Lukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Liberstila lukto

Lukto estas luktosporto, la esprimo estas uzata pli strikta senco por la liber-stila kaj klasik-stila lukto. Lukto komenciĝas inter starantaj luktantoj, kiuj per korpoforto kaj sperta preno provas gundkuŝigi la alian konkuranton. Pri la viroj ekzistas hodiaŭ sekvaj pezoklasoj: 55 kg, 60 kg, 66 kg, 74 kg, 84 kg, 96 kg kaj 120 kg.

La klasik-stila lukto estis olimpia sporto jam en la antikvo kaj ekde 1896 en la moderna olimpiko, kaj la liber-stila lukto iĝis olimpia sporto je ok jaroj poste. Ekde 2004, eĉ la virina liber-stila lukto inkluziviĝas en la olimpiko.

Ekde 1950 okazas oficialaj mondaj ĉampionadoj ĉiujare, krom dum tiuj jaroj kiam okazas olimpiko.

La diferenco inter la klasik-stila kaj la liberstila lukto estas, ke, kontraŭe al la klasik-stila lukto pri kiu oni povas preni la alian nur super la talia zono, pri liberstila lukto oni rajtas ankaŭ uzi siajn krurojn kaj teni la kontraŭulon sub la talio.

La virina lukto estas sama kiel la vira liber-stila lukto, krom pri kelkaj duobloj kaptoj, kiuj ne estas permesataj.

En la greka antikvo, la atletoj luktis nude sen peza diferencigo. Tiu, kiu povis ĵeti la alian trifoje sur la grundon, estis la venkinto.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la modernaj reguloj, oni devas surgrundigi la kontraŭulon tiel, ke ties ambaŭ ŝultroj tuŝu la grundon de la mato. Por tio oni povas uzi prenon, levon kaj tordon. Batoj, pikoj, strangoloj estas malpermesitaj. Laŭ la lukto, juĝistoj decidas pri poentoj, venkas la luktanto kun pli da poentoj aŭ per ŝultrigo de la alia.

Ekde 2005, la Monda Asocio FILA enkondukis novan regulon, laŭ kiu la individuaj konkursoj okazas en tri raŭndoj (en grupaj konkursoj en 5) kaj po 2 netaj minutoj. Venkanto estas, kiu venkas unuafoje du (tri) el la 3 (5) raŭndoj. La ŝultrigo finigas tuj la konkurson.

Raŭndo finiĝas antaŭtempe, se iu atingas du 3-poentajn aŭ unu 5-poentan takson. La diferenco de ses poentoj same finas la raŭndon. Se oni havas egalan poentojn ĉe fino de la raŭndo, decidas kiu havas malpli da atentigoj. Okatze de plua egaleco, decidas la pli alta unuopa taksado – se tio same egalas, decidas la lasta akirita poento.

Ĉe klasik-stila lukto okazas unu minuto kaj 30 sekundoj da stara eklukto, poste 30 sekundoj da grunda eklukto, ĉe kiu unu luktanto estas la superanto, supera prenanto. La supera luktanto estas, kiu venkus en la raŭndo, laŭ la taksadaj ĝistiamaj poentoj. Okaze de absoluta egaleco, decidas la juĝisto. Okaze de grupa konkurso, supera luktanto estas la plej bona, aktiva de la grupo. Se la superulo ne atingas poenton dum tiu 30 sekundo (0:0), la raŭndon venkas la kontraŭulo, li/ŝi ricevas poenton.

Ĉe liber-stila lukto, ne okazas grunda eklukto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]