Vincent van Gogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vincent van Gogh
VanGogh 1887 Selbstbildnis.jpg
Vincent van Gogh en memportreto
Dato de naskiĝo 30-a de marto 1853
Loko de naskiĝo Zundert, Nederlando
Dato de morto 27-a de julio 1890
Loko de morto Auvers-sur-Oise, Francujo
Nacieco nederlanda
Sukcesis kiel artpentristo
Reprezentaj verkoj Stela nokto
La sunfloroj
La dormoĉambro en Arles
Memportreto kun bandaĝita orelo
v  d  r
Information icon.svg
Subskribo

Vincent Willem van GOGH [fan ĥoĥ] (naskiĝis la 30-an de marto 1853 en Groot-Zundert, la nuntempa Zundert, Nederlando; mortis la 27-an de julio 1890 en Auvers-sur-Oise, Francujo) estis nederlanda pentristo, kiu havis grandan influon al la pentrarto de la 20-a jarcento. Konforme al nederlanda tradicio li montris ordinarajn objektojn tra la riĉeco de lum-ludo, kiel ekzemple en la pentraĵoj Dormejo en Arles kaj Cigana tendaro. Frua periodo de lia arto estis transiro de realismo al ekspresionismo.

Vincent van Gogh lasis ne nur pli ol du mil pentraĵojn kaj desegnaĵojn, sed ankaŭ pli ol ok cent leterojn skribitajn al siaj familio kaj amikoj, el kiuj 652 al sia frato Theo van Gogh, kun kiu li havis tre proksiman rilaton.[1] Ne tre konata en la jaroj 1890-aj lia verko rimarkiĝis de aŭtoroj kaj pentristoj simbolismaj en Francujo, Nederlando, Belgujo kaj Danujo. En la 1930-aj jaroj liaj pentraĵoj altiris jam cent dudek mil homojn al la ekspozicio de la muzeo pri moderna arto en Novjorko (Usono).[2]

Lia verko estas plena je naturalismo, inspirita de impresionismo, divisionismo kaj punktilismo, anoncis faŭvismon kaj ekspresionismon. Vincent van Gogh, kiu preferis subskribi siajn pentraĵojn per nur Vincent estas nuntempe la plej konata pentristo de la tuta mondo.[3]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Familio[redakti | redakti fonton]

La familio de Vincent van Gogh:
Supre la gepatroj: Theodorus van Gogh kaj Anna Cornelia, naskiĝinta Carbentus
Malsupre la gefratoj: Vincent Willem, Anna Cornelia, Theodorus, Elisabetha Huberta, Willemina Jacoba kaj Cornelius Vincent

La familio Van Gogh estis el malnova burĝaro, altrangula jam en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. La profesio de pastro estis familia tradicio[4], same kiel artonegocisto. La avo (1789-1874) de Vincent ekzemple diplomiĝis ĉe la teologia fakultato de la universitato de Leiden en 1811. Tri el liaj filoj iĝis artovendistoj.

La gepatroj de Vincent van Gogh estis la pastro Theodorus van Gogh (1822-1885) kaj ties edzino Anna Cornelia (1819-1907), filino de kortega libroligisto. La paro geedziĝis la 21-an de majo 1851 en Hago. La geedzoj estis jam bogefratoj, ĉar Cornelia Carbentus, la fratino de la edzino edziniĝis al Vincent van Gogh, frato de Theodorus la 6-an de novembro 1850.

Theodorus havis entute dek gefratojn; inter tiuj onkloj kelkaj ludis gravan rolon en la vivo de Vincent. Tiel ekzemple Hendrik Vincent van Gogh, "onklo Hein", artovendisto en Bruselo, Johannes van Gogh, "onklo Jan", admiralo ĉe kiu Vincent loĝis dum pli ol jaro en Amsterdamo, Cornelis Marinus van Gogh, "onklo Cor", artovendisto kaj Vincent van Gogh, "onklo Cent", lia baptopatro, kiu estis parta posedanto de la artgalerioj Goupil & Cie.

Ĝuste unu jaron antaŭ la naskiĝo de Vincent naskiĝis ne vivkapabla frateto, kiu same ricevis la nomon Vincent. Kelkaj aŭtoroj[4] supozas, ke Vincent sentis sin neamata anstataŭulo de tiu unuenaskito kaj pro tio suferis psike.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo en Zundert, fotita ĉirkaŭ 1900

Vincent van Gogh naskiĝis la 30-an de marto 1853 en la nuntempa Zundert, kampara urbeto en Nord-Brabanto, en la suda parto de Nederlando, sur la vojo de Parizo al Amsterdamo.

Li neniam forgesis la fruajn impresojn de sia kampara hejmregiono; multaj el liaj bildoj atestas pri lia amo al naturo. Post Vincent naskiĝis kvin aliaj gefiloj: Anna Cornelia (naskiĝis en 1855), Theodore (Teo, 1-an de majo 1857 - 25-an de januaro 1891), Elisabetha Huberta (Lis, 16-an de marto 1859 - 29-an de novembro 1936), Willemina Jacoba (VilVilki, 16-an de marto 1862 - 1941) kaj Cornelis Vincent (Kor, 17-an de majo 1867 - 1900). Ĉar la patro de Vincent estis pastro de la nederlanda reformita eklezio, kristanaj valoroj estis gravaj en la familio. Rilato al la arta mondo jam ekzistis, ĉar tri el la onkloj de Vincent laboris pri artnegoco.

Vincent unue vizitis la vilaĝan lernejon en Zundert. Kiam li havis dek unu jarojn kaj duonon li estis sendita al internlernejo en Zevenbergen. Ekde 1866 Vincent vizitis la mezlernejon en Tilburg, kie li denove loĝis for de sia familio. Li eklernis tie la francan, la anglan kaj la germanan (poste li legis originalajn verkojn en tiuj lingvoj), kaj desegnadon dum kvar horoj semajne. Kvankam li havis bonajn notojn, li forlasis la lernejon jam en marto 1868 pro nekonataj kialoj. La sekvajn 15 monatojn li loĝis ĉe siaj gepatroj, sed oni ne sciis pri kio li okupiĝis.

Julie 1869, post decido de familia konsilio, li edukiĝis en la haga filio de la artvendejo Goupil & Cie, kies parta posedanto estis lia onklo.

Edukiĝo, artovendisto kaj predikisto[redakti | redakti fonton]

Vincent van Gogh, 19-jaraĝa

En 1869 Van Gogh translokiĝis al Hago por labori ĉe la artkomercistoj Goupil. Goupil estis grava entrepreno kun filioj en pluraj ĉefurboj. Vincent van Gogh konatiĝis tie kun establita arto kaj lernis taksi artaĵojn. Tie, kiel ankaŭ poste en aliaj lokoj li multe vizitis la lokajn muzeojn.

Post fino de sia edukiĝo Vincent estis sendita somere de la jaro 1873 al la londona filio, kie Goupil tamen nur havis deponejon. For de siaj parencoj, Vincent sentis sin soleca. Dum sia libertempo li longe piedpaŝis tra la urbo kaj ties ĉirkaŭo kaj verkis desegnaĵojn. En tiu epoko li enamiĝis en la filinon de sia dommastrino, sed ŝi rifuzis lin kaj la elreviĝo tenis lin, eĉ ankoraŭ jaron poste. Dum ferioj ĉe la gepatroj somere 1874, ili konsciiĝis pri lia deprimo, kaj decidis sendi lin al Parizo. De januaro ĝis aprilo 1875 Vincent vivis ankoraŭ mallonge en Londono, antaŭ ol definitive translokiĝi al Parizo.

Sed en Parizo li pli kaj pli disiĝis de la aliaj kaj havis ankaŭ profesie strangan konduton. Li pli kaj pli turniĝis al religio, legis jam nur en la biblio kaj aliaj religiaj verkoj. Post kiam li revenis hejmen kristnaske de la jaro 1875 - ŝajne senpermese - li estis maldungita en aprilo 1876. La ĉefproblemo ŝajne estis la rilato kun klientoj; Vincent kiu abomenis ĉian hipokritaĵon, ja ne havis la talenton de vendisto.

Dum la sekvaj tri jaroj kaj duono li elprovis sensukcese diversajn profesiojn. Post mallonga dungiĝo kiel helpinstruisto ĉe lernejo en Ramsgate, li laboris ĉe alia lernejo en Isleworth ĉe Londono, kiu estis gvidata de metodisma pastro. Kristnaskon de la jaro 1876 li pasigis ĉe siaj gepatroj translokiĝintaj al Etten. Pro iliaj petoj, li fine ne reiris al Anglujo.

