Altlernejo de belartoj (Rusio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo
la ĉefa enirejo

Altlernejo de belartoj (Rusio) aŭ la moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo (ruse Моско́вское учи́лище жи́вописи, вая́ния и зо́дчества) estas lulilo de multaj rusiaj artistoj funkcianta ekde 1843 ĝis nun.

En 1838 la moskva societo de belartoj luis konstruaĵon en Mjasnickaja strato, 21 por instrui pentrarton al talentaj knaboj senkoste. La bela palaco konstruita laŭ projekto de elstara rusa arkitekto Bazilo Baĵenov fine de la 18-a jarcento troviĝas encentre de Moskvo kaj estas ofte menciata en multaj skribaj fontoj kiel unu el rimarkindaj vidindaĵoj de la rusia ĉefurbo.

En 1843 la societo aĉetis ĝin kaj fondis tie lernejon de pentrarto kaj skulpturo. Ekde 1865 en ĝi oni ankaŭ instruis arkitekturon. Diplomitoj havis samajn rajtojn kaj priveligiojn kiel iliaj kolegoj studintaj en Rusia Akademio de Belartoj (Sankt Peterburgo).

Ekde 1896 la lernejo iĝis altlernejo (universitato), en kiu oni instruis krome la ĝeneralajn lernofakojn. Studa kurso por pentristoj kaj skulptistoj daŭris ok jarojn, por arkitektoj - dek jarojn.

Post la Oktobra Revolucio en 1918 la Altlernejo nomiĝis la Dua Belarta metiejo, ekde 1920 - Alta belarta-teknika metiejo (VĤUTEMAS), ekde 1926 - Alta belarta-teknika instituto (VĤUTEIN), ekde 1930 - la moskva akademia Instituto de balartoj (ekde 1946 - nome de Vasilij Surikov).

En 1986 la USSR registaro redonis la konstruaĵon al Instituto de pentrarto, skulpturo kaj belarta pedagogio, laŭ iniciato de fama pentristo Ilja Glazunov. Poste ĝi renomiĝis kiel la Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo. Glazunov iĝis ĝia rektoro. Ekde 1989 la Akademio instruas al ĉ.370 studentoj ĉiujare en kvin fakultatoj:


  • Pentrarto
  • Skulpturo
  • Arkitekturo
  • Restaŭrado de belartaĵoj
  • Kritiko de belarto

Kelkaj famaj profesoroj kaj diplomitoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

  • [1] kroniko de la konstruaĵo en Mjasnickaja, 21 ruse
  • [2] la Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo ruse