Anthon van Rappard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anthon van Rappard
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1858 (1858-05-14)
en Zeist
Morto 21-an de marto 1892 (1892-03-21) (33-jaraĝa)
en Santpoort
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Reĝa Akademio de Arto
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Anthon Gerard Alexander van RAPPARD (14a de majo, 1858, Zeist – 21a de marto, 1892, Santpoort) estis nederlanda pentristo kaj desegnisto. Li estis lernanto de Lawrence Alma-Tadema kaj dum ĉirkaŭ kvar jaroj estis amiko kaj mentoro de Vincent van Gogh, kiu ŝajne aprezis lin po sia socia engaĝiĝo, inter aliaj tialoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laboristoj en la brikejo de Ruimzicht, ĉirkaŭ 1885.

Laŭ la RKD li laboris en Parizo, Bruselo, Utreĥto, Amsterdamo kaj Terschelling, antaŭ translokiĝi al Santpoort.[1] Li studis en la Rijksakademie kaj estis membro de Utreĥtaj artistosocietoj kiel "Kunstliefde" kaj " Utrechtse Kunstkring" (kiun li fondis kun sia amiko Ludwig Willem Reymert Wenckebach), kaj "Arti et Amicitiae" en Amsterdamo.[1]

La leteroj kiujn van Gogh sendis al van Rappard dum ilia korespondado en la jaroj 1881-1885[1] estas grava fonto por la kompreno de la biografio kaj verkaro de van Gogh. Nuntempe, la verkoj de van Rappard estas raraj pro sia mallongva vivo. Liaj pentraĵoj estas tre aprezataj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Jaap W. Brouwer, Jan Laurens Siesling & Jacques Vis, Anthon van Rappard, companion & correspondent of Vincent van Gogh; his life & all his works, De Arbeiderspers, Amsterdam & Gary Schwartz, Maarssen 1974 (ISBN 90-295-3441-9)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]