Sekvis volontulado en librovendejo, kiun ĉesis Vincent por ekstudi teologion. Li translokiĝis al Amsterdamo ĉe onklo, kie li prepariĝis por la akcepta ekzameno de la universitato pri la latina kaj greka lingvoj kaj pri matematiko. Sed post nur apenaŭ jaro li forlasis la ideon, ĉar [...] mi taksas la tutan universitaton, almenaŭ la teologian, kiel nepriskribeblan ĉarlatanaĵon, kie oni bredas farisearon.[5] Anstataŭe li vizitis ekde aŭgusto 1878 seminarion por laikaj predikistoj en Laken ĉe Bruselo, sed estis taksita post trimonata provperiodo kiel ne taŭga, verŝajne, ĉar li ne sukcesis submetiĝi dum la kursoj.

Tamen li trovis provdungiĝon kiel helppredikisto en Wasmes, Borinage, malriĉa belga terkarba regiono, kie la homoj vivis en aparte malfacilaj kondiĉoj. Li tie identiĝis kun la sorto de la ministoj. Li disdonacis vestaĵojn, ne plu zorgis pri sia aspekto kaj vivis en malriĉegaj kondiĉoj. Tio ne korespondis al la ideoj de liaj ĉefoj kaj en julio 1879 Vincent eksciis, ke lia kontrakto ne estis plilongigota.

Tia dua rifuzo fare de la eklezio verŝajne estis la kialo por lia posta forturniĝo de kristanismo. Li translokiĝis al apuda Cuesme (nuntempe parto de Mons) kaj dum ankoraŭ unu jaro, multe desegnis (ĉefe ministojn en la ĉiutaga vivo) kaj pripensis elekti artan metion. Aŭtune 1880, 27-jaraĝa, li decidis iĝi pentristo.

Vincent kaj Theo van Gogh[redakti | redakti fonton]

Theo van Gogh, ĉirkaŭ 1888

Ekde la mezo de la jaro 1880 la kvar jarojn pli juna frato Theo subtenis finance sian fraton Vincent. Ankaŭ Theo eklaboris ĉe Goupil kaj gvidis tiam parizan filion de la artogalerio. Laŭ konsento li ricevis kontraŭ sia subteno grandan parton de la pentraĵoj de Vincent, kiujn tiu regule sendis al Parizo. Kvankam la al li sendita monsumo estis sufiĉe alta,[6] Vincent vivis konstante en monomanko. Samepokuloj raportis, ke li donacis multe al malriĉuloj; li ŝajne tute ne sukcesis mastrumi monon.

Krom subtenanto de sia frato Theo estis ankaŭ lia konfidulo, lia plej grava rilatulo kaj lia - kvankam malmulte sukcesa - artovendisto. La vasta korespondado, kiun interŝanĝis la fratoj ekde 1872, estas grava fonto de studoj pri van Gogh.

En letero al sia onta edzino Theo priskribis en 1889 sian fraton tiel: "Kiel vi ja scias, li jam delonge disiĝis de ĉio, kion oni nomas konvencio. Liaj maniero vestiĝi kaj konduto tuj montras, ke li estas aparta homo, kaj de jaroj, ĉiu, kiu ekvidas lin diras "Tiu estas frenezulo." [...] Jam lia maniero esprimiĝi estas tia, kian oni aŭ alte taksas, aŭ tute ne eltenas ĝin. [...] Ne eblas al li rilati al iu en maniero flegma.[7]

Pentristo[redakti | redakti fonton]

Ĉagreno (Litografio, novembre 1882)

El la unuaj verkoj de Van Gogh apenaŭ distingeblas, ke iam li iĝos grava pentristo.[8] Li volis lerni kaj memlernis la bezonaĵojn aŭtodidakte, desegnis laŭ lernolibroj kaj kopiis ŝatatajn desegnaĵojn kaj gravuraĵojn. Por kontaktiĝi kun arto kaj artistoj li translokiĝis en oktobro 1880 al Bruselo, kie li daŭrigis sian memstudadon. Ke li frekventis la tiean artakademion, kiel iuj mencias, ne estas dokumentita, kvankam li ja enskribiĝis. En Bruselo li renkontiĝis kun Anthon van Rappard, kiu instruis lin. Ili interŝanĝiĝis pri artaj problemoj kaj korespondadis, kaj van Gogh vizitis lin plurfoje en la sekvaj jaroj. Post kiam Rappard forlasis Bruselon, kaj verŝajne ankaŭ pro ekonomiaj kialoj Van Gogh revenis en aprilo 1881 al la gepatra hejmo en Etten.

Tie li denove pentris - krom pejzaĝoj de la ĉirkaŭo - ĉefe kamparanajn laborojn kaj laboristojn. Somere li enamiĝis en sian kuzinon Kee Voss, kiu vizitis ilin. Kvankam la junulino respondis negative, Vincent daŭrigis sian amindumadon, kio estigis problemojn kun gepatroj kaj parencoj. Ĉar la rilato de Vincent al la familio jam estis kriza - oni konsideris lin nekapablulo - estiĝis disputo, kiu iom post kristnasko de la jaro 1881 kaŭzis lian foriron.

Jam fine de 1881 Vincent pasigis kvar semajnojn en Hago ĉe la bokuzo Anton Mauve, kies laborojn li alte taksis kaj kiu instruis al li akvarelo- kaj oleo-pentradon. Post la forlaso de la gepatra domo, Vincent translokiĝis al Hago kaj daŭrigis tie dum kelkaj semajnoj la lernadon ĉe Mauve. Opinimalsamoj pri arto kaj ankaŭ lia socie neakceptebla amrilato al la modelo Sien (Clasina Maria Hoornik), graveda okaza prostituitino, okazigis la disiĝon de lia instruisto. Tiu amrilato altigis ankaŭ la premon flanke de la familio (eĉ Theo ne subtenis lin tiurilate, kiel li ankaŭ ne povis subteni duan familion kaj tial la kunvivado baldaŭ iĝis problema). Septembre 1883 Van Gogh disiĝis de Sien, konscie, ke li devos rezigni pri propra familio: "Ni nun staras antaŭ tiu fakto - la forta intenco esti morta por ĉio, krom por mia laboro."[9] Ekde tiu momento Van Gogh limiĝis je facilaj kaj malmultekostaj virinoj.[10]

La pastrejo en Nuenen (1885)

Post la disiĝo de Sien, Vincent translokiĝis septembre al la nordnederlanda provinco Drenthe, kiun ŝatis pentristoj kiel ekzemple Max Liebermann pro la pitoreskaj etoso kaj pejzaĝo. Decembre li revenis al siaj gepatroj, kiuj intertempe translokiĝis al Nuenen, sed akceptis lin nur duonkore. Post kiam mortis lia patro la 23-an de marto 1885 Vincent translokiĝis al apuda ateliero.

Dum la du jaroj, kiujn Vincent pasigis en Nuenen, li kreis pli ol 180 pentraĵojn, ĉefe bildojn pri kamparanoj el la ĉirkaŭo, sed ankaŭ multajn aranĝitaĵojn. Ekde la fino de 1884 li instruis al kvar amatoroj el la proksima Eindhoven, kiuj tamen pagis lin ne per mono, sed per manĝoj kaj farboj. En 1885 li pentris La terpommanĝantojn, kiu estas la ĉefa verko el tiu epoko de lia vivo. Sed Vincent-on suferigis la izoleco en la provinco. La plej proksima arta urbo estis Antverpeno, al kiu li vojaĝis novembre de la jaro 1885.

Antverpeno kaj Parizo[redakti | redakti fonton]

Henri de Toulouse-Lautrec: Vincent van Gogh en Parizo (1887)

Van Gogh restis dum tri monatoj en Antverpeno, sed jam baldaŭ mankis mono al li. La pentristo prefere ŝparis pri manĝaĵoj ol pri pentromaterialo; en siaj leteroj li plendis pri sanproblemoj kaj malforto pro malbona nutrado. La tiam 32-jara Vincent enskribiĝis ĉe la artakademio la 18-an de januaro 1886 por partopreni kursojn, sed ĉefe, ĉar tie oni disponigis al li senpage modelojn kaj hejtitajn ĉambrojn. Liaj instruistoj Verlat, Vinck kaj Siberdt ne tre ŝatis la stilon de tiu "sovaĝa" nederlandano. Vincent regule kverelis kun Siberdt. De iamaj kunstudantoj ekzistas raportoj, kiuj priskribas lin denove kiel strangulo kaj apartemulo. Kiam komenciĝis la ferioj ĉe la akademio en marto 1886, Vincent veturis al sia frato Theo al Parizo, la tiama centro de la arta mondo.

