Mortpuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Landoj laŭ uzado de mortpuno
  • ██ Blua: neniu mortpuno
  • ██ Verda: mortpuno nur kaze de milito
  • ██ Oranĝa: mortpuno fakte ne estas aplikata dum longe
  • ██ Brun-ruĝa: mortpuno estas aplikata
Ekzekuto de fraŭlino Jane Grey, bildo de Paul Delaroche

Mortpunola plej supera puno, aŭ ankaŭ absoluta puno estas puno, kiu supozas mortigon (aŭ ekzekuton) de kondamnita homo pro krimo, laŭ kiu eblas laŭ valida punrajto doni tiun ĉi punon (en antaŭaj tempoj tiuj ĉi krimoj estis nomataj gorĝaj krimoj).

Por kaj kontraŭ[redakti | redakti fonton]

La mortpuno estas objekto de vervaj diskutoj inter juristoj same kiel inter ordinaraj civitanoj. Ĝiaj subtenantoj argumentas precipe, ke

  • nur la mortpuno donas certecon, ke krimulo ne plu krimos;
  • la mortpuno havas fortan timigan efikon al eblaj estontaj krimuloj;
  • la Biblio ordonas la mortpunon (Genezo 9, 6: "Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo");
  • la mortpuno ŝparas al la socio la kostojn por la alie necesa dumviva enprizonigo.

Kontraŭuloj de la mortpuno argumentas, ke

  • la mortpuno kontraŭas la fundamentan rajton je vivo kaj korpa sendifekteco
  • la mortpuno estas nekompensebla en okazo de justica eraro (erara verdikto)
  • ne estas pruvoj, ke la mortpuno pli timigas krimulojn ol dumviva mallibereco
  • la mortpuno igas kriminton, kiuj jam meritis ĝin, murdi por kaŝi sian krimon, ĉar li jam nenion povas perdi
  • per la mortpuno la ŝtato forlasas respekton al homa vivo kaj do suriras la saman moralan nivelon kiel murdanto.
  • mortpuno faras martirojn.

Multaj landoj abolis la mortpunon; aliaj konservas ĝin, sed provizore ne plenumas la verdiktojn (moratorio).

Iam ekzekutoj estis publikaj por prezenti al la publiko interesan, ankaŭ edukan kaj fortimigan spektaklon. Nun ekzekutoj estas nepublikaj, tamen kun invititaj atestantoj, kiuj atestas la plenumon kaj certigas observon de reguloj.

Mortpuno kaze de milito[redakti | redakti fonton]

Kelkaj sudamerikaj landoj rezervas mortpunon al frendaj malamikoj dum militperiodo. Vere tiu estas nur rajto mortigi malamikajn soldatojn. En tiuj landoj, oni pensas ke oni rajtas mortigi, eĉ dum milito, se estas leĝo kiu permesas al ŝtato fari tion.

Manieroj de ekzekuto[redakti | redakti fonton]

Problemo ĉiam estis la maniero ekzekuti homojn: ĝi estu facila, certa, malmultekosta kaj ne kaŭzu tro da malpuro. En iuj tempoj certa krueleco estis dezirata; ekzemple en antikva Romio oni ekzekutis per krucumo, kio povis esti longa turmento, precipe se la krucumito ricevis piedapogilon.

La celon de krueleco plenumas ankaŭ ŝtiparumo, ĉe kiu homo malrapide forbrulas sur ligna fajro. Tiun metodon aplikis la katolika eklezio kontraŭ herezuloj kaj sorĉistinoj. Mildigo, koncedita ekzemple al Giordano Bruno, estis pulvosako ĉirkaŭ la kolo, kiu mortigis pli rapide.

Post la invento de pulvopafiloj oni parte ekzekutis per mortpafo, precipe armeanojn. Tiu speco de morto estis konsiderata honora; kontraŭe pendumo estis malhonoro.

En modernaj tempoj oni serĉis metodojn por mortigi rapide kaj sen nenecesa doloro. Tiusence pendumo estis progreso, ĉar la penduma maŝo rompas la nukon de la ekzekutato, kio rapide mortigas.

Ekde 1792 oni aplikis gilotinon, kiu fortranĉas la kapon de homo kaj estis uzata en Francio ĝis la abolo de la mortpuno en 1981.

En Hispanujo oni uzis garoton.

En Usono aplikiĝas ekzekuto per venena gaso, venena injekto aŭ elektra seĝo.

La abolicio de mortopuno[redakti | redakti fonton]

La 19-an de novembro 2009 la Rusia konstitucia tribunalo rezoluciis, ke mortopuno en Rusio ne plu estos aplikita eĉ post enkonduko en la 1-an de januaro 2010 de la ĵurio en la lasta regiono, kie tiu ĝis nun mankis — en Ĉeĉenio. Ekde 1996 en la lando ekzistas la moratorio je la plenumo de mortokondamnoj.

Famaj mortpunitoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]