Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj
Slc mormon tempel.jpg
Klasifiko Kristanismo
Orientiĝo Restaŭrismo
Teologio Mormona teologio
Organiza strukturo Mormona estraro
Estro Thomas S. Monson
Geografiaj lokoj 176 nacioj kaj terirorioj
Fondinto Joseph Smith
Origino 6-a de aprilo 1830
Palmyra, Nov-Jorkio, Usono
Apartigoj Komunumo de Kristo kaj aliaj
Congregations 28.424
Nombro de membroj 14 milionoj
Misiistoj 51.736
Superaj lernejoj 4
Alia nomo Mormona Eklezio
Oficiala retpaĝaro http://lds.org

La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (mallonge kaj populare konata kiel Mormona EklezioEJKSLT) estas restaŭrisma eklezio, la plej granda el la movadoj naskiĝintaj de la religio fondita de Joseph Smith, Jr. dum la usona Dua Granda Vekiĝo. La Eklezio estis fondita en Upstate New York (ne-metropola Novjorkio) en 1830 kaj nuntempe ĉefsidejas en Sallagurbo (Utaho) kaj establis komunumojn kaj konstruis templojn en la tuta mondo.

Same kiel aliaj pli malgrandaj mormonaj eklezioj, la EJKSLT konsideras sin mem kiel restaŭrado de la frua Kristana eklezio starigita de Jesuo, kiu perdiĝis kun la paso de la jarcentoj pro la Granda Apostateco. Ĝiaj membroj estas konataj kiel Sanktuloj de la Lastaj Tagoj aŭ, pli neformale, Mormonoj, kiuj kredas je Jesuo Kristo kaj la pentofero kiel la centra bazo de sia religio.[1] La mormona teologio inkluzivas la kristanan doktrinon je la savado nur pere de Jesuo Kristo,[2] kvankam la mormonaj doktrinoj pri la naturo de Dio kaj la Ekzaltiĝo konsiderinde diverĝas de la ĉefa kaj tradicia Kristanismo. La eklezio havas malfermitan kanonon kiu inkluzivas kvar sanktajn librojn:[3] la Biblio (Malnova kaj Nova Testamentoj), la Libro de Mormon, la Doktrino kaj Interligoj, kaj la Multevalora Perlo. Krom la Biblio, la ceteraj tekstoj estas revelaciaĵoj diktitaj al Joseph Smith kaj ankaŭ ili havas komentariojn kaj ekzegezon pri la Biblio, la tekstoj estas priskribitaj kiel perditaj eroj de la Biblio, kaj aliaj estas konsiderataj verkaĵoj de antikvaj profetoj.

Sub la doktrino je konstanta revelacio, la Sanktulo de la Lastaj Tagoj kredas ke Jesuo, sub la gvido de la Ĉiela Patro, gvidas la eklezion per revelaciado al la prezidento, vidata de la mormonoj kiel nuntempa "profeto, viziulo kaj revelacianto." La nuna prezidento estas Thomas S. Monson. Unuopaj anoj ankaŭ povas ricevi personan revelacion venita de Dio por kondukado de iliaj vivoj.[4] La Prezidento enkapigas hierarkian strukturon kun pluraj niveloj kiu malsupreniras ĝis la lokaj kongregacioj. La Episkopoj, venantaj el la laikaro, gvidas la lokajn komunumojn. La dignaj malinaj mormonoj, post la 12-jariĝo, povas esti ordinitaj kiel pastroj. Inoj ne atingas pastran pozicion sed ili servas en pluraj aliaj gvidaj roloj.[5] Kaj viroj kaj virinoj povas servi kiel misiistoj, kaj la eklezio havas ampleksan misian programon per proselitismo kaj humanitaraj servoj tutmonde. Fidelaj mormonoj plenumas pluraj leĝojn kaj instruojn rilate al la seksa pureco, sano, fasto, observado de la Ŝabato, kaj kontribuado per dekonaĵo el la elspezoj al la eklezio. Aldone al ĉio ĉi, la eklezio instruas sanktaj observojn per kiuj la anoj povas fari paktojn kun Dio, inkluzive de la Bapto, Konfirmacio, la Komunio), kaj la Ĉiela geedziĝo (benita geedziĝado daŭranta post la morto), kiuj estas tre gravaj por la eklezianoj.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kutime estas dividata en tri ĉefajn periodojn: (1) la frua historio dum la vivo de Joseph Smith, komuna al ĉiuj mormonaj eklezioj, (2) la "pionira epoko" sub la gvidado de Brigham Young kaj ties posteuloj dum la 19-a jarcento, kaj (3) moderna epoko ekde la komenco de la 20-a jarcento kiam Utaho iĝis usona ŝtato.

Komenco[redakti | redakti fonton]

Mormonoj kredas ke Joseph Smith estis vokata de Dio kiel nuntempa profeto, inter aliaj okazintaĵoj, per la Unua vizio de Dio Patro kaj Jesuo Kristo.

La komenco de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj venas de Joseph Smith la 6-an de aprilo 1830 en okcidenta Nov-Jorko. Unuaj konvertitoj estis allogitaj pro la tiame ĵus aperinta Libro de Mormon, kronikoj de la indiĝenaj amerikaj profetoj kiun Smith supozeble tradukis el oraj platoj.

Smith intencis establi Novan Jerusalemon en Nordameriko, nomata Ciono. En 1831, la eklezio moviĝis al Kirtland, Ohio (la orienta limo de Jerusalemo), kaj komencis establi centran lokon en Kantono Jackson (Misurio), kie li planis poste movi la eklezian sidejon. Tamen, en 1833, loĝantoj de Misurio brutale forpelis la Sanktulojn el la Kantono Jackson, kaj la eklezio estis nekapabla tra milicia ekspedicio reakiri la teron. Tamen, la eklezio prosperis en Kirtland kiam Smith publikigis novajn revelaciojn kaj la eklezio konstruis la templon de Kirtland kiel la loko de tio kion ili rigardis kiel novan Pentekoston. La Kirtlanda epoko finiĝis en 1838, post kiam financa skandalo skuis la eklezion kaj okazis amasa forlasado de la movado. Smith regrupiĝis kun la restanta eklezio en Far West, Misurio, sed streĉitecoj baldaŭ eskaladis per akraj konfliktoj kun malnovaj loĝantoj de Misurio. La eklezianoj kredas ke la ribelo estiĝis, ĉar la reganto de Misurio ordonis ke la Sanktuloj estu "ekstermitaj aŭ forigitaj de la Ŝtato". En 1839, la Sanktuloj transformis marĉregionon sur la bordoj de la rivero Misisipo en Nauvoo (Ilinojso), kiu iĝis la nova ĉefsidejo de la eklezio.

Nauvoo kreskis rapide kiam la misiistoj senditaj al Eŭropo kaj aliloke akiris novajn konvertitojn kiuj tiam ekloĝis en Nauvoo. Dume, Smith prezentis pluralan geedziĝon al siaj plej proksimaj kunlaborantoj. Li ankaŭ establis ceremoniojn, kiujn li deklaris esti revelaciitaj de la Sinjoro al li, por permesi al justaj homoj iĝi dioj en la postmorto, kaj kreado de laika institucio por regado de la Jarmila regno. Li ankaŭ prezentis al la eklezio la tutan rakonton pri la Unua Vizio, en kiu du ĉielaj "roluloj" (lastatagaj sanktuloj interpretas ke ili estis Dio Patro kaj la Filo, Jesuo Kristo) prezentiĝis al li je la 14-jariĝo. Longe post la morto de Smith, tiu vizio estis konsiderita de la mormonoj kiel la plej grava okazaĵo en la homa historio post la resurekto de Jesuo.

