Cerba morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cerba morto, aŭ biologia morto, estas la morto de persono post la konstato, ke en ties cerbo ĉesis tute kaj konstante la elektra aktivado kaj la refleksoj. Ankaŭ la spirado ĉesis kaj oni vivtenas la spiradon artefarite per maŝinoj.

Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la malaperon de la konscio. Tamen ankaŭ ĉi tiu fiksado de preciza mortmomento ne montriĝas tute senproblema. En kelkaj landoj la cerba morto signifas jam laŭlege la morton. Ankaŭ tiam estas eble provizore daŭrigi spiradon kaj sangocirkulan sistemon por organtransplantaj bezonoj. Post kelkaj tagnoktoj ne plu estas eble vivteni diversajn funkciojn, ĉar koro kaj spirado haltas baldaŭ malgraŭ la intensa medicino.

La japana organizaĵo Oomoto, konata inter esperantistoj pri sia subteno de la Esperanto-movado, kontraŭas la nocion de cerba morto kaj organotransplantadon de cerbomortintoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. broŝuro pri la temo, eldonita fare de Universala Homama Asocio, la misia branĉo de la organizaĵo Oomoto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]