Reenkarniĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La rado de vivo, el Tibeto

Reenkarniĝo, estas proceso laŭ kelkaj kredoj per kiu, animo revenas post morto al Tero per nova korpo por nova vivo. Oni povas diri ke reenkarniĝo estas speciala tipo de metempsikozo. Sub tiu lasta koncepto la reenkarniĝo estis defendata en la antikva Grekio, unue de Ferecido el Siroso je la sesa jarcento a.K., poste de Orfeismo, Pitagoro kaj siaj disĉiploj kaj la kuracisto-folozofo Empedoklo. La reenkarniĝo estas regulata de karmo, tiu estas, la estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al lia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio.

Laŭ Spiritismo, la Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas intelekte kaj morale, pasante per reenkarnigo de malsupra ordo al sekvanta pli supra ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon. La Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo. La Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la perfektecon.

Laŭ Spiritismo, la spirito konservas sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo, laŭ aliaj kredoj tio ne okazas.

Bigliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stefania Rocchetta, Tornare al Mondo. Resurrezioni, rinascite e doppi nella cultura antica, Il Mulino, 2013, 978-88-15-23883-2


HinduismSymbol.PNG Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Hinduismo