Vladimir Majakovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vladimir Majakovskij, foto, 1929

Vladimir Vladimiroviĉ MAJAKOVSKIJ (naskiĝis la 19-an de julio 1893, mortis la 14-an de aprilo 1930) estis rusa poeto.

Li naskiĝis en la kartvela vilaĝo Bagdadi, kiel filo de arbaristo. Jam en la aĝo de 14 jaroj li partoprenis demonstraciojn kontraŭ la caro. Post la subita morto de sia patro en la jaro 1906 lia familio transloĝiĝis al Moskvo. Tie li daŭrigis la lernadon en gimnazio, krome li pasie legis marksisman literaturon kaj aliĝis al la socidemokrata laborista partio de Rusio. En 1908 li devis forlasi la gimnazion, ĉar lia patrino ne plu havis la necesan monon por pagi la instruadon. Pro politika ribelemo Vladimir Majakovskij trifoje estis arestita, kaj striktajn punojn (ekz. deportadon) li nur eskapis pro sia juneco. En la soleco de la arestejo li en 1909 verkis siajn unuajn poemojn, kiujn tamen la gardistoj konfiskis.

Reveninte el la malliberejo, Majakovskij denove partoprenis la revolucian movadon. En 1911 li komencis studi arton. Li aliĝis al la futurisma grupo Gileja kaj publikigis en decembro 1912 siajn unuajn poemojn en la futurisma almanako Poŝĉeĉina obŝĉestvennomu vkusu. En 1914 li pro sia politika aktivado estis devigita forlasi la altlernejon.

Ĉi-dome Majakovskij loĝis kaj pereis (Moskvo, Lubjanka strateto, 3/6. Nun muzeo

La liriko de Majakovskij fariĝis pli kaj pli agresema kontraŭ la politika sistemo siatempa. Liaj temoj estis amo, revolucio, religio kaj arto. Lia lingvaĵo estis la lingvaĵo de la simpla popolo, kaj per intensaj, provokaj tonoj li detruis la iluzion de la idealisma kaj romantisma poezio. Lia malfeliĉa amo al Lilja Brik, la edzino de eldonisto Osip Brik, kun kiu li kunlaboris, same kiel la revolucio kaj la milito influis lian verkadon.

De 1915 ĝis 1917 li loĝis en Petrogrado (nuntempe: Sankt-Peterburgo). Komence de la revolucio li en diversaj teatroj deklamis siajn poemojn. Reveninte al Moskvo li preparis politike agitantajn, satirajn afiŝojn por la rusa novaĵ-agentejo ROSTA. En 1919 li eldonis sian unuajn poemaron. Lia populareco en la nova Rusio videble kreskis.

Sekvis pluraj vojaĝoj ene de Sovetunio kaj eksterlanden: ekz. al Francio, Germanio kaj Usono. La influo de tiuj ĉi vojaĝoj retroviĝis en jenaj verkoj: Mojo otkritije Ameriki (= Mia malkovro de Usono, 1925). En Usono li konatiĝis kun Elly Jones. Ilia mallonga amrilato rezultigis ties filinon Patricia (nun ŝi nomiĝas d-rino Patricia J. ThompsonYelena V. Mayakovskya). Poste li enamiĝis al Tatjana Jakovleva, al kiu li dediĉis la poemon Letero al Tatjana Jakovleva (1928).

Fine de la 1920-aj jaroj Majakovskij en sia verkaro pli kaj pli kritikis la novajn evoluojn en la socio, kiel lia satira dramo Klop (= La cimo) atestas. La lastajn monatojn de lia vivo karakterizis malsano kaj seniluziiĝo politika kaj privata.

La 14-an de aprilo 1930 li pafmortigis sin. La poeto estas enterigita en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

En 1940 la naskiĝurbo de la poeto ricevis la nomon Majakovskij, kiu ekde 1992 renomiĝas Bagdadi.


En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Per voĉo plena : revoluciaj poemoj. - Leipzig: Ekrelo, 1930.
  • Bone! : Poemo de l' oktobro. - Moskva: Unio de Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj ; Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, 1967
  • Jubilee / trad. de Nikolaj V. Lozgaĉev. - [La Chauxx-de-Fonds]: Kooperativo de Literatura Foiro, 1988
  • Per plena voĉo / En: Tutmonda sonoro. Vol. 2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]