La 27-an de junio 1844, Smith kaj lia frato Hyrum estis mortigitaj de tumulto en Kartago (Ohio), dum arestado akuzitaj je ŝtatperfido kaj tumultincitado. Ĉar Hyrum estis la posteulo de Smith, lia morto okazigis internan krizon pro la sukcedado, kaj Brigham Young prenis la gvidadon super la plimulto de la Sanktuloj. Young estis proksima kunlaboranto de Smith kaj estis Apostolo de la Kvorumo de la Dek du. Aliaj grupoj de lastatagaj sanktuloj sekvis aliajn gvidantojn kaj el tio naskiĝis aliaj mormonaj kongregacioj.

Pionira epoko[redakti | redakti fonton]

Brigham Young gvidis la eklezion ekde 1844 ĝis sia morto en 1877.

En 1846, post kiam la malfacilaĵoj travivitaj en Misuro (kulminante en sinsekva persekutado kontraŭ la mormonoj) kaj kun daŭra persekutado en Ilinojso, Brigham Young gvidis siajn sekvantojn, t.e. la mormonajn pionirojn, en la plej granda kontraŭvola migrado en la usona historio en la serĉado de religia libereco, al Nauvoo kiu poste iĝus konata, en 1850, kiel la Utaha Teritorio.

La grupo disbranĉiĝis eksteren kaj koloniigis grandan regionon nun konata kiel la Mormona Koridoro. Young asimilis la Eklezion de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kiel laŭleĝan unuon, kaj komence li regis kaj la eklezion kaj la ŝtaton kiel teokratia gvidanto. Li ankaŭ diskonigis la antaŭe sekretan praktikon pri plurala geedziĝo, formo de poligamio.

Antaŭ 1857, streĉitecoj denove eskaladis inter mormonoj kaj aliaj usonanoj, plejparte kiel rezulto de akuzoj implikante poligamion kaj la teokratian regadon de la Utaha Teritorio fare de Brigham Young. De 1857 al 1858 okazis la Utaha Mormona Milito, kiu gvidis al la relative paca invado al Utaho, de la Usona Armeo, post kiam Young konsentis retiriĝi de la potenco kaj esti anstataŭita de ne-mormona teritoria reganto, Alfred Cumming. Tamen, la Mormona Eklezio daŭre havis signifan politikan potencon en la Utaha Teritorio.

Post la morto de Young en 1877, li estis sukcedita de aliaj Prezidentoj de la Eklezio, kiu rezistis fortostreĉojn de la Usona Kongreso kontraŭ la eksterleĝaj mormonaj poligamiaj geedziĝoj. Konflikto inter mormonoj kaj la usona registaro eskaladis al tia ekstremo ke en 1890, la Kongreso malagnoskis la Mormonan Eklezion kaj konfiskis ĉiujn ĝiajn posedaĵojn kaj malpermesis la mormonajn aktivaĵojn. Baldaŭ, la prezidento de la Eklezio, Wilford Woodruff diskonigis Manifeston kiu oficiale forigis la praktikon. Kvankam tiu Manifesto ankoraŭ ne nuligis la tiam ekzistantajn plurajn geedziĝojn, kaj ne tute ĉesigis la praktikon de poligamio, rilatoj kun Usono rimarkeble pliboniĝis post 1890, tiel ke Utaho estis akceptita kiel plia usona ŝtato. La rilatoj pliboniĝis post 1904, kiam la prezidento de la Eklezio Joseph F. Smith ĵuris kontraŭ la poligamio antaŭ la Usona Kongreso kaj eldonis la "Duan Manifeston" vokanta al ĉiuj kiuj havis plurajn edzinojn halti. Poste, la eklezio adoptis politikon je ekskomuniado de ĝiaj membroj al tiuj kiuj ankoraŭ praktikis poligamion kaj hodiaŭ ĝi celas resti malproksime de la fundamentismaj mormonaj grupoj kiuj daŭre praktikas ĝin.

La Templo de Sallagurbo, kiu estis konstruita dum 40 jaroj, estas unu el la plej ikonecaj bildoj de la eklezio kaj la internacia centro.

Modernaj tempoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 20-a jarcento, la eklezio konsiderinde kreskis kaj iĝis internacia organizo grandparte pro la laboro de misiistoj kiuj vojaĝas ĉirkaŭ la tuta mondo. En 2000, la eklezio raportis 60,784 misiistojn[7] kaj tutmondan eklezianaron je 11 milionoj.[7] Tutmonda mormonaro superis 13 milionojn en 2007[8] kaj atingis 14 milionojn en julio 2010,[9] el kiuj ĉ. ses milionoj loĝas en Usono.[10] La eklezio avertas kontraŭ la troa emfazo sur la statistikoj por la komparado kun la kreskado de aliaj kristanaj eklezioj ĉar la faktoroj, inkluzive de la aktiveco aŭ forpaso de membroj, metodologio uzata por la registrado aŭ kalkulado de membroj kaj la geografiaj diferencoj estas rare montrataj en la komparadoj.[11]

La eklezio iĝis reprezentanto de la nuklea familio kaj lastatempe ludis elstaran rolon en politikaj aferoj, inkluzive de la oponado al la bazoj de misiloj MX Peacekeeper en Utaho kaj Nevado,[12] opozicio al la Equal Rights Amendment,[13] opozicio por leĝigado de la hazardludoj,[14] opozicio al la samseksa edz(in)eco,[15] kaj opozicio por leĝigado de la eŭtanazio.[16] Krom ĉi tiuj aferoj konsiderataj de la eklezio kiel moralo, la eklezio kutime restas politike neŭtrala, sed kuraĝigas la membrojn esti politike aktivaj, partopreni balotojn, kaj informiĝi pri politikaj kaj sociaj aferoj de la komunumo, la ŝtatoj kaj la mondo ĝenerale.[17]

Kelkaj oficialaj ŝanĝoj okazis al la organizo dum la moderna epoko. Unu signifa ŝanĝo estis la pastriĝo de nigruloj en 1978, kiu inversigis politikon originale starigita de Brigham Young[18]. Ankaŭ ekzistas periodaj ŝanĝoj en la strukturo kaj organizo de la eklezio, plejparte por adaptiĝi al la kreskado de la organizo kaj pliigi ĝian ĉeeston internaciskale. Ekzemple, ekde la 1900-aj jaroj, la eklezio starigis la Priesthood Correlation Program kun la celo centralizi la ekleziajn operaciojn kaj alporti ilin sub la hierarkio de la gvidantaj pastroj. Dum la Granda Deprimo, la eklezio ankaŭ komencis funkciigi help-sistemon, kaj ĝi faris multajn humanitarajn laboraĵojn en kunlaboro kun aliaj religiaj organizoj.

Instruo kaj praktikoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj de aŭtoritato[redakti | redakti fonton]

La skribita kanono de la Mormona Eklezio estas konata kiel Normaj Libroj.

La teologio de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj konsistas el kombinaĵo de bibliaj doktrinoj kun modernaj revelacioj kaj aliaj komentarioj de la ekleziaj gvidantoj, precipe Joseph Smith, Jr. La plej aŭtoritataj fontoj de teologio estas la kanono de la kredo de kvar sanktaj libroj, nomitaj la Normaj Libroj. Inkluzivita en la Normaj Libroj estas la Biblio, la Libro de Mormon, la Doktrino kaj Interligoj, kaj la Multevalora Perlo. Inter tiuj libroj, la eklezio egale alte estimas ilin kiel Normaj Libroj. La eklezio kredas ke la Libro de Mormon (kiel ĝi mem diras sur la kovrilpaĝo de ĉiuj lingvoversioj), estas "Alia Testamento de Jesuo Kristo" kiun Joseph Smith tradukis el entombigitaj oraj platoj. La eklezio konsideras ĝin kiel "la plej korekta libro sur la tero kaj la finŝtono de [ilia] la religio".

La Biblio, kiu ankaŭ estas parto de la kanono de la eklezio, estas konsiderata kiel "vorto de Dio ĝis tie kie ĝi estis korekte tradukata". Plejofte, la eklezio uzas la rajtigitan version de la Reĝo Jakobo. Foje, aliflanke, partoj de la traduko de la Biblio fare de de Joseph Smith estas konsiderataj aŭtoritataj. Kelkaj eltiraĵoj de la traduko de Joseph Smith estis inkluzivitaj en la Multevalora Perlo, kiu ankaŭ inkluzivas pliajn tradukojn de Smith kaj historiajn erojn de la eklezio. Aliaj historiaj eroj kaj revelacioj estas trovitaj en la Doktrino kaj Interligoj.

Alia fonto de aŭtoritata doktrino estas la deklaroj de la nunaj apostoloj kaj membroj de la Unua Prezidantaro. La eklezio instruas ke la Unua Prezidantaro (la profeto kaj liaj konsilistoj) kaj la Kvorumo de Dek Du Apostoloj estas profetoj kaj ke ilia instruo estas ĝenerale antaŭfiksita sub inspiro de Dio tra la Sankta Spirito. Membroj de la eklezio agnoskas ilin regule kiel profetoj, viziuloj, kaj revelaciantoj — ĉi tio estas publike farata dufoje jare dum la tutmonda ĝenerala konferenco de la eklezio.

Karakterizaj doktrinoj kaj praktikoj[redakti | redakti fonton]

Paro post geedziĝo ĉe la Templo de Manti, Utaho.

Pluraj doktrinoj kaj praktikoj de la mormona eklezio estas unikaj ene de kristanismo. La mormona kosmologio kaj savplano inkluzivas la doktrinojn pri la antaŭekzistado, tri gradoj de gloro, kaj ekzaltiĝo. Laŭ tiuj doktrinoj ĉiu homa spirito estas laŭvorte spirita infano de Dio, kaj homoj povas atingi la ekzaltiĝon, t.e., ili povas iĝi gedioj same kiel Jesuo Kristo iĝis dio. Atingi tiun saman statuson kiel Jesuo ankaŭ estas konata kiel "kunheredanto kun Kristo". La doktrino pri la ekzaltiĝo inkluzivas la reunuigadon de la mortonta familio post la resurekto kaj la kapablon havi spiritajn infanojn en la postmorto. Por akiri tiun diecan staton, la eklezio instruas ke oni devas havi fidon al Jesuo, plenumi la ordonojn kaj partopreni ceremoniajn paktojn.

La mormona stampoceremonio montras singularan vidon rilate al la familioj. Laŭ la mormona teologio, viroj kaj virinoj povas esti stampitaj unu la alian tiel ke ilia geedziĝo daŭros en la postmorta vivo. Infanoj ankaŭ povas esti stampitaj al iliaj biologiaj aŭ adoptitaj gepatroj por formi eternajn familiajn liglojn. La plej signifaj instruoj povas esti prezentitaj per anstataŭanto nome de tiuj kiuj mortis (ekz., bapto por la mortintoj). La eklezio instruas ke ĉio havos la eblecon aŭdi kaj akcepti aŭ malaprobi la Evangelion de Jesuo Kristo kaj la avantaĝon de ĝiaj sakramentoj, en tiu vivo aŭ en la venonta.

La mormonaj fideluloj observas sanokodon nomita la Vorto de saĝeco en kiu ili ne konsumas alkoholaĵojn, kafon, teon, kaj tabakon. La Vorto de saĝeco ankaŭ instigas al la uzado de sanaspektaj herboj kaj fruktoj ene de la sezono, moderigas konsumon de viando, kaj grajnoj. Ilia moralkodo inkluzivas leĝon pri ĉasteco kiu malpermesas seksajn rilatojn ekster la aliseksema geedziĝo.

La kredantoj donas 10-procentan dekonaĵon surbaze de ilia ĉiujara enspezo.

Ili ankaŭ volontule servas en ilia loka preĝejo. Krome, ĉiuj fraŭlaj junuloj inter 19-25 jaroj kiuj estas sufiĉe sanaj kaj multaj emeritaj paroj estas instigitaj volontuli ĝis du jaroj kiel misiistoj por prediki kaj/aŭ disponigi humanitaran servon. Fraŭlaj virinoj el 21 jaroj aĝaj ankaŭ povas servi kiel misiistoj dum 18 monatoj, sed tio ne estas devo ĉar nur la junaj viroj estas ordinitaj elderoj.

La mormonoj ankaŭ prenas unu nokton semajne, tipe lundon, por familia hejma renkontiĝo, kie ili kunvenas kune kiel familio por studi evangeliajn principojn kaj partopreni malsamajn agadojn.

Komparoj kun ĉefa kristanismo[redakti | redakti fonton]

Lastatagaj sanktuloj kredas je resurekto de Jesuo, kiel prezentite en ĉi tiu kopio de la statuo de Kristo de Bertel Thorvaldsen situanta en la Centro de la Nordaj Vizitantoj sur la Placo de la Templo en Sallagurbo

Aldone al la kredo je la Biblio ("ĝis tie kie ĝi estas tradukita korekte"), la dieco de Jesuo, kaj lia punpago kaj resurekto, aliaj mormonaj instruoj estas kundividitaj kun aliaj branĉoj de kristanismo. Ekzemple, la mormona teologio inkluzivas kredon je la doktrino de savo nur tra Jesuo, la restaŭrismon (tra la eklezio fiksita de Joseph Smith Jr., jarmilismon, daŭrismon, punan anstataŭigon, kaj formon de apostola posteuleco. La praktikoj de bapto per mergado kaj la komunio (nomata sakramento) ankaŭ estas komunaĵoj. Tamen, aliaj kristanaj grupoj ne akceptas la mormonan baptadon kiel signon de kristana komenco, same kiel okazas, ekzemple, inter katolikoj kaj baptistoj.

Tamen, la Mormona Eklezio devojiĝas de la plejmulto el aliaj eklezioj ene de kristanismo, kaj multaj homoj ne akceptas ĝin kiel parton de kristanismo. La mormonoj konsideras aliajn modernajn kristanajn grupojn kiel devojiĝintoj de la vera kristanismo kaj vidas sin kiel la vera restarigo de la unua-jarcenta kristanismo kaj la nura vera kaj aprobita kristana eklezio. Diferencoj inter la Mormona Eklezio kaj la plej granda parto de la tradicia kristanismo inkluzivas malkonsenton rilate al La Kredo Nicea, kredo je unika teorio de homa savo kiu inkluzivas tri ĉielojn (konataj kiel "gradoj de gloro"), doktrino de la "ekzaltiĝo" kiu inkluzivas la kapablon de la homoj iĝi gedioj post la morto, manĝkodo nomata la Vorto de Saĝeco, kaj unikaj sakramentaj ceremonioj private okazintaj ĉe mormonaj temploj, kiel ekzemple la Investituro kaj Stampoceremonioj.

Komparo kun aliaj mormonaj movadoj[redakti | redakti fonton]

Mormonaj misiistoj plentempe volontulas inter 18-24 monatoj.

La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kundividas komunan heredaĵon kun aliaj malgrandaj mormonaj eklezioj kiuj estas kolektive nomitaj la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. La plej granda el tiuj malgrandaj grupoj estas la Komunumo de Kristo (antaŭe konata kiel la Reorganizita Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj), kun sidejo en Independence, Misurio, sekvata de la Eklezio de Jesuo Kristo, kun sidejo en Monongahela, Pensilvanio. Komune al ĉiuj mormonaj memstaraj eklezioj estas la kredado je Joseph Smith kiel profeto kaj fondinto de ilia religio. Ili ankaŭ akceptas la Libron de Mormon, kaj plejmulte, sed ne ĉion, ili akceptas almenaŭ iun version de la Doktrino kaj Interligoj. Tamen, ili tendencas disputi laŭgrade kun la Eklezio rilate al la doktrino kaj eklezia gvidado.

