Familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo temas pri grupo de parencoj. Por aliaj signifoj de "familio", vidu familio (apartigilo).

A man, woman, and two children smiling outside of a house
Tipa usona nuklea familio komponita de patrino, patro, kaj gefiloj ĉirkaŭ 1955
Etenda familio en Hispanio
Portreto de familio, de Goya.
Gepatroj kaj filo; statua Familio en la ĝardeno de la Palaco de Nacioj (Ĝenevo, Svisio)

La vorto familio devenas de la latina familia (= familio, parencaro, tutaĵo de enloĝantaj homoj, inkluzive servistoj, en la sama domo), siavice el famulus (= servisto), enkadre de specife latina radiko. Semantike do familio evoluis el pli vasta signifo, formata per gepatroj kaj gefiloj, kune kun la servistoj vivantaj en la sama loĝejo, aŭ almenaŭ subordigataj al la familia ĉefo. Tiu vasta senco supozas iom da homogeneco kaj kelkajn rilatojn de origino.

Striktasignife la familio estas la vivokomunumo de geedza paro kaj ties filoj (kernofamilio). En pli vasta senco ĝi ampleksas ankaŭ komunumon el pluraj kernofamilioj kiuj vivas kun komuna mastrumo. Ĉiukaze temas pri personaro ligita per samsangeco (komuna praularo, eĉ per agnoskita fileco: adoptado), alproksimiĝon (geedzeco) aŭ kunloĝado.

Membroj de tuja familio povas inkludi edz(in)on, patr(in)on, frat(in)on, kaj fil(in)on. Membroj de etenda familio povas inkludi geavojn, geonklojn, gekuzojn, genevojn kaj genepojn, krom bofilojn. En plej socitipoj la familio estas la ĉefa institucio por sociigo de infanoj. Kiel baza unuo por zorgi kaj eduki gefilojn, antropologoj ĝenerale klasigas familiajn organizadojn kiel patrina familio (nome patrino kaj ŝiaj gefiloj); para (edzo, edzino, kaj ilij gefiloj; nomita ankaŭ nuklea familio); avunkula (ekzemple frato, lia fratino, kaj ŝiaj gefiloj); aŭ etenda familio en kiuj gepatroj kaj gefiloj kunloĝas kun aliaj membroj de la familio de unu gepatro. Kiel unuo de sociigo, la familio estas celo de analizoj por antropologoj kaj familisociologoj. Seksumadon kun samfamiliano oni nomas incesto kio estas konsiderata de la incesta tabuo.

La termino "Familio" estas uzata metafore ankaŭ por krei pli inkludajn kategoriojn kiaj komunumo, nacio, tutmonda vilaĝo kaj homaro.

Genealogio estas fako kiu celas skizi la familiajn stirpojn tra historio.

Familio estas ankaŭ grava ekonomika unuo studita en familia ekonomiko.

Diversaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

La familio estas biologia, ekonomia, spirita kaj anima komunumo kies ĉefa celo estas la zorgado kaj edukado de la gefiloj. Ĝia restanta trunko estas la geedzeco. El la vidpunkto de la socio, familio estas ĝia baza institucio aŭ "ĉelo".

'Figurasence', familio estas logika klaso, kiel aro da individuoj, homoj aŭ aliaj estaĵoj, simile vivantaj kiel familia grupo, kaj ofte pro sama deveno kaj ia simileco. Ekzemple, religia familio, familio de plantoj, familio de animaloj, familio de lingvoj, vortofamilio, logikaj familioj.

Oni povas koncepti familion laŭ diversaj vidpunktoj:

  • familio kiel aro da personaj travivitaj homaj rilatadoj kaj ligoj;
  • familio kiel ekonomia unuo;
  • familio kiel intima nesto (kaj kun "homaj rajtoj" al protekto de libereco);
  • familio kiel institucio;
  • familio figure kiel logika klaso;
  • familio kiel unua lernejo;
  • familio postulanta naskoplanadon;
  • familio kun antaŭa preparo;
  • familio protektenda de la ŝtato.

Pluraj alia temoj rilatas al la sama afero: laŭforme - bigamio, monogamio; samseksa edziĝo, lauleĝe - divorco; individue - edzo kaj edzino, filo, klono, koncipo, kontraŭkoncipo, infano ktp.

