Boksado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boksado
Bokso resendas ĉi tien. Por la fiŝo, vidu bokso (fiŝo).

Boksado estas luktosporto, ĉe kiu du personoj de la sama pezoklaso pugnobatas unu la alian laŭ difinitaj reguloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj spuroj pri la pugnobatalo por amuzado de la homoj venas jam el la 30-a jarcento a.K. de Egiptio. En la sekvaj du jarmiloj, la boksado disvastiĝis en la egea areo (antikva grekio).

La pugnobatalo aperis unuafoje en la jaro 688 a. K. dum la 23-aj Olimpiaj ludoj de antikva epoko. En la antikva Romo, la pugnobatalo okazis nur en la areno inter la gladiatoroj.

La moderna bokso originas el la 18-a jarcenta Anglio, kie la unuajn regulojn fiksis la skerma ĉampiono James Figg. En 1719 venkas Figg la unuan oficialan boksan turniron ekde post la antikva tempo kaj iĝas Ĉampiono de Anglio. En la jaro 1743 oni publikigas la unuan regularon (London Prize Rules). Plej grava novigo: la bandaĝado de la manoj por malgravigi la vundojn. Oni povas nomi modernan boksadon angla boksado, por kontrastigi kun taja boksadofranca boksado.

En 1810 iĝas la nigrulo Tom Molineaŭ boksa mondĉampiono en Copthall Common, Essex. En 1867 oni enkondukis la Queensberry-regulojn. La boksado debutas en St. Louis en 1904 dum la Olimpikoj kiel sportospeco.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

La matĉo okazas en boksa areno en triminutaj (profesiuloj) aŭ duminutaj (amatoroj, neprofesiuloj) raŭndoj. La amatoroj ludas 4 raŭndojn. En la boksado decidas la nombro de la sukcesaj batoj (trafoj). Unu trafo iĝos akceptita, se tion rekonas ene de unu sekundo 3 el 5 poentojuĝisto. Tio okazas per komputilo, kiu analizas la alŝutojn kaj montras la trafojn.

En la profesia boksado la nombro de rondoj varias libere, ĝenerale de 6 ĝis 12. Dum la matĉo, 3 ludojuĝistoj taksas la unuopajn rondojn (sendepende de la aliaj juĝistoj) kaj decidas pri la pli bona, forta boksisto de la rondo. Fine de la matĉo la taksoj montras la venkanton.

Ĉe multaj boksaj bataloj, la matĉo finiĝas antaŭtempe: Se unu boksisto post plankobato ne kapablas stariĝi dum difinita tempo, la matĉo finiĝas per Nokaŭto (internacia mallongigo KO laŭ angla knockout = bati for, bati senkonscia). Se la batalo interrompiĝas aŭ unu boksisto rezignas, la matĉo finiĝas per teknika nokaŭto (TKO).

Internaciaj organizaĵoj, asocioj (kelkaj asocioj havas proprajn aldonajn regulojn)

Bokso kiel olimpika sportospeco[redakti | redakti fonton]

Olimpika Boksado

Maniero[redakti | redakti fonton]

La ludotempo ĉe la Olimpikoj estas 4 x 2 minutoj (efektive), kun 3 unuminutaj paŭzoj. Unu arena juĝisto direktas la batalon, 5 poentojuĝistoj taksas laŭ difinita poentiga sistemo.

Olimpika historio[redakti | redakti fonton]

En la moderna historio de la olimpika programo aperis la bokso en 1904 en St. Louis, kiam nur usonanoj partoprenis en la ludo (44 en sep pezokategorioj kiel muŝo, bantamo, lanugo, malpezego, veltero, mezo kaj pezego). Al tiuj venis ĝis hodiaŭ la kategorioj kiel duonmuŝo (1968), duonveltero kaj duonmezo (1952), duonpezego (1920); en 1984 oni dividis la kategoriojn ĝis 91 kg da korpopezo (pezego) kaj super 91 kg (superpezego).

Danĝeroj de la boksado[redakti | redakti fonton]

  • iomete plata, boksa nazo, ĉar la nazon defendas nenio (la boksistoj uzas nur dentoprotektilon)
  • daŭra skuado de la cerbo kaŭzas nervajn malsanojn (post longa tempo) (Muhammad Ali) kvankam oni uzas remburitajn gantojn (boksoganto)
  • vundiĝo de la palpebro

Famaj boksistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piedbato-bokso