Rapid-sketado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rapid-sketado estas disciplino de vintrosporto, kiu okazas sur glacia kurejo kaj per glaciŝuoj (sketiloj). Tiu-ĉi teksteto traktas la modernan formon de rapid-sketado, historie ankaŭ estis aliaj variaĵoj.

sceno el konkurso de rapid-sketado

Konkursa ideo[redakti | redakti fonton]

En konkurso de rapid-sketado principe kiel en atletika kurtadistanca kuro troviĝas la plej rapida konkursanto en paso de difinita vojo. Unua konata konkurso de rapid-sketado okazis en 1763 en la anglia regiono Cambridgeshire. Partoprenantoj estis du anglaj nobeloj. La venkinto ricevis monpremion. La voja distanco laŭ historiaj fontoj estis 24 kilometroj, kaj la gajninto pasis ĝin ene de 46 minutoj.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eblas duopa starto, kvaropa aŭ multopa ("amasa") startoj, estas diversaj konkuraj distancoj, kaj kompreneble estas konkursoj por virinoj kaj por viroj, por infanoj ankaŭ ordigitaj laŭ diversaj aĝgrupoj.

En la programo de la Vintraj Olimpikoj kaj de la mondĉampionadoj de rapid-sketado estas distancoj de 500 metroj, 1000 metroj, 1500 metroj, 3000 metroj (nur virinoj), 5000 metroj kaj 10000 metroj (nur viroj).

En kombinitaj konkursoj laŭ aktuala stato sketistoj konkuras je po kvar diversaj distancoj. Antaŭe la konkursoj okazis en du tagoj kaj konsistis el du diversdistancaj vetkuroj. Nun la kombinitaj konkursoj okazas en tri tagoj, kun la sekva sinsekvo de konkursaj distancoj:

  • Virinoj
    • 1-a tago: 500 kaj 3000 metroj (monda ĉampionado) respektive 500 metroj (eŭropa ĉampionado)
    • 2-a tago: 1500 metroj (monda ĉampionado) respektive 1500 kaj 3000 metroj (eŭropa ĉampionado)
    • 3-a tago: 5000 metroj
  • Viroj
    • 1-a tago: 500 metroj (monda ĉampionado) respektive 500 kaj 1500 metroj (eŭropa ĉampionado)
    • 2-a tago: 1500 kaj 5000 metroj (monda ĉampionado) respektive 1500 metroj (eŭropa ĉampionado)
    • 3-a tago: 10000 metroj

Distancoj de inter 10 kaj 100 kilometroj ne estas en la programo de internaciaj ĉampionadoj, sed en iuj eŭropaj landoj, aparte en Nederlando kaj Norvegio, estas tradiciaj kaj tre popularaj. Klasika turniro - kiu tamen nur eblas en aparte malvarmaj vintroj - estas la 200 kilometrojn longa Elfstedentocht ("dekunu-urba konkurso") en la nederlanda provinco Frislando sur glaciiĝintaj naturaj akvovojoj.