Ne sen skrupuloj, Theo akceptis sian fraton en sia apartamento. Fakte la dujara kunvivo de ambaŭ (de 1886 ĝis 1888) estis punktita de altaĵoj kaj krizoj.

Van Gogh sekvis dum kelkaj monatoj kursojn en la ateliero de Fernand Cormon, privata artlernejo. Li tie renkontis multajn aliajn pentristojn, inter kiuj estis Henri de Toulouse-Lautrec, Paul Signac, Louis Anquetin kaj Paul Gauguin. Li amikiĝis kun Emile Bernard. Li ŝajne bone integriĝis en la rondon de junaj kolegoj, kiuj same kiel li ankoraŭ atendis famiĝi. Vincent, kiu strebis al kuniĝo de ofte konkurencantaj kaj disputantaj artistoj, organizis du komunajn ekspoziciojn en restoracioj, kiuj tamen ne permesis al li vendi verkojn. Same sensukcesa restis la ekspozicio de bildoj en la montrofenestro de la farbovendisto kaj artoŝatanto Julien Tanguy.

En Parizo Van Gogh konatiĝis kun la tiama aktuala artostilo, impresionismo. Sub ties influo kaj tiu de japana grafiko heliĝis lia ĝis tiam malhela paletro kaj li komencis eksperimenti uzante diversajn pentroteknikojn. Li multe pentris ekstere, ĉefe en la kampara ĉirkaŭo de Parizo, en Montmartre kaj en Asnières. Dume la antverpenaj instruistoj eĉ ne estis rimarkintaj, ke Vincent estis for, kaj preparis lian ateston kun la rezulto "nesufiĉa".[11]

Sed post kelka tempo li ne plu eltenis la senripozan urbegan vivon, la oftajn disputojn inter pentristoj, kaj ankaŭ la fakton, ke oni malpermesis al li pentri surstrate. Li decidis forlasi la urbon, pri kio li poste skribis al Theo: "[...] kiam mi forveturis de vi ĉe la Gare du Midi, mi estis ĝismorte malfeliĉa kaj preskaŭ malsana kaj preskaŭ ebriulo, ĉar mi tiom ruinigis min."[12] En februaro de la jaro 1888 li vojaĝis al la sudfranca Arles.

Arles[redakti | redakti fonton]

Portreto de Joseph Roulin (1888)
Paul Gauguin: Vincent van Gogh, pentrante sunflorojn (1888)
Dek du sunfloroj en vazo (aŭguste 1888)[13]

Pro diversaj kialoj Van Gogh decidiĝis pri suda Francujo. Unuflanke li volis eskapi la nordan vintron kaj aliflanke li esperis trovi tie la "bluajn tonojn kaj ĝojajn farbojn" de la sudo. Komence Arles estis nur etapo sur la vojo al Marsejlo, kie li volis agadi artkomerce por Theo, sed tiu plano neniam realiĝis.

En 1888 Van Gogh vivis unue en pensiono. Aprile li luprenis atelieron en la tiel nomata flava domo, kie li unue laboris, kaj ekde septembro ankaŭ loĝis.

El arta vidpunkto la restado en Arles estis tre produktiva, ĉar en la tieaj dek ses monatoj Van Gogh kreis 187 pentraĵojn.[14] Pro manko de modeloj, li unue turniĝis al pejzaĝoj. Post la Ponto de Langlois li pentris printempe serion de florantaj fruktejoj kaj aliaj motivoj el la ĉirkaŭo de Arles. Maje li ekskursis dum kelkaj tagoj al Saintes-Maries-de-la-Mer, kie li preparis interalie skizojn por la poste realigita pentraĵo Fiŝboatoj ĉe la strando de Les Saintes-Maries.

Post iom da tempo Van Gogh konatiĝis kun aliaj pentristoj, kiuj portempe loĝis en la regiono. Li ŝatis esti kun Eugène Boch, kies portreton li verkis. Ĉefe grava estis la amikeco kun la ĉefpoŝtisto Joseph Roulin. Van Gogh pentris ĉiujn kvin familianojn de Roulin plurfoje, kaj eĉ sesfoje la poŝtiston. La unika, propra stilo de Van Gogh stabiliĝis en Arles. Karakterizaj trajtoj estas vivaj koloroj, kun preferado de flaveco kaj dika tavolo de farbo.

Post kiam pretiĝis lia loĝejo en septembro, Van Gogh pripensis la realigon de longdaŭra revo: la ateliero de la sudo, en kiu artistoj vivu kaj laboru kune. Sed nur Paul Gauguin, kaj ankaŭ li nur post longa hezitado, konsentis veni post kiam Theo van Gogh certigis lin pri pagado de la vojaĝkostoj kaj pri monata financa subteno. Por impresi la kolegon kaj por ornami ties ĉambron, Vincent pentris en mallonga tempo multegajn bildojn, inter kiuj estis la famaj sunfloroj. Alia kialo por lia senĉesa pentrado estis krei verkojn por Theo, en kies ŝuldo li sentis sin profunde. Antaŭ la alveno de Gauguin, Vincent plendis pri sanaj problemoj kaj lacego.

La 23-an de oktobro Gauguin alvenis al Arles, sed jam baldaŭ la rilato inter la du viroj kriziĝis. La kunvivado ĉesis ĝuste du monatojn poste per neniam tute klarigita evento, dum kiu laŭ Gauguin, Van Gogh post disputo inter ambaŭ fortranĉis parton de sia maldekstra orelo [15] (aŭ laŭ aliaj la tutan orelon.[16]) Tamen ankaŭ eblas, ke Gauguin mem estis la fortranĉinto.[17] Tiel opinias la historiistoj Hans Kaufmann kaj Rita Wildegans el Hamburgo. Laŭ ili fine de la restado de Paul Gauguin en Arles, Vincent van Gogh havis unu el siaj nervaj atakoj kaj ekbatalis kun Gauguin. Tiu, provante defendi sin, vundis akcidente per glavo la orelon de Van Gogh. Poste ambaŭ repaciĝis kaj Vincent skribis al Gauguin "Kio okazis, restu inter ni." Al sia frato Theo, Vincent skribis: "Feliĉe Gauguin ne havis pafilon aŭ alian modernan milit-armilon".[18]

Oni trovis Van Gogh la sekvan matenon, senkonscie kaj malfortigita pro sangoperdo. Gauguin informis Theo-n kaj reveturis al Parizo.

Tiu okazaĵo estas konsiderata la unua manifestacio de malsano, kiun oni tiam, verŝajne erare, diagnozis kiel epilepsion. Dum populariĝo de la pentristo kuracistoj kaj psikologoj postmorte - kaj sen finfina rezulto - helpe de bildoj, leteroj kaj tekstoj starigis multajn alternativajn diagnozojn.[20] Laŭ indikoj de la paciento la krizoj estis ligitaj al halucinoj, premsonĝoj kaj depresio. Dum siaj lastaj vivojaroj Vincent suferis ilin plurfoje dum tagoj aŭ eĉ semajnoj kaj ili malhelpis lian pentradon. En la krizliberaj fazoj li tamen estis mense klara kaj laborkapabla.

Pro la sangoperdo li restis dum ĉirkaŭ du semajnoj en la malsanulejo de Arles. En februaro de la jaro 1889 nova krizo necesis plurtagan restadon en malsanulejo. Apenaŭ hejmenveninte li denove enhospitaliĝis pro petskribo de siaj najbaroj, kiuj timis lian strangan konduton. Tiu deviga enhospitaliĝo daŭris ĝis aprilo. Ĉar la pentristo ankoraŭ ne aŭdacis vivi sola - eble ankaŭ por ne tro ŝarĝi sian fraton, kiu edziĝis antaŭ nelonge - li decidis translokiĝi al la proksima menskuracejo Saint-Paul-de-Mausole en Saint-Rémy-de-Provence.

Saint-Rémy[redakti | redakti fonton]

La promenado de la malliberuloj (laŭ Gustave Doré) (1889)

La privata menskuracejo de Saint-Rémy, kien alvenis la pentristo la 8-an de majo 1889 troviĝis en iama monaĥejo el la 12-a jarcento. Kuracado tamen ne okazis tie; Van Gogh letere plendis pri la neokupiĝo de siaj kunpacientoj, de kiuj li restis kiel eble plej fora.

