Eŭtanazio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eŭtanazio (etimologie, el la greka, ευθανασία, de eu~ – bona, ĝusta, facila kaj thanatos – morto; do "bona morto"') estas ia procedo por plifruigi la morton de homo, kies pluvivon oni konsideras nedezirebla. La motivoj de tiu nedezirebleco povas varii.

Enhavo

[redakti] Difinoj de eŭtanazio

Eŭtanazio povas signifi, depende de la vidpunkto:

  • Permesi al grave malsana persono elekti aŭ antaŭigi la momenton de sia morto (ekzemple por eviti pliajn suferojn), kaj, pasive aŭ aktive, helpi lin tiucele.
  • Mortigi aŭ lasi morti homon, kies vivon oni konsideras ne vivinda, sed kiu ne povas mem decidi pri tio. Tiu ĉi eblo levas la problemon, ĉu oni rajtas decidi pri la vivo de aliulo, eĉ se tiu eble antaŭe faris tiusencan deklaron.

[redakti] Specoj de eŭtanazio

[redakti] Pasiva eŭtanazio

Oni ĉesas apliki al la malsana persono kuracilojn, medikamentojn aŭ, ĝenerale, farmakojn aŭ ajnan rimedon (inkluzive de nutraĵo) plu tenantajn lin viva.

En kelkaj landoj oni jam akceptis tiun pasivan eŭtanazion. Tio signifas escepton de la normala devo helpi al homoj en danĝero aŭ senhelpa situacio.

[redakti] Aktiva eŭtanazio

Oni donas al la malsana persono substanconfarmakon kiu, pro la dozo aŭ konsisto, plirapidigas aŭ antaŭigas ties morton. Se la persono estas agokapabla, sufiĉas disponigi al li la rimedon.

[redakti] Eŭtanazio en fikcio

[redakti] Beletro pri eŭtanazio

[redakti] Filmoj pri eŭtanazio

"Mar adentro" ("For en maron"), de Alejandro Amenábar

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj