Bobado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boba teamo dum la ekveturo

Bobado (aŭ sportsledado) estas disciplino de vintra sporto, evoluigita fine de la 19-a jarcento fare de angloj en Svislando kaj Germanio, kiu iĝis konkurso de la Vintraj Olimpikoj. Du aŭ kvar sportistoj sidas sur bobo (aŭ sportsledo), iusence futurisma speco de sledo, kaj rapidas suben en duontubo, kies muroj konsistas el glaciiĝinta neĝo. La bobado do parencas al la sporta disciplino de sledado.

La sporta disciplino[redakti | redakti fonton]

Historia bobteamo de la jaro 1910 el Davos (Svislando)

Dum la jaro 1888 en la vintrosporta urbeto Sankt Andreasberg (Germanio) anglo inventis la bobon, fiksante du sledojn unu post la alia per breto, tial ke la antaŭa parto estis stirebla per ŝnuroj ambaŭflanke de la veturilo. La konkursoj, kiujn oni ekorganizis per tiaj novaj duoblaj sledoj, ĉiuj okazis sur naturaj bobadovojoj, do dum vintro sur arbaraj vojoj grandparte faritaj por fortransporto de hakitaj arboj. La novaj sportiloj famiĝis aparte en la vintrosportaj urboj de Svislando, kie riĉaj junaj eŭropanoj feriis en luksaj hoteloj. Aparte la hoteloj de Sankta Maŭrico penis organizi konkursojn pri bobado, kaj prepari bonajn glaciajn vojojn por bobado.

La internacia sporto de bobado ekde la jaro 1923 organiziĝas en la Fédération Internationale de Bobsleigh et de Tobogganing. Ekde la jaro 1924 ekzistas internaciaj konkursoj kadre de la Vintraj Olimpikoj kaj ankaŭ Mondaj Turniroj pri Bobado. Dum la Olimpikaj Ludoj de 1924 kaj 1928 ankoraŭ permesiĝis 5 teamanoj en la bobo: ekde 1930 la nombro reduktiĝis al maksimume 4.

Nuntempe la uzataj sportaj boboj estas aerodinamike kovritaj de plasto kaj vitrofibro kaj per ŝtalaj ŝnuroj stireblas la antaŭaj glitiloj. Laŭ la regularo de la Internacia Federacio de Bobado du-homaj boboj havu minimuman pezon de 170 kilogramoj, kvar-homaj boboj de 210 kilogramoj. La maksimuma pezo estas 390 (dum konkursoj de virinoj 340) respektive 630 kilogramoj. La maksimuma larĝo estas fiksita je 67 centimetroj. Virinoj konkursas en boboj de du personoj, kaj por viroj ekzistas konkursoj pri boboj kaj de du kaj de kvar personoj.[1]

La vojo[redakti | redakti fonton]

La konkursaj veturoj per bobo okazas sur specialaj vojoj de 1200 ĝis 1600 metroj, kiuj aspektas kiel la suba duono de granda tubo kaj kies muroj konsistas el glaciiĝinta neĝo.

Tutmonde ekzistas nur tre malmultaj bobaj vojoj. Preskaŭ ĉiuj bobaj vojoj nuntempe konsistas el artefarita glacio. Inter la oficialaj bobvojoj por internacia konkursoj la ununura el natura glacio troviĝas en Sankta Maŭrico. Sur ĝi dum 1928 kaj 1948 okazis la konkursoj pri bobado de la Vintraj Olimpikoj.

Monda listo de la bobaj vojoj taŭgaj por internaciaj konkursoj[redakti | redakti fonton]

Kurbiĝo en la boba vojo Altenberg
Pentraĵo de Johannes Martini: Ĉe la startejo de la boba vojo en Sankta Maŭrico, ĉ. 1905

Aŭstrio

Francio

Germanio

Italio

Japanio

Kanado

Latvio

Norvegio

Svislando

Usono

Deveno de la vorto „Bobo“[redakti | redakti fonton]

La vorto „bobo“ venas el la angla verbo to bob, kiu signifas "abrupte ekmoviĝi": komence de la boba sporto la teamoj post la starto per kuna retroklino kaj poste subita antaŭenmovo de la supra korpoduono plirapidigis sian veturilon.