Pentrado estis permesata al li kiel terapio, kaj li faris tion ekde la unuaj tagoj de sia restado. Li kroĉiĝis al sia laboro ankoraŭ pli multe ol antaŭe. Unue li pentris motivojn el la ĝardeno kaj la vidon el sia fenestro, poste motivojn el la ĉirkaŭo de Saint-Rémy kaj la poste famiĝantan Stelan nokton.

Somere li suferis gravegan krizon, dum kiu li provis engluti venenajn farbojn (kion oni eble povus konsideri memmortigprovon). Post tio dum semajnoj li timis eliri la domon, sed pentris plurajn memportretojn. Krome li pentris serion da pentraĵoj laŭ blanka-nigraj kopioj, kiujn li posedis - ĉefe de Eugène Delacroix kaj Jean-Francois Millet. Printempe de la jaro 1890 li denove pentris iridojn.

Inter septembro 1889 kaj aprilo 1890 proponis Theo pentraĵojn de Vincent al tri ekspozicioj de avangarda arto. Tiel la pentristo unue konatiĝis en pli vasta publiko. La reagoj estis aprezaj kaj pintis en entuziasma artikolo de artogazeto. Krome estis vendita en unu el la ekspozicioj komence de la jaro 1890 la bildo La ruĝaj vitujoj de Arles. Tio estas la unua dokumentita vendo el lia matura epoko. Sed la pentristo rigardis la eble ontan sukceson pli time ol ĝoje.

Jam ekde la aŭtuno Van Gogh intencis forlasi la kuracejon, kie li sentis sin kiel malliberulo, kaj translokiĝi norden. Februare de la jaro 1890 la artamiko kaj kuracisto Paul Gachet proponis akcepti lin kaj zorgi pri li en Auvers-sur-Oise, ĉirkaŭ 30 km de Parizo.

Lastaj monatoj en Auvers[redakti | redakti fonton]

La blanka domo dumnokte (junie 1890)

La 17-an de majo 1890 Vincent alvenis al Parizo kaj renkontis ĉe sia frato ties edzinon kaj fileton naskiĝintan en januaro kaj nomatan Vincent. La etoso en la familio estis streĉa: Theo havis malfacilaĵojn kun siaj estroj kaj pripensis ekgvidi memstare galerion - financa risko, ĉar Theo devis zorgi ne nur pri sia propra familio, sed ankaŭ pri la frato kaj havis mem jam de kelka tempo sanproblemojn. Ne antaŭvidite, jam post tri tagoj, Vincent ekvojaĝis al Auvers-sur-Oise ĉe doktoro Gachet.

Personeco kaj konduto de doktoro Gachet, pri kiu diris lia paciento: "[...] lia sperto kiel kuracisto ja certe devas teni lin en ekvilibro dum la batalo kontraŭ la nerva malsano, pri kiu li ŝajne suferas tiel serioze kiel mi mem[...]",[21] estas diverse taksitaj en la biblografio. Unuflanke skribitas: "Vincent ne povis trovi plej bonan terapeŭton por sia malsano"[22] aliflanke lastaj esploristoj priskribas la kuraciston kiel trompiston, kiu malbone diagnozis la malsanon de Van Gogh, ekspluatis lin "mendante" bilddonacojn kaj fine eble eĉ pelis lin al morto.[23] La vidvo Gachet konis multajn modernajn artistojn, inter kiuj estis Paul Cézanne kaj Claude Monet, kies bildojn li kolektis, kaj li mem verkis arte dum sia libera tempo. Van Gogh loĝis en gastejo, sed manĝis unufoje semajne ĉe la kuracisto, kiu montris interesiĝegon pri lia pentrarto.

En Auvers la pentristo multon kreis: en 70 tagoj estiĝis ĉirkaŭ 80 pentraĵoj kaj 60 desegnaĵoj. Tiam ankoraŭ kampara Auvers kun pajlokovritaj dometoj prezentis multajn motivojn. Vincent pentris la domojn de la vilaĝo, la preĝejon kaj portretojn de loĝantoj, inter kiuj estis ankaŭ tiu de la doktoro Gachet kaj de ties filino. La 6-an de julio 1890 Vincent vizitis sian fraton kaj ties familion en Parizo, sed ŝajne estiĝis denovaj disputoj. Premita la pentristo hejmenveturis la saman vesperon. Li tiam pentris interalie la grenkampojn ĉirkaŭantajn Auvers en pluva etoso.

La 27-an de julio 1890 Vincent van Gogh mortpafis sin per kuglo en la bruston (laŭ alia raporto en la ventron) ekstere, sed sukcesis reveni al la gastejo. Multon oni komentis pri la kialoj de tiu ago: eblas, ke ĉar Theo nun estis familiestro, Vincent ne volis malhelpi la fraton finance; aŭ eble la mortigo celis altigon de la prezoj de siaj bildoj por helpi Theo-n. Alia motivo povus esti komencinta amrilato al la 21-jara filino de Gachet, malpermesita de la patro.[24] Ankaŭ eblus, ke temis nur pri helpokrio sen vera intenco pri sinmortigo, kvankam al la gastejestro li estus dirinta: "Mi esperas, ke ĉi-foje la pafo ne preteriris”.[25]

La du alvokitaj kuracistoj, inter kiuj doktoro Gachet, rezignis pri la eltiro de la kuglo. Vincent mortis la 29-an de julio en la ĉeesto de sia frato.

Theo, kiu mortis nur duon jaron poste estis entombigita apud sia frato Vincent en la tombejo de Auvers.

Verko[redakti | redakti fonton]

La nederlanda periodo[redakti | redakti fonton]

Aranĝitaĵo de argila poto kaj terpomoj (1884)

Van Gogh ne ricevis bonan instruon pri pentrarto, sed li memlernis kaj ellaboris siajn konojn kaj teknikojn, studante kaj ankaŭ kopiante bildojn de pli maljunaj pentristoj, kiujn li admiris. En la jaroj 1880 ĝis 1885, kiujn li pasigis en Nederlando, temis pri du samlandanoj el la 17-a jarcento, Rembrandt kaj Frans Hals. De ili li transprenis paletron de brunaj, grizaj kaj nigraj farboj, la hel-malhelpentradon, pentradon per dikaj bone videblaj penikstrioj, la forlason de detaloj kontraŭ impresa efiko de la tuto. Aparte li admiris, kiel tiuj du majstroj rezignis tro ellabori siajn bildojn. "Kio impresis min ĉefe ĉe la observado de malnovaj nederlandaj bildoj, estas la fakto, ke ili kutime estis rapide pentritaj. Ke la grandaj majstroj - kiel Hals, Rembrandt, Ruysdael kaj multaj aliaj - metis kiel eble plej multe per la unua strio kaj poste ne tiel plu reŝanĝis", skribis li al sia frato Theo en 1885.[26] Van Gog mem observis tiun principon dum sia tuta vivo.

Enhave li ĉefe prilaboris la temon, kiu plej tuŝis lin - la mondon de simplaj homoj. Van Gogh pentris en la "nederlanda periodo" kamparanojn ĉelabore, iliajn malriĉajn dometojn, metiistojn. Sur liaj aranĝitaĵoj troveblas ofte terpomoj. Li postulis de siaj pentraĵoj, ke ili estu veraj kaj transdonu etoson, sentumon aŭ ideon.

La plej ambicia kaj fama pentraĵo el tiu periodo estas La terpommanĝantoj el la jaro 1885. La bildo montras kamparanan familion ĉe simpla manĝo; Van Gogh volis tiel montri la terligitecon kaj la malfacilan vivon de la kamparanoj. Li tre zorgis pri tiu bildo; ĉar li havis malfacilaĵojn grupigi la personojn en realisma sceno, li luis modelojn, kvankam lia buĝeto estis tre limigita, kaj preparis multajn skizojn kaj desegnaĵojn. Neniam post La terpommanĝantoj Van Gogh denove pentris plurfiguran komponaĵon, kaj neniam plu li tiom klopodis por ununura bildo.

Evoluiĝo: en Antverpeno kaj Parizo[redakti | redakti fonton]

Impresionismaj komencoj: Legomĝardeno sur Montmartre (1887)
La dormoĉambro de la artisto en la flava domo (1888)

Dum la trimonata restado en Antverpeno, sed ĉefe dum la du jaroj (1886-1888) en Parizo, Van Gogh ricevis multajn diversajn novajn impresojn. En lia laboro estiĝis fazo de eksperimentado, kiu fine funde modifis lian pentradmanieron.

En Parizo li renkontis la tiam aktualan artostilon, impresionismon, kiun ĝis tiam li konis nur laŭnome.[27] Kvankam li ne tuj akceptis la novan stilon (la disigo de formoj kaj la malpeza farbaldono tro kontraŭis liajn proprajn celojn), li tamen transprenis erojn da impresionismo al sia propra pentrado. Li uzis nur helajn purajn farbojn kaj uzis striitajn, komoformajn penikstrekojn aŭ punktojn, kunmetante kolorajn areojn el komplementkoloraj eroj. La renkontiĝo kun bildoj de Eugène Delacroix subtenis la turniĝon al pli da koloroj. Enhave Vincent turniĝis al motivoj parizaj kaj tiaj el la kampara ĉirkaŭo de la urbo. Ekzemploj pri impresionisme influitaj bildoj el tiu periodo estas Fiŝkaptado printempa, ponto de Clichy (1887), Seine-pontoj ĉe Asnières (1887) aŭ Legomĝardenoj sur Montmartre (1887).

Plej grava tamen por lia arta evoluiĝo iĝis la renkonto kun la japana kolora lignogravurado nishiki-e. En 1853 Japanujo malfermis siajn limojn kaj en la sekvaj jaroj pli kaj pli da japanaj artaĵoj alvenis al Eŭropo. Multaj artistoj entuziasmiĝis pri la tute novspeca arto, kaj ankaŭ Vincent van Gogh fasciniĝis. Li ekkolektis tiajn lignogravuraĵojn kaj kopiis iujn en formo de olepentraĵoj. Sed li ĉefe lernis el la japana artokompreno kaj alpropriĝis al si ĝiajn principojn. Preskaŭ ĉiu el liaj poste pentritaj bildoj enhavas almenaŭ unu japanan eron: manko de ombroj, ebenaj kolorareoj ĉirkaŭitaj de maldikaj linioj, strangaj perspektivoj, malgrandegaj personoj en pejzaĝo (kiel ekzemple ĉe la Vojlaboroj en Saint-Rémy, 1889). Pri sia bildo La dormoĉambro de la artisto li skribis al Theo: "Ombroj estas forlasitaj kaj la farboj estas ebenaj kaj simple metitaj, kiel ĉe japanaj presaĵoj..."[28] Ankaŭ la elekto de motivoj estas parte japane influita, ekzemple ĉe la serio de florantaj fruktarboj el la printempo 1888.

Matura stilo: en Arles[redakti | redakti fonton]

En Arles Van Gogh komencis pentri per nova stilo, kiun li evoluigis dum siaj lastaj semajnoj en Parizo, sed ĝis tiam ankoraŭ ne konsekvence uzis. Tiu pentromaniero, kiun li esence konservis ĝis sia morto, estas tia, kian oni nuntempe konsideras tipa Van-Gogh-a.

Koloro[redakti | redakti fonton]

Kontrasto de komplementoj en ruĝo kaj verdo: La nokta kafejo, 1888

Esperante ekvidi brilajn kolorojn de la sudo, Vincent van Gogh translokiĝis al Arles: "[...] ĉar oni tie [...] trovas la plej belajn kontraŭojn de ruĝo kaj verdo, de bluo kaj oranĝkoloro, de sulfura flavo al violkoloro nature."[29] Fakte jam baldaŭ post sia alveno tien, li pentris per puraj fortaj koloroj, kiujn li ŝatis uzi en komplementaj kontrastoj, por ke ili plialtigu la efikon unu de la alia. Pri la loka koloro, tio estas la natura koloro de la aĵoj, li ne zorgis. Ofte li troigis la kolorojn aŭ li uzis ilin laŭ kolorskemo, kiun li evoluigis por rilata bildo. Ĉe Van Gogh ekzistas verdaj ĉieloj, rozkoloraj nuboj, bluverdaj vojoj. Li mem skribis pri tio: "Mi transprenas de la naturo certan vicon kaj iun detalecon pri la poziciigo de koloroj, mi studas naturon, por ke mi ne faru stultaĵon kaj restu racia; sed ĉu mia koloro estas tute la sama, tio ne gravas tiom al mi, se nur ĝi bone efikas sur mia bildo".[30] Malgraŭ la brilaj koloroj kaj la fortaj kontrastoj, tamen la bildoj de Van Gogh neniam ŝajnas esti brilegaj aŭ afiŝecaj. Li zorgis pri harmonia kuniĝo, uzante ankaŭ intervalajn kolorojn, kiuj mildigis kaj ligis la ceterajn.

Koloro havis al Vincent van Gogh krome simbolan funkcion. Laŭ li koloroj esprimu etoson, kiel en la bildo La nokta kafejo (1888): "Mi provis per ruĝo kaj verdo esprimi la terurajn homajn pasiojn. La ĉambro estas sangoruĝa kaj malbrilflava, verda bilardo en la mezo, kvar citronflavaj lampoj kun oranĝkoloraj kaj verdaj radicirkloj. Ĉie estas lukto kaj kontraŭtezo[...]".[31]

Pentromaniero[redakti | redakti fonton]

Cipresoj (1889)

Vincent van Gogh pentris rapide, spontane kaj sen grandaj postaj korektaĵoj. La rapida pentromaniero taŭgis al lia kreada strebo, tamen li ankaŭ uzis ĝin aparte kaj konscie kiel esprimmaniero: ĝi donu al liaj bildoj pli da viveco, intenseco kaj momenteco. Li ankaŭ plisimpligis la motivojn favore al pli granda efiko de la tuto. Kvankam li rapide pentris, li tamen ne faris tion impulseme aŭ eĉ ekstaze; antaŭ la realigo li zorge preparis siajn pentraĵojn enmense, parte ankaŭ per pluraj desegnaĵoj.

Preskaŭ ĉiam li pentris "antaŭ la motivo", en nur tre maloftaj okazoj el memoro aŭ imago. Kvankam li ofte multe transformis la vidaĵon, li tamen ĉiam rilatis al realeco kaj neniam transiris la limon al abstrakcio.

La farbojn Van Gogh uzis pastaj, tio estas ne-maldikigitaj aŭ nur miksitaj al tre malmulte da likvaĵo, kaj foje li eĉ rekte premis ilin el la tubo sur la kanvason. La dika farbotavolo videbligis liajn penikstriojn plaste kaj estis do bonega rimedo por evidentigi la apartan penikuzadon de Van Gogh. Krom la japana stilo de glataj kolorareoj ĉirkaŭitaj de konturoj, li jam en Parizo evoluigis teknikon por meti farbon per malgrandaj streketoj unu apud la alian (Semisto ĉe malleviĝanta suno, 1888, Floranta fruktoĝardeno kun vido al Arles, 1889). Por krei verkojn ankoraŭ pli vivajn kaj moviĝaspektajn, li komencis en Saint-Rémy ritmigi tiujn streketojn kaj ordigi ilin en formoj de ondoj, cirklojspiraloj, kiel ekzemple en la Memportreto, 1889/90, aŭ en la Stela nokto, 1889. Apartan pentradmanieron Van Gogh elektis rilate al la motivo (tiel li uzis ekzemple la ondoteknikon por bildigi cipresojn).

De multaj motivoj ekzistas pluraj versioj; tiel ekzemple Van Gogh kreis sep versiojn de siaj famaj sunfloroj (unu el ili detruiĝis en la dua mondmilito). Li faris tion unuflanke por elprovi diversajn variojn aŭ aldoni plibonigojn, aliflanke li ofte pentris bildojn, kiujn li volis donaci aŭ jam donacis denove, por si mem aŭ por sia frato.

Eksprimo kaj simbolaro[redakti | redakti fonton]

Portreto de Eugène Boch (1888)
Tritikkampo sub fulmotondra ĉielo (1890)

La nura spegulado de la videbla realo ne estis la celo de Van Gogh. Li volis esprimi la esencon kaj la econ de siaj motivoj, kiel ankaŭ la sentumojn, kiujn li havis rilate al ili. Tiel li diris rilate al la portreto de Eugène Boch: "Mi deziras enmeti en la bildon la admiron, la amon, kiujn mi sentas por li. [...] Malantaŭ la kapo [...] mi pentras la senfinon, mi faras simplan fonon el la plej sata, impresa bluo, kiun mi povas krei, kaj per tia simpla kunigo la blonda brila kapo sur la satblua fono ricevas ion misteran, kiel la stelo ĉe la profundblua ĉielo."[32] Kaj pri siaj postaj pejzaĝoj el Auvers li skribis: "Estas senfinaj vastaj grenkampoj sub malĝojaj ĉieloj, kaj mi ne timis la provon esprimi malgajon kaj ekstreman izolecon [...]".[33] La alstrebitan intencon de la esprimo atingis la pentristo per modifo de la formoj kaj koloroj; dum ĉe formoj li ofte iris al simpligo, la kolorojn li troigis.

Lunluma promenado (1890)

Krome Van Gogh ofte esprimiĝis per diversaj simboloj. Sur multaj bildoj li simbole reprezentis tion, kion li ne povis elparoli per vortoj. Krom tradiciaj simboloj (kiel ekzemple la brulanta kandelo kiel simbolo de vivo, la estingita kiel simbolo de morto) li uzis ĉefe individuan simbollingvon, kies signifo nur kompreneblas per lia biografio kaj la malkovro de lia idea kaj sentuma mondo. En Aranĝitaĵo kun desegnotabulo, pipo, cepoj kaj sigelaĵo, verkita en 1889 post lia unua restado en malsanulejo, li aranĝis la aĵojn, kiuj helpis tiam al li: gvidlibro pri saniĝo kaj la de ĝi kontraŭ maldormemo rekomenditaj cepoj, la ŝatata pipo kaj la tabakujo, letero de Theo kaj sigelaĵo kiel simbolo de la ligiteco al amikoj, la brulanta kandelo kiel signo, ke la vivoflamo ankoraŭ ne estingiĝis, la malplena vinbotelo kiel simbolo de forturniĝo de alkoholkonsumo.[34] La pentraĵo Lunluma promenado (1890) montras dum lunleviĝo tra pejzaĝo de olivujoj kaj cipresoj paŝantan paron, kie la vira figuro per ruĝa hararo kaj barbo indikas la pentriston mem. La bildo estas verŝajne esprimo de la deziro de Van Gogh pri "vera" vivo kun virino, sed ankaŭ anstataŭaĵo: la naturo kaj la ĝin esprimanta arto.[35]

Desegnaĵoj[redakti | redakti fonton]

Stela nokto (junie 1889), per plumo
Fiŝkaptistaj boatoj sur la strando de Saintes-Marie (junie, 1888), per kanplumo

Pro la famo de la pentraĵoj de Van Gogh, oni ofte forgesas, ke li estis ankaŭ talenta kaj produktiva desegnisto. Desegnado staris je la komenco de lia kariero de artisto kaj akompanis lin ĝis lia vivofino. Dum kelkaj semajnoj en la somero de la jaro 1888 li verkis nur desegnaĵojn por ŝpari la multekostajn olefarbojn.

Van Gogh konvinkiĝis, ke por iĝi bona pentristo necesis unue regi desegnadon. Tial li komencis en 1880 sisteme per lernolibroj - pro manko de instruisto - alproprigi al si desegne la regularon de bilda reprezentado, kiel perspektivo kaj proporcioj de la homa korpo. En la nederlandaj jaroj li verkis ĉefe simplajn bildojn de kamparanoj aŭ pejzaĝoj, interalie vidoj de sia tiama loĝloko Hago. Li desegnis kutime grandformate per krajonoplumo, foje ankaŭ per kretokarbo. Post kiam Anton Mauve enkondukis lin fine de 1881 en la teknikon de akvarelpentrado, li verkis aldone per guaŝo kolorigitajn foliojn. En Parizo la pentrado unue pelis desegnadon en la fonon kaj nur post 1887 Van Gogh denove turniĝis al desegnado.

En Arles li ekuzis kaj lernis aprezi la kanplumon, kiun li mem preparis el la tiel kreskantaj kanoj. Samtempe li evoluigis novan teknikon: super krajonan desegnaĵon la motivo estas desegnita per kanplumo en tre variaj strekoj, punktoj, kurboj kaj spiraloj. Multaj el liaj desegnaĵoj el tiu epoko rilatas al pentraĵoj. Aŭ la desegnaĵo estis preparado al pentraĵo, aŭ Van Gogh verkis ĝin poste, laŭ pentrita motivo, por doni al aliaj ideon de la bildo aŭ por helpi sin mem korekti apartajn erarojn, kiujn li vidis en la pentraĵo.[36] El la lastaj vivosemajnoj de Van Gogh ekzistas buntaj penikdesegnaĵoj, kiuj montras domojn kaj ĝardenojn de Auvers.

Plej famaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elekto el inter la ĉefaj verkoj de Vincent van Gogh estas:

Tre produktiva, Van Gogh neniam hezitis kopii aŭ repentri verkojn de grandaj artistoj, kaj eĉ proprigi ilin al si, kiel ekzemple tiujn de Jean-François Millet (La nokto, Unuaj paŝoj, ...)[37], Eugène Delacroix (La Pietà , La bona samaritano) aŭ Rembrandt (Resurekto de Lazaro).

Sekvo kaj influo[redakti | redakti fonton]

Influo al moderno[redakti | redakti fonton]

La lulistino[38] (1888)
Paula Modersohn-Becker: Maljuna malriĉulejulino en ĝardeno (1906)

Kiam li mortis en 1890 la nomo de Vincent van Gogh jam estis konata en la rondoj de avangardistaj artistoj. Camille Pissarro kaj Claude Monet esprimiĝis apreze pri li kaj en la literatura gazeto Mercure de France aperis en 1890 detala artikolo pri li. Komence de la 20-a jarcento lia arto jam trovis sukceson tian, ke grandaj memorekspozicioj okazis, kiel en 1901 en Berlino kaj Parizo, en 1905 denove en Parizo kaj en Amsterdamo, kaj en 1912 en Kolonjo.

Pli kaj pli da artistoj ricevis de la verkoj de Van Gogh impulsojn por sia propra kreado. Inter la unuaj, kiuj atente observis la verkon de Van Gogh, estis Henri Matisse kaj la lin ĉirkaŭantaj faŭvoj. Matisse konatiĝis verŝajne jam meze de la 1890-aj jaroj kun la pentraĵoj de la nederlandano. Ili inspiris al li plialtigon de la esprimo per intensaj koloroj. Grande influis Van Gogh la germanajn ekspresionistojn de la Brücke (ponto) kaj de la Blaue Reiter (blua rajdanto). La germana pentristino Paula Modersohn-Becker ekvidis liajn bildojn dum unu el siaj vojaĝoj al Parizo komence de la 20-a jarcento kaj altaj taksis ilin laŭ letero de sia edzo, Otto Modersohn, al Gustav Pauli en la jaro 1919.[39] Aliaj famaj pentristoj, kiujn influis Van Gogh komence de la 20-a jarcento, estis Edvard Munch, Pablo Picasso, Egon Schiele kaj Chaim Soutine. En la 1950-aj jaroj Francis Bacon pentris serion da novkreaĵoj laŭ bildoj de Van Gogh, kiuj ne nur enhave, sed ankaŭ teknike korespondas al la originaloj.

Mito kaj famo[redakti | redakti fonton]

En 1914 la vidvino de Theo, Jo van Gogh-Bonger, publikigis la korespondaĵojn de la fratoj. Tiel eksciis la publiko pli da detaloj pri la vivkondiĉoj de la pentristo. Lia kortuŝa destino, lia frua kaj tragika morto kaj kontraste la daŭre altiĝantaj prezoj de liaj bildoj igis lin nekomprenatan genion kaj estis bonvenaj temoj por multaj romanoj, filmoj kaj muzikaĵoj. La troigoj, unuflankaj interpretadoj kaj malveroj favoris la Van-Gogh-miton, kiu ĝis nun influas homojn rilate al la pentristo.

Komencis la miton la arthistoriisto Julius Meier-Graefe, kiu jam antaŭe publikigis kelkajn sciencajn verkojn pri Van Gogh, per la Romano de Diserĉanto en 1921. Celo de tiu libro estis laŭdire "Favori la legendigon [...]. Ĉar nenio pli gravas ol novaj simboloj, legendoj de homanaro el niaj lumboj [...]."[40] La nuntempe plej konata romano pri Van Gogh estas verŝajne Lust for Life (Vivavido) de Irving Stone el la jaro 1934. Sur tiu romano baziĝas la samnoma filmo de Vincente Minnelli el la jaro 1956, unu el la plej gravaj inter entute pli ol cent Van-Gogh-filmoj.[41]

En la muzika fako elstaras la popkanto de Don McLean Vincent el la jaro 1971. La refreno „starry starry night“ referas al la pentraĵo Stela nokto.

