Glavo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la armilo glavo. En velado oni uzas la vorton "glavo" ankaŭ metafore por stabiligilo, pri kio informas aparta artikolo.
Glavoj

Glavo estas metala tranĉilo, pikilo konsistanta el longa klingo kaj mallonga tenilo, uzata kiel armilo. Ofte ĝin akompanas glavingo por konservi ĝin dum neuzo.

Eŭropaj glavoj kaj ĉinaj glavoj kutime havas dueĝajn rektajn klingojn, dum japanaj glavoj kutime havas unueĝan kurbetan klingon.

Glavoj estis gravaj armiloj tra la mondo ekde ekutiligo de metaloj en la Bronzepoko ĝis post la Mezepoko, sed estas hodiaŭe uzataj ĉefe por sportaj celoj, anstataŭigite de pafiloj en batalo.

Pro sia formo glavo en Mezepoko kelkfoje akiris falosan simbolecon. ("Glavo kaj rozo.") Notindas ankaŭ la deduktebla religia simboleco de la fasonoj de la glavspecoj de la du krucmilitistaroj: krucecaj glavoj kontraŭ lunarkaj jataganoj.

Glavojn oni kutime trovas ferajŝtalaj, sed el la Bronzepoko ankaŭ restas bronzaj glavoj. Por praktikado kaj ludado ankaŭ uzatas lignaj glavoj. Famas la fikciaj lumglavoj de la filmoj Star Wars, kun ĉion-tranĉa lumradio eligebla el la tenilo, sed en la reala mondo oni (ankoraŭ) ne sukcesis konstrui tiajn.

Famaj glavoj el legendoj, mitologio, k.s.

Ekskaliburo de Reĝo Arturo;
Duridano de Rolando;

Enhavo

[redakti] Proverbo

Ekzistas proverbo pri glavo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

Citaĵo
« La lango de virino estas ŝia glavo. »

[redakti] Vidu ankaŭ


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.oakeshott.org
Ekstera ligilo  http://mhewer.club.fr/FrCladio1.htm
Ekstera ligilo  http://www.swordforum.com
Ekstera ligilo  http://kitap.hakikatkitabevi.com

[redakti] Referencoj

  1. Lernu


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj