je 100 g
|
|
|
|
|
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Referenco NCBI Taxonomy : Secale cereale L. angle
- tela botanica Secale cereale france