Nuntempe Vincent van Gogh estas laŭ opinisondaĵoj la plej konata kaj de multe plej ŝatata pentristo inter ĉiuj.[3] Lia alta populareco montriĝas ne nur per multego da publikaĵoj, grandegaj nombroj de vizitantoj de Van-Gogh-ekspozicioj kaj la prezoj de liaj bildoj, sed ankaŭ en la ĉiea ĉeesto de motivoj de Van Gogh kiel artpresaĵoj, afiŝoj, kalendaroj kaj multaj aliaj ĉiutagaj aĵoj.

Verkoj de Vincent van Gogh estis kaj estas ofte rilatigataj al aktuala arto. En la jaro 1964 ekzemple verkoj de li estis prezentitaj en Kassel ĉe la fama sekcio mandesegnaĵoj de documenta III.

Artmerkato[redakti | redakti fonton]

Ruĝa vitejo (1888)

Ne eblas scii nun kiujn bildojn Van Gogh vendis dumvive. Kontraŭe al la establiĝinta supozo, ke li vendis nur ununuran, eble temis pri deko. Dokumentita tamen estas nur la vendo de la pentraĵo Ruĝa vitejo al la belga pentristino Anna Boch okaze de ekspozicio en 1890 en Bruselo kontraŭ 400 francaj frankoj.

Tuj post la morto de Van Gogh altiĝis lia famo, la nombro kaj prezoj de vendoj. Inter la unuaj aĉetantoj estis pentristokolegoj kaj personoj el ties ĉirkaŭo. Frua kaj grava kolektantino estis Helene Kröller-Müller, kiu akiris unuan Van-Gogh-pentraĵon en 1909. El ŝia kolekto estiĝis poste la muzeo Kröller-Müller en Otterlo, kiu nuntempe posedas la duan plej grandan nombron de bildoj de Van Gogh (post la muzeo Van Gogh en Amsterdamo).

En 1911 la arthalo Bremen akiris la Papavetkampon kontraŭ 30.000 germanaj ormarkoj.[42] En 1929 la nacia galerio de Berlino pagis 240.000 Reichsmark por pentraĵo de Van Gogh.[43]

La prezeksplodo ĉe la internacia artomerkato ekde la 1980-aj jaroj atingis ankaŭ la bildojn de Van Gogh: la pentraĵo Iridoj en ĝardeno, aŭkciita en 1987 ĉe Sotheby’s en Novjorko je 53,9 milionoj da usonaj dolaroj, estis tiam la plej multekosta pentraĵo de la mondo. La nuntempan prezrekordon de Van-Gogh-pentraĵo tenas la Portreto de doktoro Gachet, kiu vendiĝis en 1990 ĉe Christie’s en Novjorko kontraŭ 82,5 milionoj da usonaj dolaroj.[44]

Falsaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉu vera Van Gogh? Pri tiu Memportreto opinioj de fakuloj disiĝas.

La verko de Vincent van Gogh estis de ĉiam agadkampo por artofalsistoj. Krome iuj pentraĵoj estis erare, netrompcele, klasigitaj kiel Van-Gogh-aj.

Unuaj falsaĵoj estiĝis jam en la 1890-aj jaroj: ĉe Van-Gogh-ekspozicio en Parizo en 1901 du pentraĵoj estis rifuzitaj kiel ne-aŭtentaj. Ĉar pro la malaltaj prezoj en la tiama epoko, falsado ne valoris la penon, verŝajne temis pri Insider, kiu antaŭvidis la estontan evoluon de la merkato. Arthistoriistoj suspektas la pentriston kaj Gauguin-amikon Émile Schuffenecker[45] kaj la libertempan pentriston doktoro Gachet kaj ties ĉirkaŭo.[46]

En 1928 la Wacker-skandalo skuis la artomondon. La erotik-dancisto Otto Wacker ofertis en Berlino aron de Van-Gogh-pentraĵoj, kiujn pentris verŝajne lia patro Hans Wacker. Skandalo estiĝis, ĉar la aŭtenteco de tiuj bildoj estis unue atestita de fakuloj.

La en 1928 publikigita Van-Gogh-verkaro de Jacob Baart de la Faille entenis 33 Wacker-falsaĵojn, kies aŭtenteco estis poste revokita. La lasta eldono de la verkaro de la Faille publikiĝis en 1970 kaj estas ĝis nun referenca verko. Ĝi entenas 913 olebildojn, kiuj tamen ŝajne ne ĉiuj rezistas al kritika kontrolo. La Van-Gogh-fakulo Jan Hulsker, alia eldonisto de grava verkaro, aldonis demandosignon al 45 el la 2.125 de la Faille menciitaj verkoj.[47] La nesekuro de la fakularo spegulas la malfacilaĵojn de juĝado: oni ofte povas fari ĝin nur laŭ stilistaj kriterioj, kaj krome verkoj en privata posedo ofte nur malfacile kontroleblas. Aldone, la eksperimentado de Van Gogh en la pariza periodo estigis verkojn de plej malsamaj pentromanieroj kaj poste estiĝis pluraj versioj de la sama motivo.

Nuntempe oni nombras en la verko de Van Gogh ĉirkaŭ 864 olebildojn kaj multe pli ol mil grafikaĵojn.[48]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beaujean, Dieter (1999), Vincent van Gogh: Life and Work. Könemann
  • Bernard, Bruce (2004), Vincent by Himself, Londono: Time Warner
  • Callow, Philip (1990), Vincent van Gogh: A Life, Ivan R. Dee
  • Erickson, Kathleen Powers (1998), At Eternity's Gate: The Spiritual Vision of Vincent van Gogh
  • Gayford, Martin (2006), The Yellow House: Van Gogh, Gauguin, and Nine Turbulent Weeks in Arles, Penguin
  • Grossvogel, David I. (2001), Behind the Van Gogh Forgeries: A Memoir by David I. Grossvogel, Authors Choice Press
  • Hammacher, A.M. (1985), Vincent van Gogh: Genius and Disaster, New York: Harry N. Abrams
  • Hughes, Robert (1990), Nothing If Not Critical, Londono: The Harvill Press
  • Hulsker, Jan (1990), Vincent and Theo van Gogh; A dual biography, Ann Arbor: Fuller Publications
  • Hulsker, Jan (1980), The Complete Van Gogh, Oxford: Phaidon
  • Lubin, Albert J (1972), Stranger on the earth: A psychological biography of Vincent van Gogh, Holt, Rinehart, and Winston
  • Pomerans, Arnold (2003. vii), The letters of Vincent van Gogh, Penguin Classics
  • Rewald, John (1978), Post-Impressionism: From van Gogh to Gauguin, Secker & Warburg
  • Rewald, John (1986), Studies in Post-Impressionism, New York: Abrams
  • Tralbaut, Marc Edo (1969), Vincent van Gogh, le mal aimé, Londono kaj Lausanne: Edita kaj Macmillan
  • van Heugten, Sjraar (2005), Van Gogh The Master Draughtsman, Thames and Hudson
  • Walther, Ingo F. & Metzger, Rainer. (1997), Van Gogh: the Complete Paintings, Benedikt Taschen


Filmoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Georges Charensol, Correspondance générale de Vincent van Gogh, eld. Gallimard-Grasset, 1960, vol. 1,2,3
  2. Susan Alyson Stein, Van Gogh. Un peintre, une vie, une œuvre. (Van Gogh. Pentristo, vivo, verko.), eld. Maxi-Livres, 2004, isbn 2-7434-5078-9
  3. 3,0 3,1 Matthias Arnold: Vincent van Gogh – Werk und Wirkung, p. 808.
  4. 4,0 4,1 Ingo F. Walther kaj Rainer Metzger: Van Gogh. L'Œuvre complet - Peinture, eld. Taschen, 2002, isbn 2-7434-2506-7
  5. Letero 326
  6. Laŭ leteroj konstateblas, ke Vincent ricevis de Theo en la arleza periodo monate 150 frankojn (aldone al granda parto de la necesaj farboj); samtempe la poŝtisto Roulin per salajro de 135 frankoj vivigis sian kvinkapan familion.
  7. Matthias Arnold: Vincent van Gogh – Biographie, p. 755: „Wie Du weißt, hat er seit langem mit allem, was man Konventionen nennt, gebrochen. Seine Art sich zu kleiden und seine Allüren lassen sofort erkennen, dass er ein besonderer Mensch ist, und seit Jahren sagt, wer seiner ansichtig wird: »Das ist ein Verrückter.« […] Schon in seiner Art zu sprechen liegt etwas, um dessentwillen man entweder sehr viel von ihm hält oder aber ihn nicht ausstehen kann. […] Es ist ihm nicht möglich, mit jemandem auf eine gleichgültige Weise zu verkehren.“
  8. Matthias Arnold: Vincent van Gogh – Werk und Wirkung, p. 36.
  9. Letero 313 al Theo: „Wir stehen jetzt vor dieser Tatsache – meinem festen Vorsatz, tot zu sein für alles, außer für meine Arbeit.“.
  10. Li menciis tion plurfoje en siaj leteroj, ekzemple en 1888 al Émile Bernard: "Necesas vivi kiel monaĥo, kiu ĉiudekkvartage iras al bordelo - tiel mi faras, tio ne estas tre poeta, sed mi konsideras mian devon, submeti mian vivon al la pentrado." („Du musst wie ein Mönch leben, der alle vierzehn Tage ins Bordell geht – so mache ich es, das ist nicht sehr poetisch, aber ich halte es für meine Pflicht, mein Leben dem Malen unterzuordnen.“)
  11. Donitaĵoj de Stadsarchief Antwerpen.
  12. Letero 544: „[…] als ich auf der Gare du Midi von Dir wegfuhr, war ich todunglücklich und beinah krank und beinah ein Säufer, weil ich mich so kaputtgemacht hatte.“
  13. Gauguin certe pentris el memoro, ĉar dum la kunaj monatoj Van Gogh ne pentris sunflorojn kaj novembre/decembre li certe ne disponis freŝajn florojn.
  14. Belinda Thomson: Van Gogh – Gemälde – Die Meisterwerke (Van Gogh - pentaĵoj - la majstroverkoj), p. 84.
  15. Ekzemple ĉe Ingo F. Walther/Rainer Metzger: Vincent van Gogh – Sämtliche Gemälde, p. 463.
  16. Rita Wildegans: Van Goghs Ohr. Ein Corpusculum als Corpus Delicti
  17. Vidu ĉe Hans Kaufmann/Rita Wildegans: Van Goghs Ohr. Paul Gauguin und der Pakt des Schweigens (La orelo de Van Gogh. Paul Gauguin kaj la silentopakto), Berlin 2008. ISBN 978-3-940731-14-2
  18. Pluraj gazetoj de la 5-a de majo 2009 inter kiuj The Guardian, kiu intervjuis la germanojn Hans Kaufmann kaj Rita Wildegans.
  19. Ĉar Van Gogh verkis la memportreton helpe de spegulo, la vundita maldekstra orelo aperas kiel dekstra.
  20. Inter tiuj estis proponataj: epilepsio, la malsano de Morbus Menière, sifiliso, veneniĝo per absinto, skizofrenio, histerio, dupolusa obstrukco, akuta porfirio, malpliboniĝinta nutrado kaj alta alkoholkonsumo.
  21. Letero 635: „[…] seine Erfahrung als Arzt muss ihn ja schließlich im Gleichgewicht halten bei der Bekämpfung des Nervenübels, an dem er mir mindestens so ernstlich zu leiden scheint wie ich […]“
  22. Ingo F. Walther/Rainer Metzger: Vincent van Gogh – Sämtliche Gemälde, p. 640: „Vincent konnte für seine Krankheit keinen besseren Therapeuten finden“.
  23. Matthias Arnold: Vincent van Gogh – Biographie, p. 930 ff.
  24. Matthias Arnold: Vincent van Gogh – Biographie, p. 955 ff.
  25. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2003/10, paĝo 18: La fino de Vincent van Gogh .
  26. Letero 427: „Was mich beim Wiedersehen der altholländischen Bilder besonders betroffen hat, ist die Tatsache, dass sie meistens schnell gemalt sind. Dass die großen Meister – wie ein Hals, ein Rembrandt, ein Ruysdael und viele andere – soviel wie möglich de premier coup (mit dem ersten Hieb) hinsetzen und dann nicht so sehr viel mehr daran machen“
  27. Matthias Arnold: Van Gogh und seine Vorbilder, p. 167 ff.
  28. Letero 554: „Schatten und Schlagschatten sind weggelassen, und die Farben sind flach und einfach aufgetragen wie bei Japandrucken …“
  29. Letero 538: „[…] weil man da […] die schönen Gegensätze von Rot und Grün, von Blau und Orange, von Schwefelgelb und Lila von Natur aus findet.“
  30. Letero 429: „Ich übernehme von der Natur eine gewisse Reihenfolge und eine gewisse Genauigkeit in der Platzierung der Töne, ich studiere die Natur, damit ich keinen Unsinn mache und vernünftig bleibe; doch ob meine Farbe buchstäblich genau dieselbe ist, daran liegt mir nicht weiter viel, wenn sie nur auf meinem Bild gut wirkt […].“
  31. Letero 533: „Ich habe versucht, mit Rot und Grün die schrecklichen menschlichen Leidenschaften auszudrücken. Der Raum ist blutrot und mattgelb, ein grünes Billard in der Mitte, vier zitronengelbe Lampen mit orangefarbenen und grünen Strahlenkreisen. Überall ist Kampf und Antithese […]“.
  32. Letero 520: „Ich möchte in das Bild die Bewunderung legen, die Liebe, die ich für ihn empfinde. […] Hinter dem Kopf […] male ich das Unendliche, ich mache einen einfachen Hintergrund vom sattesten, eindringlichsten Blau, das ich zustande bringen kann, und durch diese einfache Zusammenstellung bekommt der blonde, leuchtende Kopf auf dem sattblauen Hintergrund etwas Geheimnisvolles wie der Stern am tiefblauen Himmel.“
  33. Letero 649: „Es sind endlos weite Kornfelder unter trüben Himmeln, und ich habe den Versuch nicht gescheut, Traurigkeit und äußerste Einsamkeit auszudrücken […]“
  34. Ingo F. Walther/Rainer Metzger: Vincent van Gogh – Sämtliche Gemälde, p. 486.
  35. Matthias Arnold: Vincent van Gogh – Werk und Wirkung, p. 492f.
  36. Belinda Thomson: Van Gogh – Gemälde – Die Meisterwerke, p. 97f: […] dann wieder fertigte er im Nachhinein eine Zeichnung eines gemalten Motivs an. Letztere sollte entweder Dritten einen Eindruck von dem Bild geben oder ihm helfen, bestimmte Fehler zu korrigieren, die er in der gemalten Version sah […].
  37. Musée d'Orsay, Parizo: Millet/Van Gogh de la 14-a de septembro 1998 ĝis la 3-a de januaro 1999
  38. France: La berceuse; videblas en ŝia mano la kordo, kiun ŝi tiucelo uzas. La virino estas sinjorino Roulin.
  39. Marianne Bohlmann-Modersohn: Otto Modersohn – Leben und Werk, p. 236: „Außerdem war sie sehr von van Gogh angetan (z. B. die große Arlesierin, La Berceuse, das Sonnenblumenstillleben etc).“
  40. In: Matthias Arnold: Vincent van Gogh – Werk und Wirkung, p. 758: „Die Legendenbildung zu fördern […]. Denn nichts ist uns nötiger als neue Symbole, Legenden eines Menschtums aus unseren Lenden.“
  41. Matthias Arnold: Vincent van Gogh – Werk und Wirkung, p. 800.
  42. Claudia Herstatt en: Die Zeit, Nr. 52/2002.
  43. Kulturreport München, elsendo de la 30-a de marto 2003
  44. Oficialaj rezultlistoj de la aukcioj ĉe www.artnet.com
  45. Matthias Arnold: Wundersame Bildervermehrung, en: Die Zeit, Ausg. 06/1998.
  46. Artikolo en Die Weltwoche, eldono 08/08.
  47. Timothy Ryback: The So-Called van Goghs, en: ARTnews, 2000 (angle).
  48. Listo de pentraĵoj kaj desegnaĵoj taksitaj aŭ suspektitaj falsaĵoj (angle).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(nederlande, angle, hispane, france, germane, itale, japane)
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.