Biciklado
Biciklado estas uzo de la biciklo.
Enhavo |
[redakti] Bicikla uzo tiel movilo
[redakti] Ĉiutaga biciklado
Biciklado ĉefe estas uzo ĉiutaga de biciklo por multe da homoj, por iri labori. Plie, biciklado ebligas sinmovi, por libera tempo.
[redakti] Biciklo-turismo
Tiu praktiko ebligas turismon per biciklo. La praktikantoj promenas laŭ diversaj rapidoj por konservi bonan sanecon kaj plibonigi sian kulturon.
Laŭ la nivelo, la rapido, tiu praktiko estas ankaŭ nomiĝita bicikla-sporto.
Tiuj praktikantoj povas bicikli ekskursojn de kelkaj kilometroj ĝis pli ol unu milo da kilometroj. Ekzemple en Francio, de la regiono de Parizo komenciĝas kelkaj migroj tiel :
- = Parizo-Brest-Parizo, la lasta estis je lundo 20-a de aŭgusto 2007 ĝis vendredo 27-a de aŭgusto 2007. Kelkaj miloj da migrantoj biciklis dum 80 aŭ 90 horoj. Tiu migro sumigas 1218 kilometrojn kaj enhavas 365 deklivojn por alto je 10000 (Ĉu?) metroj .
- Parizo-Marsejlo, 1000 km
- Parizo-Nico,
- Parizo-Perpinjano.
Ankaŭ en Francio :
En 1928-1932, Lucien PERAIRE trairis Eŭropon kaj Azion danke al biciklo kaj Esperanto.
Unu granda projekto por sproni la biciklo-turismo en Eŭropo estas EuroVelo.
[redakti] Aktivismo
La bicikla aktivismo en la urboj depostulas cetere la piligon de surstrataj lokoj por biciklado kaj la forigon de la perforto de la tut-aŭta-sistemo (ĉu poluante ĉu akcidentige), alproksimiĝante al la ekologia anarkiismo. La plej konata formo de tiu aktivismo estas la sojla maso, kiu amasiĝas ĉiu-vendrede en pluraj urboj monskale aŭ unuokaze por pli dikaj amasiĝoj.
[redakti] Bicikla uzo tiel sporto
| Biciklado | |
|---|---|
| Disciplinoj | |
| Kulminaj konkursoj | |
| Internacia federacio | |
| Nacia asocio | |
| Rilataj paĝoj | |
| Kategorio:Biciklado | |
| Portalo:Sporto |
Sporte, biciklado temas pri diversaj disciplinoj : biciklado sur vojo, biciklado sur dromo, biciklado ĉiuterana (cyclo-cross), montobiciklado kaj biciklo-turismo, akrobata biciklado (BMX mallongigo de Bicycle Motocross). Tiun aron de sportoj administras la Unuiĝo Bicikla Internacia (Union Cycliste Internationale).
[redakti] Biciklado sur vojo
Tiu sporto praktikiĝas per diversaj provoj :
- Etapa kurejo, ekzemple la kurejoj naciaj (tiel Tour de France en Francio, Vuelta en Hispanio, Giro en Italio)
- Klasika, kurejo unutaga senhalta (ekzemple Paris-Roubaix)
- Individua tempa kurejo (ekzemple Granda premio de Nacioj)
- Teama tempa kurejo
Pri biciklado sur vojo, oni diras ke estas sporto teama, ties klaso estas individua.
[redakti] Biciklistoj mortitaj dum kuro
Pro granda rapido dum kuroj, la bicikla sporto estas danĝera sporto kiu havas martirojn. Jen la listo de ĉefaj ĉampionoj mortaj dum kuro :
- 1904 : Paul Dangla
Francio - 1935 : Armando Cepeda
Hispanio - 1937 : André Raynaud
Francio - 1950 : Camille Danguillaume
Francio - 1951 : Serse Coppi
Italio - 1956 : Stan Ockers
Belgio - 1967 : Tom Simpson
Britio - 1967 : Roger De Wilde
Belgio - 1969 : José Samyn
Francio - 1971 : Jean-Pierre Monsere
Belgio - 1972 : Manuel Galera
Hispanio - 1976 : Juan Manuel Santisteban
Hispanio - 1984 : Joaquim Agostinho
Portugalio - 1986 : Emilio Ravasio
Italio - 1987 : Vicente Mata
Hispanio - 1987 : Michel Goffin
Belgio - 1988 : Connie Meijer
Nederlando - 1995 : Fabio Casartelli
Italio - 1999 : Manuel Sanroma
Hispanio - 2000 : Nicole Reinhart
Usono - 2003 : Andrei Kivilev
Kazaĥujo - 2005 : Alessio Galletti
Italio - 2006 : Isaac Galvez
Hispanio
[redakti] Biciklado sur dromo
Bicikladdromaj provoj okazas laŭ diversaj tipoj. Ekzistas rapide( individue aŭ teame), unukilometre (aŭ duonkilometre por virinoj), postkure (individue aŭ teame), tandeme, ... Ĉefaj konkursoj estas Olimpiaj Ludoj kaj monda ĉampionado de biciklado sur dromo.
Dromon uzas ankaŭ biciklistoj por recodo pri rapideco dum distanco aŭ daŭro definita. La plej fama recordo estas la recordo de la plej granda distanco dum unu horo. La plej famaj kuristoj provis fari tiun recordon (Fausto Coppi, Jacques Anquetil, Eddy Merckx, Francesco Moser, Miguel Indurain, Chris Boardman).
[redakti] Sporto-biciklado
La sporto-bicikladaj provoj estas inter la turisma biciklado kaj kuroj sed tempas pri provoj kun nombraj partoprenantoj, por ĉiuj. La aranĝantoj donas dorsnumeron kaj tempomezuron samkiel maratonoj de piedkuroj.
[redakti] Eksteraj ligiloj
Evgeni Georgiev: AŬSTRIO: Romantika itinero por spertaj biciklantoj el Monato (2004/05, p. 20)
I.D.: BELGIO: Kiel solvi trafikproblemojn ? el Monato (2004/5, p. 18)
EuroVelo - European Cycle Route Network (angle)
