Sankta Maŭrico
El Vikipedio
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Malojo |
| Koordinatoj | Koordinatoj: |
| Nombro de enloĝantoj | 5119 |
| Areo | 28,96 km² |
| Alteco | 1822 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7500 |
Sankta Maŭrico (romanĉe San Murezzan, germane Sankt Moritz, france Saint-Moritz, itale San Maurizio) estas komunumo en Svislando. Ĝi apartenas al la distrikto Maloja en la kantono Grizono kaj estas unu el la plej famaj ripozejoj kaj lokoj de vintraj sportoj en la Alpoj.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Sankta Maŭrico havis 5119 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. Ĝi konsistas el tri partoj, kiuj pro la monteca regiono situas je malsamaj altecoj:
- Dorf ( "vilaĝo", oriente, 1822 m),
- Bad ("banejo", centre, 1773 m),
- Champfèr (okcidente, 1825 m).
La kvartalo Bad situas ĉe la Lago de Sankta Maŭrico, kies nivelo estas ĉe 1768 m. La lagon trafluas rivero Inn, kies valo tie ĉi nomiĝas Engadino.
[redakti] Trafiko
Tra la urbo pasas la federacia (nacia) ŝoseo 27, kiu laŭiras la svisan parton de rivero En/Inn. Pro la malvasteco de la valo la ŝoseo devas sekvi la bordon de la lago. Per tiu ŝoseo oni atingas norde Zernez aŭ ŝoseon 29 al la pasejo Bernina. Sude oni venas al la pasejoj Maloja kaj Güglia/Julier, kondukantaj al Italio kaj al Koiro en la valo de Rejno.
La Retia Fervojo atingas San Murezzan kaj finiĝas ĉe la lago. Per ghi oni atingas norde la tutan Engadinon, krome la urbojn Koiro kaj Klosters kaj la fervojon al Tirano en Italio.
[redakti] Turismo
San Murezzan estas altnivela turisma urbeto kun multaj okazoj por vintra sporto. En la urbo famiĝis la sporta disciplino de bobado. Dum 1928 kaj 1948 ĝi gastigis la 2-an resp. 5-an Vintrajn Olimpikojn, dum 1934, 1974 kaj 2003 la Alpajn Ski-Ĉampionadojn.
Rekonilo de San Murezzan estas la "oblikva turo", restaĵo de iama kirko de Sankta Maŭrico el la 12-a jarcento, malkonstruita en 1890. La kvar-eĝa turo altas 33 metrojn kaj havas oblikvecon de 5,5°.
[redakti] Lingvoj
| Lingvoj en Sankta Maŭrico | ||||||
| Lingvoj | Censo 1980 | Censo 1990 | Censo 2000 | |||
| Nombro | Elcento | Nombro | Elcento | Nombro | Elcento | |
| germana | 3092 | 52,41 % | 3186 | 58,72 % | 3286 | 58,79 % |
| romanĉa | 569 | 9,64 % | 338 | 6,23 % | 264 | 4,72 % |
| itala | 1608 | 27,25 % | 1157 | 21,32 % | 1220 | 21,83 % |
| Loĝantoj | 5900 | 100 % | 5426 | 100 % | 5589 | 100 % |
[redakti] Eksteraj ligiloj
www.stmoritz.ch (turisma)
www.gde-stamoritz.ch (komunuma)