La ĉefaj branĉoj de la Mormona Eklezio rezultiĝis el la krizo pro la sukcedado post la morto de Joseph Smith. Aliaj branĉoj povas esti konsideritaj pli postaj branĉoj de la Eklezio, plejparte kiel rezulto de malkonsentoj ĉirkaŭ la plurala geedziĝo. En la Mormona Eklezio, la praktiko je plurala geedziĝo estis forlasita komence de la 20-a jarcento, sed ĝi daŭris inter la fundamentismaj grupoj, kiuj kredas ke la praktiko estas postulo por la ekzaltiĝo. La Mormona Eklezio, kontraste, kredas ke ununura ĉiela geedziĝo estas sufiĉa por la ekzaltiĝo. Fundamentistoj ankaŭ kredas je kelkaj aliaj doktrinoj instruitaj kaj praktikitaj de Brigham Young en la 19-a jarcento, kiujn la Mormona Eklezio rezignis, malkonfesis, aŭ prokrastigas. Ekz., la eklezio longe ekskomuniis ajnajn membrojn kaptitaj praktikante poligamion.

Organizo de la Eklezio[redakti | redakti fonton]

Nomo kaj leĝaj instancoj[redakti | redakti fonton]

Mormona templo de Madrido

La mormona eklezio instruas ke ĝi estas daŭrigo de la Eklezio de Kristo establita en 1830 fare de Joseph Smith. Tiu origina eklezio suferis plurajn nomŝanĝiĝojn dum la 1830-aj jaroj, kiu nomiĝis "La Eklezio de Kristo, la Eklezio de Dio"[19].[20], kaj tiam en 1834, la nomo estis oficiale ŝanĝita al "Eklezio de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj"[19].[20]. En aprilo 1838, la nomo estis oficiale ŝanĝita al La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Post kiam Smith mortis, Brigham Young kaj la plej granda parto de la sekvantaro de Smith integriĝis en la Mormona Eklezio en 1851 per la leĝo de la Ŝtato Deseret[21] sub la nomo Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.

En 1887, la Mormona Eklezio estis laŭleĝe disigita en Usono fare de la leĝo Edmunds-Tucker pro la praktiko de poligamio. La Leĝo Edmunds-Tucker estis nuligita en 1978. La eklezio daŭre funkciis sub ĝia formala nomo, Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Tradiciaj neformalaj nomoj estas Mormona Eklezio, Sanktuloj de la Lastaj Tagoj aŭ mormonoj. La esprimo Mormona Eklezio estas ofte uzata[22], sed la eklezio komencis malinstigi ĝian uzon en la 20-a jarcento, kvankam por ĝi ne estas problemo la uzado de la vorto "mormono". La eklezio petas ke la oficiala nomo estu uzata ĉiam kiam eblas aŭ, eventuale, mallongigi al "La Eklezio" aŭ "La Eklezio de Jesuo Kristo"[23].

La eklezio organizis plurajn impost-esceptitajn entreprenojn por kunlabori kun la translokigo de mono kaj kapitalo. Tiuj inkluzivas la Korporacion de la Prezidanta Episkopo de la Eklezio de Jesuo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, organizita en 1916 sub la leĝoj de la ŝtato Utaho por akiri, havi, kaj vendi nemoveblaĵon. En 1923, la eklezio integrigis la Korporacion de la Prezidanto fr la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj en Utaho por ricevi kaj administri monon kaj donacojn. En 1997, la eklezio integrigis Intellectual Reserve, Inc. kiu okupiĝas pri ĉiuj kopirajtoj de la eklezio, varmarkoj, kaj aliaj intelektaj propraĵoj. La eklezio ankaŭ havas plurajn ne-impost-esceptajn entreprenojn. La Mormona Eklezio ankaŭ havas organizojn kiuj pagas impostojn, kiel Bonneville International kaj Deseret News.

Geografia distribuado kaj membreco[redakti | redakti fonton]

La mormonaj kongregacioj aŭ komunumoj estas organizitaj geografie. Membroj kutime partoprenas la aktivaĵojn laŭ la asignita geografia areo. Tamen, kelkaj geografiaj areoj ankaŭ disponigas apartajn komunumojn por unuopaj plenkreskuloj aŭ por parolantoj de aliaj lingvoj. Por dimanĉaj diservoj, la eklezianoj grupiĝas en pli grandaj (200 al 400 homoj) komunumoj konataj kiel salonaj sekcioj, aŭ pli malgrandaj komunumoj konataj kiel branĉoj. Kvankam la konstruaĵo foje povas esti nomata kapelo, la ĉambro uzata kiel kapelo por religiaj servoj estas fakte nur unu komponento de la tuta kunvenejo, de kiu la eklezio disponigas virtualan vidaĵon de tipa ekzemplo kaj ankaŭ enreta kunvenej-lokigado por ke la vizitantoj trovu la lokojn kaj kunventempojn de ĝiaj komunumoj ĉie en la mondo. Regionaj ekleziaj organizoj pli grandaj ol ununuraj komunumoj inkludas stakojn, misiojn, distriktojn, areojn, kaj regionojn.

La eklezio raportas tutmondan membrecon de pli ol 13 milionoj kun ĉirkaŭ 6.7 milionoj loĝantaj ekster Usono. Laŭ tiuj statistikoj ĝi estas la kvara plej granda religia institucio en Usono. La eklezia membreco-raporto inkluzivas ĉiujn baptitajn membrojn kaj ties infanojn. Kvankam la eklezio ne disponigas aliĝociferojn al la publiko, esploristoj taksas ke fakta aliĝo ĉe semajnaj mormonaj tutmonde estas ĉirkaŭ 4 milionoj[24]. Membroj vivantaj en Usono kaj Kanado konsistigas 46% el la membreco, Latinameriko 38%, kaj membroj en la resto de la mondo 16%. Enketo de la City College of New York en 2001 diris ke ekzistis 2 787,000 memidentigitaj mormonaj plenkreskuloj en Usono en 2001, 1.3% el la usona loĝantaro, igante al la Mormona Eklezio la 10-a plej granda religia korpo en ilia telefonenketo de pli ol 50 000 hejmoj[25]. La enketo de la jaro 2007 entreprenita de la Pew Research Center, trovis ke 1.7% el la usona plenkreskula loĝantaro identigis sin kiel mormono.

Pastra hierarkio[redakti | redakti fonton]

Thomas S. Monson, Prezidento de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Lastatagaj Sanktuloj.

La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj estas organizita laŭ hierarkia pastra strukturo administrita de viroj. Lastatagaj sanktuloj kredas ke Jesuo gvidas la eklezion tra revelacio kaj elektis ununuran viron, nomata "la profeto" aŭ Prezidento de la Eklezio, kiel sia reprezentanto sur la tero. La nuna prezidento estas Thomas S. Monson. Li kaj du konsilistoj (kiuj kutime estas nomataj apostoloj) formas la Unuan Prezidentaron, la prezidan korpon de la eklezio. 12 aliaj apostoloj formas la Kvorumon de la Dek du Apostoloj. Kiam prezidento mortas, lia posteulo estas kutime la plej altranga membro el la Kvorumo de la Dek du Apostoloj, kiu tiam rekonstruas novan Unuan Prezidentaron[26]. Tiuj viroj, kaj la aliaj masklaj membroj de la eklezia gvidado (inkluzive de la unuaj du Kvorumo de Sepdek kaj la Prezidanta Episkopo estas nomitaj ĝeneralaj aŭtoritatoj. Ili gvidas la eklezian administradon kaj prizorgas la klopodojn de regionaj gvidantoj je loka nivelo. Ĝeneralaj aŭtoritatoj kaj misioprezidantoj laboras plentempe kaj kutime ricevas stipendiojn el ekleziaj financoj aŭ investoj[27].

