Genealogio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'arbre généalogique de la famille Bluntschli
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri genelogio.

Genealogio studas familian devenon kaj gentan parencecon. Tiel oni kolektas nomojn de parencoj, ligas la nomojn laŭ rilateco, kolektas faktojn el multaj fontoj kaj tiel starigas familian arbon. Genealogio estas iam nomata familia historio, kvankam foje ĉi tiuj terminoj estas uzataj malsame. "Genealogio" povas signifi la ligadon de la nomoj, kaj "familia historio" informojn kaj faktojn pri popoloj.

"Genealogio"' estas praktiko celanta serĉadon de devenon kaj filadon de homoj kaj familioj. Distingeblas :

  • gepatrara genealogio, interesiĝas al prapatroj de homo ;
  • gefilara genealogio, interesiĝas al filaro de homo ;
  • agnatuloj, nur interesas al viraj prapatroj de homo, transdonante familian nomon ;
  • kognatuloj, genealogio de homo, kies prapatroj aŭ prafiloj ne samnomas, precipe parenco de virinoj ;
  • Ni ne forgesu heredan genealogion, praktikatan de profesiuloj (genealogoj) pete de notarioj komisiitaj pri vaka heredado, Poste procento el malkovrita heredo petatas de genealogo el retrovitaj heredantoj sekve de liaj serĉoj (ĝis la sesa grado de flanka parenceco laŭ kalkulo de franca civila kodo).

En Francio[redakti | redakti fonton]

Informfontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj informfontoj jenas :

  • Informoj rikoltitaj en familio kaj ĉirkaŭuloj ;
  • Por eki en Francio, apogeblas sur familiaj elementoj, kion ĉiu havas:
  1. identeca karto
  2. famililibro
  3. anoncoj : naskiĝo, edziĝo, forpaso.
  4. Por kristanoj: komunibildoj, bapt-, edziĝ-, arĝent- kaj or-edzec-anoncoj ktp.

Malnovaj fotoj, se homoj identeblas kaj dateblas.

  • En Francio nur pli ol 75-jaraj, alireblas al ĉiuj. Por ŝirmata periodo (malpli ol 75-jaraj) nur rektaj prapatraj kaj prafilaj rajtas pravigante siajn identecon kaj parencgradon, ricevi kompletajn kopiojn de aktoj. Franca leĝaro neprigas liveradon de tiuj kopioj ;
  • Paroĥaj kaj civilstataj registroj (vidu Historio de civistato en Francio) ;
  • en Francio, dekjaraj tabeloj de 1793, arigas laŭ dekjara periodo kaj komunumo ĉiujn civilstatajn aktojn (naskiĝoj, edziĝoj kaj forpasoj) alfabetigante laŭ dekjaro ;
  • en Francio, notariaj aktoj, ĝenerale abundas de la 17a jarcento (departementarkivoj) ;
  • en Francio, nomlistoj de popolnombrado, regule starigante de 1836 (escepte interrompo en 1916 kaj 1941) (departement- kaj komunumarkivoj) ;
  • en Francio, juĝoj de malta kaj mezaj juridikcioj loke ofteblis de la 17a jarcento (departement- kaj komunumarkivoj).

Arkive konservitaj informoj ne ĝenerale indeksatas kaj ilia legado otte malfacilas. Multaj bonvolaj agantoj — associoj aŭ unuopuloj — realigis transskriban kaj indeksan laboron ofte disponigitan al geneologo :

  • Geneasocioj kaj simplaj neformalaj grupoj de neprofesiaj genealogoj ofte departementdimensias en Francio. Ili starigas sistemajn etatojn de l’Civilstato kaj Paroĥaj Registroj (B.E.T.), samkiel ekzemple aliajn tipojn de notariaj aktoj,

Rezultaro dissendiĝas sur diversaj iloj :

