Manpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simbolo de manpilkado

Manpilkado estas teama sporto, ĉe kiu du teamoj provas pafĵeti la pilkon en la kontraŭan golejon. Venkonto estas tiu, kiu akiris pli da goloj ĝis fino de la ludo.

Ludkampo[redakti | redakti fonton]

Manpilkaludkampo.PNG

La ludkampo havas rektangulan formon (ĉ. 40 m × 20 m) kaj dividitas per mezlinio je du samgrandaj duonoj. Specifaĵo de la ludkampo etas la du "duoncirklaj arkoj", la t.n 6-metra cirklo (golejarea linio) kaj la du aliaj duoncirkloj je 9 metroj for de la golejo. Tiuj formas duoncirklon kaj etendiĝas de la mallonga flanko al la mezlinio de la ludkampo. La punĵeta linio troviĝas 7 metrojn antaŭ la golejo (komparebla kun dekunumetra punŝota punkto ĉe futbalo). La linioj apartenas al tiu areo, kiuj ili limas (escepto mezlinio).

La kampaj ludantoj ne rajtas trapasi la punĵetan cirklon, sed la aero super tio estas libera por agi, salti.

La golejo larĝas 3 metrojn kaj altas 2 m.

La pilko[redakti | redakti fonton]

La pilko konsistas el aerplenigita leda aŭ plastika kovraĵo en 4 grandoj:

  • Grando III (Viroj kaj junuloj ekde 16): perimetro 58–60 cm, pezo 425–475 g
  • Grando II (Virinoj kaj junuloj ekde 12): perimetro 54–56 cm, pezo 325–400 g
  • Grando I (junuloj ekde 8): perimetro 50–52 cm, pezo min. 315 g
  • Grando 0 (eta): perimetro 48 cm, pezo min. 290 g

Teamo kaj ludo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu teamo konsistas el 7 ludantoj – 6 kampaj ludantoj kaj unu golulo. Kromaj 5 kunludantoj povas sidi sur la ŝanĝa benko. La ŝanĝo de la ludantoj okazas laŭvole kaj iam ajn sen antaŭmendo.

Kampaj ludantoj[redakti | redakti fonton]

La kampaj ludantoj rajtas tuŝi la pilkon ne nur permane, sed per ĉiu korpoparto super la genuo (inkluzive ankaŭ la genuon). Sen driblo, la ludanto rajtas paŝi nur 3-foje kaj rezervi la pilkon nur por 3 sekundoj, poste ĝi devas ĝin pluĵeti aŭ ŝoti al golejo.

Golejisto[redakti | redakti fonton]

La golejisto rajtas la ŝotatan pilkon per ĉiu korpoparto deturni, kapti. La golulo devas vestiĝi alie ol la kampaj ludantoj. Ĝi rajtas la golejan areon forlasi (sed ne kun pilko sub kontrolo), sed ĝi devas la pilkon ekster la goleja areo pludoni. Ĉiu ludanto de la teamo rajtas goluliĝi.

Peketoj kaj punigoj[redakti | redakti fonton]

Yellow card handball.jpg

La korpa kontakto por haltigi la kontraŭludantojn estas permesata, sed ne permesatas la pilkon forŝiri, la ludantojn firmteni, ilin alkroĉi, forpuŝi, sursalti, forpremi kaj similaj. Se oni peketas, puneblas per

  • libera punĵeto (sur la loko de la pekfaro, min. 9 metrojn for de la golejo)
  • se oni faŭlas ludanton en kalra situo ĉe la golejo, ekzistas 7-metra ŝoto (ankaŭ ĉe defendo en la goleja areo)
  • flava karto, (averto), ĉe la unua peketo (do 3 po ludanto, poste okazas aŭtomate 2-minuta tempopuno),
  • aŭ 2-minuta tempopuno ĉe akcio, kiu direktitas kontraŭ la ludanto kaj ne kontraŭ la pilko
  • la 3-a 2-minuta tempopuno de la sam ludanto signifas ĝian ekskludon (ruĝa karto)
  • ekskludo pro sanodanĝeriga konduto, ludo; perforto

Luda kaj interrompa tempo[redakti | redakti fonton]

Lud-Paŭzo

La ludotempo daŭras ekde 16 jaraĝo 2 × 30 minutojn (sub tio 2 × 25 aŭ 2 × 20). Dum turniroj, ĉe nedecida stato okazas dufoje 2 × 5 minuta plilongigo. Poste okazas 7-metraj ŝotoj.

Ĉiu teamo rajtas peti interrompon de ludo por unu minuto, unufoje je duontempo. Tiu rajto validas, nur se ili posedas la pilkon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikvo: Similaj ludoj okazis jam dismonde: Homero sciigis pri tio en la 8-a jarcento a.K. en sia "Odiseo". Pli poste informis la kuracisto Claudius Galenus (130–200) pri pilkoludo de la romianoj nomata "Harpaston". Plia mencio estis far Walter von der Vogelweide (1170–1230) pri kapta pilkoludo.

1906:

La dana intruisto Holger Nielsen skizis la unuajn regulojn kaj organizis turnirojn.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]