Sur la loka nivelo, la eklezia gvidado estas okazigata de laikoj kiuj parttempe volontulas sen stipendio. Kiel ĉiuj membroj, oni petas al ili donaci dekonaĵon de sia enspezo al la Eklezio. Escepto al tiu regulo estas aplikata nur por la mormonaj misiistoj kiuj laboras lokaskale kaj oni pagas al ili bazajn vivelspezojn el la fondaĵo kiu ricevas kontribuojn de iliaj lokaj komunumanoj. Tamen, la estontaj misiistoj estas instigataj por mempagado de siaj misiaj kostoj al tiu fondaĵo ĉiam kiam eblas. Membroj volontulas por la purigado kaj tenigado de la instalaĵoj de la loka preĝejo.

Interno de la Konferenca Centro kie la eklezio okazigas la duonjaran kaj jaran Ĝenerala Konferenco

Ĉiuj dignaj maskloj estas ĝenerale konsiderataj por la pastriĝo kaj ili estas ordinitaj pastroj jam 12-jaraĝaj. La Ordinado okazas dum ceremonio kiam manoj estas metitaj sur la kapo de ordinito. La pastreco estas dividita en la Aarona pastreco por junaj viroj de pli ol 12 jaroj kaj la Melkizedeka pastreco por pli ol 18-jaruloj.

Ekleziaj programoj kaj helporganizoj[redakti | redakti fonton]

Sub la gvidado de la pastra hierarkio ekzistas kvin helporganizoj kiuj plenumas diversajn rolojn en la eklezio: la Helpa Societo (organizo de inoj)[28], la Porjunula Organizo (12 al 17 jaroj), Infana Organizo (organizo por infanoj ĝis 12 jaroj), kaj Dimanĉa Lernejo (kiu disponigas gamon da dimanĉaj klasoj por gejunuloj kaj plenkreskuloj). La eklezio ankaŭ funkciigas plurajn programojn kaj organizojn en la kampoj de predikado, edukado, kaj eklezia-socia bonfarto kiel ekzemple la mormonaj humanitaraj servoj. Multaj el tiuj helporganizoj kaj programoj estas kunordigitaj de la Priesthood Correlation Program, kiu estas dizajnita por disponigi sisteman aliron por konservi tutmondan konsistencon, ortodoksecon, kaj kontrolon de la instruoj de la eklezio, doktrinoj, organizoj, renkontiĝoj, materialoj, kaj aliaj programoj kaj agadoj.

La kariljonoturo ĉe Brigham Young University, unu el pluraj instruejoj sponsoritaj de la eklezio

La Mormona Eklezio funkciigas grandan misian programon. Kelkaj membroj de la eklezio estas instigitaj por volontulado kiel misiistoj aŭ plentempe, partatempe, ĉe la interreto, aŭ kiel "servomisiistoj" en unu el centoj de la misioj ĝenerale en la mondo. Ĉiuj misiistoj servas sur volontula bazo, kaj iliaj elspezoj estas pagataj per ŝparado de la misiistoj mem, iliaj familioj, iliaj lokaj komunumoj, kaj en kelkaj kazoj de ĝenerala eklezia fondaĵo[29]. Misiistoj inkluzivas junajn unuopajn virojn inter 19 kaj 25 (kiuj servas por dujaraj misioj), unuopajn virinojn pli ol 21-jaraĝaj (kiuj servas por 18-monataj misioj), kaj ankaŭ parojn kiuj estas ĝenerale emeritaj (kiuj servas ekde 3 ĝis 36 monatoj)[30]. Junaj unuopaj viroj estas forte instigitaj por la misiado kaj inoj kaj paroj estas instigitaj sed oni ne atendas ke ili nepre misiu. Misiistoj ĝenerale havas apenaŭ bazajn konojn pri la mondoparto kie ili misios kaj eventuale, la eklezio instruos al ili novan lingvon. Misiistoj devas plenumi altgradajn normojn je persona taŭgeco, kiu estas determinata post intervjuoj de ekleziaj gvidantoj rilate al tio kion la misiisto plenumis, kiel ekzemple la Vorto de Saĝeco (ne konsumado de alkoholo, tabako, kafo, aŭ teo) kaj la leĝon de ĉasteco (abstinado de seksumado antaŭ aŭ ekster la geedziĝo). Dum siaj misioj, misiistoj estas fojfoje malpermesitaj kontakti siajn gepatrojn per telefono kvankam ili estas aktive instigataj por komunikiĝi kun siaj familioj kaj amikoj pere de ĉiusemajnaj retpoŝtoj aŭ leteroj. La misiistoj estas tipe permesitaj paroli al siaj familioj per telefono nur dum la Tago de Patrinoj kaj Kristnasko, kvankam specialaj cirkonstancoj foje postulas provizorajn individuajn esceptojn el tiu regulo. Al ĉiu oni asignas unu kunulon de la sama sekso, kiu ankaŭ estas misiisto. Ili havas striktan horaron, kiu inkluzivas unu tagon por turismado kaj alian por lavado de personaĵoj kaj aĉetado[31].

La eklezio funkciigas la Eklezian Edukan Sistemon kiu inkludas la Universitaton Brigham Young, Universitaton Brigham Young-Idahon (antaŭe Ricks College), la Universitaton Brigham Young-Havajo, kaj la Mormonan Ekonomian Kolegion. La eklezio ankaŭ funkciigas institutojn pri religio kaj studentajn asociojn proksime de la kampusoj de multaj kolegioj kaj universitatoj. Por mezlernejanoj, la eklezio funkciigas kvarjaran seminarioprogramon, kiu disponigas religiajn klasojn por studentoj por kompletigi la sekularan edukadon. La eklezio ankaŭ sponsoras malalt-interezan instruan pruntprogramon konata kiel Fondaĵo por Daŭra Edukado, kiu disponigas instruajn eblecojn por studentoj el evoluantaj landoj.

La Biblioteko pri Familia Historio de la mormona eklezio estas la plej granda en la mondo dediĉita al genealogia esplorado

La socihelpa sistemo de la eklezio, iniciatita dum la Granda Depresio, disponigas helpon al la senhavuloj. Ĝi estas financata per rapidaj proponoj: ĉiumonataj donacoj ekster la kutimaj 10 % (dekonaĵo), kiu reprezentas la koston de du manĝoj de ĉiumonataj dimanĉaj fastoj. Mono de la programo kutime vivtenas la kelon de la episkopo, kiu skatoligas kaj stokas manĝaĵon je malalta kosto. Distribuado de financoj kaj manĝaĵo estas administrata de lokaj episkopoj (kongregaciaj pastroj). La eklezio ankaŭ distribuas monon pere de la Mormona Filantropia Departemento al viktimoj de katastrofoj tutmonde.

Aliaj programoj kaj departementoj de la eklezio inkludas la familiajn servojn, kiu disponigas asistadon kun adopto, geedza kaj familia konsilado, psikoterapio, kaj dependecokonsilado. La Departemento Historio de la Eklezio, kiu kolektas eklezian historion kaj registrojn kaj la Departemento de Genealogio, kiu gvidas la esploradon pri la antaŭuloj de eklezianoj kaj samtempe funkciigas la plej grandan bibliotekon de la mondo dediĉitan al genealogia esplorado[32]. La eklezio ankaŭ estas grava sponsoro de Skoltismo, precipe en Usono, kie ĝi havas pli da skoltaj membroj en la organizo Skoltistoj de Usono ol iu alia eklezio[33].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Administra Centro de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj en Sallagurbo

La eklezio ne publikigas deklarojn rilatajn al ĝiaj financoj ekde 1959, sed en 1997, la revuo Time nomis ĝin unu el la plej riĉaj eklezioj de la mondo laŭ monpotenco[34]. En frontpaĝa artikolo de junio 2011 la magazino Newsweek asertis ke la Mormona Eklezio similas al la usona korporacio General Electric, kun tutmondaj ambicioj kaj neta valoro je 30 miliardoj da usonaj dolaroj[35][36][37]. Ĝiaj profitcelaj, neprofitcelaj kaj edukaj organizoj estas reviziitaj fare de sendependa kontada firmao: Deloitte & Touche. Krome, la eklezio kalkulas je sendependa organizo kiu disponigas ĝian atestadon dum ĉiujara ĝenerala konferenco ke la kontribuaĵoj estas uzataj laŭ la eklezia politiko[38].