  • "Paper"-broŝuroj konsulteblaj en asocilokaloj aŭ urbodome en iuj komunumoj (ekzemple en Ardèche); laŭ asocioj, tiu konsultado senkostas aŭ ne. Urbodome, ĝi ĉiam senkostas.
  • Kosta Minitel (la plej kosta) malpli kaj malpli uzatas,
  • Retsistemo GeneaBank ebligante kiel membro de asocio konsulti ekde ioma poentnombro etatojn de ĉiuj asocioj sistemanaj;
  • Multaj senkostaj unuopulaj datenbazoj; serĉado sur Google ĝenerale ebligas facile ilin rettrovi ;
  • lSito GeneaNet referencas pli ol 350 milion genedatenoj (majo 2008), genearboj aŭ nom/lokaj indeksoj deponitaj de unuopuloj; tamen necesas singardi pri trovitaj datenoj kaj kontroli per si mem, ĉiam, kiam eblas, datenaŭtentecon;
  • Datenbazo ExpoActes jam referencigas 29.935.550 aktojn kaj senĉese riĉiĝas per laboro de bonvoluloj el la diversaj genegrupoj; tiam ankoraŭ, vigle konsilatas aktojn kontroli : ĉu rekte rete sur DA-sito, kiam tio eblas, ĉu ĉe genealogoj deponintaj aktojn sur datenbazon;
  • Genedatenbazo Roglo[1] disvolviĝante de Daniel de Rauglaudre el INRIA nombras pli ol 3 200 000 homojn (februaro 2010). Tiun bazon nun mastrumas asocio Amikaro de Roglo[2];
  • Bazo Memoro de Defendministerianoj [3] disponigas al publiko je 5 datenbazojn realigitajn de bitigado kaj indeksado de biografiaj slipoj konservitaj de gefendministerio (mortintoj por Francio 1914-1918, Aeronaŭtiko 1914-1918, Indoĉinia milito 1946-1954, Mortpafitoj de Mont-Valérien 1939-1945, Mortintoj por Francio AFN 1952-1962) ;
  • Publikigitaj genestudoj.
  • Sito Généawiki estas ilo ariganta enciklopediajn datenojn pri genealogio.

Reguloj pri alirebleco al arkivoj en Francio[redakti | redakti fonton]

Civilstataj arkivoj konsulteblas en urbodomoj, kaj en departementarkivoj (laŭkaze). Malpli ol 75-jaraj civilstataj registroj kaj notariaĵoj ne komunikeblas al publiko, escepte :

  • permesoj (historia-, statistika- aŭ heredocelaj serĉadoj),
  • Forpasaktoj, libere komunikeblas al ĉiuj kia ajn estas forpasdato (nur pli ol 75-jaraj aktoj rekte konsulteblas, la ceteraj liveratas forme de kompletaj kopioj).

Por civilstato kaj precipe por naskiĝ- kaj edziĝaktoj, pravigo de ĝia rekta parenceco (ne flanka) kun homo akte menciita , aŭ edzeca, ebligas ricevon de kompleta kopio de akto. trans 75, la leĝaro permesas rektan aliron al dokumentoj (aŭ mikrofilmaj aŭ bitigitaj reproduktaĵoj).

Arkivoj plurforme disponeblas :

  • Originalaj paperregistroj ;
  • Mikrofilmoj de tiuj registroj ;
  • Bitbildoj de registroj (ankoraŭ maloftaj).

Geneserĉadoj plisukcesiĝas, malfeliĉe malprofite fontojn. Registrostato pli difektiĝis dum ĉi-20 jaroj ol dum la antaŭaj tri jarcentoj. Do urĝas realigi kompletan bitigadon de fondoj. Rimedoj ekzistas (bitigmaŝinoj 2400 paĝojn/hore). Sufiĉas voli tion.

Fotokopio de original registroj ĝenerale malpermesatas, por eviti difekti ilin (bindaĵ-rompriskoj sur ordinara fotokopiilo neekipita per tiuefika « ramplo », malinkiĝo per fulmlumo de aparato). Tiel ankaŭ malpermesatas kliŝoj per fulmlumo, al kio ĉiam preferendas natura lumo (kun konsekvenca ekspontempa vario).

Villers-Cotterêts-a edikto neprigas registrotenadon per eklezio en 1539, sed baptoregistrado sur registroj pli malnovas, ekde 1400 en iuj preĝejoj en Francio.

De 1737, en Francio, ekzistas du paralelaj serioj de paroĥaj (ĝis 1792) kaj civilstataj registroj (de 1793). Enhavo de ambaŭ serioj samindu. Paroĥaj kaj civilstataj registroj de « komunuma » serio konservatas urbodome aŭ en municipaj arkivoj, aŭ deponitaj en departementarkivoj. Paroĥaj registroj de serio dirita « aktejo » ĉiam konservatas en departementarkivoj.

Nomlisto de loĝantaro (popolnombrado), konsulteblas nur post 30 jaroj.

En franca juro, ĉiuj informoj pri aliro al civilstato disponeblas jenaj dokumentoj, konsulteblas sur www.legifrance.gouv.fr :

Mikrofilmoj reproduktantaj paroĥajn kaj civilstatajn registrojn en Francio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ- kaj postrevolucia Civilstato ĝenerale microfilmatis. Tiuj mikrofilmoj konsulteblas en departementarkivoj sur legiloj ofte ebligantaj paperreproduktaĵon. Ĝenerale, mikrofilmoj de departementarkivoj sendeblas al alia departementarkivo pete de uzanto kun ia prokrasto.

