Arkpafado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkpafado
speco de sporto • sporta fako
sportopafoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Arkosporto

Arkpafado aŭ malofte arkopafado, arkopafo estas branĉo de ĉasado, praktikata ankaŭ en la sporto kaj uzita en militoj ĝis la mezepoko. La arkpafisto provas pafi per la arko la sagon en la celtabulon. La tuta sistemo estas nomata pafarko kaj sago.

Moderna konkurenca arkpafado estas arkpafado al celo por montri akuratecon el distanco aŭ distancoj. Tiu estas la plej populara formo de konkurenca pafarkado tutmonde kaj ĝi estas nomata ankaŭ celarkado. Formo partikulare populara en Eŭropo kaj Ameriko estas kamparkado, nome pafarkado al celoj ĝenerale seriigitaj je variaj distancoj en ligna celaro.

Celpafo[redakti | redakti fonton]

La pafisto pafas al la ringa celtabulo.

La plej grava internacia organizo de arkpafado estas FITA, la Fédération International de Tir à l'Arc.

La arkpafado estas ekde 1972 - denove – olimpika ludo, post kiam tio estis jam sporto komence de la novepoko de Olimpikoj ekde 1896 ĝis 1920.

La plej konataj fakoj:

FITA-rondo (ofte du tagojn)
90m (virinoj 70m), 70m (virinoj 60m), 50m und 30m je 36 pafoj
eta FITA (ĉe Ĉampionumoj kaj Olimpikoj)
2-foje 36 pafoj je 70m, poste denove K.O.-konkuro 1-a kontraŭ la 32-a (pafisto), 2-a kontraŭ. 31-a ktp. al la finalo.
900-a rondo
je 30 pafoj je 60m, 50m kaj 40m

La celtabulo havas de interno al ekstero la kolorojn de oro, ruĝo, bluo, nigro kaj blanko, la ringoj nombras de 10 ĝis 1.

Ĉe kampa arkpafado oni starigas la celtabulojn preter rondlinio. La tabuloj estas nigraj kaj la interna ringo estas orfarba. La ringoj nombras de 5 ĝis 1. La diferenco al FITA-pafoj estas, ke tie ĉi ne estas ĉiukaze konata la distanco al la tabulo, tiel la bona arkpafisto devas bone taksi eĉ la distancon.

Ĉasa arkpafado[redakti | redakti fonton]

Ĉe ĉas-arkpafado oni devas senti. Oni pafas bildojn de bestoj aŭ ŝaŭmplastajn bestojn. Ĉe la plej multaj turniroj oni nekonas la distancon al la celo. La ĉasisto devas tra arbedoj, desupre, desube, kelkfioje eĉ kniante pafi la bestojn. La celo estas la sagon pafi en la ĉasaĵon, al areo de koro kaj pulmo. Al unu ĉas-arkpafado nomata Parcours, aparetnas tipe 28 celoj kaj je kiu oni devas pafi maksimume 3-foje. La taksado okazas ekzemple laŭ la sekva skemo (ekzistas ankaŭ aliaj pritaksaj sistemoj):

Sago Trovo Punkto
1 Kill 20
Korpo 16
2 Kill 14
Korpo 10
3 Kill 8
Korpo 4

IFAA regularo por ĉasturniro

Sago Trovo Punkto
1 CenterKill 20
Ĉasaĵo 18
Korpo 16
2 CenterKill 14
Ĉasaĵo 12
Korpo 10
3 CenterKill 8
Ĉaso 6
Korpo 4

Tie oni taksas la unue pafanton.

Ĉasado, fiŝado per arko[redakti | redakti fonton]

La arkoĉasado aŭ arkofiŝado estas malpermesita aŭ strikte kontrolita en multaj landoj de Eŭropo (an Usono oni povas libere ĉasi per arko eĉ grizan urson).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]