Traka biciklado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
voja bicikla konkurso en subĉiela traka bicikla konkursejo (aŭ neologisme velodromo)

Traka biciklado estas sporta disciplino de biciklado, kiu ampleksas la vojajn biciklajn konkursojn okazigatajn en trakaj biciklaj konkursejoj, neologisme ankaŭ nomataj velodromoj. La traka biciklado ekde sia ekesto estas disciplino de la Someraj Olimpikoj. Ekde la jaro 1893 estas okazigataj Mondaj Ĉampionadoj, ekde la jaro 1899 okazas sestagaj konkursoj de traka biciklado, kaj konkurso pri Monda Pokalo de tiu disciplino de biciklado enkondukiĝis en la jaro 2003.

Disciplinoj de traka biciklado estas inter alie poentoveturado, teama sprinto, individua persekutado kaj teama persekutado.

la germanino Lisa Küllmer antaŭ starto je konkurso de traka biciklado