En Francio, mikrofilmadon ofte realigis Mormonoj komisiante sin starigi homaran genearbon [1] Arkivigite je 2008-12-12 per la retarkivo Wayback Machine.

Mikroinformadiko serve de genealogio[redakti | redakti fonton]

Informadiko faciligis iujn taskojn de genealogo. Ampleksa aro da geneprogramaro (komercaj, sed ankaŭ senkostaj kaj liberaj) ebligas :

  • Mastrumado de gravaj datenbazoj, kaj printadon de prapatraj, prafilaj aŭ selektitaj listoj, elekte de uzanto ;
  • Grafreprezentado (desegniloj) de prapatraj kaj prafilaj arboj, eĉ de « kuzaro » ;
  • Tiuj ambaŭ funkcitipoj ofte samprogramare kuplitaj.

Specifado de genedateninterŝanĝo inter programaroj iom post iom imponiĝis : normo GEDCOM, akronimo de GEnealogical Data COMmunication. Ĝi komence disvolviĝis fare de serĉistoj de Utaha Genealogia Societo, nun kun aktiva partopreno de konceptistoj el tutmondo.

Liberaj programaroj ja ĉeestas genefako. Mencieblas GeneWeb[4]. el INRIA, prezentanta per interfaco mastrumeblan kaj konsulteblan datenbazon, kaj @rbre[5], el Kultura Laboratorio A+H cele proponi interŝanĝsistemo (P2P) de 3D-reprezentitaj genebazoj.

Interreto serve genealogion[redakti | redakti fonton]

Bitigado de publikarkivaj fondoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de bitigitaj arkivservoj.

Valorajn konsilojn por efike starigi geneserĉadon donis Ŝtatkonservistino sur arkivsito de Francio [2]. Per tio lerneblas metodologio, kio estas dekjara tabelo... Interreto faciligas interŝanĝojn inter genealogoj, nivele de metodoj kaj datenoj mem. Trideko da departementoj ebligas rektan kaj senkostan konsulton sur TTT-ejo departementarkivoj konsistantaj el plenserioj de bitigitaj dokumentoj en Francio nombritaj de France Généalogie [3]. Nomina, el portalo de Kulturministerio, estas nacia bazo nombranta pli ol 13 milion nomojn [4].

Iuj komunumoj permesas retkonsulti parton de siaj arkivoj [5], kiel ekzemple urbo Rennes[6]. Ekzistas nacia retindekso de civilstataj aktoj arigante 26,9 milion slipojn el kvardeko da asocioj [6] Arkivigite je 2021-03-05 per la retarkivo Wayback Machine ; ĉiu slipsendo kostas.

Iniciatoj de geneasocioj kaj unuopuloj[redakti | redakti fonton]

Servo GeneaNet arigas datenbazojn de multaj unuopaj aŭ profesiaj retanoj, samkiel bitigitajn civilstatajn aktojn, eĉ serĉeblas Komerciston en nia familio . Pluraj dekmiloj da retarboj konsulteblas dank'al motoro GeneWeb.

Aliaj formoj ankaŭ ĉeestas. Tiaj genegrupoj sur Yahoo! arigas laŭ geografiaj aŭ temaj kriterioj retanojn.

Diversaj senkostaj interhelpaj sistemoj ekzistas kiel FranceGenWeb[7], Fil d'Ariane[8], kaj LibrActes[9], dediĉite al interhelpo por kopipeto de geneaktoj en departement- aŭ komunumaj arkivoj, kaj iu ajn arkivservo Serĉadojn realigas nur bonvoluloj.

Disponeblaj fontoj en forumoj kaj sur geneanet ve ne sisteme fidindas. Male, iuj etatoj de grandaj geneasocioj kaj geneabank estas sufiĉe bonkvalitaj fontoj des sources. [Dubinda teksto]

Vikikvalitoj, kune kun siaj potencialoj genetermine ebligas al projekto Rodovid imponiĝi kiel nura memkontrolata partoprena genealogio.[Dubinda teksto]

Genealogio kaj genetiko[redakti | redakti fonton]

Estas nova maniero serĉi siajn prapatrojn fondita ne plu sur studo de civilstataj registroj, sed sur DNA-analizo. Laboratorioj, en Usono kaj Britio, proponas tetojn ebligantajn identigi siajn forajn prapatrojn, sian devenregionon aŭ etnan grupon.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

flankaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Filmo Genearbo de Im Kŭon-taek
  • "Resorĉi sian familian historion", Emilie Pécheul, Eldono Arsis 2008, pri ligoj kaj genealogiaj transsendoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Alilingve[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]