Familitipoj[redakti | redakti fonton]

Patrino kun ŝiaj filoj, Berlino, Germanio, 1962
Ministo kun siaj gefiloj, Okcidenta Virginio, Usono, 1946

La diversspecaj datenoj venantaj de etnografio, historio, juro kaj socia statistiko, establas ke la homa familio estas institucio kaj ne biologia fakto konstruita sur la natura rilato de parenceco aŭ samsangeco.[1][2] La malsamaj specoj de familioj troveblas en multaj kuntekstoj, kaj iliaj specifaj funkcioj kaj signifoj dependas plejparte de sia rilato al aliaj sociaj institucioj. Kvankam la koncepto de parenceco origine rilatis al rilatoj de "sango", kulturantropologoj argumentis ke tiu unuo devas kompreni la ideon de "sango" metafore kaj ke multaj socioj komprenas familion tra aliaj konceptoj prefere ol tra genetika distanco.[3] Sociologoj montras specialan intereson en la funkcio kaj statuson de tiuj formoj en plurtavolaj (aparte kapitalismaj) socioj.

Laŭ la laboro de akademiuloj Max Weber, Alan Macfarlane, Steven Ozment, Jack Goody kaj Peter Laslett, la enorma transformo kiu kaŭzis modernan geedziĝon en okcidentaj demokratioj estis "instigitaj per la religi-kultura valorsistemo disponigita per elementoj de judismo, komenca kristanismo, katolika kanona juro kaj la reformacio".[4] Multe da sociologia, historia kaj antropologia esplorado dediĉas sin al la kompreno de tiu vario, kaj de ŝanĝoj en la familio kiuj formiĝas dum tempo.[5]

Para (nuklea) familio[redakti | redakti fonton]

La esprimo "kerna familio" estas ofte uzita, precipe en Usono, por rilati al geedzaj familioj. "Geedza" familio inkludas nur la edzon, la edzinon, kaj fraŭlajn gefilojn kiuj ne estas aĝaj.[6] Sociologoj distingas inter geedzaj familioj (relative sendependaj de la parencaro de la gepatroj kaj de aliaj familioj ĝenerale) kaj kernaj familioj (kiuj konservas relative proksimajn ligojn kun sia parencaro).

Patrina familio[redakti | redakti fonton]

Patrina aŭ pli precize "Patrinfokusa" familio konsistas el patrino kaj ŝiaj gefiloj. Ĝenerale, tiuj gefiloj estas ŝiaj biologiaj idoj, kvankam adopto de infanoj estas praktiko en preskaŭ ĉiu socio. Tiu speco de familio estas ofta kie virinoj havas la resursojn por eduki siajn infanojn memstare, aŭ kie viroj estas pli moviĝemaj ol virinoj.

Grandfamilio aŭ etenda familio[redakti | redakti fonton]

Familio el Basankusu, Demokrata Respubliko Kongo, antaŭ tipa brika domo, kun tegmento de palmoj

Ankaŭ la esprimo "grandfamilio" estas ofta, precipe en Usono. Tiu esprimo havas du apartajn signifojn. Unue, ĝi funkcias kiel sinonimo de "samsanga familio" (samsanga signifas "de la sama sango"). Due, en socioj dominitaj fare de la geedza familio, ĝi rilatas al "parencaro" (egocentra reto de parencoj kiu etendas preter la hejma grupo) kiuj ne apartenas al la geedza familio. Tiuj tipoj rilatas al idealaj aŭ normigaj strukturoj trovitaj en precizaj socitipoj. Ĉia socio elmontros iun varion en la fakta kunmetaĵo kaj koncepto de familioj.

Miksita familio[redakti | redakti fonton]

Maskla samseksa paro kun filo.

La esprimoj miksita familio, religita familioduonfamilio priskribas familiojn kun miksitaj gepatroj: kun unu aŭ ambaŭ gepatroj reedziĝinta, alportante gefilojn de la antaŭa familio en la novan familion.[7] Ankaŭ en sociologio, precipe en la verkoj de socia psikologo Michael Lamb,[8] tradicia familio rilatas al "mezaklasa familio kun pan-gajnanta patro kaj hejmpatrino, edziĝinta al unu la alia kaj kreskigante siajn biologiajn gefilojn", kaj netradicia al esceptoj de tiu regulo. La plej multaj el usonaj domanaroj nun estas ne-tradiciaj laŭ tiu difino.[9]

