Sinmortigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sinmortigo estas la ago mortigi sin (t.e. meti finon al sia vivo), ĉu vole aŭ ne vole. Laŭ PIV, suicido estas "la ago mortigi sin propravole, propradecide, ne akcidente". En kutima uzo, sinmortigo pli ofte signifas la pli fakan/juran terminon suicido, kaj estas uzata en ĉi tiu artikolo kiel sinonimo.

Kiel sinonimo ekzistas ankaŭ memmortigo.

Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigon peko, dum kelkaj leĝaroj opinias ĝin krimo. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj.

Personoj provantaj aŭ sukcesantaj je sinmortigo kutime antaŭpretigas klarigan noton.

Por ke sinmortigon oni povu nomi plenrajte "sinmortigo", morto devas esti kerna elemento, kaj celo, de la ago, ne nur ia sekvo de ĝi[laŭ kiu?]. Tial, bombhomon oni[kiu?] rigardas, depende de la vidpunkto, jen speco de bombo, jen martiro, sed ne kiel tipan sinmortiganton. Aliflanke, religioj kaj leĝaroj kutime ne proskribas tradician martirecon.

Opinioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj, necesas esti kuraĝa por mortigi sin; laŭ aliaj, nur malkuraĝuloj sin mortigas, nekapablaj alfronti la vivon.

Aliaj personoj pli facile komprenas la sinmortigon de tiu, kiu preferas morti libere, ol vivi sklave.

Por mortigi sin ne necesas klaraj konceptoj pri "vivo" kaj "morto" (ankaŭ ne, cetere, por vivi trankvile, feliĉe kaj kvazaŭ senkonscie). Ofte sufiĉas motivo (subjektiva), kio ne nepre identas kun kaŭzo (objektiva).

Oni povus argumenti kontraŭ sinmortigo, ke ĝi ne necesas, ĉar, se oni faras nenion, la rezulto fine estos precize la sama (t.e. morto). Sed tre ofte temas ne pri tio ke sinmortigonto ne volus vivi, sed ke li trovas vivadon tro suferiga kaj tial preferas fini ĝin anticipe.

Aliflanke, ankaŭ sinmortigo, kiel ĉiu ajn homa decido aŭ ago, vola aŭ ne, estas parto de la homa vivo mem.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

  • En 2001, 2.500 tajvananoj mortigis sin. El ili, 18 (t.e. 0.72 %) estis (ge)patroj, kiuj kunmortigis ankaŭ siajn (ge)filojn (trioble pli da ĉi tiaj kazoj ol en Usono). En 2003, 3.053 tajvananoj mortigis sin, je averaĝo de po 8 ĉiutage, aŭ de po 1 ĉiun trian horon. Estas po 14,1 sinmortigoj por ĉiu centmilo da homoj.
  • En Azio, plej multe oni sin mortigas en Japanio, kun po 25 por ĉiu centmilo. En 2003, mortigis sin 32.082 japanoj, t.e. po 87 ĉiutage aŭ po 1 ĉiun kvaronhoron.
  • En la mondo, plej multe oni sin mortigas en Litovujo, kun po 44 por ĉiu centmilo da homoj
  • Laŭ informoj de la Federacia Oficejo pri Statistiko, en Germanio en 2001 mortigis sin 3.370 homoj, pli ol 65-jaraj. Kompare kun 2000 la nombro kreskis je 1,6 procentoj. En la 2002 denove altiĝis la nombro, eĉ je 4,6 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Preskaŭ du trionoj de la sinmortigontaj olduloj vivas solaj kaj finas sian vivon en la propra loĝejo. La plimulto de la virinoj venenis sin. Ĉe la viroj dominis pistolpafo kaj sinpendigo. Senpera motivo estis serioza malsano, kiu grave reduktas la kapablon moviĝi, kaj fortaj doloroj.

Verkoj pri sinmortigo[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ la franca verkisto Albert Camus komence de sia eseo "La mito de Sizifo", sinmortigo estas la plej grava filozofia demando.
  • Tre interesan kaj sukan libron pri sinmortigo, "The Savage God" ("La sovaĝa dio"), verkis la anglalingva literaturkritikisto Al Alvarez, kie li detale rakontas pri siaj propraj provoj sinmortigaj kaj pri tiu (sukcesa) de la usona poetino Sylvia Plath.
  • Estas multaj poemoj pri sinmortigo kiel la brazila "Cajuina" ("Akaĵua Trinkaĵo") pri la sinmortigo de l' poeto Torquato Neto.

Sinmortigo en beletro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sinmortigo en beletraj verkoj.

Lingva noto[redakti | redakti fonton]

Oni povas trovi stranga la konservadon de "-n-" en la vorto "sinmortigo". Aliflanke, prefiksa "mem-" ne nepre identas al sin-; ja ĉiu kiu murdas, "mem" mortigas.

Legu pri tio en "PMEG" ĉe si en kunmetoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]