Tekniko kaj antaŭkondicoj[redakti | redakti fonton]

Boboj atingas rapidecojn de multe pli ol 100, parte pli ol 140 km/h. Dum la kurbiĝoj la gravito parte estas la kvinoblo de la tera gravito. Tiuj fortoj neces apartajn kvalifikojn de la teamanoj. La stiristo devas havi tre rapidan reagokapablon, bonan instinkton pri la vojo kaj tre detalan movokontrolon. Minimumaj stirmovoj en la malĝusta momento povas plejmalbonkaze kaŭzi averion. La celo de la konkurso estas atingi la celon de la boba vojo plej rapide: la diferencoj de la pintaj teamoj en internaciaj konkursoj ofte estas nur centonoj aŭ milonoj da sekundoj.

Ofte jam la starto decidas pri venko aŭ malvenko: la zono de ŝova rapidigo de la bobo longas proksimume 15 metrojn, kaj efika rapidigo de la veturilo pere de la ŝovado de la teamanoj pli influas la finan tempon ol la tuta posta veturo sur la duontuba glacia vojo. La bobistoj do devas esti tre bonaj kuristoj, kaj multaj el ili dum somero vere sukcese konkursas en kurado de malgrandaj distancoj.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

Ekveturo en du-virina bobo
Bobistoj en kvar-vira bobo

Ekde la jaro 1920 jam okazis internaciaj konkursoj de bobado, komence en kvin-viraj boboj. Ekde la jaro 1930 internaciaj konkursoj koncentriĝis pri du-viraj kaj kvar-viraj boboj. Ekde la jaro 1924 bobado estas fiksa sporta disciplino de la Vintraj Olimpikoj. La unuaj eŭropaj konkursoj pri bobado okazis en 1935 en Ilmenau (Turingio, Germanio). Dekomence en internaciaj konkursoj inter la plej rapidaj teamoj estis multaj germanoj. Ekde la jaro 2000 ekzistas internaciaj konkursoj ankaŭ pri du-virinaj boboj, kaj ekde la Vintraj Olimpikoj de 2002 en Salt Lake City la konkursoj pri du-virinaj boboj estas ankaŭ disciplino de la Vintraj Olimpikoj. La unua monda ĉampiono pri stirado de bobo estis la germanino Gabriele Kohlisch, kiu antaŭe konkurse praktikis sledadon.

Ekde la internaciaj konkursoj de 1950 kaj la Vintraj Olimpikoj de 1952 la teamoj el ambaŭ germanaj ŝtatoj, ekde 1990 el la reunuiĝinta Germanio, gajnis

  • 124 el 330 medaloj de la mondaj konkursoj (37,6%),
    • inter tiuj 47 el 110 oraj medaloj de la mondaj konkursoj (43%) kaj
  • 32 el 87 olimpikaj medaloj (37%),
    • inter tiuj 12 el 29 olimpikaj oraj medaloj (41%).

Tiuj ciferoj igis Germanion la plej forta nacio de bobado. Plej sukcesa stiristo de ĉiuj tempoj kaj en du-homa kaj en kvar-homa bobo estas la germano Wolfgang Hoppe: li gajnis 36 medalojn de Vintraj Olimpikoj, mondaj kaj eŭropaj turniroj, inter ili 17 orajn medalojn.

Produktejoj de boboj[redakti | redakti fonton]

Boboj nuntempe estas veturiloj de alta teknika precizeco. Sen specialaj teknikaĵoj, plej bona aerodinamiko kaj materialoj pintaj tempoj ne eblas. Tial en la internacia sporto de bobado nur ekzistas malmultaj, alte specialiĝintaj produktejoj de boboj. Parte tiuj firmaoj ankaŭ konstruas konkursajn biciklojn, kanuojn kaj karoseriojn por rapidaj aŭtoj. Tiaj spertoj kompreneble bone utiligeblas dum la kreado de novspecaj boboj.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.