La eklezio ricevas signifan kvanton da mono el la dekonaĵo (dek procento de la enspezo de membro) kaj la fast-ofero (mono antaŭfiksita por helpi individuojn). Laŭ la eklezio, la dekonaĵo kaj la fastofero estas dediĉitaj por ekleziaj celoj kaj ne estas uzataj en profitcelaj projektoj.

La eklezio ankaŭ investis en profitcela komerco kaj posedaĵ-projektoj kiel ekzemple Bonneville International, Deseret Book Company, kaj brutaroranĉoj en Utaho, Florido, Nebrasko, Kanado kaj aliaj lokoj. Tamen, tiuj ranĉoj estas dividitaj inter profitcelaj kaj neprofitcelaj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Tipa kunvenejo de la eklezio
Emma Smith, edzino de Joseph Smith iĝis la Unua Prezidantino de la Helpa Societo en 1842

Pro la diferencoj de la vivstilo antaŭenigita de la mormona doktrino kaj historio, malsama kulturo kreskis ĉirkaŭ la membroj de la eklezio. Ĝi estas ĉefe densa en la Okcidenta Intermontaro, sed la membraro de la eklezio atingas la tutan mondon, kaj ili sekvas praktikojn kiel ekzemple la akcepto de la Vorto de Saĝeco, sankodo simila al la 11a ĉapitro de Levidoj[39], en la Biblio, malpermesante la konsumon de tabako, alkoholo, kafo kaj teo, kaj aliaj kutimigaj substancoj[40]. Kiel rezulto de la Vorto de Saĝeco, la kulturo en areoj de la mondo kun alta koncentriĝo de mormonoj ekvideblas[41][42].

Renkontiĝoj kaj aliaj programoj estas aranĝitaj regule kaj fariĝas parto de mormona kulturo.

Hejmo kaj familio[redakti | redakti fonton]

En 1995, la eklezia Prezidantaro eldonis "La Familio: Proklamo al la mondo", kiu substrekas la gravecon de la familio. La Prezidantaro proklamis ke "geedziĝo inter viro kaj virino estas ordonita de Dio kaj ke la familio estas centraĵo en la plano de la Kreinto por la eterna destino de Liaj infanoj". La dokumento plue klarigas ke "sekso estas esenca karakterizaĵo de la individua antaŭmorta, morta kaj eterna identeco kaj celo", ke la patro kaj patrino havas malsamajn rolojn en la kreskigado de infanoj, kaj ke sukcesaj geedziĝoj kaj familioj, fonditaj sur la instruoj de Jesuo Kristo, povas daŭri eterne[43]. Tiu dokumento estas vaste citita de la mormonoj kiel deklaro de principo.

Kvar fojojn jare, la plenkreskaj virinoj (membroj de la Helpa Societo de la eklezio) ĝenerale kunvenas por ricevi aldonajn instruojn pri la familio kaj la hejmo. La renkontiĝo povas konsisti el servoprojekto, prelegaro, aŭ diversaj klasoj. Kromaj riĉigagadoj estas ofertitaj por virinoj kun similaj bezonoj kaj interesoj.

Post intervjuado al miloj da junuloj en tuta Usono, evangelia statistikisto Christian Smith skribis, « ... en ĝeneralaj komparoj inter gravaj usonaj religiaj tradicioj uzante gamon da sociologiaj iniciatoj el religia vigleco kaj elstareco... estas la mormonaj dekaĝuloj kiuj sociologie rezultas la plej bonaj"[44].

Sociaj okazaĵoj kaj renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Aldone al tiuj regule planitaj renkontiĝoj, kromaj renkontiĝoj estas ofte aranĝitaj ĉe la kunvenejo. Helpoficistoj povas fari gvidado-renkontiĝojn aŭ aranĝi trejnadosesiojn kaj klasojn. La komunumaj helpantoj povas plani sociajn agadojn ĉe la kunvenejo: dancoj, vespermanĝoj, feritagaj festoj kaj muzikaj prezentoj. La Porjunula Organizo kaj la Porjunulina Organizo renkontiĝas ĉe la kunvenejo unufoje semajne, kie la junuloj partoprenas agadojn kaj laboras pri la "Imposto al Dio", skoltismo, aŭ Persona Progreso. Aliaj popularaj agadoj estas korbopilko, prelegoj pri genealogio, juneco kaj alitemaj konferencoj, dancoj, kaj diversaj klasoj pri persona plibonigado. Eklezianoj ankaŭ povas rezervi la konstruaĵon sen ajna kosto por geedziĝoj, societaj kunvenoj, kaj entombigoj.

Amaskomunikiloj kaj artoj[redakti | redakti fonton]

La kulturo kreis grandajn komercajn ŝancojn por sendependaj mormonaj amaskomunikiloj. Tiaj komunumoj inkluzivas kinarton, fikcion, retejojn, kaj grafikan arton kiel fotarto kaj pentrarto. La eklezio posedas ĉenon da librovendejoj nomitaj Deseret Book, kiu provizas televidkanalon per la vinditaj eldonaĵoj. Titoloj kiel La Laboro kaj la Gloro kaj La Alia Flanko de la Ĉielo trovis akcepton kaj ene kaj ekster la eklezio. La televido de la Universitato Brigham Young, sponsorita televidstacio, ankaŭ trovlebas sur pluraj retoj. La eklezio ankaŭ produktas ses spektaklojn ĉiujare prezentante diversajn okazaĵojn de la primitiva kaj nuntempa eklezio. Ĝia Defilado de la Pasko de Jesuo Kristo estis identigita kiel la "plej granda ĉiujara subĉiela Pasko-spektaklo en la mondo"[45].

Humanitaraj servoj[redakti | redakti fonton]

Usona Marameo translokigas la humanitarajn donacojn de la Mormona Eklezio, senditajn al Bejruto, en 2006

La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj estas vaste konata pro siaj tutmondaj humanitaraj servoj. La ampleksa socihelpa sistemo de la eklezio, la Mormona Filantropia Departemento, estas branĉo de la Prezidenta Episkopejo. Iniciatita dum la Granda Depresio, ĝi disponigas helpon por la senhavuloj, financita per ĉiumonataj donacoj en la formo de dekonimposto de eklezianoj. Ĝi kontribuas per donacoj al la Mormona Eklezio ĝenerale kaj aliaj rilatiĝintaj bonfaradoj, kiel ekzemple, la Biblioteko de Historio de la Eklezio, la Universitato Brigham Young kaj la Eklezia Eduka Sistemo, la Polinezia Kultura Centro, la Mormona Tabernakla Ĥoro, kaj klopodoj dediĉitaj al disponigado de financoj por mormonaj misiistoj kaj templo-konstruado[46]. Mono de la programo ankaŭ kutimas funkciigi la kelojn de la episkopoj, en kiuj oni pakigas kaj stokas manĝaĵon por la senhavuloj je malalta kosto. Distribuado de financoj kaj manĝaĵoj estas administrata de lokaj episkopoj. Tiuj lokaj keloj distribuas krudvarojn al la bezonantoj laŭ mendo de la lokaj episkopoj. La kelo de la episkopo ankaŭ disponigas serveblecojn por tiuj kiuj volas servi en misioj aŭ volonti en la sociala programo de la eklezio. La daŭraj operacioj de la keloj estas prizorgitaj de pli aĝaj misiistoj kiel vendejestroj[47].

La eklezio ankaŭ distribuas monon pere de siaj humanitaraj servoj al viktimoj de naturaj katastrofoj tutmonde[48]. La Humanitara Centro de la eklezio, establita en 1991, preparas krizoprovizojn por sendaĵo tutmonde al tiaj viktimoj, kaj ofertas serveblecojn al eklezianoj. La helpo inkluzivas vestaĵojn, manĝaĵojn kaj medicinaĵojn. Laŭ la retejo de la Mormona Humanitara Centro, ĝiaj ŝipoj ŝarĝas ĉ. 12 milionojn da funtoj da ŝuoj kaj vestaĵoj, 1 milionon da higienilaroj, kaj 1 milionon da funtoj da medicinaj provizoj por unu jaro, kondukataj al pli ol 100 landoj[49]. La eklezio estis aktiva en la disponigado de helpo por viktimoj de katastrofoj kiel ekzemple la uragano Katrina[50][51][52], la tertremo en Haitio en 2010[53], la tertremo en Christchurch en 2011[54], la tertremo de Sendajo en 2011[55] kaj en 2005 kune kun la Katolika Helpa Societo disponigis helpon por fuĝintaj familioj de Niĝero[56]. La eklezio ankaŭ kunlaboris kun la Islama Helpa Societo por la helpado al la viktimoj de la inundoj en Pakistano[57].

Polemiko kaj kritiko[redakti | redakti fonton]

Protesters in front of the Newport Beach California Temple voicing their opposition to the church's support of Prop 8

La eklezio estis objekto de kritikoj kaj foje diskriminaciita ekde ĝiaj fruaj jaroj en Nov-Jorko kaj Pensilvanio. En la 1820-aj jaroj, la kritiko centriĝis ĉirkaŭ la aserto de Joseph Smith pri la oraj planĉoj el kiuj la Libro de Mormon estis laŭdire tradukita.

En la 1830-aj jaroj, la plej granda kritiko estis pro la manipulado de Smith de bankrotado en Kirtland, Ohio, kaj la politika kaj armea potenco de la Mormona Eklezio en Misurio, kulminante per la Mormona Milito de 1838. En la 1840-aj jaroj, kritiko al la eklezio centriĝis sur la teokratiaj aspiroj de la eklezio en Nauvoo, Ilinojso, kaj la praktiko de plurala geedziĝo, kritiko kiu ekaperis en la periodaĵo Nauvoo Expositor kaj kondukis al serio de okazaĵoj kiuj finiĝis per la murdo de Smith en 1844.

Ĉar la eklezio komencis malkaŝe praktiki poligamion sub Brigham Young dum la dua duono de la 19-a jarcento, la eklezio iĝis la celo de tutlanda kritiko pro tiu praktiko (kiu estis forigita de la eklezio en 1890), same kiel pro la teokratiaj aspiroj de la eklezio en la Utaha Teritorio. Komence de 1857, la eklezio ankaŭ estis sub signifa amaskomunikila kritiko post la masakro ĉe monto Meadows en suda Utaho.

Akademiaj kritikistoj pridubis legitimecon de Smith kiel profeto same kiel la historian verecon de la Libro de Mormon kaj la Libro de Abrahamo. Kritiko disetendiĝis al la rajtoj pri historia reviziismo, gejfobio, rasismo, kaj seksismaj politikoj. Famaj kritikistoj de la 20-a jarcento inkluzivas Jerald kaj Sandra Tanner kaj Fawn Brodie. Evangelianoj kredas ke Joseph Smith estis mensogulo kaj trompulo kiu inventis ĉion por personaj kaj ekonomiaj interesoj.

En la lastaj jaroj, interreto disponigis novan forumon por defendantoj kaj kritikantoj de Mormonismo, kaj la subteno de la eklezio en 2008 pri la Kalifornia Propono 8 ekigis akran debaton pri la rajtoj de la samseksemuloj kaj aliaj grupoj. Dum la eklezio kontraŭas la samseksan edz(in)econ, ĝi aperis en subteno de certaj protektoj por membroj de la GLAT-komunumo en Sallagurbo, Utaho.

Pro diferencoj en la doktrinoj, la Mormona Eklezio estas ĝenerale konsiderita kiel devojiĝo de la historia apostola tradicio de kristanismo kaj katolikoj, ortodoksuloj, kaj evangelianoj plejparte ne konsideras ĝin kristana eklezio.

Ĝis 1978, membroj de afrika origino ne rajtis fariĝi pastro pro ilia deveno.

En majo 2012 venis ankoraŭ pli da kritiko ĉar la mormona kirko baptas homojn post ilia morto. Tio signifas ke mortintaj homoj en la tuta mondo estas baptitaj sen ilia scio kaj permeso. En Nederlando montriĝis ke ankaŭ diversaj membroj de la reĝa familio estis baptitaj inter kiuj princo Bernardo kaj la reĝoj Vilhelmo la 1-a kaj Vilhelmo la 3-a. Jam pli frue estis kritiko pro la baptado de mortintaj judoj, inter kiuj Anne Frank