Laŭ komunikadaj modeloj en familioj, ekzistas certa aro de kredoj ene de la familio kiuj reflektas kiel ĝiaj membroj devus komuniki kaj interrilati. Tiuj familiaj komunikadaj padronoj ekestiĝas de du subestaj aroj de kredoj. Unu estante konversacia orientiĝo (la grado laŭ kiu la graveco de komunikado estas aprezita) kaj duo, konformeco-orientiĝo (la grado laŭ kiuj familioj devus emfazi similecojn aŭ diferencojn koncerne sintenojn, kredojn, kaj valorojn).[10]

Parencara terminaro[redakti | redakti fonton]

Gradoj de parenceco[redakti | redakti fonton]

Familio surĉare, Kantono Lee, Misisipio, Aŭgusto 1935.

Unuagrada parenco kunhavas 50% el onia DNA, kia ĉe ido, patro aŭ praulo.

Parenceco Proksimeco Genetika
koincido
Identaj ĝemeloj neaplikebla 99.9%
Ido Unuagrada 50%
Patro Unuagrada 50%
Idaro Unuagrada 50%
Duonido Duagrada 25%
Geavoj Duagrada 25%
Geonkloj Duagrada 25%
Genevoj Duagrada 25%
Kuzo Triagrada 12.5%
Duononklo Triagrada 12.5%
Duonnevoj Triagrada 12.5%
Duonkuzo Kvaragrada 6.25%
Duaranga kuzo Kvinagrada 3.125%
Triaranga kuzo Sepagrada 0.781%

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri familio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[11]:

  • Citaĵo
     En malsata familio mankas harmonio. 
  • Citaĵo
     Ĉiu familio havas sian kriplulon. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Parenctabelo en Esperanto
  1. Lacan 1938–2001, pp. 24–25, 56
  2. Fugier Pascal, 2007, p. 226-8
  3. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Schneider_p._182; $2
  4. The Collapse of Marriage by Don Browning – The Christian Century 24–28 (February 7, 2006). Alirita 2007-07-10.
  5. Levitan, Sara (2010). Working wives and mothers: what happens to family life?. Alirita 8a Januaro, 2014.
  6. Oregonstate.edu, Nuclear family – "A family group consisting of wife, husband (or one of these) and dependent children." – Definitions of Anthropological Terms – Anthropological Resources – (Court Smith) Department of Anthropology, Oregon State University
  7. Blended and Blessed – Encouraging Step-Families, blendedandblessed.com
  8. Department of Social and Developmental Psychology: PPSIS Faculty, Academic Profile. Alirita 2011-03-26.
  9. Civil Action No. 1:09-cv-10309 paragraph 17
  10. (2010) Reflect & Relate an introduction to interpersonal communication. Boston/NY: Bedford/St. Martin's, 369–370. 
  11. [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chevallier, Denis. "Famille et parenté: une bibliographie". Terrain (france). Konsultita la 8an de Januaro, 2014. [2]
  • Forbes, Scott, A Natural History of Families, (Princeton, NJ: Princeton University Press, 2005), ISBN 0-691-09482-9
  • Foucault, Michel (1978). The History of Sexuality: Volume I: An Introduction. (New York: Vintage Books). ISBN 978-0-679-72469-8
  • Gilroy, Paul Identity Belonging and the Critique of Pure Sameness in Gilroy, Paul (2000) Against Race: Imagining Political Culture Beyond the Color Line, (Cambridge, Mass.: Belknap Press of Harvard University Press), Ch. I.3, pp. 97–133
  • Goody, Jack The Development of the Family and Marriage in Europe (Cambridge University Press, 1980); tradukita al hispana, franca, itala, portugala.The Development of the Family and Marriage in Europe
  • Mock, Douglas W., More Than Kin and Less Than Kind, (Belknap Press, 2004), ISBN 0-674-01285-2
  • Schneider, David M., American Kinship: a cultural approach (Chicago: University of Chicago Press, 1980).
  • Tabak I., Mazur J., Granado M.C., Örkenyi Á., Zaborskis A., Aasvee K. & Moreno C. (2012). "Examining trends in parent-child communication in Europe over 12 years". The Journal of Early Adolescence. 32 (1). pp. 26–54. doi:10.1177/0272431611419509. Konsultita la 8an de Januaro, 2014. [3]
  • Ommer, Uwe. 1000 Families: das Familienalbum des Planeten Erde. Taschen, Cologne 2002, ISBN 3-8228-2264-7 1000 Families: das Familienalbum des Planeten Erde

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]