Entombigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sepulto)
Saltu al: navigado, serĉo

Entombigo (t.e. enigo en tombon) estas la plej ofta destino por homaj kadavroj. Malgraŭ ke laŭleĝe, en plej parto de la landoj, estas rajtigite al ĉiu homo la libera elekto je entombigo aŭ kremacio, ĝenerale, por religiaj kaj kulturaj kialoj, oni preferas la entombigon.

Entombigo povas esti simpla aŭ multobla. En simpla entombigo, oni metas la kadavron en la tombon kaj ne plu eliras ĝin (ekcepte por hazardaj kialoj). En multobla entombigo, oni metas la kadavron en unuavican tombon celante repreni ties ostojn post la putrigo de karno. Post la eltombigo, la ostoj estas metitaj en definitivan tombon (nomata ostejo). Ĝenerale, la entombigo estas kunigita de religiaj ritoj. En kazo de multobla entombigo, foje nur unu el ili estas solena. La dua entombigo, ĝenerale, reprezentas la agnoskon de la socian morton de homo. Post la dua entombigo, tre ofte, oni ne parolos plu pri la morto kaj aliaj homoj povos okupi ties sociajn funkciojn.

Ĝenerale, post la entombigo, oni omaĝe vizitas la tombon kaj metas oferojn (florojn, manĝaĝojn, ktp) sur ĝi. En latinidparolantaj landoj, ĝenerale la tomboj estas ornamitaj, kaj eĉ koloraj, en ĝermanaj landoj la tomboj estas pli formalaj kaj senorname.

En kristanaj emtombigoj, ĝenerale oni uzas ĉerkon, kaj en islamaj entombigoj oni ne povas uzi ĉerkon, kvankam oni povas uzi ĝin por porti la kadavron ĝis la tombo.

Kelkaj personoj deziras ke ili estu entombigitaj en difinitan lokon, prefere ol en alian. Kelkaj volas esti entombigita apud la mortrestaĵoj de anoj de sia familio kiel atesto pri simpatio al la personoj, kiujn ili amis.

Brazilaj kazoj[redakti | redakti fonton]

Je la brazilaj indiĝenoj Txucarramãe /ĉu-kar-ha'majn/, la karnon estas manĝita de parencaro kaj nur la ostoj estas entombita. La brazilaj indiĝenoj Bororo /bororo/ rapide entombigas la kadavron en malfunda tombo kaj kovras ĝin per maldika tavolo (10-15 cm) kaj ĉiuj tagoj la virinoj de ties parencaro akvumas la teron por ke la karno putriĝos rapide. Fine, kiam la karno estas putra, la virinoj reprenis la kadavron kaj skrapas la ostojn per tranĉiloj. Finfine, okazas la dua entombigo.

La indiĝenaj popoloj de Xingu /ŝingu/ faras grandan feston por dua entombigo nomata Quarup /kŭarup/. En ĝi, oni adiaŭas la mortojn kaj petas al iliaj spiritoj foriri la socian vivon. La mortoj estas reprezentataj de trunkoj ornamitaj, oni oferas manĝaĝon al ili, dancas al ili, disputas kuradojn kaj, la plej grava, la ĉampionoj de vilaĝoj luktas "huka-huka" omaĝe al ili. La festo estas tiam grava kaj interesa kaj foje multaj brazilaj aŭtoritatuloj partoprenas de ĝi kaj foje la televido montras ĝin, ĉefe kiam famaj milituloj ludos huka-huka, aŭ granda estro estos omaĝita.

Neindiĝenaj, eĉ kristanaj eŭropdevenaj, brazilanoj ĝenerale uzas multoblan entombigon, la unuavica estas solena kun funebroj, la dua estas tute neformala, antaŭ unu aŭ du reprezentantoj de la familio (tiuj ne necese estas parenco). La dua entombigo, kiu oni en Brazilo nomas "forĵeti la ostojn" okazas kiam mortas alian membron de la familio kaj oni uzos la tombon por ties unuavica entombigo. Dum la forĵetado de ostoj oni stude agas malformale kaj eĉ moke, por montri ke la ostoj ne plu estas homo. La ostojn estas portitaj al komuna ostejo kaj oni devas forgesi ilin, kaj ne plu omaĝe vizitu ilin.

Laŭ spiritismo, tre ofte, nur post la forĵetado de ostoj, estas permesata al spirito de memmortigintoj lasi la korpon, kaj estas granda turmento al ili resti entombigita dum la putrigo de la karno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri entombigo/enterigo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
      Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.  
  • Citaĵo
     Stari per unu piedo en la tombo. 
  • Citaĵo
     Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]