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teachings of the Prophet Joseph Smith, sel. Joseph Fielding Smith (1976), 121 ("The fundamental principles of our religion are the testimony of the Apostles and Prophets, concerning Jesus Christ, that He died, was buried, and rose again the third day, and ascended into heaven; and all other things which pertain to our religion are only appendages to it."). Thomas S. Monson, “The Way of the Master,” Ensign, Jan 2003, 2–7.
  2. "For salvation cometh to none such except it be through repentance and faith on the Lord Jesus Christ." Book of Mormon; Mosiah 3:12
  3. Ŝablono:Lds
  4. "Perhaps the puzzle some feel can be explained by the reality that each of us has two different channels to God. We have a channel of governance through our prophet and other leaders. This channel, which has to do with doctrine, ordinances, and commandments, results in obedience. We also have a channel of personal testimony, which is direct to God. This has to do with His existence, our relationship to Him, and the truth of His restored gospel. This channel results in knowledge." Elder Dallin H. Oaks Of the Quorum of the Twelve Apostles, April 2008 LDS General Conference, Elder Dallin H. Oaks. Testimony.
  5. Ballard, M. Russell (October 2007), "Faith, Family, Facts, and Fruits", Conference report (The Church of Jesus Christ of Latter-day Saints), http://lds.org/conference/talk/display/0,5232,23-1-775-9,00.html, retrieved September 28, 2009 
  6. Dennis B. Neuenschwander (October 27, 2000). Ordinances and Covenants.
  7. 7,0 7,1 “Statistical Report, 2000,” Ensign, May 2001, 22
  8. Deseret Morning News 2008 Church Almanac pg. 655
  9. Michael De Groote, "14 million Mormons and counting", Deseret News, 2011-01-23.
  10. Peggy Fletcher Stack, "LDS Church ramps up on global stage", Salt Lake Tribune, 2010-09-14.
  11. Basic Facts about the Church: Church Membership, lds.org.
  12. First Presidency Statement on Basing of MX Missile”, Ensign, June 1981, 76.
  13. “The Church and the Proposed Equal Rights Amendment: A Moral Issue”, Ensign, March 1980, insert.
  14. “Church’s Stand against Gambling", Ensign, March 1992, 74.
  15. angle Same-Gender Attraction, eldoninto: Newsroom.lds.org. Dato: 2005-05-26. Retejo: http://www.lds.org/ldsnewsroom/v/index.jsp?vgnextoid=27f71f1dd189f010VgnVCM100000176f620aRCRD&vgnextchannel=726511154963d010VgnVCM1000004e94610aRCRD. Lasta konsultado: marto 2007
  16. angle titolo: Euthanasia and Prolonging Life, eldoninto: Newsroom.lds.org. retejo: http://www.lds.org/ldsnewsroom/v/index.jsp?vgnextoid=aae4b28d7cb9f010VgnVCM100000176f620aRCRD&vgnextchannel=726511154963d010VgnVCM1000004e94610aRCRD%7C Lasta aliro: marto 2007
  17. angle titolo: Political Neutrality, eldoninto: Newsroom.lds.org | dato: 2006-10-19, retejo: http://www.lds.org/ldsnewsroom/v/index.jsp?vgnextoid=6203d93c8688f010VgnVCM100000176f620aRCRD&vgnextchannel=726511154963d010VgnVCM1000004e94610aRCRD | lasta aliro: marto 2007}}, "No Thumbs Up or Down To Legislature", Retrieved May 2007.
  18. Bush & Mauss 1984: 70
  19. 19,0 19,1 Roberts, B. H (1905), History of the Church of Jesus Christ of Latter-Day Saints, 3, Deseret News, pp. 23, 24, http://books.google.com/?id=m2bEVgSvbS8C 
  20. 20,0 20,1 Smith, Joseph, Jr.; Williams, Frederick G.; Cowdery, Oliver (1834), "Minutes of a Conference of the Elders of the Church of Christ, May 3, 1834", The Evening and the Morning Star 2 (20): 160, http://www.centerplace.org/history/ems/v2n20.htm#160 
  21. The initial incorporation by the non-existent State of Deseret (1851) Laws and Ordinances of the State of Deseret (Utah) Compilation 1851. was not legally valid, but was soon ratified by the Utah Territory in 1851 (1851) Acts Resolutions and Memorials Passed by the First Annual and Special Sessions of the Legislative Assembly of the Territory of Utah, 1851. and 1855. See Late Corporation of the Church of Jesus Christ of Latter-Day Saints v. Romney, 136 U.S. 44–45 (1890).
  22. The Associated Press continues to says that "Mormon Church" is a proper second reference in its Style Guide for journalists.
  23. angle titolo: Style Guide, eldoninto: Newsroom.lds.org, dato: 2009-03-24, retejo: http://www.lds.org/ldsnewsroom/v/index.jsp?vgnextoid=ca07ae4af9c7e010VgnVCM1000004e94610aRCRD%7C lasta aliro: marto 2009}}
  24. Statistical Information, Retrieved December 1, 2007
  25. Egon Mayer, Ph.D.; Barry A. Kosmin, Ph.D.; Ariela Keysar, Ph.D., "American Religious Identification Survey", cuny.edu, http://www.gc.cuny.edu/faculty/research_briefs/aris/key_findings.htm, retrieved 2006-07-27 
  26. http://www.eluniversal.com.mx/notas/479529.html
  27. For a time, the church had a paid local clergy; however, that practice was discontinued in the early 1900s. See D. Michael Quinn (1997), Mormon Hierarchy: Extensions of Power, Salt Lake City: Signature Books, ch. 6.
  28. La Helpa Societo estis fondita en 1842 en Nauvoo, Ilinojso. Hodiaŭ ĝi havas pli ol 5 milionojn da virinoj en pli ol 165 landoj. From Pioneer Group to Worldwide Society, newsroom.lds.org, archived from the original on 2007-10-01, http://web.archive.org/web/20071001033017/http://lds.org/newsroom/showpackage/0,15367,3899-1--43-2-125,00.html . Ĉiu mormonino ekde la 18-jariĝo apartenas al la Societo.
  29. LDS Church (2006), Church Handbook of Instructions, 1, p. 155  ("Contributions to the General Missionary Fund help spread the gospel in ways such as providing partial financial support for missionaries who need it to supplement contributions from themselves, their families, and the ward missionary fund.").
  30. Mormon Missionaries, Light Planet, http://www.lightplanet.com/mormons/daily/missionary/mormon_missionaries.html 
  31. http://religion.blogs.cnn.com/2010/11/08/hfr-for-tues-amelizabeth-smarts-other-journey/ CNN's Jessica Ravitch, Elizabeth Smart's Other Journey, CNN. November 8, 2010.
  32. AAG International Research, AAG International Research, AAG, http://www.intl-research.com/overview.htm, retrieved 2009-10-31 
  33. (PDF) Boy Scouts of America Membership Report – 2007, P.R.A.Y., 2008-01-07, http://www.praypub.org/pdf_docs/BSA_Membership_Report_2007.pdf, retrieved 2008-05-22 
  34. Biema, David Van. Kingdom Come. Time Magazine, Vol. 150 No. 5, August 4, 1997 (estimating the church's value at over $30 billion).
  35. Mormons Rock! by Walter Kirn, Newsweek magazine, June 5, 2011
  36. Belo Corp Form 8-K. Accessed May 16, 2007.
  37. "Financial Planning". finserve.byu.edu. Accessed May 16, 2007.
  38. Cantwell, Robert W. (May 2007), "Church Auditing Department Report, 2006", Ensign 37 (5): 6, http://www.lds.org/ldsorg/v/index.jsp?vgnextoid=2354fccf2b7db010VgnVCM1000004d82620aRCRD&locale=0&sourceId=48fdb5658af22110VgnVCM100000176f620a____&hideNav=1, retrieved 2008-02-22, "The Church Auditing Department has been granted access to all records and systems necessary to evaluate the adequacy of controls over receipts of funds, expenditures, and safeguarding of church assets. The Church Auditing Department is independent of all other church departments and operations, and the staff consists of certified public accountants, certified internal auditors, certified information systems auditors, and other credentialed professionals. Based upon audits performed, the Church Auditing Department is of the opinion that, in all material respects, contributions received, expenditures made, and assets of the church for the year 2006 have been recorded and administered in accordance with appropriate accounting practices, approved budgets, and church policies and procedures." 
  39. (D&C 89)
  40. See Doctrine & Covenants, Section 89.
  41. Salt Lake Tribune Editorial, Liquor stores: Banning phone listings, stores won't stop abuse.
  42. Megan Johnson (December 15, 2008). America's 10 Fittest Cities—and 10 Least Fit, Too. Alirita 14 October 2010.
  43. The Family: A Proclamation to the World (1995).
  44. Soul Searching: The Religious and Spiritual Lives of American Teenagers, Authors: Christian Smith, Melinda Lundquist Denton, page 261 (Oxford Univ Pr. 2005)
  45. Griffiths, Lawn (2007-03-24), Mesa Mormon temple prepares for Easter pageant, East Valley Tribune, http://www.eastvalleytribune.com/story/86475, retrieved 2008-11-30 
  46. LDS Philanthropies: Helping Change and Save Lives.
  47. Overview of Bishops’ Storehouses.
  48. Annual Report Highlights Church Emergency Relief (2011-03-09).
  49. Humanitarian Center.
  50. Church Providing Relief to Hurricane Katrina Victims (2005-09-01). Alirita 2010-01-15.
  51. Latter-day Saints to Mobilize Another 4,000 Volunteers in Chainsaw Brigade’s Second Wave (2005-09-16). Alirita 2010-01-18.
  52. Mormon Helping Hands Make a Difference (2005). Alirita 2010-01-18.
  53. Haiti Efforts: PORT-AU-PRINCE, Haiti (2010-02-12).
  54. Christchurch Members’ Faith Remains Unshaken as Recovery Continues (2011-04-07). Alirita 2011-06-12.
  55. Church Update on Response to Japan Earthquake and Tsunami (2011-03-14). Alirita 2011-03-15.
  56. Carrie A. Moore (2005-03-11). LDS-Catholic aid for Niger.
  57. Jamshid Ghazi Askar (2010-09-11). Mormon church, Islamic Relief team up for Pakistan flood relief.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.